Выбрать главу

Ĉio ĉi fulmis tra mia menso dum mi serĉis la vortojn, kiujn mi bezonis por respondi al Filono. “Ĝi estas tre granda,” mi finfine sukcesis eligi, “sed specialaj aferoj ne okazas tie.”

Filono rigardis min kun surprizita esprimo; tiam li ridis. “Estas malfacile kompreni, kio okazas en la menso de barbaro,” li diris.

* * *

Kiam la floroj falis de la arboj, ekaperis sur la branĉoj fruktoj plej mirigaj. Tiuj kiuj plej vekis mian scivolon similis malgrandajn ruĝajn pilketojn; ili kreskis duope kaj iĝis preskaŭ nigraj dum ili maturiĝis.

Iriso rigardis min kun surprizo, kiam mi demandis pri ili. “Ĉu ili ne kreskas en via lando?” ŝi diris. “Tiuj estas ĉerizoj. Sed vi devos atendi la finon de la sezono, antaŭ ol vi havos eblecon gustumi ilin. Tiam estas tiom da ili, ke eĉ la sklavoj rajtas manĝi ilin. Atentu, ke Demetrio ne kaptu vin pli frue ĉe la arboj, ĉar okazus vera malagrablaĵo.”

Dum la vetero ĉiam pli varmiĝis, la longa herbo iĝis implikita sovaĝejo plena je floroj. Malvo kreskis ĉie en grandaj tufegoj, kaj centoj da papavoj balanciĝis laŭ la kresto de ĉiu deklivo. Flavaj kaj violaj floramasoj aperis en la nekultivitaj lokoj, dise makulite per la ruĝo de la papavoj, dum la montetojn kovris la malpalaj flavaj floroj de la genisto. Strangaj nigraj papilietoj kun makulaj flugiloj sidis senmove sur la herberoj, kaj mi ofte momente konsterniĝis pro la subita zumegado de cetonio *  apud mia kapo. La varmego logis ankaŭ aliajn bestetojn: irante al la banejo ni plurfoje renkontis serpenton, kiu sunumis sin en la mezo de la vojo, aŭ brilverdan lacerton kun rigide levita kapo, multe pli grandan kaj koloran ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni.

Ĉar mi tute ne kutimis je tia vetero, plaĉegis al mi la varmo. En la komenco mi pasigis sufiĉe da tempo ekstere rekte sub la suno, ĝuante la manieron laŭ kiu ĝiaj radioj trapenetris haŭton kaj karnon ĝis mia tuta korpo varmiĝis per ĝia ardo. Tio surprizis la aliajn virinojn, kiuj preferis laŭeble resti en la ombro.

“Mi ne komprenas, kiel vi sukcesas sidi tiel, ekstere sub la suno,” Iriso diris. “Ĉu ĝi ne donas al vi kapdoloron?”

“Kaj cetere, vi detruos vian koloron,” Areskuza  aldonis. “Estus bedaŭrinde, kiam vi havas tiel belan blankan haŭton. Se vi havus silkan robon, vi aspektus kiel riĉulino, kiu neniam devas eliri sub la suno.”

La tagmeza paŭzo plilongiĝis, kaj post la manĝo eĉ la sklavoj kuŝis por dormeti. Mi provis fari kiel ili, sed mi ne kutimis dormi en la mezo de la tago kaj ĉiam vekiĝis kun kapdoloro kaj ĝenerala sento de malfreŝeco. Ni prokrastis niajn vizitojn al la banejo ĝis la malfrua posttagmezo; estis maleble marŝi al la urbo sub la plena ardo de la suno. Eĉ irinte pli malfrue, je nia alveno ni estis jam pretaj rezigni pri la plej varma ĉambro por plonĝi rekte en la malvarman naĝejon.

Pro la fajro kiu ĉiam brulis, la kuirejo estis preskaŭ neeltenebla. Fortunato kaj mi faris ĉiom kiom eblis ekstere. Kaj la unuan fojon plaĉis al mi la malvarmeco de la dormejo. Ĝi estis absolute mizera en la vintro, sed kiam mi eniris ĝin nun, mi ŝajnis plonĝi en malvarman, malluman kavernon.

Sufiĉe pluvis je la komenco de la printempo, sed dum la daŭro de la somero, la pluvo iĝis tre malofta. La lageto preskaŭ forsekiĝis, kaj mi devis ĉerpi akvon el la cisterno por lavi la vazojn. En tia situacio, ĉe mia hejmo ĉiuj estus tre maltrankvilaj pro la manko de pluvo, sed ĉi tie la homoj ŝajnis akcepti ĝin kiel normalan.

Estis nun amaso da kroma laboro en la kuirejo, kaj kelkfoje Areskuza  devis veni por helpi nin. La legomoj kreskegis, tiel ke ni ofte havis pli ol ni povis trakti. Grandan parton ni devis konservi en oleo aŭ mielo, aŭ simple sekigi. Kaj iun tagon, je mia surprizo, Fortunato donis al mi kelkajn monerojn.

“Ĉi tiuj estas por vi,” li diris. “Demetrio vendis hieraŭ amason da brasikoj. Se vi plu prizorgos tiun legomejon same bone kiel vi faris ĝis nun, eble vi ricevos ion ankoraŭ.”

Tio igis min tute senparola. Mi jam kutimis je tio, ke Fortunato regalas min per kromaj manĝaĵoj por montri sian kontenton pri mia laboro, sed mi neniam imagis, ke li rekompencos min per mono. La fakto estis, ke mi ankoraŭ ne certis, kiel mono povos utili al mi, sed mi sciis, ke mi bezonos ĝin, kiam venos la momento por forkuri. Mi ligis la monerojn en ĉifoneto kaj kaŝis ilin en la brusto de mia robo.

Ĝis tiu momento mi vidis en la legomejo ĉefe pretekston por eskapi el la kuirejo; sed mi konstatis nun, ke bone prizorgi ĝin portos al mi aliajn avantaĝojn. Mi reiris al mia sarkado kaj pioĉado kun nova entuziasmo, kaj kiam la plantoj ekvelkis pro la varmego, mi portis al ili akvon el la lageto aŭ la cisterno. Mi eĉ komencis flustri sorĉojn al la plantoj dum mi prizorgis ilin. Ja estis iom malfrue por komenci ion tian; oni estus devinta fari ĝin je la semado, sed mi esperis, ke ili pardonos mian antaŭan indiferenton. Fakte ili estis kreskintaj eĉ sen la helpo de sorĉoj, eble pro la abunda atento kiun ili jam ricevis de mi, sed mi sciis ke mi bezonos ilian kunlaboron, se mi volas gajni pli da mono.

Iun matenon Fortunato donis al mi kruĉon da vino kaj diris, ke mi portu ĝin al la mastro. Efektive, tio estis la tasko de Hermeso, sed kiel kutime li estis netrovebla; lia konstanta preteksto estis, ke li helpas en la kampoj. Mi estis enirinta la domon nur unu-du fojojn de post la Saturna festo, kaj ĉiam akompanate de aliaj sklavoj. Mi estis iomete nerva pro la neceso iri tien sola, kvankam mi entuziasmis pri la ebleco denove ĉirkaŭrigardi. Mi prenis la kruĉon kaj iris laŭ la longa trairejo, kiu ligis la korton kun la domo; pro siaj mallarĝaj altaj fenestrotruoj ĝi estis malvarmeta kaj ombroplena eĉ en la somera varmego.

Neniu troviĝis en la manĝosalono kiam mi alvenis, do sekvante la instrukciojn de Fortunato mi malfermis la alian pordon kaj timeme rigardetis en la studejon. Marko ne ĉeestis, sed ja Filono. Li sidis kun kurba dorso super speco de plata ligna kesto, kiun li tenis sur siaj genuoj. Mi aliris lin kaj demandis, kie estas la mastro.

Filono levis momentete sian kapon kaj respondis, “Li tuj revenos. Lasu la vinon sur la tablo.”

Danke mi demetis la vinon kaj min turnis por eliri. Filono jam forgesis mian ĉeeston kaj plulaboris diligente. Tamen, pasante apud li, mi estis tute kaptita de tio, kion li faris. Neniam antaŭe mi vidis ion similan. Li havis plurajn platajn objektojn sur la ligna kesto, kaj per pinta bastoneto gratis en unu el ili signojn. La bastoneto moviĝis tre rapide laŭ la glata supraĵo, kaj pasante ĝi lasis vicojn de etaj signoj.

Filono levis siajn okulojn kaj rimarkis mian intereson. “Ĉu vi neniam vidis ĉi tion?” li demandis. “Mi skribas.”

“Skribas,” mi diris. “Kio estas?”

“Vidu, ĉi tiuj signoj estas vortoj. Ĉi tiu estas ‘vinberujoj’. Ĉi tiu estas ‘sklavestro’. Ho, kaj jen ‘Demetrio’.”

“Ĉu tio estas lia nomo?” mi demandis, rigardante kun ioma surprizo la etan aron da grataĵoj, kiuj neniel ŝajnis al mi simili Demetrion. “Ĉu li scias, ke lia nomo estas en ĉi tiu... en ĉi tiu...”