Выбрать главу

“Vi diris, ke vi estis sekvanto de Jesuo. Kia homo li estis?”

“Lignaĵisto, laŭ metio. Tamen li ne donis multan tempon al sia laboro: tro okupata pro konstanta argumentado. Aŭ eble ‘argumentado’ ne estas la ĝusta vorto. Li havis siajn ideojn, kaj jen la fino. Se oni konsentis kun li, bone; se ne, tute ne eblis konvinki lin aŭskulti alian vidpunkton.” Akabio ridetis al si mem, kvazaŭ pro iu memoro, kaj akceptis tason da vino. Li tamen ne gustumis ĝin, sed sidis kun siaj okuloj fiksitaj al la vino, dum li malrapide turnis la tason inter siaj fingroj. “Li estis brila parolanto. Neniam mankis al li vortoj. Oni povis aŭskulti lin dum horoj. Kaj li estis preta paroli al iu ajn: impostokolektistoj, prostituitinoj... Jen unu el la kialoj, kial multaj homoj rifuzis entute rilati kun li.”

“Kiel vi iĝis lia sekvanto?” Filono demandis.

“Dum mi vojaĝis al Judujo por festo. Mi estis tre vojaĝema homo, kiam mi estis pli juna. Ne sufiĉis al mi resti hejme por festi kun mia familio – mi nepre volis iri al Jerusalemo samtempe, kaj vidi la templon. Nu, mi trovis karavanon, kiu iris laŭ la sama vojo, kaj tuj post nia ekiro aliĝis Jesuo kun eta grupo de siaj sekvantoj.

“Mi neniam forgesos tiun vojaĝon. Se ni haltis en vilaĝo, li tuj iris rekte al la sinagogo kaj ekparoladis. En kelkaj lokoj oni aŭskultis, sed en aliaj ĉiuj komencis kontraŭkrii kaj disputi. Ofte li devis fini sian predikon sur la strato. Sed ĉiam troviĝis kelkaj homoj, kiuj sekvis lin eksteren – kiel mi diris, li estis elstara parolanto.

“Li daŭre insistis, ke la regno de Dio alvenas: efektive, li ne nur diris ke ĝi alvenos – laŭ li ĝi estas jam survoje. Kaj kiam oni vidis, kion li povas fari, oni nepre devis kredi lin. Mi vidis lin diri al lamulo ‘Marŝu’, kaj la homo ekstaris kaj marŝis. Alian fojon estis blinda almozpetanto, kiu sidis apud la vojo, kaj kiam Jesuo preterpasis, li simple ekstaris, lasis sian bovlon sur la grundo, kaj venis kun ni. Sed al multaj homoj tio ne plaĉis: ĝi videble timigis ilin, kaj ili montris tre klare sian deziron, ke ni iru aliloken.

“Li estis elstara homo, sed li postulis tre multe: efektive, tro multe. Se oni ne pretis rezigni ĉion por akompani lin – ne nur monon, sed eĉ hejmon kaj familion – li tute ne interesiĝis. ‘Ĉu ĉi tiu estas la ĝusta momento por pensi pri viaj infanoj kaj edzino’ – tion li diris – ‘kiam Dio estas venanta por juĝi nin ĉiujn?’ Li forĉasis unu junulon, kiu volis iri hejmen por prizorgi la funebraĵon de sia patro; kaj alian, ĉar li estis maltrankvila, ĉu lia familio estas en ordo sen li.

“Tamen, li sukcesis konvinki multajn homojn. Kiam li rekte rigardis onin per tiuj okuloj – strangajn okulojn li havis – oni povis kredi ion ajn, fari ĉion por li. Tio estis en ordo, por kiu estis malriĉa; tiam oni havis nenion por perdi. Sed dum tiu vojaĝo, mi vidis homojn, kiuj forlasis siajn familiojn kaj forĵetis ĉion, kio valoris, por akompani nin. Ili bedaŭris tion, tion mi povas diri al vi, kiam li mortis, kaj la regno de Dio ne estis pli proksima ol ĝi estis antaŭe.

“Sed nu, tio okazis poste. Dum li restis kun ni, ŝajnis ke ĉio funkcias. Ĉiam pli da homoj aliĝis, kaj antaŭ ol ni atingis la pordegojn de Jerusalemo ni estis pli ol cent. La novaĵo alvenis pli rapide ol ni, kaj sufiĉe granda amaso kolektiĝis por vidi nin eniri la urbon. Jesuo enrajdis sur azeno, por plenumi la vortojn de la profeto. Laŭ mi, multaj homoj kredis, ke li elpelos la guberniestron kaj igos sin reĝo. Sed tio tute ne estis lia intenco, laŭ mia kompreno. Kaj ĝuste tio elrevigis tiom da homoj. Multaj el liaj sekvantoj forlasis lin, kiam ili komprenis tion.

“Sed dum tiuj malmultaj tagoj, ŝajnis ke ni povos fari ĉion, kion ni deziras. Ni forigis la nejudojn el la Templo: ni ĉiuj enmarŝis en granda amaso, liberigis la bestojn kiujn oni vendis tie, kaj faligis la tablojn kie oni ŝanĝis monon. Kia sceno! Estis ĥaoso dum kelkaj minutoj, kun Jesuo kiu paŝegis tien kaj reen, svingante vipon, komercistoj kiuj malbenis, moneroj kiuj ruliĝis ĉie, kaj bestoj kiuj kuradis tra la tuta korto. Por ne mencii la homojn, kiuj kaptis la okazon por enpoŝigi tiom kiom ili povis. Mi memoras, kiel li kaptis manplenon da moneroj de iu fiodora almozpetanto kaj kriis, ‘Kiel utilos al vi mono, kiam alvenos la regno de Dio?’ Tiam li turnis sian atenton al iu kompatinda junulino, kiu venis tra la korto kun kruĉo da akvo. Li ĵetis ĝin al la grundo kaj kriis per tondra voĉo, ‘Kiel vi aŭdacas uzi la domon de Dio nur kiel rapidan vojon al la fontano?’ La kompatindulino tute teruriĝis. Ŝi verŝajne supozis, ke atakas ŝin frenezulo.

“Tiu afero en la Templo estis tio, kio detruis lin. La Alta Konsilantaro apenaŭ povis ignori ion tian. Tamen ili havis problemojn por trovi akuzon ne tuj forĵetotan. En la fino ili akuzis lin, ke li pretendis estis reĝo, kaj tio sufiĉis.”

“Ĉu vi vidis lian ekzekuton?” Filono demandis.

“Jes, kaj ĝi estis vere malĝojiga afero por rigardi. Laŭ mi, li ne povis kredi, ke Dio vere ne intencas helpi lin. Ĝis la plej lasta minuto, li estis konvinkita, ke en iu momento la ĉielo malfermiĝos kaj la amasiĝinta anĝelaro marŝos malsupren por proklami la regnon de Dio sur la tero. Kiam li komprenis, ke tio simple ne okazos, li ne daŭris longe.”

“Multaj homoj diras, ke li ne vere estis mortigita,” Filono komentis.

“Jes, ankaŭ mi aŭdis tion. Kaj se vi estus renkontinta lin, vi komprenus. Estis malfacile akcepti la fakton, ke li vere mortis kaj ke ĉiuj niaj esperoj falegis tiel abrupte. Kelkaj homoj rifuzis kredi la aferon – insistis, ke ili parolis al li, kiam oni jam demetis lin de la kruco. Kiu scias: pli strangaj aferoj ja okazas. Kiel tiu viro en Tesalio, kiu revenis de la morto por atesti kontraŭ la virino, kiu murdis lin...

“Reirante hejmen, mi estis ankoraŭ tute ŝokita. Mi ne povis kredi, ke li tiel seniluziigis nin. Li kredis mem siajn promesojn, kompreneble, tiu kompatindulo; tiel li sukcesis konvinki ankaŭ nin. Pasis unu-du jaroj antaŭ ol mi superis la aferon. Kaj tiam mi decidis rezigni la entreprenon de mia patro por veni al Romo. Mi ne sukcesis reiri al ordinara, trankvila vivo post tiu vojaĝo al Jerusalemo. Mi tro multe ŝanĝiĝis.”

Kiam Akabio foriris, Filono malfermis unu el la volvaĵoj kaj komencis trarigardi ĝin. Mi portis la tasojn eksteren por lavi ilin ĉe la fontano. Filono estis pretiganta siajn skribomaterialojn kiam mi revenis, dum li zumadis al si mem.

“Kion vi opiniis pri tio, kion li diris?” mi demandis.

“Kiu?”

“Akabio.”

“Mi ĉesis aŭskulti post la unuaj minutoj. Mi pensis, ke li neniam silentos.”

* * *

La nescio de la romanoj pri la lando, kie mi iam loĝis, aparte ĝenis min kiam mi ekaŭdis onidirojn, ke okazis tie ribelo. Kompreneble Blandinia  estis tiu, kiu unue informis min pri tio. Ĉiam plaĉis al ŝi esti la unua portanto de novaĵo. Agacis min ŝia kontenta esprimo; mi sciis, ke ŝi pensas, kiaj kompletaj barbaroj estas ni britoj. Mi volis skuegi ŝin. Tamen mi retenis min, kaj anstataŭe demandis, kie okazis la ribelo. Kompreneble, ŝi ne sciis.

Post hasta saluto mi marŝis rapide hejmen, plena je ĝoja entuziasmo. Laŭ ŝia informo, pluraj urboj estis detruitaj kaj miloj da romanoj mortigitaj. Mi estis certa, ke mia popolo estis la ĉefa instiganto de la ribelo; ĉiuj scias, ke ĝi estas la plej kuraĝa kaj militema el ĉiuj sudaj triboj. La problemo estis, kiel ricevi fidindajn informojn. La plej bona fonto de novaĵoj estus soldato ĵus reveninta el la provincoj, sed estis neverŝajne, ke tia homo enirus nian kopiejon. Mi decidis peti la helpon de Filono.

Filono promesis teni orelon preta kaj atenti pri eventualaj publikaj anoncoj, sed la tagoj pasis kaj mi komencis perdi ĉiun esperon iam ajn malkovri, kiel statas la situacio. Mi ripete demandis Filonon, ĉu li aŭdis ion, ĝis li perdis paciencon kaj respondis kolere, ke li ne povas trovi novaĵojn, se novaĵoj ne estas haveblaj. Evidente nenio estis farebla krom atendi trankvile... kaj tiel la posta monato pasis.