Mi ne havis eblecon informiĝi pri la okazintaĵo, ĝis mi eksidis post la tagmanĝo por ŝpini kun la aliaj virinoj.
“Kiu imagus, ke farus tion Jukunda ,” Areskuza komencis. “Mi neniam estus atendinta de ŝi tian aferon. Ŝi ne ŝajnis tia homo.”
“Ne necesis, ke ŝi estu tia homo,” Akteo rebatis senpacience. “Tia homo estas la mastro.”
“Do, kial ŝi silentis pri la afero?” Iriso volis scii. “Kaj kiam ĝi okazis? Mi ne komprenas, kiel ili sukcesis teni ĝin sekreta.”
“Ĉu vi ne memoras, kiam ŝi ŝanĝis sian ĉambron?” Akteo diris. “Kaj tiam ŝi restis tute sola en tiu ĉambreto super la provizejoj.”
“Sed tio estis antaŭ amaso da tempo,” Iriso diris. “Estis kiam alvenis Barbara , kaj ni bezonis pli da spaco en la dormejo.” ŝi kliniĝis antaŭen por preni manplenon da lano el la sako. “Do tial oni translokis ŝin.”
Mi aŭskultis kun miro, kaj demandis min, ĉu mi ĝuste komprenis. Jukunda ĉiam ŝajnis tiel malverva kaj silentema, ke mi ne povis imagi, ke iu ajn viro interesiĝus pri ŝi, se li efektive entute rimarkus ŝin.
La postan tagon ŝi reaperis, eĉ pli silentema kaj deprimita ol kutime. Ŝia vizaĝo estis gratita kaj kontuzita. Post malmultaj tagoj oni portis ŝin al la bazaro. Mi malkovris tion nur kiam ŝi estis jam for; ŝi adiaŭis Areskuza n kaj Eŭtikia n antaŭ ol foriri, sed tute ne provis paroli kun ni ceteraj. Eble ŝi estis tro malĝoja. Areskuza diris al ni, ke ŝi ploris kiam ŝi prenis sian lokon apud Anto kaj Demetrio sur la ĉarego.
Demetrio faris sian eblon por trovi por ŝi bonan postenon. Li informis nin poste, ke ŝi estis vendita al bakisto, prospera ekssklavo, kiu aĉetis ŝin kiel donacon por sia edzino.
* * *
Mi tuj sciis, kiam mi iĝis graveda. Mi estis irinta al la banejo en tiu posttagmezo kaj mi sentis min freŝa kaj plena je energio. Filono, aliflanke, revenis malfrue de Romo kaj ne havis tempon por bani sin. Estis seka, venta tago meze de la vintro, kaj malgraŭ la malvarmo li estis polvokovrita kaj ŝvita. Fakte, li almenaŭ en tiu okazo odoris tiel, kiel laŭ mia opinio viro devus odori.
La monato malrapide proksimiĝis al sia fino, kaj mi nombris la tagojn kun kreskanta ekscito dum mia suspekto iĝis definitiva. Kiam la plena signifo de mia stato trafis min, ŝajnis al mi, ke mi estas levita el mia ĉiutaga ekzisto al nova horizonto, kie ĉio brilas en la lumo de mia nuna situacio. Mi sentis min apartigita de la normalaj okazaĵoj en mia ĉirkaŭaĵo, kaj ŝajnis al mi strange, ke mi plu sekvas mian regulan rutinon kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis. Mi memoras momenton, kiam mi staris en la kuirejo kun miaj brakoj profunde plonĝigitaj en amaso da pasto, mirante pro la eksterordinara okazaĵo, kiu jam komencis disvolviĝi. Ŝajnis al mi, ke ekde nun mi povos dividi mian vivon en du partojn: antaŭ ol mi gravediĝis, kaj poste.
Filono ŝajnis sufiĉe kontenta, kiam mi informis lin. Kompreneble li ne volis tro klare malkaŝi tion; do li nur diris, “Mi esperis, ke se iam mi havos filon, li ne naskiĝos sklavo. Sed nun, kiam mi liberiĝos, necesos elaĉeti ankaŭ lin.”
Malrapide la tempo pasis. Mi sentis kiel mia bebo kreskas kaj moviĝas interne de mi, kaj imagis, kiel mi parolos al ŝi per mia propra lingvo kaj rakontos al ŝi pri la lando, kie mi naskiĝis. Eble ni iam povos vojaĝi tien kune, kaj mi montros al ŝi la lokon, kie troviĝis mia hejmo. Sed tiam mi ektimis pro miaj fantazioj. Restis ankoraŭ monatoj ĝis la nasko, kaj tre facile io povus misiĝi dum tiu tempo. Mi sciis, ke estas malsaĝe tro emociiĝi pri tiu delikata nova vivo, kiu ankoraŭ devas superi tiom da danĝeroj. Sed mi ne povis subpremi min.
Venis la printempo. Mi laboris longajn horojn ekstere en la libera aero, kaj ĝuis la varman sunon kaj la ventetojn, kiuj karesis mian haŭton. Ne plu sentiĝis la morda malvarmo de la vintro, sed la suno ankoraŭ ne atingis sian plenan ardon, kiel okazos pli malfrue en la jaro. En mia lando, ni konsiderus ĉi tion perfekta somera vetero.
Mi subite konstatis, ke mi kantas la kantojn de mia infaneco: tiujn, kiujn mi kantis unue al Tasgjos kaj poste al Makaros . Sed tiuj memoroj provizore perdis sian kapablon vundi min. Mi rerigardis al tiu alia mondo kaj al tiu junulino, senscia pri ĉio ekster sia propra vilaĝeto, kiu nun apenaŭ plu ŝajnis rilati al mi mem. Ankoraŭ kantante, mi daŭrigis mian laboron.
* * *
Mi jam proksimiĝis al la fino de mia gravedeco, kiam Iriso diris al mi, “Povus esti, ke vin trafis bona ŝanco.”
“Kial?”
“Ĉar Petronila estas graveda.”
Mi estis kontenta pri tiu novaĵo. En tiu periodo mi havis nur bonajn dezirojn por iu ajn virino, eĉ Petronila , kiu dividis kun mi la ĝojon de la gravedeco. Mi demandis, “Kial tio estas bonŝanca por mi?”
“Ĉu vi ne komprenas: ŝi bezonos nutristinon. Kaj oni certe ne elspezos amason da mono por nutristino, kiam oni jam havas vin surloke en la vilao.”
“Kio estas nutristino?”
Iriso klarigis, dum mi aŭskultis kaj provis kompreni. Ĝi ŝajnis iomete simila al vartopatrino, sed tio kio estis por mi absolute nekomprenebla, estis kial Petronila dezirus, ke ŝian infanon vartu sklavo. Estis vere, ke ankaŭ mia frato Atepilos havis vartogepatrojn, sed tiuj estis Isarninos kaj Lavenja , kiuj estis ne malkonsiderindaj homoj en nia vilaĝo. Alie la afero vere ne havus sencon. Iriso almenaŭ sukcesis komprenigi al mi, ke iĝi vartistino estas unu el la plej feliĉaj sortoj, kiuj povas trafi sklavinon.
“Vi tute ne bezonos labori, krom por prizorgi la infanon, kaj oni grasigos vin kiel porkon. Sed jen la plej bela afero: la bebo memoros la guston de via lakto ĝis la fino de sia vivo. Kaj se ĝi travivos, kiam ĝi plenkreskos, ĝi estos danka al vi. Kaj poste, precipe se temos pri knabo, estas sufiĉe da ŝancoj, ke vi ricevos vian liberecon. La sola problemo povus esti viaj ruĝaj haroj.”
“Kio?” mi diris, konsternite.
“Ĉiuj scias, ke ruĝharaj virinoj ne donas bonan lakton.”
Tio estis novaĵo por mi, kaj mi meditis pri la informo. Estis sufiĉe multaj ruĝharulinoj en mia vilaĝo, inter kiuj estis ankaŭ kompreneble mia patrino, sed mi neniam aŭdis, ke ilia lakto estas malsama ol tiu de aliaj homoj.
Oni ne povis nei, ke la romanoj multerilate estas ekstreme lertaj – ili sciis, kiel kreskigi rikoltaĵojn tute ne konatajn ĉe mia popolo – sed ofte trafis min la penso, ke ili ne estas tiom lertaj, kiom ili ŝatas supozi. Pli ol unu fojon mi aŭdis ilin fari aserton, kiun mi tuj rekonis kiel evidentan sensencaĵon, ĉar en mia lando ni ĉiam diris precize la malon. En aliaj cirkonstancoj certe ne estus veninta al mi la ideo disputi pri vaste akceptataj opinioj, sed ekloĝinte ĉe la romanoj mi malkovris, ke eĉ la plej lertaj homoj kapablas engluti rakontojn, kiujn eĉ infano ne devus kredi.
* * *
Mia filo naskiĝis en aŭtuna vespero je la komenco de mia kvara jaro kiel kaptito. Ĉeestis Eŭtikia kaj Areskuza , kaj viŝinte la bebon kaj enlitiginte lin apud mi, ili vokis Filonon kaj Demetrion. Filono tuj aperis kun nekutime maltrankvila esprimo, sed li ne volis tuŝi la bebon antaŭ la alveno de Demetrio. “Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj,” li diris.
Li tute nerviĝis, kiam li vidis min karesi la bebon kaj kroĉi lin al mia mamo. “Atendu, ĝis Demetrio rigardis lin,” li diris. “Estas malbona ideo tro ligiĝi al li, ĝis vi estos certa, ke vi rajtos teni lin.”