Выбрать главу

En Romo, skribaĵoj troviĝis ĉie: ne nur sur monumentoj kaj publikaj anoncoj, sed ankaŭ senzorge dissemitaj sur muroj kaj super pordoj. Mi ne tuj rimarkis ilin, sed pro mia laboro en la kopiejo, mi laŭgrade iĝis pri tio ĉiam pli konscia. Baldaŭ komencis ŝajni al mi, ke skribaĵoj svarmas en ĉiuj flankoj. Mi jam rekonis kelkajn el la literoj – mi ja sufiĉe ofte vidis Oreston kopii ilin, kiam li estis pli juna – kaj iom post iom mi lernis ankaŭ la aliajn, kaj komencis kompreni kiel oni kunmetas ilin por formi vortojn. Mi neniam lernis legi kiel iu, kiu vizitadis lernejon, sed mi almenaŭ sciis sufiĉe por ne miksi la mendaĵojn de la klientoj kaj por deĉifri la titolojn sur la volvaĵoj. Mi eĉ kelkfoje provis mem skribi unu-du vortojn, dum mi forskrapis la vakson de la malnovaj tabuletoj, kvankam la afero ĉiam finiĝis tiel, ke mi ridis pro mia propra infaneca konduto kaj rapide glatigis la vakson, antaŭ ol iu rimarkos.

Ĝenerale mi estas kontenta, ke mi lernis iomete legi; jam plurfoje mi trovis tion sufiĉe utila atingo. Mi scias, ke verŝajne tio impresas tute eksterordinare, ke mi sukcesis akiri eĉ la malgrandan kapablon, kiun mi havas; sed la fakto estas, ke tio ne estas tiel malofta afero, kiel multaj homoj supozas.

* * *

Mi certe ne povas diri, ke plaĉis al mi loĝi en Romo, tamen mi malrapide alkutimiĝis al la loko. Mi ekkonatiĝis kun la aliaj virinoj en mia konstruaĵo, kaj komencis saluti ilin kiam ni renkontiĝis ĉe la fontano aŭ la bazaro. La pli amikemaj donis al mi utilajn informojn: kie aĉeti la plej malmultekostajn lentojn kaj kiel krei pli-malpli kontentigan fornon el renversita kuirpoto; dum mi malkovris ke, laborinte tiom da jaroj por Fortunato kaj Apolonio, ankaŭ mi akiris plurajn utilajn sciojn, tiel ke miaj najbarinoj eĉ komencis konsulti min pri iuj aferoj.

Tiu kun kiu mi plej bone rilatis estis Bendiso: solida virino kun maldensiĝanta hararo, iom pli aĝa ol mi. Ankaŭ ŝi, kiel mi, ne ĉiam estis sklavo; oni portis ŝin al Romo, kiam ŝi estis infano. En la komenco ŝi nur malvolonte rakontis al mi sian historion, kaj mi devis kunmeti ĝin el la aludoj kaj malkompletaj detaletoj, kiujn ŝi faligis en pluraj malsamaj okazoj, dum ni atendis nian vicon ĉe la banejo. Dum periodo de pluraj monatoj mi kunflikis bildon de ŝia infaneco en monta vilaĝo en Trakujo, antaŭ la katastrofa ribelo, kiu rezultigis la detruon de ŝia tuta mondo.

Ŝia patro, laŭ ŝi, estis fama batalanto, ĉampiono ĉe ŝia popolo. Oni ne mortigis lin, sed sendis lin al Romo por la triumfo. Mi ne prenis ĉi tiun parton de la rakonto tro serioze. Je dek jaroj, ĉiu kredas sian patron granda ĉampiono. Cetere, duono de la homoj, kiujn oni renkontas en Romo, estas pretaj ĵuri, ke ilia patro estis almenaŭ tribestro.

Mi sentis min hejmece kun Bendiso, laŭ maniero kiun mi neniam spertis kun alia homo de kiam mi estis portita el mia propra lando. Kiel mi, ŝi konis tiun alian mondon, kiu ekzistas ekster Romo, kaj ankaŭ ŝi konsciis, ke ne ĉiuj nepre opinias, ke la plej feliĉa sorto de la vivo estas naskiĝi romano.

Post la alveno en Romo, ŝi ne malprosperis. Ŝi loĝis nun kun viro kiu direktis tano-entreprenon, ne malproksime de nia skribejo. Kvankam ambaŭ estis sklavoj, ili vivis sufiĉe bone. Ŝia edzo estris ne malmultajn sklavojn, kaj kondiĉe ke la entrepreno alportadis regulan profiton, ilia mastro apenaŭ ĝenis ilin. Mi divenis, ke ili verŝajne posedas konsiderindan ŝparaĵon. Ili havis tri filojn, kiuj laboris kun sia patro en la tanejo; ŝi klarigis, ke la knabinojn ili elmetis * .

Komence mi supozis, ke mi aŭdis la tutan historion de Bendiso. Mi ne tuj eksciis, ke restas unu parto, la plej grava parto de la rakonto, kiun ŝi retenis. Pasis jam tridek jaroj de kiam ŝi malliberiĝis, sed la tiamaj travivaĵoj vundis ŝin tiel profundege, ke ŝi ne eltenis malkovri ilin eĉ al la plej komprenema aŭskultanto. Nur kiam mi mem rakontis al ŝi mian propran historion, pri mia domaro kaj mia familio, kaj tiuj frenezaj lastaj tagoj antaŭ la alveno de la romanoj, ŝi finfine decidiĝis senvualigi al mi la plej doloran el ĉiuj siaj memoroj.

Post la kapitulaco de la fortikaĵo, kie multaj el ŝia popolo longe rezistis, la romanoj dividis ilin en tri grupojn. En unu grupon ili arigis la virojn kaj junulojn, en alian la plejmulton el la infanoj, kaj en la trian kaj plej grandan grupon ili metis la gemaljunulojn, la virinojn kaj la bebojn. Mi tremis, aŭskultante tiun priskribon. Longe subpremitaj memoroj seninvite leviĝis en mia menso: la aferoj, kiujn mi strebis laŭeble ne pripensi de preskaŭ dek kvin jaroj. Mi vidis teruritajn infanojn kiuj kroĉiĝis al siaj patrinoj, patrinojn kiuj konvulsie premis al la brusto siajn infanojn, dum la soldatoj rapide kaj efikece asignis iujn al unu grupo, iujn al alia.

Bendiso rakontis al mi, kiel ŝia patrino arigis ĉiujn siajn infanojn inter siaj brakoj per lasta senespera defio, kvazaŭ ŝi ankoraŭ esperis iel protekti ilin. Bendiso staris tremante inter siaj gefratoj, premate kontraŭ la brako de sia patrino, sen kuraĝo eĉ por plori. Soldato ŝovis sin malantaŭ ŝian patrinon, kiu tusis, tiam rivero da brila sango subite verŝiĝis el ŝia buŝo super la kapojn de ŝiaj infanoj. Bendison oni eltiris el ŝiaj brakoj, sed ŝi rigardis malantaŭen ĝustatempe por vidi la patrinon fali senforte al la grundo, dum en la sama momento la soldato tiris malantaŭen la kapon de ŝia plej juna fratino, du-jara infano, kaj senĝene tratranĉis ties gorĝon. Bendiso apenaŭ sukcesis elbuŝigi tiun parton de la rakonto. Nur skize ŝi raportis ĝin per stranga voĉtono, kiu malkuraĝigus min peti pliajn informojn se mi estus volinta fari tion. Sed mi tute ne deziris aŭdi pli; mi estis perdita inter miaj propraj pensoj, revekitaj de ŝia rakonto.

Alia virino, kun kiu mi sufiĉe bone konatiĝis, estis Blandinia , kvankam mi ne povas aserti, ke ŝi plaĉis al mi tiom, kiom Bendiso; fakte estis ŝi, kiu kroĉis sin al mi, pli ol la malo. Ŝi estis malgranda kaj malhela kun rapidaj movoj, kiuj pensigis min pri birdo: pri iom stulta birdeto, laŭ mia ideo. Ŝiaj gepatroj iam estis sklavoj, sed ŝi naskiĝis mallonge post ilia liberiĝo. Ŝiaj fratoj kaj fratino naskiĝis antaŭe; ŝiaj gepatroj sukcesis elaĉeti unu fraton, sed ili perdis la kontakton kun ŝia fratino, kiam ŝia mastrino portis ŝin trans la maron. Tamen la alia frato havis bonan postenon kaj diris al siaj gepatroj, ke ili ne ĝenu sin elaĉeti lin. Li sukcesis eniri la Imperian Servon kaj laboris kiel gardisto ĉe la Amfiteatro. Blandinia  promesis, ke iun tagon mi povos akompani ŝin tien por vidi la leonojn.

Ĉi tiu facilanima propono tute senspirigis min, kaj mi certigis, ke Blandinia  ne forgesu ĝin. Filono malaprobis spektaklojn kun bataloj kaj sovaĝaj bestoj, do mi neniam iris al la Amfiteatro. Ĉiufoje kiam mi vidis Blandinia n, mi memorigis ŝin pri ŝia invito, sed en la komenco ŝi ĝin daŭre prokrastis, tiel ke mi ekdemandis min, ĉu ŝi tamen vere havas fraton en la Imperia Servo. Sed iun tagon ŝi subite diris, ke se mi volas vidi la leonojn, mi akompanu ŝin la postan matenon antaŭ ol ni iros al la banejo.

Tio estis ne tre oportuna, sed mi absolute ne intencis maltrafi mian ŝancon. Dum Filono parolis kun kliento, mi prenis mian bantukon kaj marŝis kun firma paŝo el la butiko. Se mi revenos malfrue, li simple devos engluti mian klarigon, ke necesis atendi pli longe ol kutime. La porvirina banejo en nia kvartalo estis ĉiam plenega.

Kun sento de aventuro mi sekvis Blandinia n tra la homoplenaj stratoj. Malofte mi devis iri pli malproksimen ol la banejon aŭ la bazaron, sed nun ŝi kondukis min al kvartalo, kiun mi ankoraŭ ne vizitis. La Amfiteatro estis granda, impona ejo farita el ligno; tamen ŝi gvidis min ne tien, sed al la solidaspekta ŝtona konstruaĵo, kiu frontis ĝin. Evidente ŝi jam vizitis ĝin en multaj antaŭaj okazoj, ĉar ŝi ne iris al la ĉefa enirejo, sed senhezite marŝis al malgranda flanka pordo, kie ŝi petis paroli kun Felikso. Ni devis iomete atendi, dum la pordisto vokigis ŝian fraton, sed finfine li aperis: malalta, ridetema viro, kiu ŝajnis tute preta montri la leonojn al ĉiu ajn pasanta scivolemulo.