Mi seniluziiĝis pro la konstato, ke ili manĝos kun ni, sed mi baldaŭ vidis, ke por miaj kunsklavoj tio multe kontribuas al la amuza etoso. La sklavoj estis iom tro ekscititaj: ili vokis laŭtajn komentojn kiajn ili certe ne aŭdacus aŭdigi en normalaj okazoj, kaj ridkriegis ĉiufoje kiam Marko rakontis unu el siaj senfinaj ŝercoj. Mi kredas, ke multaj homoj sincere bedaŭris, kiam li kaj liaj familianoj retiriĝis sufiĉe frue en la vespero, kvankam la etoso notinde plivigliĝis post ilia foriro.
En tiu vespero mi la unuan fojon provis kelkajn el la pladoj, pri kies pretigo mi jam tiel ofte kunlaboris, sed kiujn mi ĝis tiam neniam rajtis mem gustumi. Tute sincere, ne ŝajnis al mi, ke mi maltrafis multon. La plejmulto el la manĝaĵoj havis tiel fortegan guston, ke ili ŝajnis bruligi mian buŝon, kaj la saŭcoj estis absolute abomenindaj. Mi ne povis kompreni, kial iu ajn dezirus detrui tute bonan pladon da viando aŭ fiŝaĵo per la aldono de tiaj naŭzaj miksaĵoj. Sed troviĝis sufiĉe da pli simplaj pladoj por ke mi ĝuu la manĝon, kaj estis unu-du kiujn mi trovis nedireble bongustaj.
Dum ni plumanĝis, la voĉoj iom post iom plilaŭtiĝis. En iu momento eksplodis kverelo inter Anto kaj Klemento – mi kredas, ke ĝi iel rilatis al Iriso – sed Demetrio tuj silentigis ilin per invito al Akteo distri nin per iom da muziko. Ŝi prenis malgrandan fluton kaj ekludis rapidan, fluan pecon plenan je skaletoj kaj triloj, kiu sonis iom kiel birdokanto. Jen aspekto de Akteo kiun mi ne konis; fakte mi neniam antaŭe vidis ŝin tuŝi la fluton, kvankam mi ja ofte rimarkis ĝin sur ŝia niĉo en la dormejo. Mi supozis, ke ĝi apartenas al ŝia filino Speo, ĉar mi aŭdis la knabinon ekprovi ĝin kaj eligi kelkajn sufiĉe malaŭdindajn bruojn. Mi tiam ne komprenis, kial Akteo tiom incitiĝas, ke ŝi krias kontraŭ Speo kaj senpacience frapas ŝin.
Kiam la muziko finiĝis, Iriso kaj Akteo dancis por ni dum Iriso ritme klakis per etaj lignaj blokoj, kiujn ŝi tenis en la manoj. Nerezisteble tentis kaj ekscitis min la danco: ili serpentigis siajn koksojn kaj korpojn per aludo, kiun eĉ senspertulo kiel mi ne povis miskompreni. Poste, de sia loko sur la divano, Jukunda kantis. Ĝi estis stranga kanto, naza kaj plenda, kiu pensigis min ĉefe pri la blekado de sovaĝa kato. Sed tio, kio aparte surprizis min en tiu momento, ne estis la kanto en si mem – mi jam rimarkis, ke mi kaj la romanoj havas tute malsaman ideon pri kantado – sed la fakto ke Jukunda entute aŭdigas sian voĉon. Ŝi kutime tiel malvolonte altiris al si la atenton. Kaj tamen, ŝi tenis mallevita sian rigardon, kvazaŭ ŝi kantus al si mem anstataŭ al sia silentega aŭskultantaro, tiel ke ni ricevis la impreson, ke ni subaŭskultas ian privatan komunikaĵon tute ne intencitan por ni. Ŝi finis iom subite per indiferenta movo de la ŝultroj, kvazaŭ ŝi dirus, “Do vi petis min kanti kaj mi faris, sed mi vere ne komprenas, kial vi tiom ekscitiĝas pri la afero.” Neniu trompiĝis pro tio. Ili aŭskultis senspire kaj eksplodis per laŭta aplaŭdo en la fino. “Belege, ĉu ne,” Areskuza murmuris.
Pli malfrue Demetrio rakontis historion. Mi komprenis, ke temas pri fantomoj – estis io pri mortinto, kiu eksidas kaj parolas – kaj mi vidis per la reagoj de la aliaj, ke ĝi certe estas aŭskultinda. Areskuza enspiris pro teruro, Iriso profitis la okazon por kaŝi sian vizaĝon kontraŭ la brusto de Anto, kaj en difinita momento eta Speo ekploris; tamen ŝi ne ricevis multan kompaton de Akteo . Estis Areskuza , kiu devis konsoli ŝin.
Dum la rakonto daŭris, mi eksentis min pli kaj pli ekster la situacio. Mi komprenis tre malmulte el tio, kion diris Demetrio, kaj ŝajnis al mi, ke mi estas nura spektanto ĉe aranĝo, kiu tute ne rilatas al mi. Mi ne estus kontraŭinta nun, se Firmo venus paroli al mi denove, sed li ne aliris min duan fojon, nek iu alia alparolis min. Jukunda ŝajne jam forŝteliĝis, ĉar mi tute ne plu vidis ŝin. Mi estis manĝinta pli ol sufiĉe kaj komencis iom enui. Mi estus ŝatinta enlitiĝi.
Finfine mi vidis, ke Akteo eliras el la ĉambro kun Tiaso, unu el la portistoj de vojaĝlito. Mi rapide forruliĝis de la divano kaj ŝtele sekvis ilin eksteren. La trairejo estis malvarma kaj silenta post la tro plena ĉambro, kaj mi konstatis, ke mi frostotremas. Sed Akteo kaj Tiaso tute ne montris haston. Ili promenis malrapidege, kun oftaj haltoj por interkisiĝi, dum ilia lampo ĵetis gigantajn ombrojn sur la muroj. Iom embarasate, mi silente sekvis ilin.
Kiam ili atingis la korton, mi vidis, ke Akteo ne iras supren al la dormejo. Mi atendis, dum ŝi kaj Tiaso ŝanceliĝis laŭlonge de la korto al la alia flanko, kie troviĝis la dormejo de la viroj. Tuj kiam ili malaperis internen, nigra formo apartigis sin de la pli profundaj ombroj inter la konstruaĵoj kaj senbrue transiris al la provizejoj. Mi estis preta ĵuri, ke temas pri Marko. Sed tio ŝajnis apenaŭ ebla; mi ne povis imagi kialon, kial la mastro vagus tiel, kiel ŝtelisto, sen eĉ lampo por lumigi la vojon. Plej verŝajne la homo estis unu el la virsklavoj, kiu esperis kapti iom da kromaj manĝaĵoj dum ĉiuj aliaj festenis. Mi deziris al li bonan ŝancon.
Mi palpe serĉis mian vojon, tiel silente kiel eblis, supren laŭ la ŝtuparo kaj tra la komplete senluma enirejo al la dormejo. La aliaj litoj ankoraŭ vakis; mi estis la unua, kiu revenis. Mi ne povis ekdormi dum longa tempo pro zumanta kapo. Post la festo mi sentis min malkvieta kaj deprimita. Mi volis plori, kvankam mi ne havis apartan kialon por fari tion, almenaŭ ne pli ol kutime. Finfine mi endormiĝis.
* * *
Dum la vintro cedis al printempo, la ĉirkaŭa kamparo floregis kun abundo, kian mi neniam vidis sur la malprofunda kalkeca tero de mia propra lando. Kvankam ofte pluvis, la vetero estis multe pri varma ol mi kutime atendus tiel frue en la jaro. La novverdaj folietoj apenaŭ vidiĝis en la arboj, sed ŝajnis, ke ni jam ĝuas la mildan varmon de frua somero. Trifolioj kaj ranunkoloj respondis al la sunlumo per rapida kreskego ĝis miriga alteco.
Ankaŭ la legomejo fartis bone. Firmo lastatempe refosis kaj prisemis ĝin, kaj tre baldaŭ ekaperis vicoj de plantidoj. Sed la herbaĉoj kreskis eĉ pli rapide, kaj ne pasis longa tempo ĝis Fortunato sendis min eksteren kun pioĉo. Tute ne plaĉis al mi ricevi tiun novan taskon, kiu tre verŝajne kunportos amason da kroma laboro. Mi jam alkutimiĝis je tio, kion mi devis fari en la kuirejo, kaj intertempe lertiĝis pri evitado de punoj; ĉio alia igis min ekstreme malsekura. Cetere, mi sciis, kiuj manĝos la legomojn; inter tiuj bonŝanculoj certe ne troviĝos mi mem. Se mi estus kuraĝinta fari tion, mi malbenus ĉiun unuopan plantidon.
Sed eklaborinte, mi komencis ŝanĝi mian sintenon. La printempa suno estis agrable varma kaj birdoj pepadis en la arbustoj. Plaĉis al mi stari denove en la freŝa aero, por tuŝi la teron kaj prizorgi la plantojn per miaj manoj. Mi neniel deziris reiri al la kuirejo kaj al la grumblado de Fortunato, do mi restis tiel longe kiel mi aŭdacis. Mi sarkadis la saman terpecon ĝis eĉ ne unu herbaĉo estis videbla ie ajn en la tuta legomejo.
Kiam Fortunato aperis por kontroli mian laboron, li estis ege kontenta. “Oni eraris, kiam oni sendis vin al la kuirejo,” li komentis. “Vi ne havas la plej etan ideon pri kuirado, sed vi certe scias, kiel prizorgi legomejon.” Kaj li rekompencis min per aparta frandaĵo: angulo de abela ĉelaro el kiu gutis mielo.
Mi rapide konstatis, ke estas tre avantaĝe por mi bone prizorgi la legomejon. Kiel unua afero, mi preferis resti ekstere ol ŝviti en la kuirejo, kaj krome, la vivo estis pli agrabla kiam mi sukcesis ne kolerigi Fortunaton. Aldone, mi povis tiel gajni kromajn manĝaĵojn; mi lernis jam tre frue, ke sekvos serioza puno, se mi tuŝos ion ajn en la kuirejo, sed Fortunato kapablis estis tre malavara, se li estis kontenta pri mia laboro. Foje, kiam mi troviĝis tie sola, mi ankaŭ ŝtelis de la legomejo, sed ĝenerale mi decidis, ke la risko ne valoras.