* * *
Oresto ĉiam estis trankvila kaj pensema knabo, kaj dum li kreskis, mi komencis rimarki fortan similecon al lia patro. Eble tio trafis ankaŭ Filonon, ĉar li traktis Oreston laŭ pli pacienca kaj bonhumora maniero ol li iam ajn montris al aliaj homoj. Plurfoje mi malkovris ilin kune sidantaj, dum Oresto atente aŭskultis unu el tiuj detalegaj klarigoj de Filono. Estis klare, ke Filono jam ekinstruas al nia filo la misterojn de sia profesio, kaj kvankam tio estis neevitebla, mi devas konfesi, ke ĝi ne aparte plaĉis al mi. Mi sciis, kompreneble, ke ĝi estas bona profesio por sklavo; ĝi donos al Oresto la eblecon atingi potencan pozicion inter la domanaro kiam li plenkreskos, kaj eventuale eĉ mem gajni iam sian liberecon. Sed la vero estis, ke mi ne elektus vidi mian filon pasigi sian vivon enfermite en senaeraj ĉambroj, kliniĝante kun kurba dorso super vaksa tabuleto.
Filono fieris pri Oresto, kaj ofte kaptis la okazon por lin elmontri. Foje li venis en la kuirejon por serĉi lin. Ŝajne li volis prezenti lin al vizitanto, kiu atendis ekstere. Mi iris voki Oreston kaj survoje rimarkis la vizitanton; li estis fortika barbulo kun afabla mieno. Oresto kaj Tulia estis ludantaj apud la ŝtipejo. Ili konstruis ellaboritan objekton el lignopecoj, kaj fiere informis min, ke ĝi estas batalĉaro. Oresto grumblis, kiam mi diris, ke oni serĉas lin, sed li obeeme ekstaris kaj sekvis min al la korto.
“Jen mia filo,” Filono diris. “Kaj lia patrino,” li aldonis kiel krompenson. Al Oresto li klarigis, “Ĉi tiu estas via onklo Stefano.” Tiam mi komprenis, ke evidente temas pri lia bofrato.
Ili forsendis Oreston kun monereto de lia onklo, dum mi reiris al mia laboro. La viroj sidis sur la benko tuj ekster la kuireja fenestro, kaj ilia interparolado flosis internen tra la malfermitaj klapoj.
“Do, kien vi planas iri?” Filono demandis.
“Mi konsideras transloĝiĝi al Prenesto,” Stefano respondis. “Unu el la fratoj loĝas tie, kaj laŭ lia informo estas nur unu alia kopiisto en la tuta urbo. Verŝajne ne estos probleme por mi restarigi mian entreprenon.”
“Tio estas sufiĉe proksima al Romo,” Filono komentis.
“Ĝuste tiel. Tiel mi povos resti en kontakto kun ĉiuj okazaĵoj. Mi esperas, ke kiam la situacio iĝos pli trankvila kaj la homoj jam forgesis la dekreton, mi povos reiri. Eble post unu-du jaroj.”
“Kaj ĉu do ĉiuj fratoj foriras el Romo?” Filono demandis.
“Nur tiuj, kiuj estas konataj al la sinagogaj instancoj – kaj kompreneble tio signifas ĉiujn ĉefajn aktivulojn. La aliaj ne estas konataj, kaj neniu informos pri ili, se ili evitos fari bruon dum kelkaj monatoj.”
“Sed kiel la imperiestro ekaŭdis pri tiu kverelo? Li kutime estas sufiĉe bona amiko de la judoj.”
“Kredeble, ĉiuj en la kvartalo aŭdis pri ĝi. Pluraj el la fratoj iris grupe al la sinagogo en Suburo * por diskonigi nian aferon. Sed vi scias, ke multaj el la tradiciistoj ne konsentas, ke necirkumciditaj konvertitoj parolu en la sinagogo, precipe kiam ni ekprezentas niajn proprajn opiniojn anstataŭ nur ripeti tion, kion ĉiuj jam scias. Pluraj el la regulaj ĉeestantoj provis elirigi ilin, la fratoj rifuzis eliri, kaj la afero rapide iĝis vera batalo. En la fino unu el la tradiciistoj estis trapikita, kaj li mortis post kelkaj tagoj. La tradiciistoj atendis nur ion tian. Ili plendis al la instancoj, kaj nun la imperiestro ordonis, ke ĉiuj nazaretanoj foriru el Romo.”
“Kaj ĉu vi sukcesis trovi novan ejon en Prenesto?”
“Mi okupiĝas pri tio de kelkaj tagoj. Mia patrono * donis al mi rekomendoleteron al unu el siaj amikoj en Prenesto, kaj mi esperas, ke tiu povos helpi min lui taŭgan lokon por mia laboro.”
La du viroj ekstaris kaj malrapide formoviĝis de la fenestro, dum mi iris eksteren por porti la legomoŝelojn al la kunikloj. Do, la bofrato de Filono venas loĝi en Prenesto. Tio devas signifi, ke venos ankaŭ lia fratino: tiu kiu laboris kiel vartistino, kaj ricevis sian liberecon. Mi scivolis, kia homo ŝi estas.
Mi ĉiam konsciis, ke Oresto tute ne havas parencojn en la vilao krom mi kaj Filono. Estis vere, ke li neniam sentis la mankon, dum li povis ludi kun Tulia kaj loĝi inter la aliaj gesklavoj. Areskuza kaj Sekundo estis preskaŭ same bonaj kiel veraj geonkloj, dum Iriso kaj Speo similis pli aĝajn kuzinojn. Sed mi neniam sukcesis konvinki min, ke tio estas precize la sama afero. Ĉar tamen, se oni estas sklavo, ĉiam ekzistas la risko ke oni iam estos vendita kaj forsendita al nova familio, kaj tiam ĉiuj geamikoj simple perdiĝos. Parencoj, male, restas ĉiam parencoj, en ĉiaj cirkonstancoj.
* * *
Oresto estis ankoraŭ tute malgranda, kiam Filono ekinstruis al li legi kaj skribi. Mi trovis lin iun tagon gratanta sur peco de rompita poto per malnova grifelo. Mi unue supozis, ke li enprofundiĝis en iu ludo – li estis nekredeble pacienca, kaj ofte okazis, ke li pasigis duonan matenon komplete perdite en iu mistera agado, kiun li mem inventis – sed tiam mi rimarkis, ke la signoj, kiujn li lasis sur la poto, similas tiujn kiujn mi ofte vidis Filonon fari.
“Kion vi faras?” mi demandis scivole.
“Paĉjo diris, ke mi kopiu ĉi tion. Ĝi estas beta .”
“Kio estas beta ?”
“Tio estas la nomo de ĉi tiu litero.”
Tiu klarigo tute ne lumigis por mi la aferon, sed mi rigardis pli detale la vicon de gratetoj. Pro familiareco mi de longe perdis mian timon de tiuj malgrandaj signetoj, precipe kiam mi malkovris, ke eĉ Demetrio kaj Anto havas ioman scion pri ili. La signoj faritaj de Oresto estis ĉiuj samaj, sed unu estis pli malgranda kaj pli zorge formita ol la aliaj.
“Ĉu ĉi tiun signon vi devas kopii? Atentu, vi faras ilin tro grandaj. Kaj tiu de paĉjo estas pli elstara malsupre.”
“Ankaŭ mi volas fari,” diris Tulia . Ŝi puŝis min flanken kaj kaptis la potopecon el la mano de Oresto. Li provis rekapti ĝin, kaj dum ili luktis la peco falis kaj rompiĝis. Oresto komencis plori, dirante ke li devas montri ĝin morgaŭ al paĉjo, kaj ankaŭ Tulia tuj ekploris, verŝajne esperante, ke tiel ŝi saviĝos de frapo. Finfine mi sukcesis silentigi ilin, kaj proponis, ke ni rekomencu per nova potopeco. Estis multaj malnovaj potoj sur la rubejo; efektive mi forĵetis unu la antaŭan tagon.
Post protestoj, ke tio ne taŭgas kaj ke paĉjo koleros, Oresto malkontente konsentis. Do ni reprenis la poton kaj disrompis ĝin. Ĝi estis olea kaj ranca interne, sed ni elektis fragmenton pli-malpli similan al tiu, kiun Filono donis al Oresto, kaj frotpurigis ĝin per tero. Tiam mi zorge gratis sur ĝin signon precize kiel tiun faritan de Filono, antaŭ ol forporti Tulia n por kardi lanon, por ke Oresto finu sian taskon sen pliaj ĝenoj.