Vidante mian staton, Filono mallaŭdis mian malsaĝecon, kaj ripetis la vortojn, kiujn mi jam aŭdis de Iriso. “Neniu infano iam ajn forgesas la virinon, kiu nutris lin ĉe sia mamo. Se temos pri knabo, iam li estos la mastro ĉi tie, kaj se vi indulgos lin dum li estos malgranda, poste vi ricevos vian rekompencon. Tiel mia fratino ricevis sian liberecon.”
Sed tute ne povis konsoli min tia pala espereto pri libereco post dudek jaroj kontraŭ la tuja certeco, ke oni intencas forpreni de mi mian infanon, kvankam Eŭtikia promesis al mi, ke tio daŭros mallonge. “Nur ĝis li forgesis la odoron de via lakto. Tiam vi rajtos repreni lin kaj varti la du infanojn kune. Mi ne volas perdi la laboron de du virinoj pro prizorgado de beboj.”
La infano de Petronila estis fakte knabino. Eŭtikia kaj Fania ĉeestis dum la nasko, krom ŝia propra patrino, kaj oni tuj vokis min al la litoĉambro por nutri la novnaskiton. Mi jam tiomege ploris anticipe al la perdo de Oresto, kiun mi ĵus transdonis al Areskuza antaŭ pluraj horoj, ke ne plu restis al mi eĉ unu sola larmo.
Mi ja demandis min, kiel estos nutri la bebon de Petronila , sciante ke ŝi prenas la lakton kiun mi devis doni al mia propra filo. Sed kiam oni metis la etan Tulia n en miajn brakojn, mi sciis, ke mi tamen ne povas kulpigi ŝin. Ŝi ŝajnis tute malgranda kompare kun Oresto, kaj vidante ŝian ruĝan vizaĝeton, mi memoris lin tuj post la nasko. Estis neeble ne senti al ŝi korinklinon.
Tiunokte mi apenaŭ povis dormi pro la penso pri mia propra bebo senigita de mi. Areskuza faros sian eblon, kompreneble, sed kiam li bezonos min kaj malkovros mian mankon, neniu povos konsoli lin. Verŝajne li ploros dum horoj.
Mi dormetis maltrankvile, daŭre drivante inter sonĝoj kaj vekiĝo. Dum mi tremis je la sojlo de la dormo, mi konfuziĝis pro la sensaĵo de tiu eta korpo kontraŭ la mia, simila kaj tamen malsimila al mia propra infano. Mi ne povis klare difini miajn emociojn rilate al ŝi. Unuflanke mi jam amis ŝin, kaj konsolis min la tuŝo de ŝia varma buŝeto kiu suĉis de mia mamo. Samtempe mi deziregis malkovri, ke per ia miraklo la bebo kiun mi tenas en miaj brakoj montriĝu esti ne tiu de Petronila sed tamen la mia.
Dum la plej mallumaj horoj de tiu longa nokto mi ekpensis pri mia patrino, kiu fordonis sian plej aĝan filon, por ke lin vartu ŝia kuzo kaj lia edzino. Ŝi jam sciis, kompreneble, ke tio okazos, ĉar la afero estis aranĝita eĉ antaŭ la nasko de Atepilos ; kaj krome, tio estis la kutimo ĉe ni. Sed tamen, mi scivolis, ĉu ŝi ne multe suferis, kiam alvenis la momento por transdoni lin, kvankam ŝi sciis, ke tio estos avantaĝa por li, kaj ke Isarninos kaj Lavenja traktos lin kiel sian propran filon.
En la mateno Eŭtikia envenis por porti al mi bovlon da lakto kaj bonkvalitan blankan panon de tiu speco, kiun oni kutime donas al la sklavoj nur dum la Saturna festo. Mi demandis ŝin, kiel fartas Oresto, sed ŝi nur respondis iom malpacience, ke ne necesas maltrankviliĝi kaj ke Areskuza scias, kiel varti infanon.
Kondiĉe ke mi ne permesis al mi pensi pri Oresto, la sekvantaj tagoj estis tre facilaj. Mi ne devis labori kaj ricevis multon por manĝi; fakte oni traktis min, preskaŭ kvazaŭ mi mem ĵus naskis. Unu fojon tage oni vokis min kaj Tulia n, kaj tiam mi devis porti ŝin laŭ la koridoro al la ĉambro de ŝia patrino, kiu ankoraŭ kuŝis sur sia lito. Ĉi tie oni atendis, ke mi staru apud la muro por respekte rigardi dum Petronila kaj la du avinoj ĝoje babiletas al la bebo kaj pasigas ŝin inter si. Sed tuj kiam Tulia iomete malkvietiĝis kaj ekploretis, mi ricevis la ordonon reporti ŝin al la sklavejo.
Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Petronila ekhavis lakton. Iriso diris al mi, ke ŝi terure suferas pro ŝvelintaj streĉitaj mamoj, varmegaj je tuŝado. Ŝia patrino kaj Eŭtikia dancadas ĉirkaŭ ŝi kiel du nervaj kokinoj, almetante tukojn jen varmajn jen malvarmajn, kaj provante ĉiurimede elpremi la nedeziratan lakton. Se ŝi ekhavos febron en ĉi tiu momento, tio povus esti ekstreme danĝera. Mi aŭskultis kun mirego, kaj pensis interne de mi, ke ŝi ricevis nur tion, kion ŝi meritas. Malbenu ŝin Junono, kial ŝi ne simple prenas sian bebon kaj alkroĉas ŝin al la mamo? Tiam mi povos rehavi la mian, kaj ni ambaŭ fartos pli bone.
Inter aliaj postuloj, mi estis devigata transloĝiĝi el la ĉambro de Filono. Ŝajne, nutristinoj ne rajtas dormi kun viro. Oni klarigis al mi, ke tio malbonigos la lakton, kvankam oni tute ne menciis tion, kiam la bebo estis Oresto. Mi kaj Tulia ricevis malluman ĉambreton en la ĉefa parto de la domo, tamen en flanka koridoro, kie ne ĝenos la gemastrojn la sono de ploranta bebo aŭ la vido de sklavino, kiu preterglitas en sia malpura mantelo.
Mi estis kontenta, ke mi almenaŭ ne devis reiri al la dormejo. Mi aŭdis de Iriso, ke la sklavinoj estas tute kunpremataj de kiam alvenis la patrino de Petronila . Ŝi kunportis du servistinojn, kiuj ekloĝis kun la aliaj virinoj; unu dormis en la lito de Speo, kaj Akteo estis tre malkontenta pro la neceso dividi kun ŝi sian liton. La malnova ĉambro de Jukunda restis vaka. Oni foje diskutetis planojn por anstataŭigi ŝin, sed en la fino okazis nenio, precipe ĉar Speo estis jam sufiĉe kreskinta por helpi sian patrinon pri la ne malgranda tasko aranĝi la hararon de Fania kaj ŝmiri ŝian vizaĝon per la pluraj tavoloj da ŝminko.
Post duona monato mi rajtis repreni Oreston. Mi timis, ke li intertempe forgesis min, sed preninte lin en miaj brakoj, mi tuj vidis, ke ne. Li ekploris sed ne serĉis la mamon; anstataŭe li metis du fingrojn en sian buŝon kaj eksuĉis ilin ŝmacante. Mi dormis tiunokte premate inter la du infanoj en la senfenestra ĉambreto de Tulia . Se unu el ili ploris, mi turnis min al tiu por preni ĝin en miaj brakoj; kaj se mia propra filo foje ricevis iom da tiu valorega lakto, kiun oni konsideris tro bona por esti nutraĵo de sklavido, nu, neniam iu malkovris la aferon.
Mi baldaŭ trovis, ke varti Tulia n estas tre malsama afero ol varti Oreston. Li ĉiam estis trankvila kaj neplorema; li ne estis tre aktiva kaj se mi metis lin en difinitan lokon, li restis tie sen protesti. Li povis dum horoj ludi per la samaj du bastonetoj aŭ rigardadi la abelojn, kiuj ŝvebis super la rosmareno, dum mi laboradis ĉe la legomejo. Tulia , aliflanke, estis tute malkontenta, se mi ne konstante lulis ŝin aŭ babilis al ŝi aŭ saltigis ŝin sur miaj genuoj. Se mi demetis ŝin de mia ŝultro dum kelkaj minutoj por kuŝigi ŝin en la lulilon, ŝi tuj komencis tordiĝi kaj plendi, ĝis post mallonga tempo ŝi tiel laŭte kriegis, ke mi nepre devis repreni ŝin. Kaj kiam ŝi lernis rampi, ŝi postulis mian plenan atenton. Se mi dum momenteto forprenis de ŝi miajn okulojn, ŝi tuj trovis ian petolaĵon: ĉu faligi poton da bolanta saŭco, ĉu malŝpini la lanon, kiun mi ĵus ŝpinis. En tiu periodo Oresto apenaŭ ekfaris siajn unuajn malsekurajn paŝojn, kaj ne malofte okazis, ke mi kuregis el la kuirejo pro kriego lia, por malkovri ke Tulia kaptis lin ĉirkaŭ la kruroj kaj tiris lin al la grundo.
Kiam ŝi mem lernis marŝi, ĉia trankvilo estis for. Mi preskaŭ freneziĝis dum mi provis daŭrigi mian laboron kaj samtempe teni ŝin sub kontrolo. Ŝajnis, ke ŝi nepre volas dronigi sin en la lageto aŭ provoki la anserojn elbeki ŝiajn okulojn, kaj min teruris la penso pri tio, kio okazus ne nur al ŝi, sed ankaŭ al mi, se iu akcidento trafus ŝin, dum ŝi estus sub mia respondeco. Iam okazis, ke ŝi eĉ eliris tra la ĉefa pordego, kaj mi nur rekaptis ŝin post panika serĉado tra la tuta vilao.