Kompare kun la vilao, nia nova hejmo ŝajnis preme malvasta. Ĝi konsistis el nur unu grandeta ĉambro kun enirejo, kiu malfermiĝis al la strato; alta barilo apartigis la enirejon de la ĉefa parto de la butiko. En la fundo estis mizera ĉeleto, kie ni dormis. Kiam pluvis, mi devis ankaŭ kuiri tie, ĉar Filono ne konsentis, ke mi pretigu manĝaĵojn en la butiko. En aliaj tagoj mi portis la karbujon en la straton.
Por havi akvon mi devis iri eksteren al la fontano, dum por niaj korpaj bezonoj ni uzis pispoton. Estis publika necesejo post du stratoj – se oni pretis pagi duonan ason * por ĉiu vizito. En Romo eĉ feki kostis.
Filono estis tute kontenta en ĉi tiu nova medio. Se li estis persone komforta, li absolute ne rimarkis sian ĉirkaŭaĵon. Sed al mi ŝajnis, ke oni kondamnis min al malliberejo. Estis tri etaĝoj super nia loĝejo, plenaj je malgrandaj ĉeloj, kaj en ĉiu el ili svarmegis homoj. Kiam mi alvenis, la aliaj virinoj rigardis min scivole, kaj mi ricevis la impreson, ke ili konstante observas ĉion, kion mi faras, precipe dum la unuaj tagoj, kiam mi ankoraŭ devis alkutimiĝi al la urba vivo.
Kvankam mi estis ĉirkaŭata de pli da homoj, ol mi vidis en mia tuta vivo, mi sentis teruran solecon. Neniu parolis al mi, kaj mankis al mi ĉiuj, kiujn mi konis en la vilao. Mi ne kuraĝis plori antaŭ Filono, sed kiam li laboris en la skribejo, mi ŝajnigis okupi min en la malluma malantaŭa ĉambreto, dum la larmoj ruliĝis laŭ miaj vangoj.
Mi bedaŭregis, ke mi tiel malsaĝe konsentis veni al Romo. Mi eĉ ne gajnis per tio mian liberecon. Filono ja aĉetis min kaj Oreston, sed li diris ankoraŭ nenion pri eventuala intenco liberigi nin. Mi restis sklavo, sed nun mi estis sklavo en multe malpli komforta situacio ol antaŭe.
La afero kiu plej premis sur mi, estis la manko de herbo kaj arboj. Ja troviĝis malgranda korto kun kelkaj mizeraj arbustoj, sed ili ĉiam estis kaŝitaj sub la lavaĵoj de aliaj homoj, kaj la herbo estis plena je forĵetaĵoj kaj fekaĵo. La loĝantoj de la supraj etaĝoj tenis plantojn sur siaj balkonoj, sed mi ne vidis la sencon malliberigi florojn en etaj bovloj da tero. Troviĝis neniu loko por kreskigi legomojn, kaj ĉar ni ne estis sufiĉe malriĉaj por partopreni la senpagan disdonadon de greno * , mi povas diri sen troigo, ke ni manĝis nenion, kio ne estis aĉetita per mono. Kelkaj homoj tenis kokinojn aŭ kuniklojn en la korto, sed mi estis tro deprimita por eĉ pensi pri io simila.
Ankaŭ kuiri estis malfacile. Mi estis alkutimiĝinta al la oportunaj aranĝoj ĉe la vilao, sed nun mi devis limiĝi je unu sola karbujo. Dum la pasintaj jaroj mi lernis kuiri tre variajn pladojn, sed sen forno aŭ fajrejo necesis rezigni la plejmulton el ili. Mi komencis kompreni kial tiom da familioj aĉetas jam kuiritajn manĝaĵojn, kaj ĉar Filono ŝajnis tute kontenta forĵeti tiel sian monon, ankaŭ ni faris tion ĉiam pli ofte. Baldaŭ mi komencis pensi, ke ĉion, kion Filono perlaboras, ni elspezos por manĝi.
En la komenco, ankaŭ Oresto estis malfeliĉa. Li diris al mi, ke la aliaj infanoj en la lernejo mokas lin pro lia kampara parolmaniero, kaj la instruisto estis pli severa ol tiu, kiun li havis antaŭe. Plurfoje li alŝteliĝis tre honte hejmen kun spuroj de vergo surdorse. Sed li rapide trovis amikojn kaj komencis aspekti pli gaje, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol li kuradis tra la stratoj kun la aliaj knaboj, kvazaŭ li loĝis la tutan vivon en Romo. Lia instruisto amikiĝis kun Filono, kaj ankaŭ tio helpis; li kopiigis librojn ĉe ni kontraŭ malaltigo de sia tarifo.
En la tagoj kiam Gajo estis en Romo, Filono pasis frumatene ĉe li por doni respektan saluton. Estis ioma distanco al Kvirinalo * , kie Gajo loĝis, kaj Filono devis eliri antaŭ la sunleviĝo se li ne volis perdi la plej grandan parton de la mateno. Li ĉiam revenis aĉhumore, precipe se oni longe atendigis lin. Gajo havis multajn klientojn * pli gravajn ol ekssklavon. Sed Filono ne povis riski resti hejme; bona patrono estas tre grava por malriĉulo. Cetere li ĉiam revenis kun io: kutime kun mono, kaj kelkfoje ankaŭ kun invito al vespermanĝo. Se nur pro tio, la afero valoris la penon.
Laŭ mia vidpunkto la plej interesa aspekto de tiuj vizitoj estis la fakto, ke li povis reporti al mi novaĵojn pri la vilao, kvankam kiel kutime, eltordi el li la informojn estis pli malfacile ol ŝteli oron el templo. Tiel mi aŭdis, proksimume du jarojn post nia alveno en Romo, ke Iriso mortis, lasante sian filineton sen patrino. Malĝojigis min tiu novaĵo, kvankam ne tiom, kiom se ni estus en pli regula kontakto.
Kiam Filono eliris, mi prizorgis por li la butikon. Li jam instruis al mi kiel miksi la inkon kaj prepari la vakson por la tabuletoj; la laboro fakte ne estis tre malsama ol tio, kion mi faris antaŭe por Apolonio. De tempo al tempo envenis kliento por trarigardi la volvaĵojn aŭ por lasi kopiendan tekston.
Multaj el la homoj, kiuj venis al nia skribejo, estis relative malriĉaj: ĝenerale temis pri kvartalaj komercistoj, kiuj devis prepari kontrakton kaj ne taksis sin sufiĉe edukitaj por fari tion mem; aŭ gepatroj kies filo soldatservis for de Romo en unu el la provincoj, en Egiptujo aŭ Ĝermanujo aŭ en simila loko, kaj kiuj deziris, ke oni skribu por ili leteron. Mi sentis, kiel Filono subpremas sian malpaciencon, dum ili pene diktis siajn bagatelajn novaĵetojn. Ne tiajn klientojn li esperis trovi, kiam li eksiĝis el bona pozicio kiel sekretario.
Estis maljuneta virino, kies filo postenis en Britujo. Ŝi rakontadis al mi pri li kun larmoj en la okuloj; ŝi neniam suspektis kial mi tiom interesiĝas kaj starigas tiom da demandoj. Ŝi ne vidis lin jam de dek kvar jaroj, kio laŭ mia kalkulo signifis, ke li estis tie de la komenco. Mi scivolis, ĉu li estis inter tiuj soldatoj, kiuj atakis mian vilaĝon. Mi ja provis unu fojon demandi ŝin precize kie li deĵoras, sed kompreneble ŝi tute ne kapablis respondi. Ŝi eĉ ne sciis, ĉu li estas en la okcidento aŭ la oriento; laŭ ŝi Britujo estas simple Britujo. Ŝi povis nur ripeti, ke li postenas en la dekkvara legio. Mi esperis, ke ŝi foje alportos liajn respondojn, por ke Filono laŭtlegu ilin al ŝi, sed ŝi neniam tion faris. Verŝajne ŝi petis najbaron.
Mi jam lernis per rapida rigardeto rekoni, ĉu skribaĵo estas en la greka aŭ la latina. Se ĝi estis en la greka, ni pagigis pli. Filono ofte grumblis dum li okupiĝis pri la kopiado, kun malafablaj komentoj pri iuj homoj, kiuj kredas, ke ili kapablas forrabi de la poetoj ilian laboron. Li korektis iliajn erarojn, kio plaĉis al kelkaj klientoj sed ne al ĉiuj; ofte ili plendis kaj ne revenis. Pasis iom da tempo antaŭ ol Filono komprenis, ke ne ĉiuj bonvenigas la aludon, ke ilia kono de la greka estas malpli ol perfekta.