“Sur ĉi tiu tabuleto? Nu, evidente li scias, ke mi foje devas skribi pri li. Rigardu, jen via nomo.” Li ekgratis pli da signoj en la malplena spaco ĉe la malsupra parto de la tabuleto. “Jen B . Nun AR . Tiam oni ripetas ĝin. BAR-BAR . Ĉar ĝi estas sama, ĉu ne. Kaj tiam A ĉe la fino.”
Mi estis ŝokita. “Sed ĉu vere tio estas mia nomo? Kial vi metis mian nomon en la tabuleton? Mi faris nenion al vi!”
Li rigardis min kun surprizita mieno. “Sed tio neniel gravas. Mi nur volis montri al vi.” Kaj tiam, je mia kompleta hororo li prenis la alian finon de la bastoneto kaj glatigis la supraĵon, tiel ke la etaj signoj malaperis. Terurite, mi kuregis el la ĉambro.
Kiam mi revenis, Fortunato petis min distranĉi kelkajn brasikojn. Mi sidis obeeme sur la benko en la korto kaj komencis forŝiri la eksterajn foliojn. Mia menso freneze funkciadis. Mi memoris proverbon el mia vilaĝo: “Ne enmiksiĝu en druidaj aferoj”. Kial mi haltis por rigardi, kion li faras? Se vere tiuj etaj signoj estis mia nomo, kiel li diris, en tiu kazo parto de mi certe estas nun kaptita en tiu tabuleto. Tio estas jam sufiĉe malbona. Sed kial li poste forviŝis ĝin?
Mi provis konsideri la aferon pli trankvile. Eble ne temis pri tre potenca sorĉo. Li ja diris, ke tiuj signoj estas mia nomo, sed mi tute ne vidis la kunligon inter ili kaj mi mem. Kiun ajn malbenon li ĵetis sur min, mi ne kredis, ke ĝi estas tiel potenca kiel ekzemple bruligi buklon de miaj haroj. Per kuraĝo kaj firmeco oni povas forpeli fisorĉon, kaj mi decidis, ke tion mi devos fari.
Tiam venis al mi nova penso, kiu sufiĉe regajigis min. Laŭ li, tiuj signoj estas mia nomo: Barbara . Sed Barbara ne estas mia vera nomo! Kaj en tiu kazo lia sorĉo ne povos funkcii. Multe trankviligis min tiu konstato, kaj mi ĵuris, ke neniam mi malkaŝos mian veran nomon al iu ajn, dum mi plurestos kaptito en Romo. Ili ja forprenis miajn harojn, sed se mi tenos sekreta mian nomon, la plej grava parto de mi restos ĉiame ekster ilia povo.
KVINA ĈAPITRO
Mi sidis en la sunlumo por senŝeligi pizojn, kiam venis al mi Eŭtikia . Ŝi diris, “Vi iros kun Filono ĉi-vespere.”
Mi levis mian kapon por rigardi ŝin, ne permesante, ke mia vizaĝo ekmontru iun ajn esprimon. Mi ne certis ĉu mi komprenas ŝian intencon; samtempe mi timis, ke mi komprenas nur tro bone. Vidante mian vakan mienon, ŝi ripetis, “Filono kaj vi. Lito. Dormi. Ĉi-nokte.”
ŝi foriris, lasante min en stato de ŝoko. Mi ja atendadis, kaj timadis, ion similan, de kiam mi estis kaptita. Sed dum la tagoj kaj monatoj pasis, kaj okazis nenio, mi permesis al mi kredi, ke eble tamen estos en ordo. Kaj nun ĉi tiu abrupta alvoko trafis min tute senaverte.
Mia menso flugis konfuze de unu ideo al alia, serĉante elirvojon. Krom forkuri tuj, mi tute ne vidis manieron eskapi. Mi konsideris mallonge tiun eblecon kaj tiam, konstatinte ke mi ne estas preta por tiel drasta elpaŝo, mi malvolonte turnis min al la demando pri tio kio okazos, se mi restos.
Se nur ne temus pri Filono!... Estis io pri li, kio kaŭzis al mi malagrablan senton. Mi konsciis pri ĝi, de kiam li venis ekstere por spekti mian puniĝon. Kaj eble estis ankaŭ pro la speco de laboro, kiun li faris. Li estis kiel druido, kun tiuj misteraj simboloj, kiujn li uzis por fiksi la spiritojn de la homoj en vakso. Kaj estis alia afero: la maniero, laŭ kiu li pasigis sian tutan tagon interne. Mi neniam vidis lin fari ion ajn ekster la domo. Laŭ mia impreso liaj manoj neniam tuŝis la teron, aŭ plantojn, aŭ arbojn. Kian sekiĝintan spiriton devus havi homo, kiu estas tiel malproksima de la vera mondo de vivantaj, kreskantaj estaĵoj?
Kio decidigis lin elekti ĝuste min? Certe li havis preskaŭ dudek jarojn pli ol mi, kaj al miaj okuloj li estis same maldika kaj malloga kiel senplumigita koko. Se ĉi tio estis vere neevitebla, mi estus preferinta, ke temu pri pli juna homo: pri viro kiel Anto aŭ Firmo, kiu laboradis ĉe la bestoj kaj ekstere en la kampoj. Eĉ ili estis tre malsamaj ol la viroj kiujn mi konis antaŭe, sed almenaŭ ili ne estis al mi tiel absolute fremdaj kiel Filono. Mi bedaŭris nun, ke mi ne iomete pli kuraĝigis Firmon, en tiu sola okazo kiam li provis alparoli min; de tiam li neniam plu aliris min. Sed kompreneble, Filono estis tiu, kiu forsendis lin. Ĉu li planis ĉi tion la tutan tempon, atendante de tiom da monatoj la taŭgan momenton? Mi bedaŭris, ke mi ne evidentigis al li pli klare, ke li ne plaĉas al mi. Sed eble tio ne ŝanĝus la situacion.
Mi atendis kun kreskanta antaŭtimo la finon de la taga laboro. Estis malpli por fari ol kutime, ĉar niaj gemastroj iris manĝi ĉe geamikoj kaj Gajo forestis en Romo. Servinte Petronila n per simpla vespermanĝo, ni jam finis nian laboron. Ĉiuj sklavoj manĝis kune ekstere en la korto por festi liberan vesperon. Mi sidis kun la aliaj virinoj kaj tenis la okulojn firme nelevitaj, kiam Filono aperis. Mi tamen rimarkis, ke la aliaj viroj ridas kaj ŝercas kun li, kvankam mi ne kaptis la vortojn. Sendube ĉiuj sciis, ke mi devos kuŝi kun li tiunokte.
La vespermanĝo daŭris pli longe ol kutime, ĉar ĉiuj estis en gaja humoro, kaj Demetrio disdonis kelkajn el la fruktoj, kiujn oni normale rezervis por la tablo de la mastro. Mi donis mian porcion al Iriso; mi apenaŭ kapablis engluti unu mordaĵon dum la tuta manĝo. La situacio estis neeltenebla, sed ne dezirante ke ĉiuj divenu miajn pensojn, mi devigis min resti en mia loko.
Mi ankoraŭ fiksrigardis malgaje al la grundo, kiam surprizis min tuŝo ĉe mia ŝultro. Estis Iriso. “Venu kun ni,” ŝi diris. “Ni helpos vin pretiĝi.”
En la dormejo Iriso kaj Areskuza vestis min kvazaŭ por geedziĝfesto. Ili eĉ alportis pelvon da parfumita akvo por ke mi lavu min. Areskuza ligis gazan skarpon ĉirkaŭ miaj mamoj kaj Iriso pruntis al mi sian novan robon. Ili kombis miajn harojn kun multaj admiraj komentoj pri iliaj longeco kaj koloro.
“Vi scias, ke vi povus gajni amason da mono per viaj haroj,” Iriso diris.
“Kion vi diras?” mi demandis kun ega surprizo.
“Ĉu vi ne rimarkis la falsajn harojn de la mastrino? Tiu amaso da bukloj ne estas ŝia. Ŝi aĉetas ilin.” Iriso prenis feran buklilon kaj komencis tordi ĉirkaŭ ĝi tufojn de miaj haroj. “Multaj sklavinoj gajnas monon tiel. Ili kreskigas siajn harojn, tiam fortondas ilin por vendi. Precipe la ĝermaninoj. Blondaj haroj estas tre serĉataj.”
“Kaj viaj haroj havas belegan koloron,” aldonis Areskuza . “Vi ricevus por ili bonan prezon.”
“Sed ĉu ne estas danĝere fordoni siajn harojn?” mi demandis.
“Danĝere?” Iriso diris. “Ho, vi volas diri pro sorĉado. Nu, mi ne scias. Amaso da homoj faras tion. Kaj mi neniam aŭdis, ke okazas al ili ia malbono.”
Revenis al mi subita memoro. “Kiam mi estis vendita,” mi diris. “Estis maljunulino, kiu fortondis mian tutan hararon. Miajn harojn, kaj ankaŭ de miaj amikinoj.”
“Do, ĝuste tiel,” diris Iriso. “Ŝi verŝajne bone gajnis per ili. Sed la venontan fojon, vi mem povos vendi ilin. Estas tempo ke vi ekŝparu monon, se vi volas iam liberiĝi.”
“Liberiĝi?” mi ripetis.
“Jes, kompreneble,” Areskuza diris. “Tri mil sestercojn * tio kostas por junulino de via aĝo. Sed malmultaj homoj sukcesas en junaĝo. Tamen, se vi plaĉos al Filono, eble vi havos ian ŝancon. Laŭdire li havas belan poteton da ŝparmono kaŝitan en iu angulo.”
Mi retenis mian spiron, kiam ŝi senĝene menciis la liberecon. Kompreneble mi pensadis pri tio la tutan tempon, sed mi neniam antaŭe imagis, ke la ebleco vere ekzistas. Sed nun mi refalis al la fundo, kiam ŝi diris la nomon de Filono.