Выбрать главу

Dum la tempo pasis, mi trovis, ke mi komencas parte kompreni tion, kion la homoj diras al mi. Mi lernis unue la esprimojn, kiujn Fortunato uzadis en la kuirejo: la nomojn de la legomoj kaj de la aliaj manĝaĵoj, la nomojn de la kuirpotoj kaj vazoj, kaj ankaŭ ordonojn kiel “Lavu ĉi tion” aŭ “Balau la plankon”. Sed eble pro la duone komprenata lingvo, mi ricevis strangan sensaĵon de distanceco de ĉio en mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi estis aparte laca, ĉio ŝajnis malnature klara kun akraj konturoj kaj brilaj koloroj. Mi ofte fermis momentete miajn okulojn, esperante ke kiam mi remalfermos ilin, mi ne plu havos tiun impreson. Sed estis senutile: mi ne povis devigi min vidi normale.

Kiam la homoj alparolis min mi rigardis kun intereso la moviĝadon de iliaj lipoj, sed mia ŝajna atento tute ne rilatis al la sonoj, kiujn ili eligis. Estis kvazaŭ mi starus en la kuirejo kaj observus tra la pordo ion, kio okazas ekstere en la korto. Foje, kiam mi iĝis pli memfida pri la lingvo, mi eĉ respondis, kaj aŭdis kun mirego la sonon de mia propra voĉo. Mi memoras okazon, kiam Fortunato enmanigis al mi korbon da legomoj kaj diris, “Lavu por mi ĉi tiujn, bonvole”. Subite inundis min sento de malespero kaj lacego. Ne ĉar mi ne komprenis, sed mi deziregis aŭdi kelkajn vortojn, kiujn mi rekonus sen peno. Sed mi sciis, ke tio estas malebla. Neniu el la domanaro parolas mian lingvon. Mi ne havis kialon supozi, ke mi iam ajn denove aŭdos ĝin.

Mi sciis, ke nun ekzistas por mi nur unu espero: mi devas klopodi simili la aliajn virinojn. Necesas lerni kompreni kion ili diras, partopreni iliajn ŝercojn, ridi kiam ili ridas. Kaj tiam, kiam ili sidos kune por babili kaj ŝpini sub la vintra suno, mi estos unu el ili. Tio estos mia premio, sed mi atingos ĝin nur kiam mi pretos rezigni pri ĉio, kio ankoraŭ ligas min al mia antaŭa vivo. Mian veran memon, Bivana n, mi devos demeti, se mi ne volas morti pro soleco. Ŝia mondo estas tiel malproksima, ke restas neniu espero iam ajn reatingi ĝin. Kvankam mi ankoraŭ revis reiri al mia propra popolo, mi sciis, ke mia sola nuna ebleco estas iel adaptiĝi al ĉi tiu nova mondo, al kiu oni portis min.

Ne temis nur pri la lingvo. La plej ordinaraj agoj kaj objektoj estis malsamaj ol tiuj, je kiuj mi kutimis. Mi malkovris tion jam la unuan tagon, kiam Fortunato petis min knedi la paston. Sed estis same pri ĉio: pri la fajrejaj iloj, la potoj, la formo de la korboj, eĉ la maniero dispecigi kokon aŭ ĵeti ŝpinilon. Foje mi rigardis kun mirego dum Fortunato montris al mi kiel plenumi iun komplikan taskon, pri kiu mi sciis, ke ĝi estus tiom pli simpla, se li nur permesus, ke mi faru ĝin kiel mi faris hejme. Li pensigis min pri Dumna , kiu ne povis fari korbon se ŝi ne unue perdis duonan matenon por faskigi la junkojn laŭ longeco kaj dikeco. Ofte ŝajnis al mi, ke mi estas la sola malfrenezulo en domo plena je Dumnoj.

Afero aparte ĉagrena estis kiam mi faris aŭ diris ion, kio ŝajnis al mi tute normala, kaj ĉiuj subite ekridegis. Mi sciis, ke trans la maro en mia propra malproksima lando mi ne estus malsama ol la aliaj, kaj ke tie neniu trovus min stranga aŭ mokus min. Sed kiel mi povas pluteni tiun scion, kiu apartenas al mondo vivanta nur en mia memoro? Mi sciis, ke la romanoj opinias min stultulo, stranga mallerta malkapabla estaĵo, kiu ne povas eĉ balai plankon kiel oni devus. Ili simple ne sukcesis kompreni, ke vere ekzistas homoj, kiuj ne parolas ilian lingvon, aŭ ke en mia lando ni faras la aferojn malsame.

Foje, kiam Fortunato frapis min pro iu misfaro – misfaro almenaŭ laŭ li, sed ne laŭ mi – miaj okuloj pleniĝis je larmoj. Sed unu fojon okazis, ke ne memkompato ŝvelis interne de mi, sed kolero. Mi eĉ ne plu memoras, kio liberigis ĝin: verŝajne io tute bagatela. Mi volis sciigi al li mian opinion, kaj ne povante diri ĝin per lia lingvo, mi diris ĝin per la mia. Kiam mi ekparolis, liaj okuloj larĝe malfermiĝis kaj li streĉiĝis pro mirego. Evidente lia surprizo ŝuldiĝis parte al la fakto, ke li neniam antaŭe aŭdis min paroli mian propran lingvon, sed mi kredas ke temis ĉefe pri tio, ke ĝis tiu momento li aŭdis min nur balbuti rompitajn frazerojn. Nun, kiam la vortoj fluegis de miaj lipoj, mi verŝajne aspektis kiel nova persono.

Vidante, ke li aŭskultas kaj tute ne klopodas haltigi min, mi plu parolis. Kia ĝojo denove paroli libere kaj kunmeti tiujn fantaziajn esprimojn, kiujn oni tiom admiris ĉe mia popolo! Dum mi paroladis, mi iomete ektimis pro mia propra konduto. Sed estis tro malfrue nun por malfari la aferon. Cetere, mi neniel povus malbonigi la situacion, se mi daŭrigus. Mi diris al li ĉion, kion mi ĉiam deziris diri. Mi demandis, ĉu plaĉus al li, se oni subite forportus lin al alia lando kaj devigus lin fari ĉion laŭ tute nova maniero. Mi deklaris, ke neniam mi vidis loĝejojn same mizerajn kiel liajn malvarmajn ŝtonajn domojn. Mi komentis pri la abomeninda gusto de la fiŝa saŭco, kaj demandis, kial la romanoj aŭdacas kredi sin tiel lertaj, kiam ili konstante detruas tute bonajn manĝaĵojn laŭ tia maniero. Mi diris al li mian opinion pri la malfreŝa akvo, kiun ili trinkas, kaj la malpurega lokaĉo, kien ili iras por feki.

Atinginte la finon per lasta trafega elokventaĵo, mi ĵetis rigardon al Fortunato por vidi lian reagon. Li staris kvazaŭ frapite de fulmo. Mi alrigardis lin rekte en la vizaĝon, verŝajne la unuan fojon de post mia alveno. Li estis malalta homo, pli malalta ol mi, kun malsaneca vizaĝkoloro kaj haretoj elstarantaj el la nazo. Gutoj de ŝvito ruliĝetis laŭ lia frunto. Sen unu vorto li turnis sin kaj eliris.

Restante sola, mi paŝegis kun ekscito ĉirkaŭ la kuirejo kaj ripetis kelkajn el la pli sukaj esprimoj, kiujn mi ĵus direktis kontraŭ li. Mi estis preskaŭ preta deklami la kanton de venkinto. Reteninte min de monatoj, estis kvazaŭ mi subite malfermis barilon por ellasi la koleregon kaj malamegon, kiuj tiel longe boladis interne de mi. Mi ankoraŭ tremis pro la potenco de la sovaĝaj emocioj, kiuj tiel neatendite liberiĝis.

Kiam mia furiozo malpliiĝis, mi ĉesis paŝi tien kaj reen, kaj reprenis mian laboron. Fortunato ankoraŭ ne revenis, kaj mi ekdemandis min, kien li iris. Repensante pri tio, kion mi ĵus faris, mi pli kaj pli maltrankviliĝis. Ŝajnis apenaŭ eble, ke li ne repagos min per ia puno. Mi konstatis, ke mi estus devinta fari ian gloran agon je la kulmino de mia pasio, kiel la herooj, kiuj ĵetegas sin nudaj en la batalon kaj batalegas ĝis ili falas trafitaj. Sed nun estis tro malfrue. Mia kolero jam rapide forvaporiĝadis, kaj ĝi ne povos helpi min superi tion, kio venos poste.

Mi estis preskaŭ pli trankvila, kiam mi konstatis, ke Fortunato staras ĉe la pordo por rigardi min. Mi ŝajnigis ne rimarki, kaj diligente plu tranĉis kaj senŝeligis, kvazaŭ nenio okazis. Mi ne kuraĝis min turni por fronti lin. Sed li estis alproksimiĝanta al mia dorso, do kvazaŭ mi ĵus aŭdis lin, mi rigardis malantaŭen.

Li tenis pezan bastonon. Antaŭ ol mi povis pensi kiel eskapi, li kaptis min ĉe la ŝultro kaj puŝis min kontraŭ la tranĉobloko. Dum mi luktis por liberigi min, fortaj batoj komencis pluvegi sur miaj ŝultroj kaj dorso. Mi tordegis min el liaj manoj kaj kuris al la pordo, sed je la lasta momento li kaptis mian manikon. Kiam mi fortiriĝis, mi sentis la ŝtofon ŝiriĝi. Kun mia robo duone tirita de mia dorso, mi sukcesis ĵetegi min tra la pordon, sed ekstere li rekaptis min kaj faligis min al la grundo. Tie li plu batadis min, dum mi ruliĝis tien kaj reen en vana provo fuĝi de la bastono. Mi ricevis malklaran impreson de homoj, kiuj rigardas; estis preskaŭ tagmezo, kaj ĉiuj jam kolektiĝis en la korto. Sed en tiu momento tio ne gravis al mi. La sola penso en mia kapo estis kiel protekti mian korpon de la batoj. Samtempe mi kriegis, kiel ankaŭ Fortunato. Ne povante eskapi, mi kaŭris kontraŭ la plej apuda muro, kaj eligis ŝirajn kriojn. Neniam de kiam mi estis infano mi estis tiel forte batita.