Выбрать главу

Mi estis ĉe la vinbutiko por aĉeti vazon da olivoj, kiam mi aŭdis konfuzan bruon sur la strato. Mi turnis min kaj vidis vicon de viroj, kiujn oni kondukis en katenoj. Mi tuj sciis, ke ili venis de trans la maro. Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis esprimoj de absoluta konfuzo. Pro iliaj vestoj, mi supozis, ke ili devenas de la orientaj reĝlandoj, kvankam ili ne portis desegnon, kiun mi rekonis. Certe ili estis el sufiĉe norda regiono.

Mi ankoraŭ rigardadis dum ili pluiris, tute nekonscia pri mia ĉirkaŭaĵo, ĝis mi konstatis, ke la butikestro provas kapti mian atenton. Mi estis komplete forgesinta pri la olivoj kaj mi ne prenis la restantan monon. “Ĉu vin interesis la kaptitoj?” li komentis per konfidenca tono. “Kia aro da mizeruloj. Mi ne imagas, ke eĉ la leonoj ĝenos sin pri tia bandaĉo.”

Mi murmuris ion kaj forturnis min. Mi devis malvolonte konsenti, ke li pravis. Neniam mi vidis homojn, kiuj aspektis tiel absolute mizeregaj. Mi bedaŭris, ke ili ne almenaŭ montris iom pli spitemajn mienojn. La romanoj havas malaltan opinion pri homoj, kiuj tro malkaŝe vidigas siajn emociojn: ili konsideras tion maldigna. Kaj tiuj brilkoloraj vestoj aspektis krudaj nun eĉ al mi.

Ne longe poste, Filono povis doni al mi la oficialajn novaĵojn. Mia propra popolo tamen ne partoprenis; sed mi jam divenis tion. La ribelo okazis, kiel mi jam supozis, en la orientaj reĝlandoj. Gvidis ĝin tri virinoj: reĝino kaj ŝiaj du filinoj. Mi rimarkis la iom dubeman manieron, laŭ kiu Filono rigardis min dum li klarigis tion, kvazaŭ li mem ne tute kredis ĝin. La romaninoj ĉiam dependas de siaj viroj por ricevi protekton.

La unuaj atakoj de la ribelantoj estis direktitaj kontraŭ nedefendataj kolonioj dum la foresto de la roma guberniestro, kaj pluraj urboj estis ruinigitaj. Sed kiam la novaĵo atingis la guberniestron, li arigis siajn fortojn kaj reiris por ordigi la situacion. La ribelo estis sufokita per nur unu batalo. Multaj miloj da britoj estis mortigitaj.

Ĉi tiu informo faligis miajn lastajn esperojn, kvankam mi ja atendis ion tian de kiam mi vidis tiun vicon de kaptitoj. Samtempe mi estis iom skeptika. Mi rimarkis, ke krom malklaraj onidiroj tute ne estis vera anonco ĝis la ribelo estis jam sekure venkita. Tio vekis en mi la suspekton, ĉu ĝi eble estis pli serioza afero ol la romanoj volis konfesi. Kaj se estas tiel en Britujo, kio okazadas en aliaj provincoj? Eble en ĉi tiu momento mem, oni prisilentas dekojn da ribeloj en ĉiuj anguloj de la imperio.

Mi dividis miajn suspektojn kelkajn tagojn poste kun Bendiso, dum ni marŝis kune al la bazaro. Ŝi tuj konsentis kun mi, kaj aldonis ke laŭ ŝia opinio, la situacio aspektas tute malsama en la provincoj ol en Romo.

“Estas tute en ordo por la homoj kiuj loĝas ĉi tie,” ŝi diris. “La plejmulto el ili ne rekonas sian propran bonan ŝancon. Sed tie kie mi loĝis, kiam mi estis knabino, la afero estis tute malsama. Mi memoras kiel estis, ĉiufoje kiam venis la impostokolektistoj: ĉiu familio devis pagi, kaj estis senutile diri al ili, ke oni havis malfacilan jaron aŭ ke iu estas malsana. Al ili tio valoris eĉ ne unu figon. Ni malamis la romanojn. Nur la timo malhelpis nin ribeli pli frue.”

Sed ni jam alvenis ĉe la bazaro, kaj ni interrompis nian paroladon por doni nian atenton al faboj kaj legomoj.

“Ĉu vi scias, pri kio mi ofte pensas?” Bendiso diris post iom da tempo, dum ni marŝis hejmen kun niaj plenaj korboj. “Mi ofte demandas min: se iu nun donus al mi la eblecon reiri, kion mi farus?”

“Ĉu vi volas diri, se vi povus reiri al via propra lando?”

ŝi kapjesis. “Kiam oni portis min ĉi tien, en la komenco mia sola penso estis, kiel reiri. Sed nun... Mi ne diras, ke mi ne ŝatus revidi la montojn. Sed la vero estas, ke la vivo tie ne estis facila, kaj mi ne kredas, ke la situacio estis multe pli bona eĉ antaŭ ol venis la romanoj.”

ŝi paŭzis por trinki de apuda fontano, tiam viŝante sian buŝon ŝi daŭrigis: “Ni ne fartas malbone, mi kaj Primo. Mi scias, ke laŭ la diraĵo, la libereco valoras pli ol oro, sed la fakto estas, ke mi jam vidis multajn liberulojn, kiuj volonte interŝanĝus kun ni; la dioj neniam donu al ni malpli bonan ŝancon ol ni havas nun! Se mia familio ankoraŭ troviĝus tie, tio estus alia afero, sed nun mia sola familio estas tiu, kiun mi havas ĉi tie. Mi ne kredas, ke miaj filoj konsentus ekloĝi en loko, kie ili ne povus vidi la Verdulojn *  vetkuri en festotagoj.”

ŝi neis per la kapo. “Mi ne kredas, ke mi elektus reiri nun, eĉ se mi havus la eblecon.”

* * *

Niaj cirkonstancoj multege pliboniĝis de kiam Filono ricevadis laboron de Sempronio, kaj mi vidis, ke li estas tre kontenta pri nia nova situacio. Kaj ĝuste tiam mi malkovris, ke mi estas graveda. Mi antaŭlonge jam ĉesis esperi, ke mi naskos alian infanon, kvankam mi estis ankoraŭ sufiĉe juna: pli juna ol estis mia patrino, kiam ŝi naskis Makar on.

Pasis pluraj monatoj antaŭ ol mi decidiĝis informi Filonon. Mi povis antaŭdiveni lian reagon, kaj mi ne sciis, kiel elteni ĝin. Multaj familioj elmetas siajn bebojn, precipe se temas pri knabinoj. Mi de tempo al tempo aŭdis la malfortan krieton de novnaskito, kiam mi pasis apud la rubejo ĉe la angulo, kaj mi ofte pensis, kiel estus simple porti hejmen la infanon kaj varti ĝin kiel mian.

Mi silentis pri mia situacio tiom longe, kiom eblis, sed kiam la najbarinoj komencis komenti, mi sciis, ke en la fino eĉ Filono devos rimarki la aferon. Mi malfacile sukcesis subpremi la tremadon de mia voĉo dum mi klarigis al li, kaj mi atendis en teruro lian neeviteblan verdikton. Sed li diris nenion. Fakte, kvankam mi apenaŭ kuraĝis kredi tion, mi konstatis, ke li tute ne aspektas malkontenta. Inundite de ĝojo, mi tuj senpripense metis la demandon, kiu turmentis min de kiam mi sciis, ke mi estas graveda: “Ĉu ni tenos la infanon, kiam ĝi naskiĝos?”

Li rigardis min abrupte kun iom surprizita mieno. Tiam li ridetis, kaj tiris min al si per pli ama gesto ol mi memoris de jaroj. “Nia venonta infano,” li diris, “ne naskiĝos sklavo.”

* * *

De kiam ni transloĝiĝis al Romo, mi neniam ĉesis pensi, ke eble mi iam renkontos kelkajn el la aliaj junulinoj, kiuj estis portitaj kun mi en la ŝipo. Dum mi restis en la vilao, ekzistis neniu verŝajneco ke io tia okazos, sed ĉi tie en la urbo, kie mi ĉiutage vidis centojn da novaj vizaĝoj, mi pensis, ke tio tamen eblus. Sed mi jam loĝis kvar jarojn en Romo kaj mi preskaŭ ĉesis esperi, kiam en la daŭro de kelkaj monatoj mi finfine renkontis ne unu, sed du, el la virinoj, kiuj akompanis min al la mallibereco.

Dum mi atendis mian vicon ĉe la banejo, mi rimarkis virinon, kiu ŝajnis rigardeti min de la alia flanko de la ĉambro. Ŝi aspektis iel konata, kaj dum mi daŭrigis mian konversacion kun Bendiso mi obtuze demandis min, kie mi jam vidis ŝin. Ŝi estis alta kaj diketa kun tro streĉita haŭto kaj iom ŝvelinta vizaĝo. Nun ŝi malkaŝe rigardadis min, kaj en la sama momento, kiam ŝi leviĝis por veni al mi, mi konstatis, kiu ŝi estas. “ Koventina !” mi kriis, dum ŝi samtempe kriis, “ Bivana !” Konsternis min reaŭdi mian veran nomon. Tio ŝajnis reporti min dek sep jarojn, kaj mia menso tuj inundiĝis de amaso da duonformitaj memoroj, dum mi ĵetis min de mia sidloko.

Ni ridis kaj ploris, tute nekonsciaj pri la spektaklo, kiun ni certe prezentis, dum ni brakumis unu la alian meze de la ĉambro. Finfine ni premis nin en la liberan lokon apud Bendiso, dum la aliaj virinoj iomete ŝovis sin laŭ la benko por krei plian spacon. Mi bonege memoris, kiam mi laste vidis ŝin: ŝi estis vendita kune kun du el la aliaj knabinoj, kaj mi enviis ilin, ĉar oni ne disigis ilin. En ŝia vizaĝo mi ankoraŭ rekonis tiun knabinon dekunu- aŭ dekdu-jaran, kvankam ŝia figuro maturiĝis dum la intertempaj jaroj. Rigardante pli detale, mi vidis, ke oni ne bone traktis ŝin: ŝiaj brakoj estis kovritaj de cikatroj kaj ŝi havis kontuzitan vizaĝon.