Выбрать главу

Al almenaŭ unu el tiuj demandoj venis respondo la postan matenon. Mi ankoraŭ profunde dormis, kiam vekis min Filono. Li flustradis en mian orelon, kaj mi flaris malfreŝan vinon ĉe lia spiro. De tiel proksime li aspektis tute ne alloge. Krusteto malbeligis liajn okulojn, liaj vangoj estis nerazitaj, kaj li havis vundeton ĉe la mentono. En la hela taglumo, evidentiĝis al mi kun aparta klareco, ke li certe havas almenaŭ la duoblon de mia aĝo. “Kion mi faras ĉi tie?” mi pensis. Ignorante ĉiujn bonajn konsilojn, kiujn mi ricevis de la aliaj virinoj, mi fermis miajn okulojn kaj turnis al li la dorson.

Kiam li kisis mian nukon, mi tremis. Li ĉirkaŭbrakis min kaj gratis mian ŝultron per sia malglata mentono. “Venu al mi denove ĉi-vespere,” li diris.

* * *

Malrapide mi alkutimiĝis pasigi la noktojn kun Filono. Komence, mi iris al lia ĉambro nur je lia invito, sed baldaŭ mi vidis, ke li atendas dormi kun mi, kiam ajn li estas en la vilao. Se mi ne venis, li ĉiam demandis min la postan matenon per ofendita tono, kial mi lasis lin tute soleca en lia malplena lito. La sekvo estis, ke mi komencis dormi ĉiunokte en lia ĉambro, se li ne forestis en Romo. En tiuj okazoj mi reiris al mia propra lito en la dormejo, sed en la fino mi ĉesis fari eĉ tion.

Komence mi malŝatis la kontakton kun lia glata korpo, kaj la aferoj, kiujn li faris al mi en la mallumo, tute ne plezurigis min. Foje mi demandis min, kiel estus, se la viro apud mi estus Belinos  anstataŭ Filono. Sed malrapide eĉ tio komencis ŝanĝiĝi. Kiam mi vidis la prestiĝon, kiun Filono ĝuis inter la domanaro, mi fieris pri mia kapablo allogi tian viron, kaj kvankam ne aparte plaĉis al mi liaj kisoj, mi estis kontenta, ke li volas doni ilin.

Unu afero, kiu ja plaĉis al mi, estis la donacoj kiujn li reportis el Romo. Kiel Areskuza  jam antaŭvidis, li ĉiam reportis ion por mi: brakringon aŭ sekigitajn fruktojn aŭ malgrandan vazeton da parfumita oleo por la bano. Ĉar mi mem havis tiel malmultajn posedaĵojn, estis malfacile ne entuziasmegi pro tiaj donacetoj, kaj kiam li forestis mi senpacience atendis lian revenon por vidi, kion li portos al mi. Tiel mia rezisto iom post iom malfortiĝis, parte ĉar lia komplezemo flatis min, sed ĉefe pro kutimo. Finfine mi alkutimiĝis al lia malvireca korpo, kaj eĉ komencis pensi, ke dolĉodora haŭto tamen ne estas tiel maldezirinda afero.

Nun kiam mi dividis ĉambron kun Filono, mia propra situacio inter la domanaro notinde pliboniĝis. La aliaj sklavoj pli atentis pri mi ol antaŭe kaj alparolis min kun pli da respekto. Eĉ Fortunato ĉesis bati min; verŝajne li ne volis ofendi Filonon. La junaj virinoj lasis min partopreni en iliaj diskutoj kaj sekretoj, kio iom malpliigis mian senton esti eksterulo. Sed mi jam komencis kompreni ilin pli bone, kvankam ilia konduto ofte ŝajnis al mi sen iu ajn racia bazo. Plurfoje ili ĉiuj ekridegis pro io kio laŭ mi estis tute sensenca. Sed ju pli longe mi restis tie, des pli mi ekkomprenis, kiajn aferojn ili trovas amuzaj, kaj mi almenaŭ povis ridi samtempe kun ili, eĉ se mia ridado en la komenco ne estis aparte sincera.

Kvankam Filono estis malkomunikema kun la aliaj sklavoj, enlite li iĝis parolema kaj multe rakontis al mi pri si mem. Li tute entuziasmiĝis dum li parolis, kaj ofte forgesis, ke mi nur kun malfacilo sekvas kion li diras. Plurfoje okazis, ke post longa monologo li konstatis, ke mi komprenis eĉ ne unu vorton. Tiu malkovro ege ridigis lin, kaj li brakumis min kun la vortoj, “Sed ĉu mi atendu, ke barbaro komprenu tiajn aferojn?”

Per tiaj unuflankaj konversacioj mi iom post iom komencis kunfliki lian historion. Filono naskiĝis kiel sklavo en unu el la grekaj urboj en la sudo. Lia patrino mortis kiam li estis sufiĉe juna kaj li mem estis sendita al lernejo: terura loko, laŭ lia priskribo, kie oni konstante batis la infanojn kaj riproĉegis ilin. Poste li revenis al la bieno de sia mastro, kie li laboris kiel helpanto de la librotenisto. La plej timiga momento de lia vivo, laŭ li, venis kiam li finis sian trejnadon kaj aŭdis, ke li estas vendota.

“Mi ne volas diri, ke mi ne deziris eskapi de mia estro Halikono; li konstante kriis kontraŭ mi kaj frapis min. Sed almenaŭ kun li mi konis mian situacion. Kiam oni estas vendota, oni havas neniun ideon, kio okazos. Eble oni estos bonŝanca kaj trovos bonan mastron, aŭ eble oni finiĝos ĉe iu kiu detruos al oni la vivon kaj ordonos vipadon por ĉiu malgranda afereto. La plej malbona situacio estas tio, se oni kaptiĝas en iu kampara bieno, kie oni vidas la mastron nur unu fojon jare kaj li eĉ ne scias, kiel oni nomiĝas. Se la propra mastro ne rekonas onin, oni povas adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi. Kaj tiam plej verŝajne oni laboras sub la rego de iu estro, kiu subnutras siajn kunsklavojn dum li mem forsuĉas la profitojn.”

Tamen, Filono estis bonŝanca. Oni vendis lin al Marko, kiu preferis resti en bona rilato kun siaj sklavoj kaj sufiĉe bone traktis ilin. “Li fieras pri la liberala eduko, kiun li ricevis, kaj plaĉas al li montri sian toleremon. Mi aŭdas lin fanfaroni pri tio al siaj geamikoj. Kelkfoje li eĉ invitas min subteni lin. Kaj poste li donas al mi trinkmonon por ke ĉiuj admiru lian malavaremon.”

Filono havis pli aĝan fratinon, kaj eĉ kiam oni vendis ilin al malsamaj familioj, ili sukcesis resti en kontakto. Ŝi laboris kiel nutristino ĉe riĉa familio, kaj kiam ŝia juna mastro plenkreskis, li memoris sian ŝuldon al ŝi, kaj donacis al ŝi la liberecon. Ŝi loĝis nun en Romo kun alia ekssklavo el la sama domanaro, kiu vivtenis sin per tekstokopiado kaj posedis malgrandan vendejon.

Filono konis ĉiujn privatajn aferojn de la familio kaj multe rakontis al mi pri niaj gemastroj. Li malŝatis Fania n, kiun li konsideris stulta; efektive laŭ lia priskribo la malŝato estis reciproka. “Ŝi liberiĝus de mi, se tio eblus; laŭ ŝi mi havas tro da influo ĉe ŝia edzo. Kiam li apenaŭ aĉetis min, ŝi daŭre provis kolerigi lin kontraŭ mi. Ŝi plendadis pri mi, sed bonŝance li ne atentis ŝin. Li estis sufiĉe saĝa por kredi min kaj ne ŝin.”

Estis Filono, kiu komprenigis al mi fakton kiu ĝis tiam restis por mi tute malevidenta: ke mi apartenas nek al Marko nek al Fania , sed al Petronila . Kiam li malkovris, ke mi ankoraŭ ne konstatis tion, li ridegis. “Ĉu vi volas diri, ke restante ĉi tie jam de monatoj, vi ne scias, kies sklavo vi estas? Vi estas parto de la doto de Petronila .”

“Doto?” mi demandis konfuzite. “Kiam ŝi edziniĝos?”

Filono estis ravita. “Edziniĝos? Ŝi jam edziniĝis, mia ĉarma barbarineto.” Li kisis min, kiel li ĉiam faris kiam mi diris ion, kion li trovis aparte aminda. Iale, ju malpli mi komprenis, des pli li estis kontenta. “Kaj verŝajne vi nun diros al mi, ke vi ne scias, kiu estas ŝia edzo?”

Ne dezirante plu evidentigi mian nescion, mi silentis. Mi ja ĉiam imagis, ke Petronila  estas la filino de Marko kaj Fania .

“Vi scias, kiu estas la filo de Marko, ĉu ne? Mia kara ino, ĉu vi havas absolute nenian ideon pri tio, kio okazas en via ĉirkaŭaĵo? La unua afero, kiun faras ĉiu sklavino kiam ŝi aliĝas al nova domanaro, estas informiĝi, kiu estas geedzo de kiu. Nu, vi almenaŭ vidis Gajon.”

“Jes, kompreneble mi vidis Gajon,” mi respondis ĝenate. “Li estas tiu alta junulo kun barbo. Tiu kiu foje revenas de Romo kun Marko.”

“Jen la homo. Li estas la edzo de Petronila . Kaj vi estas ŝia sklavino.”

* * *

Nun kiam mi regule dormis kun Filono, mi akiris la kutimon atendi iom maltrankvile la finon de la monato. Mi ankoraŭ esperis, ke mi iam sukcesos forfuĝi, sed se mi gravediĝus, tio estus multe pli malfacila. Kaj se mi devus prizorgi malgrandan infanon, la ebleco estus perdita por ĉiam. Tial, kiam mi vidis la unuajn sangomakuletojn, kiuj anoncis la komencon de ĉiu menstruo, mi ĉiam spiris pli trankvile.