Kvankam la ŝajna indiferento de Filono konsternis min en la komenco, dum la monatoj pasis mi komprenis, ke neniu povas vivi kun la okuloj konstante fiksitaj nur je unu neantaŭvidebla momento en la estonteco. Ne estis, ke mi dubis la verecon de tio kion mi estis aŭdinta, sed mi jam alkutimiĝis al ĝi. Profunde en mia menso ĉiam estis la penso, ke ne restas multe da tempo, sed tiu scio ne sufiĉis por forturni mian atenton de la pli urĝaj postuloj de mia ĉiutaga vivo. Finfine, la morto ja povas trafi en iu ajn momento; facile povus okazi, ke mi estos jam morta antaŭ la fino, kvankam mi esperis, ke mi vivos sufiĉe longe por vidi ĝin.
Estis tamen okazoj, precipe kiam mi ial vekiĝis dum la nokto, kiam teruris min la penso pri tio, kio devas veni. Mi imagis min kaj Oreston freneze kuregantaj tra la stratoj dum la urbo flamegas ĉirkaŭ ni. Sed ne povante nutri sin per novaj informoj, tiuj vizioj iom post iom perdis sian potencon, ĝis ili finfine komplete forvelkis.
* * *
Kvankam Filono evidente ĝuis siajn diskutojn kun la nazaretanoj, li tute ne intencis, en la komenco, lasi ilin konduki lin al ŝanĝo de la vivomaniero. Li ja iris al ilia templo ĉiusabate – tiel ili nomis la tagon, kiam ili renkontiĝis por preĝi – sed li longe rezistis la sugeston de kelkaj el la fratoj, ke li ankaŭ fermu tiutage la butikon. Iom post iom, li tamen komencis ŝanceliĝi. Unue li forprenis Oreston de la lernejo en difinitaj tagoj por akompani lin al la templo, kaj tiam, kiam ni jam loĝis en Romo iom pli ol du jarojn, li finfine decidiĝis fermi la butikon sabate.
Mi tute ne estis kontenta pri tiu decido. Ni ne malprosperis, sed ŝajnis al mi frenezaĵo regule forĵeti po unu tago da laboro el sep. Laŭ mia opinio, Filono jam malŝparadas multe tro da tempo. Ĉiuokaze, mi lasis la pordon duone malfermita dum li ne ĉeestis – mi ja ne povis resti en la mallumo – kaj mi tamen akceptis eventualajn komisiojn; mi simple klarigis, ke la mastro estas for, kaj promesis, ke li prizorgos ilin la postan tagon. Mi neniam transdonis ilin al Filono ĝis la sekva mateno, kaj se li suspektis ion, li ne komentis.
Post iom da tempo, mi ekkomprenis, ke lia rilato kun la judoj tamen kunportas plurajn avantaĝojn. De kiam li fermadis sian kopiejon en ĉiu sepa tago, ili komencis porti al li sufiĉe da laboro, kaj ne temis nur pri pecetoj. Oni ofte petis lin kopii longajn manuskriptojn. Do ni jam relative prosperis, eĉ antaŭ ol la bofrato de Filono rekomendis lian laboron al Sempronio.
Sempronio estis la plej grava librovendisto en nia flanko de la urbo. Li havis grandan vendejon en la plej bona parto de la ĉefa strato, kun sendependa apartamento en la unua etaĝo kaj laborejo malantaŭe plena je sklavoj, kiuj senĉese skribadis. Mi ofte preteriris lian vendejon irante al la bazaro; de ekstere ĝi ne aspektis aparte impona, sed oni nepre rimarkis ĝin, ĉar la pordoj ĉiam estis kaŝitaj sub amaso da anoncoj.
Al Sempronio ne mankis kopiistoj, sed foje li bezonis aldonajn homojn, precipe kiam li estis aperigonta novan libron. Tial la bofrato de Filono povis helpi nin. Stefano neniam estis reveninta al Romo – lia entrepreno nun floris en Prenesto – sed li ankoraŭ konis la homojn, kiuj gravis.
Ĉiu komisio, kiun ni plenumis por Sempronio, devis esti klara kaj senerara, kaj preta je la antaŭkonsentita dato. Krome ĝi absolute ne rajtis eliri el nia laborejo. Sempronio ne volis, ke liaj konkurencantoj enmanigu al si anticipajn ekzemplerojn.
Ni ne kompetentis pri la kromaj rafinaĵoj, kompreneble: la ornamaj finaĵoj, la dekoritaj kovraĵoj kaj tiel plu. La sklavoj de Sempronio mem okupiĝis pri tiu parto. Sed ŝajne li estis kontenta pri la laboro de Filono, ĉar li sendadis al ni ĉiam pli por fari. Baldaŭ Filono povis adiaŭi la metiistojn kaj vendistojn, kiuj estis ĝis tiam liaj ĉefaj klientoj. Foje ni eĉ devis dungi kromajn helpantojn: ne sklavojn – ni ne povis permesi al ni tian lukson – sed liberigitojn senlaborajn, kiuj ricevis pagon por ĉiu kopio produktita.
Kiam li revenis de la lernejo en la posttagmezoj, Oresto laŭtlegis la tekstojn por la kopiistoj. Li nun havis dek du jarojn kaj estis freneza pri libroj; estis bonŝance, ke ĉiam haveblis abundo da manuskriptoj en la kopiejo. Mi ĝuis aŭskulti dum mi okupiĝis pri miaj taskoj: miksi la inkon kaj glatigi la papirusojn. Granda parto estis tute forĵetinda: ĉefe poezio, aŭ tio kion la romanoj nomis poezio – ĝi estis sufiĉe mizera, laŭ mia opinio, kompare kun la sorĉaj pecoj, kiujn mi memoris de mia infaneco. Kelkaj el la manuskriptoj estis en la greka, aŭ en lingvaĵo tiel tordita, ke ĝi signifis al mi apenaŭ pli ol la greka. Sed estis ankaŭ kelkaj vere ekscitaj rakontoj. Tiuj, kiuj pleje plaĉis al mi, temis pri la sovaĝaj regionoj preter la limoj de la imperio. Mi aŭskultis kun fascino historiojn pri gigantoj kun nur unu okulo meze en la frunto, popoloj kiuj festenis per la korpoj de siaj kaptitaj malamikoj, kaj homoj kun kapoj hundaj.
Tiuj historioj multe plaĉis al mi, ĝis iu tago kiam mi aŭdis Oreston laŭtlegi priskribon verkitan de homo, kiu asertis, ke li vojaĝis al Britujo. Laŭ li, tie la homoj estas tiel malriĉaj, ke ili ne loĝas en domoj, sed devas fosi truojn en la tero por ŝirmi sin de la pluvo. Estis ankaŭ io pri oferoj, kaj teruritaj viktimoj, de kiuj oni eltiras la intestojn super ŝtonaj tabloj kie fluegas la sango. Mi estis tiel ŝokita, kiam mi aŭdis kion la romanoj diras pri ni, ke mi tuj kuris el la skribejo kaj devis paŝegi tra la stratoj, tremante pro kolero, ĝis mi sufiĉe trankviliĝis por reveni.
Mi pensis poste, ke eble la verkisto vizitis nur la nordajn reĝlandojn. Estas vere, ke la homoj estas tre sovaĝaj en tiuj regionoj. La problemo pri la romanoj estas, ke ili ne konas la diferencon inter unu parto de Britujo kaj alia.
* * *
La manuskriptojn de Sempronio kutime liveris al ni sklavo. Li estis malvigla ŝtipkapulo, senutila por io ajn krom kurado kaj portado, kaj tute malkapabla respondi eĉ la plej simplajn demandojn. Tial la estro de la kopiistoj foje persone portis al ni la manuskriptojn, precipe kiam oni antaŭvidis malfacilaĵojn rilate al la kopiado. Li estis brunhaŭta mezaĝulo kun eksterlanda parolmaniero. Je sia unua vizito, li prezentis sin kiel Akabion la galileanon.
“La galileano?” diris Filono. “Ĉu vi venas el Galileo?”
Akabio levetis siajn brovojn. “Ĝuste, el Galileo. Verŝajne vi nun demandos, ĉu mi konis Jesuon el Nazareto. Tion volas scii ĉiuj fratoj.”
Filono ne respondis, sed ŝovis la plej supran volvaĵon de la manuskripto sur la stablon kun laŭta frapo kaj komencis malligi ĝin. Mi vidis, ke li estas ĝenata, ke li permesis al si montri tiel infanecan scivolemon. Kaj tamen mi ne komprenis, kio estas tiel rimarkinda pri la fakto, ke Akabio venas el Galileo. En Romo, apenaŭ eblas renkonti homon, kiu ne devenis de iu fremda loko.
“Ne estas aparta kialo, kial mi estus renkontinta lin,” Akabio daŭrigis. “Li venis el Nazareto kaj mi el Kapernaumo. Sed tute hazarde, mi ja konis lin. Fakte mi estis unu el liaj sekvantoj – tio estas, dum kelkaj monatoj.”
Filono donis etan kapjeson, kaj etendis la volvaĵon. “Ĉi tiu aspektas sufiĉe klara,” li diris, dum li rapide trarigardis la unuajn kolumnojn. “Ĉu apartaj instrukcioj?”
Ili ekdiskutis la laboron, dum mi iris al la vinbutiko preter la angulo. Kiam mi revenis ili jam finis sian diskuton, kaj Akabio estis rakontanta kalumnian klaĉaĵon pri la verkinto de la manuskripto, kiu laŭ la priskribo estis efektive iom stranga. Filono ŝajne rekaptis sian aplombon post la komenca repuŝo, kaj ridetinte pri la rakonto de Akabio li estis sufiĉe moligita por riski novan demandon.