Finfine li haltis. Mi povis apenaŭ kredi tion kaj kuntiriĝis, atendante la postan bategon – sed ĝi ne venis. Tremante mi ekstaris, kaj tiam konstatis, ke ĉirkaŭas min cirklo de scivolaj vizaĝoj. Verŝajne troviĝis tie ĉiu sklavo en la vilao. Mi eĉ vidis Filonon, la grekon, kun avida esprimo pro kiu mia tuta korpo varmiĝis je honto. Mi retiris supren mian robon por kovri miajn nudajn ŝultrojn, kaj kuregis tra la homamaso al la ŝtuparo.
En la dormejo mi ĵetis min sur la liton kun mia vizaĝo premita al la matraco, kaj kuŝis longan tempon ne moviĝante. Rigardate de ĉi tiu perspektivo, la litokovrilo etendiĝis antaŭ miaj okuloj kiel vasta ebenaĵo, kaj mi permesis al mia fingro vagi malrapide laŭ ĝia malglata supraĵo, sekvante la vojon de unuopaj fadenoj tra la ŝtofo. Longa malalta elstaraĵo leviĝis ĉe la horizonto; komence, mi ne sukcesis kompreni, pri kio temas, kaj levis min sur unu kubuto por vidi ĝin desupre. Ĝi estis nur fuŝa kunkudraĵo, kie oni alflikis kroman strion.
Mi refalis sur mian ventron, kaj provis perdiĝi en plua ekzamenado de la litokovrilo. Sed moviĝinte, mi jam iom revigliĝis, kaj mi ne povis malhelpi mian menson reiri al la okazaĵoj de la mateno. Kiam mi pensis, kiel mi ruliĝis kaj tordiĝis sur la grundo antaŭ ĉiuj, mi brulis pro honto. Sed ne estis strange, ke ĉiuj venis vidi: sendube ili aŭdis min tra la plej granda parto de la vilao, kaj verŝajne eĉ interne de la domo. Ĉiufoje kiam mi memoris la manieron laŭ kiu Filono rigardaĉis min, mi sentis naŭzon. Tre malofte li restis kun la aliaj sklavoj en la korto, do verŝajne li venis aparte por rigardi.
Mi ankoraŭ vadis tra marĉo de humiliĝo, kiam mi aŭdis voĉojn ekster la pordo. Certe temis pri Iriso kaj Akteo . Mi apenaŭ sciis, kiel fronti ilin, sed kiam ili envenis, eĉ Akteo estis nekutime afabla. Ili portis al mi manĝaĵojn, kaj demandis kiel mi fartas, preskaŭ kvazaŭ mi ĵus malsaniĝis. Kiam mi finmanĝis, ili lavis miajn kontuzitajn ŝultrojn kaj Iriso insiste volis ŝmiri ilin per malvarma pasto. “Ĉi tion uzas ĉiuj sklavoj,” ŝi diris.
“Tiaso rakontis, ke vi preskaŭ distranĉis Fortunaton en etajn pecojn,” diris Akteo . “Li aŭdis bruegon en la kuirejo, do li rigardis internen, kaj jen vi nehaltigeble babilaĉis dum Fortunato simple staris kaj aŭskultadis. Tiaso diris, ke li bedaŭris ne kompreni, kion vi diras.”
“Tamen, estis riske,” Iriso diris. “Nu, Fortunato ne mencios la aferon, sed estos malagrable, se la mastrino iel aŭdos pri ĝi.”
Akteo konsentis. “Vi certe ne volas, ke oni vendu vin.”
“Ne parolu tiel, Akteo ; vi timigos ŝin. Kaj cetere, Barbara apartenas al Petronila , ne al Fania .”
Akteo gruntetis. “Ĉu tio gravas? Vi ne imagas, ke Petronila riskos disputon kun Fania pro sklavo!”
“Mi ne certas; ŝi ne timas kontraŭstari ŝin, kiam temas pri la propraj posedaĵoj.”
“Eble vi pravas,” Akteo diris. “Ĉu vi memoras, kiel ili kverelis, kiam Fania volis prunti unu el ŝiaj portistoj por la vojaĝlito?”
Iriso ridetis, sed al mi ŝi diris, “Aŭskultu: mi scias ke por vi estas pli malfacile ol por ni, ĉar vi ne naskiĝis sklavo. Vi kutimas je la libereco kaj je la rajto diri, kion ajn vi deziras. Sed nun vi ne plu povas fari tion.”
“Neniu sklavo povas riski perdi la sinregon,” Akteo aldonis.
Fortunato estis nekutime afabla tiuposttagmeze. Ne sciante, ke Akteo kaj Iriso jam portis al mi manĝaĵojn, li rezervis por mi bovlon da hordeo kaj eĉ aldonis kelkajn tranĉaĵojn da pomo trempitajn en mielo. Pluraj el la aliaj sklavoj ridetis al mi, kion ili neniam antaŭe faris, sed ilia amikemo embarasis min kaj mi donis nur minimuman respondon.
Dum la vespero proksimiĝis, miaj ŝultroj rekomencis dolori kaj la haŭto de miaj brakoj iĝis streĉita kaj malkomforta. Mi konstatis, ke Fortunato sukcesis trafi min per pluraj fortaj batoj ĉe miaj flankoj kaj brusto; en la konfuzo de la momento mi apenaŭ rimarkis ilin, sed nun ili sufiĉe ĝenis. La laboro ŝajnis etendiĝi senfine. Mi sopiregis kuŝi ie – ne sur mia lito kun ĝia plata, malinvita matraco, sed en varma nesto de pajlo. Mi pensis kiom plaĉus al mi dormi en la bovinejo, tiel varma kaj kun tia hejmeca odoro. Eĉ la bovinoj, laŭ mia ideo en tiu momento, fartis pli bone ol mi.
* * *
Longe antaŭ la komenco de la Saturna festo, mi jam sciis, ke alproksimiĝas ia ĝoja okazo. El la duone komprenata babilado de la aliaj sklavoj mi jam elplukis tiun vorton, kaj konstatis ke, kion ajn ĝi signifas, temas pri okazaĵo, kiun ili senpacience atendas.
La mastrino iĝis sufiĉe indulgema kaj eĉ laŭdis min unu-du fojojn, malkiel Fortunato, kiu iĝis ĉiutage pli malbonhumora. Mi ne sciis, precize kio okazos dum la Saturna festo, sed estis jam evidente, ke oni antaŭvidas festenon. De la momento kiam mi ekaperis en la kuirejo matene, ankoraŭ nur duone vekiĝinta, Fortunato kriadis al mi ordonojn, apenaŭ doninte al mi tempon eĉ por engluti kelkajn buŝoplenojn da akvo kaj pano. Tagmeze li revokis min al la laboro preskaŭ antaŭ ol mi finmanĝis.
Finfine alvenis la tago. Mi vekiĝis pli malfrue ol kutime kaj saltis konsternite el la lito, pensante ke Iriso forgesis voki min. Glacia venteto blovis internen tra la mallarĝaj fenestroj, kaj mi apenaŭ kuraĝis meti miajn piedojn sur la malvarmajn kahelojn. Kvankam la vintro estis multe malpli severa ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni, neniam mi tiom konsciis pri la malvarmo. Mi repensis sopire al la kabano de miaj gepatroj, kun la fajro en la mezo kaj pajlo sur la tero, kaj la varma pajla tegmento.
Mi atendis, ke Fortunato riproĉegos min pro mia malfruo, sed kiam mi hastis en la kuirejon, li tute ne koleriĝis. Male, je mia miro li salutis min per amika rideto kaj kiso. Anstataŭ la kutima malfreŝa pano li donis al mi pecon da kuko, tiel dense farĉita de nuksoj kaj sekigitaj fruktoj, ke mi apenaŭ sukcesis meti en ĝin miajn dentojn. Tamen li baldaŭ refalis al sia kutima aĉa humoro, ĉar restis ankoraŭ multo por fari. Evidentiĝis, ke la festa manĝo okazos tiuvespere.
Dum la mateno, oni vokis la tutan domanaron al la ĉefa parto de la domo. Mi sekvis la aliajn sklavojn laŭ kovrita trairejo, kiun oni eniris de la korto tuj apud la kuirejo. Mi ofte rigardis kun scivolo en tiun trairejon, kvankam mi neniam aŭdacis mem enpaŝi ĝin; ĝi estis la sama koridoro, de kie mi unu fojon vidis la etan ĝardenon. Mi ĉirkaŭrigardis esperplene dum ni trahastis, sed neniu interesaĵo videblis. La muroj kaj la plafono estis nudaj, kaj la fenestromalfermaĵoj estis tro altaj por montri ion ajn krom la ĉielo.
La pasejo finiĝis per pordo, kaj ni trairis al la plej imponega ĉambro, kiun mi iam ajn vidis aŭ eĉ imagis. Ĝia grandiozeco estis preskaŭ troa por mi: la muroj estis pentritaj, la planko ornamita, la mebloj kaŝitaj sub luksaj ŝtofoj. Mi memoris la rakontojn, kiujn mi iam aŭdis pri la reĝo Kunobelinos , kiu posedis arĝentajn vazojn kaj kestojn da oraj moneroj. Sed certe eĉ Kunobelinos neniam havis ion ĉi tian.
Post tiu ĉambro sekvis alia, preskaŭ same luksa, kiun ni trapasis por atingi vestiblegon kun marmora baseno muntita meze de la pavimo. La vestiblo estis larĝa kaj impona, sed ankaŭ malvarma, precipe ĉar parto de la plafono estis nefermita, por ke oni vidu la ĉielon. La solaj varmaj punktoj troviĝis apud du ornamitaj karbujoj.