La fratoj dediĉis konsiderindan tempon por klarigi siajn kredojn al Nasta kaj ankaŭ por komprenigi, kiel iliaj opinioj diferencas de tiuj de iliaj misgviditaj samreligianoj. Plejparte temis pri la kutimaj stultaĵoj, kaj mi ne multe atentis, kvankam fragmentoj de ilia konversacio atingis min ekstere en la strato, kie mi muelis grenon tuj interne de la enirejo.
Estis tamen unu parto, kiu tiklis mian scivolon, kaj mi ĉesigis la mueladon por pli bone aŭskulti. Temis pri difinita judo, kiun la fratoj evidente tre alte estimis, malgraŭ tio ke oni krucumis lin antaŭ multaj jaroj pro blasfemado. Li ne loĝis en Romo, sed en unu el tiuj provincoj ĉe la rando de la imperio, kies nomojn oni aŭdas de tempo al tempo: en Cilicio aŭ Judujo, aŭ en iu simila loko. La interesa parto estis tio, ke post la krucumiĝo li revenis al la vivo: miriga historio, sed certe ne malebla. Mi ja aŭdis pri similaj okazaĵoj. Intertempe li denove mortis, sed mi aŭdis la fratojn klarigi al Nasta , ke li reekvivos duan fojon. Kiam tio okazos, laŭ ili, ĉiuj malamikoj de ilia dio estos detruitaj, kaj la mondo venos al fino inter fajro kaj flamoj.
Nasta demandis per iom maltrankvila voĉo, kiam tio okazos, kaj ankaŭ mi silente proksimiĝetis por aŭdi la respondon. Mi atendis malkovri, ke tio venos post multegaj jaroj: post cent, eble, aŭ mil. Mi estis absolute ŝokita pro la informo, ke tio realiĝos tre baldaŭ, verŝajne dum la venontaj jaroj. Mi sidis sur miaj kalkanoj en la enirejo de la butiko, kun unu mano sur la frotŝtono, kvazaŭ mi iĝis statuo. La fratoj paroladis, sed mi tute ne kapablis plu sekvi ilin. Finfine mi kliniĝis antaŭen, kolektis la farunon per aŭtomata gesto, prenis la muelilon, kaj iris tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto.
Kiam mi trankviliĝis sufiĉe por reaperi, la fratoj estis for. Mi ĵetis rigardon al Filono kaj miris pri lia senĝena mieno. Li zumetis subvoĉe dum li sidis ĉe sia kopilaboro – li estis ĉiam en bona humoro post vizito de la fratoj – kaj li tute ne aspektis kiel homo, kiu atendas la finon de la mondo en iu ajn momento. Mi komencis demandi min, ĉu mi aŭdis ĝuste, aŭ eĉ ĉu mi entute komprenis. Sed mi sciis, ke estas senutile trompi min. Mi ne misaŭdis, kaj mi ja komprenis perfekte. Ankaŭ Nasta ektimis. Mi estis ankoraŭ ŝokita, kiam mi vekiĝis la postan matenon. Sed almenaŭ mi plu vivis; mi estis duone atendinta, ke la mondo finiĝos dum la nokto. En tiaj cirkonstancoj ŝajnis iom senutile pensi pri banalaj aferoj kiel aĉetado de manĝaĵoj, sed mi ne povis pensi pri pli farinda agado, per kiu okupi min. Do mi prenis mian korbon kaj ekiris al la bazaro.
Dum mi marŝis tra la stratoj, kie svarmis la homoj eĉ en tiel frua horo, mi rigardis per novaj okuloj la senfinajn vicojn da vendejoj kaj domoj laŭlonge de la vojoj. Baldaŭ, mi diris al mi mem, ĉio ĉi malaperos. Senĉesa rivero da homoj hastis preter mi. Mi rimarkis, kiel mi tiel ofte rimarkis en Romo, kiom da ili neniam levas siajn okulojn de la trotuaro, kaj ke preskaŭ ĉiuj aspektas kvazaŭ konsumas ilin iu privata zorgo. Mi sentis ian malican plezuron, pensante pri ĉi tiuj miloj da homoj, ĉiuj tiom maltrankvilaj pro siaj malgravaj problemetoj, dum ili samtempe restas tute ne konsciaj pri la multege pli drasta katastrofo, kiu pendas super ili. Mi pasis inter ili kiel konspiranto.
Ĉe la rando de la bazaro troviĝis la kutima araĉo de kolportistoj, kiuj kaŭris sur la grundo kun siaj kelkaj mizeraj varoj – el kiuj la plejmulto sendube estis ŝtelitaj – dismetitaj antaŭ ili. Mi preteriris rapide, ne atentante iliajn invitojn halti kaj rigardi, kaj forturnis miajn okulojn de la almozpetantoj kun siaj abomenaj vundoj. La pli persistaj kroĉiĝis al mi lamentante, sed mi forskuis ilin kaj hastis antaŭen. Mi puŝiĝis inter la vendoĉaroj, premate inter la aliaj aĉetantoj, dum ĉirkaŭe la vendistoj laŭte anoncadis siajn varojn. Pluraj el la budoposedantoj provis logi mian atenton, sed mi jam konis mian celon kaj iris rekte al la loko, kie maljuna kamparanino kun tordiĝintaj manoj sidis sur mato apud granda korbo da brasikoj. Iam mi mem kreskigis tiajn brasikojn, sed nun mi devis pagi maljunulinon, por ke ŝi kreskigu ilin por mi. Mankis spaco en Romo por kampoj kaj brasikoj; certe ŝi venis de la kamparo antaŭ la sunleviĝo, portante tiun pezan korbon sur la dorso.
De kie venas ĉi tiu amaso da manĝaĵoj, mi demandis min, dum mi ĉirkaŭrigardis al la vicoj de budoj kaj ĉaroj. Nenion oni produktis en Romo, kaj tamen en ĉi tiu bazaro troviĝis sufiĉe da manĝaĵoj por nutri tutan vilaĝon plurajn fojojn sinsekve. Ĉiunokte malrapide alruliĝis el la kamparo senfinaj linioj de ĉaregoj, kiuj entenis montojn da fruktoj kaj viando kaj fromaĝoj kaj legomoj, kaj ĉiuposttagmeze ili reiris malplenaj, sed tuj revenis kun freŝa monto la postan nokton, kaj la postan, kaj la postan. Kiel longe eblus daŭrigi tiel? La loĝantoj de Romo rapidis senĉese tien kaj reen, ili pasigis siajn tagojn kaj noktojn en nehaltigebla agadofuriozo, kaj tamen el tiu amaso da ĉirkaŭkurado kaj agitiĝo rezultis nenio. Almenaŭ, nenio utila. Oni ne povas manĝi vaksajn tabuletojn.
Se oni irus al la havenoj, laŭ tio kion mi aŭdis, oni vidus ŝipojn el Sirio, el Egiptujo, el Iberujo, el Gaŭlujo, kaj el aliaj lokoj eĉ pli malproksimaj: ĉiujn tiel ŝtopitajn je varoj, ke oni imagus ke tiuj landoj komplete nudiĝis por kontentigi la senfinajn postulojn de la loĝantoj de Romo. Romo englutis ĉion, kion oni alportis; ŝi elsuĉis la sukon de la tuta mondo. Tagon post tago, dumsezone kaj ekstersezone, seninterrompa alfluo de varoj enverŝiĝis el ĉiuj landoj de la tero por plenigi ŝian senfundan stomakon.
Mi imagis muron de fajro, kiu plonĝas malsupren el la ĉielo kaj furiozas tra la stratoj de la urbo. Tutaj vicoj de domoj tuj ekflamiĝas kiam ĝi tuŝas ilin, kaj forbrulas ĝis nenio en la daŭro de unu palpebrumo. En malpli ol unu horo Romo komplete malaperos, lasante nenion krom vasta, nuda ebenaĵo de karbiĝinta tero. Kaj malrapide malaperos eĉ tio. La unuaj herberoj ĝermos jen kaj jen inter la cindroj; ili disvastiĝos ĉiam pli en ĉiu printempo, burĝonoj radikiĝos inter la nigriĝintaj ŝtonoj, ĝis finfine la tutan abomenaĵon kaŝos sana nova kreskaĵo. Verdaj montetoj kovros la lokon, kie iam staris Romo, kaj la aeron plenigos la zumado de insektoj kaj la kantado de birdoj. Romo estos forgesita por ĉiam, absolute forviŝita, kiel ŝi mem iam forviŝis mian propran vilaĝeton.
Dum la sekvantaj tagoj mia kapo estis daŭre plena je tiaj bildoj. Imagoj pri flamoj kaj perforta detruado saltis al mia menso en la plej maloportunaj momentoj, kaj interrompis miajn pensojn dum mi okupis min en la kopiejo aŭ babilis kun la aliaj virinoj ĉe la fontano.
Mi tamen rimarkis, ke Filono ne partoprenas mian entuziasmon por la fina neniigo de Romo. Per miaj propraj oreloj mi aŭdis lin informi Nasta n, ke la mondo tre baldaŭ finiĝos, tamen li ofte parolis laŭ maniero, kiu tute ne havus sencon, se li vere kredus je siaj propraj antaŭdiroj. Iam okazis, ekzemple, ke Oresto informis nin, ke estante nun preskaŭ dekdujara, li volas forlasi la lernejon por eklabori en la kopiejo. Aŭdante tion, Filono estis nenecese kolera; li diris, ke Oresto dankos lin kiam li plenkreskos, ĉar li certiĝis, ke Oresto ricevu bonan edukon. Liaj vortoj konfuzis min. Se restas tiel malmulte da tempo, kiel faros diferencon, ĉu aŭ ne Oresto iras al la lernejo?
Neniam venis al mi eĉ la ideo, rekte demandi Filonon pri tio, kion mi aŭdis. Mi sciis, ke li nur moke ridos kaj diros, ke mi ĉesu subaŭskulti konversaciojn, kiujn mi klare ne povas esperi kompreni. Sed kiam ajn la fratoj venis, mi serĉis pretekstojn por resti en la kopiejo, esperante ke ili revenos al tiu temo. Bedaŭrinde ili reŝanĝis al la greka lingvo, kiam Nasta ĉesis venadi, kaj la malmulto, kiun mi sukcesis kompreni, estis ekster la temo. La fakto estis, ke pli interesis ilin iliaj personaj kvereletoj ol la fino de la mondo.