Выбрать главу

Ĝuste pere de Oresto mi laŭgrade komprenis pli pri la opinioj kaj kredoj de Filono. Li dediĉis multe da tempo por klarigi ilin al la infano, kiu kompreneble poste ripetis ĉion al mi. Tiel mi malkovris, ke la dio de Filono loĝas en la ĉielo, de kie li povas rigardi la homojn malsupre, por certiĝi ke ili obeas lin. Li donis tre rigorajn regulojn al siaj sekvantoj pri la maniero, laŭ kiu ili vivu, el kiuj la plej grava estis tio: ke ili ne adoru iujn ajn el la aliaj dioj. Ĉi tiu ŝajnis al mi ekstreme malmorala postulo. Se neniu farus la konvenajn oferojn al la aliaj dioj en la taŭgaj okazoj, povus vidiĝi la plej teruraj aferoj: la greno ne kreskus, okazus inundoj aŭ granda sekeco, kaj la dioj forlasus siajn templojn por iri al aliaj urboj, kie oni traktas ilin pli respekte.

Sed Oresto interrompis min kiam mi diris tion, por deklari ke tio ne gravus, ĉar paĉjo diras ke la aliaj gedioj fakte ne estas veraj dioj sed nur malicaj spiritoj, kaj ke lia dio estas pli potenca ol ĉiuj el ili kune. Mi opiniis tion sensencaĵo, kaj tion mi diris. En tiuj landoj trans la maro, kie mi pasigis la plej grandan parton de mia vivo, ĉiu tribo kaj popolo havis siajn proprajn diojn, kiuj ĝin estigis kaj protektadis. Tra mia tuta infaneco la dioj de mia popolo prizorgadis mian vilaĝon kaj montradis al ni sian bonan volon. Efektive mi devis agnoski, ke ili ne sukcesis defendi nin kontraŭ la pli potencaj dioj de la romanoj, sed ĝis tio okazis, ili bone gardis nin. Mi vidis neniun kialon por nomi ilin malicaj.

En alia tago Oresto rakontis al mi, ke laŭ paĉjo, lia dio estas la kreinto de la suno kaj la luno, kaj la maro, kaj ĉiuj arbaroj kaj riveroj kaj montaroj; li diris, ke ne estas vere, ke ĉiuj tiuj lokoj havas propran spiriton, ĉar ekzistas nur unu dio, kiu regas ilin ĉiujn. Mi ne sukcesis kompreni, kiel li povas diri ion tian. Necesas loĝi nur mallongan tempon apud rivereto aŭ arbaro por ekkoni ĝin kaj senti ĝian spiriton; kiel oni povas aserti, ke tiu spirito ne ekzistas?

Tiam Oresto informis min, ke iam la dio de Filono mem venos malsupren al la tero por igi sin reĝo. Kiam tio okazos, ĉiuj kiuj obeis liajn leĝojn ricevos rekompencon, dum la aliaj estos punataj. Aŭdante tion, mi ĉirkaŭrigardis maltrankvile.

“Vi neniam diru tion, kiam iu eble aŭskultas,” mi diris. “La homoj povus supozi, ke vi volas alian reĝon anstataŭ la imperiestro.”

Sed Oresto perfekte similis sian patron. Li tute ne aŭskultis min; li estis tro interesata pri sia propra rakonto pri iu viro, kiu iradis por averti ĉiujn, ke lia dio alvenas kaj ke ili pretiĝu. Tiu homo estis tre potenca kuracanto, kaj kiam liaj malamikoj provis mortigi lin, li revenis al la vivo tri tagojn poste. Nun li loĝas en la ĉielo, kie li atendas la momenton, kiam lia dio resendos lin al la tero kiel grandan reĝon.

Tio ŝajnis al mi tre danĝera afero por rakonti al infano, kaj mi miris, ke Filono ne konstatis tion. Ofte ŝajnis al mi, ke li atendas tro multe de nia fileto kaj parolas pri temoj tro malfacilaj por lia aĝo. Mi ĉiam memoras la okazon, kiam Oresto diris al mi, ke la tero ne estas plata, sed ronda kiel pomo.

“Tio ne estas ebla,” mi protestis. “Via patro ne intencis diri tion. Certe vi miskomprenis.”

“Mi ja komprenis,” li insistis. “Paĉjo diris, ke ĝi estas ronda kiel granda ronda ŝtonego, kaj se oni vojaĝus sufiĉe longe, en la fino oni revenus al la loko de kie oni ekiris. Sed tio daŭrus jarojn kaj jarojn, ankaŭ trans la maron, kaj tial ankoraŭ neniu tion faris.”

“Eble li volis diri, ke ĝi estas ronda kiel telero,” mi sugestis.

“Ne; li diris kiel pomo.”

En la fino mi ne sukcesis konvinki lin, kaj li foriris en tre malbona humoro. Li estis aparte obstina infano, kaj kiam ideo fiksiĝis en lia kapo, estis maleble decidigi lin ŝanĝi ĝin. Kaj rilate al lia patro, malgraŭ siaj strangaj kredoj li tamen estis nura viro kun la samaj bezonoj kiel ĉiuj aliaj. Mi kuŝis iun nokton en la lito kun la du infanoj, kiuj dormis ĉe mia flanko, kiam mi aŭdis gratadon ĉe la pordo. Estis Filono.

“Vere mankas al vi spaco tie,” li komentis. “Kial vi ne venas por iom da tempo al mia ĉambro?”

“Mi ne povas: eble vekiĝos Tulia . Mi estos en vera kaĉo, se iu aŭdos ŝin plori dum mi ne ĉeestos.”

Kompreneble, li tuj komencis grumbli. Kiam li deziris ion por si mem, tute ne interesis lin la ebleco, ke li kaŭzos problemojn por alia homo. Do post iom da diskutado mi konsentis ŝovi la dormantajn infanojn al la fino de la lito, kaj Filono englitis apud mi.

Turmentis min la postan tagon la timo, ke eble mia lakto vere acidiĝis. Sed Tulia  ne kondutis malsame ol kutime, kaj mi vidis, ke mi kaŭzis neniun misaĵon. Post tio, Filono sufiĉe ofte venis al mia lito kiam la du infanoj jam dormis, tamen li ĉiam reiris al sia propra ĉambro antaŭ la mateno. Tiu aranĝo tre bone konvenis al ni ambaŭ.

* * *

Oni sendis Oreston frue al la lernejo; li estis inteligenta knabo, kaj cetere, la homoj preferas, ke iliaj sklavoj rapide finu sian trejnadon por ke ili kiel eble plej junaj ekfaru ian utilan laboron. Bonŝance estis lernejo sufiĉe proksime, en la urbeto kie ni kutimis iri al la banejo, do oni ne forsendis lin, kiel kelkfoje okazas. Li devis ellitiĝi antaŭ la sunleviĝo por piediri ĉiumatene al la lernejo kaj reveni, elĉerpite, en la posttagmeza varmego.

Komence li mankis al Tulia , kaj ŝi daŭre vagis en mia ĉirkaŭaĵo dum mi laboris, grumblante ke ŝi ne scias kion fari. Petronila  kelkfoje kunportis ŝin en la portolito, kiam ŝi iris matene ĉe siajn amikinojn, sed ne estis surprize, ke Tulia  neelteneble enuis dum tiaj vizitoj, se ne troviĝis aliaj infanoj kun kiuj ludi.

Vekiĝinte iun matenon, ŝi plendis pri gorĝodoloro. Mi donis al ŝi tranĉaĵon da pano trempitan en mielo kaj oleo, kaj ne plu pripensis la aferon. Sed jam en la posttagmezo ŝi estis varmega kun febre ruĝaj vangoj, do mi enlitigis ŝin. Ŝi ĵetis sin de unu flanko al alia la tutan nokton, kaj en la mateno Demetrio rajdis al apuda vilao, kie unu el la sklavoj estis aparte lerta pri miksado de drogoj kaj kuracaj trinkaĵoj. Laŭ mia opinio, la romanoj donas tro da fido al tiaj homoj. Dum Tulia  ŝvitis sur la lito, brulante pro febro, mi decidiĝis rezigni pri la dubindaj konsiloj de aliuloj por mem okupiĝi pri la afero. Mi sukcesis sufiĉe revigligi ŝin por ke ŝi kraĉu sur panpecon, kiun mi enterigis kun la konvenaj sorĉoj, dum la suno subiris. Sed eĉ tio ne efikis. Nur malmultajn tagojn daŭris la afero.

Ĉar ŝi estis tiel juna – ŝi havis nur kvin jarojn, kiam ŝi mortis – oni ne trovis tion necesa, doni al ŝi tre pompan funebran ceremonion. Mi estis tiu, kiu havis la taskon gardi ŝian korpon. Mi sidis kun ŝi la tutan nokton, kaj plenvoĉe vekriis en tiuj momentoj, kiam la malĝojo supervenkis min. Petronila  restis kun mi dum la unua parto de la nokto, kaj ni du lamentis kune, forgesante dum kelkaj horoj la diferencojn, kiuj apartigis nin.

Oni portis ŝian kadavron la postan tagon al la tombejo tuj ekster la pordegoj de la urbo. Mi estis la sola homo, krom ŝiaj gepatroj, kiu akompanis ŝin. Mi ne rajtis adiaŭi ŝin per kiso, sed mi rigardis de malproksime, dum ŝia patro flamigis la ŝtiparon. Mi diradis al mi mem, ke ŝi baldaŭ ekiros al nova vivo; kaj kiam la flamoj kaŝis ŝian korpon, mi deziris, ke tiu vivo estu feliĉa kaj daŭru pli longe ol ĉi tiu. Sed al mi, kiu postrestis por daŭrigi mian ekziston sen ŝi, konsolo ne estis donita.

LA NAZARETANOJ

SESA ĈAPITRO

La mastro estis mortanta. La afero komenciĝis tute subite: li abrupte kaj senaverte perdis la regon super sia lango. Tio okazis en Romo, en la momento kiam li kaj Filono ĵus eliris el la kortumo. Lia kliento sekvis lin eksteren por danki kaj por aranĝi pri la kutima donaco. Sed Marko ne kapablis respondi; lia lango kuŝis senmove en lia buŝo kaj nur stranga gruntado aŭdiĝis. Filono rigardis lin kun surprizo, sed kiam li vidis, ke Marko ne provas denove paroli, li rapide paŝis antaŭen por akcepti la dankojn de la kliento kaj urĝe forkonduki sian mastron.