Выбрать главу

Iriso komencis: “Mi miras, ke vi venas kun ni al la templo, Filono. Ĉu via dio ne malpermesas, ke vi adoru aliajn gediojn?”

“Estas vere, ke mi ne partoprenas vian superstiĉan kutimon peti komplezojn de ŝtonaj statuoj,” Filono respondis. “La fakto estas, ke mi tute ne intencas viziti la templon. Mi havas unu-du aferojn por prizorgi en Prenesto.”

“Kio, ĉu vi eĉ ne volas eltiri sortaĵon?” Akteo  diris moke. “Vi povus demandi la diinon, kiam ŝi resendos al vi viajn harojn.”

“Certe, kaj ni ĉiuj scias, kian respondon mi ricevus, se mi provus,” Filono diris. Li imitis duonkantan voĉon kaj diris per solena tono: ‘En ĝardeno de Mediolano *  kreskas arbo plena je maturaj piroj. Piro falis kaj mortigis formikon.’ Jen la speco de konsilo, kiun oni ricevas tie. Ĉu vi neniam demandis vin, de kie venas la sortaĵoj? Estas strato en Prenesto plena je metiistoj, kiuj fabrikadas sortaĵojn por la templo.”

“Jes, sed ili ne mem decidas, kion skribi sur la sortaĵoj,” Iriso rebatis. “Tion komunikas al ili la pastroj. Kaj estas la diino mem, kiu gvidas la manon, kiam oni eltiras unu.”

“Jes, la diino povas fari ĉion,” Filono respondis kolere. “La sola afero, kiun ŝi ne kapablas fari, estas meti iom da saĝo en la ŝtipajn kapojn de la popolanoj.”

“Nu, kaj kion vi diros al ni pri la temploj por via dio?” Iriso diris. “Mi aŭdis, ke ili havas nenion interne. Por kio servas konstrui templon kaj tiam lasi ĝin malplena?”

“Kial vi supozas, ke ili estas malplenaj?” Akteo  intermetis. “Mi aŭdis, ke en la plej interna ĉambro, en tiu kiun nur la pastroj rajtas viziti, estas statuo de ilia dio, kaj ĝi estas azeno tegita de oro. Ili hontegas pri ĝi, kaj tio estas la klarigo, kial neniu rajtas eniri.”

“Preferinde adori azenon ol kacon,” Filono tuj respondis, rigardante la protektan amuleton, kiun Akteo  ĉiam portis ĉe la kolo.

ŝi ruĝiĝis. “Kaj se temas pri kacoj, mi aŭdis, ke ĉiu viro, kiu aliĝas al la kulto de la judoj, devas fortranĉigi la pinton de sia peniso, same kiel faras iliaj viroj. Ĉu tio ne estas la kialo, kial vi forrestis tiel longe en Romo pasintan jaron?”

Tiu rebato ŝajnis lasi Filonon sen respondo, kaj li devis kontentigi sin per malafabla mieno direktita kontraŭ ŝi. Sed neatendite unu el la aliaj virsklavoj, kiu marŝis malantaŭ la ĉarego, intermetis sin en la diskuton. “Se tion vi volas scii,” li diris al Akteo , “kial vi ne honorigu Filonon per mallonga vizito al lia ĉambro ĉi-vespere? Sendube li volonte montros al vi.”

Ĉiuj aliaj viroj eksplodis per ridegoj, kaj nun estis la vico de Akteo  mieni furioze. La parolinto estis Urbano, la persona sklavo de Marko. Pro sia ronda, glate kombita kapo kaj sia memkontenta maniero, li ĉiam pensigis min pri dorlotita hundeto. Li iam dividis ĉambron kun Akteo , sed nun ili neniam parolis unu al la alia krom por interŝanĝi malafablaĵojn. Tamen ili iam restis kune sufiĉe longe por produkti du infanojn.

Antaŭ ol Akteo  povis elpensi reagon, Demetrio interrompis por diri, ke la templo estos baldaŭ videbla. Ni preteriris angulon, kie kreskis grupeto de arboj... kaj mi elspiris pro mirego. Eĉ la aliaj estis imponataj, kaj dum momento ĉiuj silentis. En la malproksimo leviĝis malalta monto, multe pli granda ol la monteto kie staris mia vilaĝo, kaj ĝiaj pli atingeblaj deklivoj estis tute kaŝitaj sub grandioza, riĉe dekorita konstruaĵo. Ĝi vere aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj. Ĝi reportis al mia menso ĉiujn rakontojn, kiujn mi foje aŭdis pri la mirindaĵoj de Romo. Ĉi tion mi ĉiam imagis, ne tiujn malpurajn strataĉojn, kie svarmis la homamasoj.

La vojo iĝis ĉiam pli trafikoplena dum ni alproksimiĝis al la urbo, kaj finfine ni konsentis, ke estos preferinde pluiri piede. Anto haltigis la ĉaregon sub arbo, kiu kreskis ĉe la flanko de la vojo, kaj elektis komfortan lokon sur la herbo, kie li eksidis kun kruĉo da vino. Pluraj el la viroj aliĝis al li, dum ni ceteraj grimpis el la ĉarego por plu iri inter amasego da homoj. La situacio iom similis mian unuan sperton marŝi tra la romaj stratoj tuj post mia alveno. Estis kurtenitaj vojaĝlitoj, kiuj ŝanceliĝis super niaj kapoj; familiaj grupoj el la kamparo kun korboj plenaj je manĝaĵoj; ĉevaloj kaj muloj, kiuj spiregis ĉe niaj ŝultroj; kaj pluraj junuloj, kiuj ebrie kantis kun florkronoj forglitantaj de iliaj fruntoj. La evidentajn riĉulojn ĝenadis svarmo da almozpetantoj kaj kolportistoj, sed ili lasis nin pli-malpli trankvilaj. Ĉiuj scias, ke sklavoj estas aparte ŝparemaj je sia mono.

Ĉe la flanko de la vojo estis vico de budoj, kie oni vendis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj la viroj haltis ĉe unu por aĉeti kruĉon da vino. Ŝajne ili opiniis, ke tiu, kiun ni kunportis, ne sufiĉos. Ĉar mi ne plu estis tiel konsternita kiel en la komenco pro la strangeco de ĉio kion mi vidis, mi treniĝis post la aliaj por rigardi kun scivolo la varojn sur la ĉaretoj. Multaj el la manĝaĵoj aspektis treege allogaj: sur unu ĉareto, ekzemple, estis etaj kukoj aŭ panoj diverskoloraj kun fantaziaj formoj. Mi deziregis gustumi ilin, kvankam mi jam plurfoje seniluziiĝis, kiam temis pri la romaj manĝaĵoj. Kiom ajn ili aspektis frandindaj, ili ofte havis aparte malagrablan guston. La vendisto rimarkis mian intereson kaj ridetis al mi.

“Ĉu vi volas mordeton?” li demandis.

“Mi ne havas monon.”

“Ne gravas; prenu.”

Tute konfuzite, mi fuĝegis. Kaj nun mi subite ekkonsciis, ke mi restis tro longe ĉe la budoj. La aliaj anoj de mia grupo estis nenie videblaj. Mi tuj panikis. Mi puŝegis kiel frenezulo tra la amaso, mi stumblis kontraŭ homoj, mi paŝis sur iliajn piedojn, mia robo kaptiĝis ĉe ies korbo, kaj mi nur retrankviliĝis kiam mi fine ekvidis la solidan figuron de Fortunato, kiu marŝadis pezpaŝe iom antaŭ mi.

Kiam ni atingis la angulon antaŭ la templo, Filono lasis nin dirante, “Mi ne iros supren. Mi revidos vin poste ĉe la ĉarego.” Intertempe ni aliaj plumarŝis supren en la direkto de la vico de gigantaj arkaĵoj, kiuj konsistigis la plej malaltan nivelon de la templo. Tiom da homoj iris kune laŭ la sama vojo, ke kiam ni atingis la ĉefan enirejon, ŝajnis al mi ke mi estos dispremita kontraŭ ĝiaj ŝtonaj flankoj pro la nombro da korpoj, kiuj trapuŝiĝas samtempe. Sed mi sekure alvenis en granda malfermita placo, kvazaŭ oni perforte puŝis min tra la mallarĝa kolo de vazo. Mi sekvis la aliajn tra la homamaso el unu korto en alian, laŭ ŝtuparoj, sub arkaĵoj, ĉirkaŭ kolonaroj, kaj trans pavimoj kies ŝtonoj briletis sub la printempa suno.

Por pliigi la konfuzon, la malfermitaj placoj estis duone blokitaj de multenombraj budoj, kie oni vendis diversajn malgrandajn objektojn. Aparte interesis min la dekoj kaj centoj da statuetoj, ĉiuj montrantaj precize la saman figuron: sidantan virinon kun du beboj sur siaj genuoj. Tiu statuo ekzistis en ĉiu pensebla grandeco: estis kvazaŭ oni vidus vicon post vico da plantidoj en malsamaj fazoj de la kresko. Mi povis apenaŭ imagi, kiel eblas fari tiom da kopioj de precize la sama objekto.

Akteo  rimarkis mian scivolon. “Ne diru, ke vi eĉ ne scias, kiu estas tiu? Tiu estas la diino Fortuno. Vi staras nun en ŝia templo.”

“Kiel ŝi povis scii tion?” Iriso respondis. “Ŝi ja neniam venis ĉi tien antaŭe.”

Meze de la bruo kaj la kunpremitaj homoj estis ĉirkaŭbarita spaco plena je blankaj bovinoj. Familia grupo ĵus aĉetis bovidinon kaj diligente okupiĝis pri dekorado de ŝiaj kornoj kaj vosto per koloraj rubandoj. Ŝi staris tute pasive dum ili ekscite pritraktis ŝin de ĉiuj flankoj, sed mi rimarkis ŝian nervecon per la maltrankvilaj movetoj de ŝiaj kapo kaj vosto.