Petronila estis skribanta, kiam mi alvenis. Trafis min la konstato, ke nuntempe ŝi estas ĉiam okupata. De jaroj mi pensis pri ŝi kiel maldiligenta persono: kiel homo, kiu pasigas sian tempon per oscedado kaj neniofarado. Sed nun kiam ŝi iĝis la mastrino, tio komplete ŝanĝiĝis. Ŝi venis senprokraste al la temo.
“Filono informis min, ke li volas elaĉeti vian filon Oreston. Mi estas tute preta vendi lin, sed unue mi volas sciigi al vi, ke neniu infano posedata de mi estos vendata sen la konsento de ĝia patrino. Mi ne aprobas la vendadon de infanoj aparte de ties patrinoj – krom en kazoj, kiam tio bedaŭrinde ne estas evitebla.”
Mi bezonis momenton por malimpliki tion, kion ŝi volis diri al mi. Kiam ĝia signifo finfine klariĝis al mi, mi staris konsternita kaj ne sciis kiel respondi.
“Li ne parolis al vi pri ĉi tio,” Petronila diris.
“Ne, sinjorino”.
“Li volas forporti vian filon, kaj li eĉ ne ĝenis sin mencii tion al vi. Kia tipe vira konduto. Kredu min, estus precize same se via edzo estus senatano. Sendube vi esperis, ke li elaĉetos ankaŭ vin.”
Kompreneble ŝi trafis la aferon rekte ĉe la kerno, kaj kiam ŝi diris tiujn vortojn, larmoj ekŝprucis en miaj okuloj. Mi retenis ilin kaj staris senvorte antaŭ ŝi por atendi ŝiajn pliajn komentojn.
“Kiel tipe,” ŝi daŭrigis. “Ne estas, ke li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti vin. Nu, vi ne bezonas fari tujan decidon. Pripensu la aferon bone kaj sen hasto. Sed se mi estus vi, mi akceptus la proponon de Filono. Mi scias, ke vi bedaŭros perdi vian filon, sed eble li ne ricevos alian tian ŝancon. Kaj li kostos pli, kiam li estos fininta sian trejnadon.”
Mi stumblis for, apenaŭ sciante kien mi iras, sed dum mi blinde serĉis la elirejon, ŝi revokis min.
“Ĉu Filono vere amas Oreston?” ŝi demandis.
Mi kapjesis.
“Do mi informos lin, ke vi ne konsentis je la vendo. Se li volas Oreston, li devos aĉeti ankaŭ vin.” Mi rigardis ŝin stulte, komplete konfuzita. “For!” ŝi diris. “Ek! Ne maltrankviliĝu. Mi scias, kiel paroli al tiaj homoj.”
Mi aŭdis nenion pli pri la afero, ĝis mi kaj Filono pretiĝis tiuvespere por enlitiĝi. “Sendube vi scivolas, kio okazos al vi kaj Oresto nun kiam mi ricevis mian liberecon,” li komencis per formala tono. “Mi decidis porti vin ambaŭ kun mi al Romo. Mi parolis hodiaŭ kun via mastrino, kaj ŝi konsentis vendi vin. Kompreneble, tio postulos grandan elspezon; mi fakte intencis uzi la monon por starigi mian novan entreprenon. Sed mi bezonos mastrumantinon, kiu povos ankaŭ prizorgi mian laborejon, kiam mi ne ĉeestos. Via mastrino informis min, ke Gajo komisios al mi kopii la kompletan kolekton de ĉiuj leteroj kaj paroladoj de lia patro. Tio certigos al mi bonan komencon de mia laboro.”
Dum la postaj tagoj ne mankis al mi tempo por pripensi mian novan perspektivon, kaj ju pli mi pensis, des malpli mi certis, ke ĝi plaĉas al mi. Estis vere, ke la vilao sufiĉe ŝanĝiĝis post la morto de Marko, sed mi iom post iom alkutimiĝos al la novaj homoj. Mi memoris tiun fulman impreson, kiun mi ricevis de Romo aŭ de Ostio (se efektive temis pri unu el ili), tuj post mia alveno, kaj la ideo ekloĝi en tia loko hororigis min. Plurfoje mi konsideris, ĉu diri al Filono, ke mi ŝanĝis mian deziron, kaj peti lin rezigni pri la aĉeto. Sed intertempe li konvinkis sin, ke min li vere bezonas, kaj li eble ne estos tiel preta ŝanĝi duan fojon siajn planojn.
Nur la konsidero pri Oresto retenis min. Petronila ja diris, ke ŝi ne vendos lin sen mia konsento, sed kiel mi povos bari al mia propra filo la vojon al libereco? Filono estis pli komunikema pri siaj planoj nun kiam ankaŭ mi estis partoprenonto en ili, kaj mi jam komprenis, ke por Oresto temas pri elstara ŝanco. Iam li estos mastro de kopiejo kaj anstataŭ mem sklavi, li havos siajn proprajn sklavojn, kiuj faros por li la laboron. Kiom entute eblas al homo regi sian propran sorton, tiom li regos la sian. Sed se mi lasos lin foriri sen mi, tre verŝajne mi neniam plu vidos lin.
Mi remaĉadis la situacion dum tagoj, ĉar mi tute ne kapablis decidi kion fari. La problemo estis, ke ne temis pri afero, kiun mi povis solvi mem. Mi komencis serĉi en mia ĉirkaŭaĵo signon: signon, kiu diros al mi, ĉu iri aŭ resti.
Ĝuste en tiu periodo eksplodis terura sceno en la sklavejo. Oni malkovris, ke malaperis valora ĉevalino kune kun sia ido, kaj ke ili estas tute ne troveblaj interne de la muroj de la vilao. Laŭŝajne ili iel sukcesis eliri, do homoj estis senditaj al la ĉefa strato por serĉi ilin. La du sklavojn, kiujn oni konsideris respondecaj pri ilia eskapo, oni ŝlosis en kabanon, kie ili atendis en la plej bona okazo severan skurĝadon, en la plej malbona, se oni ne trovos la ĉevalojn... neniu rekte diris tion, sed eble oni vendos ilin. Tiu ĉevalino valoris ne multe malpli ol malatenta sklavo.
Kiam mi aŭdis kio okazis, mi ektremis. Jen la signo, kiun mi atendis. Se oni rekaptos la ĉevalinon antaŭ la noktiĝo, tio signifos, ke mi devos resti en la vilao. Kaj se ne – la mesaĝo estos klara.
Oni rekondukis la ĉevalinon kaj ŝian idon tuj antaŭ la sunsubiro. La aliaj sklavoj estis tre kontentaj por la du akuzitoj, sed mi estis pli deprimita ol mi estus povinta imagi. Mi jam komencis kredi, ke la ĉevalino senspure forgalopis. Kaj male, oni rekaptis ŝin, dum ŝi kaj la ido trotis laŭ la ĉefa vojo direkte al Romo. La signo estis nedubebla.
Mi decidis ignori ĝin. Mi ekiros al Romo.
Ni ne ekmoviĝis ĝis la somero preskaŭ finiĝis. Filono diris, ke estus frenezaĵo ekiri dum la aŭgusta varmego, kiam ĉiuj notinduloj fuĝis al la pli freŝa aero de siaj kamparaj vilaoj. Ni atendu la malpli varmajn tagojn je la fino de la somero, kiam la vivo revigliĝas.
Filono finfine foriris frue en septembro, ne surĉevale kiel li faris kiam li estis sklavo, sed piede. Multe ĉagrenis min la fakto, ke li insistis ekiri la tagon antaŭ la iduoj, ĉar ĉiuj scias, ke tiu estas la plej malbona momento por komenci novan aferon. Mi petegis lin atendi pli bonan tagon, sed li nur ridis kaj diris, ke mi ne estu tiel superstiĉa. Iomete konsolis min, ke falis kelkaj pluveroj en la momento de lia foriro. Tio estas bona signo en la komenco de vojaĝo, precipe en sezono kiam oni normale ne atendas pluvon.
Por marŝi ĝis Romo, Filono bezonis plenan tagon, do li ekiris antaŭ la sunleviĝo, kun la espero alveni ĝis la vespero. Mi kaj Oresto devis sekvi per ĉarego post kelkaj tagoj.
La tuta domanaro venis por adiaŭi nin. Akteo kaj Speo ankoraŭ ne revenis de Lanuvio, sed ĉeestis ĉiuj aliaj. Iriso kaj Areskuza kisis min, kaj mi longe brakumis ilin. Ni ĉiuj ploris; finfine ni ja konis unu la alian de dek tri jaroj, sed post mia transloĝiĝo al tiel malproksima loko, ne ŝajnis granda probableco, ke ni iam ajn revidiĝos. Ĉiuj viroj bondeziris al mi, kaj eĉ Petronila venis al la korto dum kelkaj minutoj por enmanigi al mi malgrandan sumon kiel adiaŭan donacon.
Portante niajn pakaĵojn surkape, mi kaj Oresto eliris tra la pordego, dum ĉiuj sekvis nin eksteren por mansvingi kaj krii siajn lastajn salutojn. Ni devis renkonti la ĉariston ĉe la ĉefa strato. Ĉe la unua kurbo mi turnis min por rigardi malantaŭen. Jen plu staris ĉiuj, kaj mansvingis: la homoj kun kiuj mi loĝadis kaj laboradis dum tiom da jaroj. Mi konis la plejmulton el ili same bone kiel mi iam konis mian propran familion, sed nun mi devis forlasi ilin por ekloĝi duafoje en mia vivo inter fremduloj. Mi kaj Oresto mansvingis lastan fojon; tiam ni turnis nin por direktiĝi al Romo kaj nia nova vivo en la urbo.
* * *
La unuaj monatoj estis tre malfacilaj. En septembro postrestis ankoraŭ la lastaj spuroj de la somera varmego, kaj freŝaj ventetoj ne ŝajnis penetri inter tiuj muroj el brikoj kaj ŝtono. Mi rapide malkovris la neceson fari miajn aĉetojn kiel eble plej frue en la mateno; se ne, mi revenus elĉerpite, kun la robo gluita al la dorso pro ŝvito.