“Kiam mi aŭdas tian rakonton, mi scias, ke brilis super mi granda bonŝanco,” ŝi komentis, “kaj la dioj neniam bedaŭru tion, kion ili faris por mi.”
“Vi pravas,” mi respondis. “Kiam oni sendis min al la vilao, ŝajnis al mi, ke la bona ŝanco forlasis min. Sed ĝi ne estis tiel malbona loko, almenaŭ ne kiam mi alkutimiĝis. Se mi estus aĝinta kelkajn jarojn malplie, eble oni estus vendinta min kun Koventina kaj la aliaj du. La fakto estas, ke la aferoj estus povintaj finiĝi multe pli malbone ol efektive okazis.”
* * *
Filono diris al mi jam plurajn fojojn, ke li ne volas, ke lia venonta infano naskiĝu kiel sklavo. Tio devis signifi, ke li pripensas la ideon, doni al mi mian liberecon. Tamen, la fino de mia gravedeco estis alproksimiĝanta, sed li ankoraŭ entreprenis neniun paŝon por liberigi min. Mi komencis timi, ke li lasos la aferon ĝis tro malfrue. Mi ne aŭdacis insisti – mia pozicio certe ne permesis tion – sed kiam la lasta monato alvenis mi aludis jen kaj jen pri la preparoj, kiujn mi faris por la nasko, kaj memorigis, kvazaŭ preterintence, ke beboj foje naskiĝas frue.
Iun matenon, Filono anoncis tute senaverte, ke mi kaj Oresto akompanu lin al la juĝisto. Li kondukis nin al la Forumo, urĝante nin la tutan vojon kaj grumblante pri la nombro de komisioj perdotaj pro la neceso fermi la kopiejon en laborplena mateno. Finfine ni aliĝis al la senorda homamaso, kiu svarmis antaŭ la enirejo de la baziliko. Estis klare, ke Filono scias precize kion fari en tia situacio: per kelkaj moneroj al la pordisto kaj unu-du pliaj al la sklavoj interne, ni baldaŭ troviĝis en malgranda privata ĉambro, kie antaŭ ol la mateno estis duone for, ni faris la formalan deklaron antaŭ la juĝisto.
Filono estis en malbona humoro kiam ni eliris, kaj komencis plendi pri la granda sumo, kiun mi kostis al li, pro la liberigimposto. Sed mi ne intencis permesi al li malpliigi mian ĝojon. Kio ajn okazos en la estonteco, eĉ se la bebo mortos aŭ se ĝi estos ina, Oresto kaj mi liberiĝis. Neniam plu oni povos forpreni de ni tion.
Marŝante tra la Forumo, ni malkovris, ke dum ni atendis en la baziliko, kolera homamaso kolektiĝis antaŭ la senatejo. Mi memoris nun, ke pli frue en la mateno mi ja rimarkis nekutiman nombron da homoj ariĝantaj en la placo, sed en tiu momento mi ne aparte pripensis la aferon. Ŝajnis ke la homoj estas en danĝere incitiĝema humoro. Ili kriis indigne kaj puŝiĝis kiel granda ondo ĉirkaŭ la senatejo, kvankam ili ankoraŭ ne decidiĝis sturmi la gardistojn ĉe la pordo.
“Atendu ĉi tie,” Filono diris kaj iris paroli al kelkaj el la homoj rande de la amaso. Post momento li rehastis al ni. “Temas pri tiu afero pri Pedanio Sekundo. Oni pritraktos ĝin ĉi-matene en la Senato. Prefere ni foriru tuj, antaŭ ol la situacio iĝos eĉ pli malbona.”
Mi bone sciis pri tio, kion Filono nomis la afero de Pedanio; efektive, estus maleble en tiu periodo loĝi en Romo kaj ne aŭdi pri ĝi. Pedanion Sekundon mortigis unu el la propraj sklavoj, ne ĉar li estis aparte malbona mastro – kvankam li certe ne estis unu el la plej bonaj, laŭ la priskriboj – sed ĉar li preskaŭ frenezigis la sklavon pro ĵaluzo. Estis tiklinta lian deziron ties samlitulo, belega junulo aĉetita antaŭ nelonge en Egiptujo, kaj kompreneble, se temas pri tia konkuro, neniu sklavo havas esperon gajni kontraŭ sia mastro. Eĉ pli malbone, li estas devigata pluloĝi en la sama domo, rigardante senhelpe dum lia mastro amuziĝas. Sub tiuj cirkonstancoj, ne estis surprize, ke la sklavo decidis, ke li ne plu eltenos la situacion. Li eĉ ne provis kaŝi sian krimon. Li simple eniris la studejon de Pedanio iun matenon, dum lia mastro akceptis klientojn, kaj ponardis lin plurfoje antaŭ ol la hororigitaj ĉeestantoj sufiĉe malkonsterniĝis por interveni.
Tamen ne estis nur la mortigo en si mem, kiu vekis tiel pasiajn emociojn, ke oni diskutadis la aferon ĉirkaŭ ĉiu fontano kaj en ĉiu banejo de Romo. Se temus nur pri tio, oni forgesus la aferon sufiĉe rapide; sendube oni kompatus la sklavon, sed multaj sklavoj eltenas multe pli grandajn indignindaĵojn sen turni sin al murdo. Ne, la problemo estis tio, ke laŭ la leĝo, ne nur la murdisto mem sed ankaŭ ĉiu alia sklavo de la domanaro devis esti ekzekutita. Kaj ili nombris kvar cent, inkluzive de multaj infanoj. Ne surprize, la plejmulto de homoj estis absolute ŝokitaj pro la propono mortigi tiom da senkulpuloj. Sed pluraj el la pli tradiciemaj senatanoj jam aŭdigis sian opinion, ke ili tute ne intencas permesi, ke oni forigu la antikvan kutimon en ĉi tiu okazo, eĉ se la imperiestro kaj liaj ĉefaj konsilantoj favoras tiun solvon.
Hodiaŭ estis la tago, kiam oni devis priparoli la aferon en la Senato, kaj ne havante alian manieron por influi la diskuton, la popolo aŭdigis sian voĉon laŭte kaj klare ekstere sur la placo. En la momento kiam mi kaj Filono trairis la Forumon kun Oresto, oni ankoraŭ ne atingis la finan decidon, sed ĝi estis anoncita iom poste kaj disvastiĝis tra la tuta urbo antaŭ la vespero. Estis venkintaj la tradiciemuloj. Je la informo, ke ja okazos la amasa ekzekutado, la popolo reagis per tumultoj, kiuj daŭris dum la cetera tago kaj ankaŭ granda parto de la nokto. Mi aŭdis poste, ke la senatejon oni sieĝis, kaj ke la senatanoj sukcesis eliri nur post la alveno de trupo da gardistoj, kiuj kondukis ilin tra la furioza homamaso al la sekureco.
Oni prokrastis la ekzekutojn dum pluraj tagoj. Eble la instancoj esperis atendi, ĝis la publika kolerego post iom da tempo nature estingiĝos. Efektive la tumultoj malrapide malpliiĝis, sed tio ne signifis, ke la homoj intertempe forgesis la aferon. Necesis nur unu fajrero por ke la ribeloj ekflagru denove, kaj ĝuste tiel okazis, kiam frue en iu mateno disaŭdiĝis la onidiro, ke en tiu sama momento oni kondukas la viktimojn tra la flankaj stratetoj al unu el la urbaj pordegoj. Evidente la celo estis hastigi ilin senbrue el la urbo, kaj ekzekuti ilin rapide kaj senanonce ekstere en iu kampo.
La tago hazarde estis tiu, en kiu Filono kutimis viziti la templon, kaj li estis ekironta kun Oresto. “Restu interne,” li diris al mi, “kaj baru la pordon. La stratoj verŝajne estos danĝeraj hodiaŭ.” Sed mi havis aliajn planojn, kaj tuj kiam ili estis for, mi rapidis eksteren, sekure ŝlosis la pordon, kaj forhastis por aliĝi al grupo de miaj najbaroj, kiuj kolektiĝis ĉe la stratangulo.
Ni marŝis ĉiuj kune laŭ la ĉefa vojo, dum homoj alkuris de ĉiu flanka strato por partopreni, kaj kiam ni pasis konstruejon ni faligis la barilon kaj surtretis ĝin por preni ŝtonojn kaj rompitajn brikopecojn. Interne laboris katenularo: vico de subnutritaj, duonnudaj homaĉoj, kies haŭto estis tegita de densa tavolo da brikopolvo kaj tratranĉita de freŝaj, interkruciĝantaj ruĝaj strioj. Ili rigardis nin sen intereso kiam ni envenis, frakasante la barilon; ili estis tro fermitaj en sia persona mizero por entute pensi pri eventualaj okazaĵoj en la ekstera mondo. Tamen unu junulo ŝajnis ankoraŭ posedi iom da vivanta spirito; fizike li aspektis en pli bona stato ol la aliaj, kaj li eĉ sciis pri la ekzekutoj. “Vi trovos pecojn da marmoro tie sub la arko,” li informis nin. “Prenu la verdajn; tiuj estas la plej bonkvalitaj.”
Ni rompis la skafaldon por fari torĉojn, kaj flamigis ilin ĉe la fajro de la masonistoj. Tiam ni ĵetis nin en la direkto de la muregoj, altirate de sono de kriado. Subite, en la punkto kie renkontiĝis du grandaj grupoj, mi trovis min en la mezo de la amaso. Mi estis puŝata tien kaj reen, tiel ke mi preskaŭ perdis mian ekvilibron, kaj mi turnis min de unu flanko al alia en senespera klopodo protekti mian ŝvelegan ventron.
“Kion vi faras ĉi tie?” viro kriis ĉe mia dorso. “Ĉi tiu tute ne estas taŭga loko por graveda virino!” Li kaptis min per la kubuto por stiri min tra la homamaso, kaj mi iel trovis min ĉe la rando de malplena spaco fronte al linio de armitaj soldatoj.
“Ili venas!” kriis pluraj voĉoj, kaj la amaso puŝis ĉe mia dorso, portante min antaŭen ĝis la soldatoj. Mi streĉis mian kolon kaj vidis en la malproksimo grandan grupon da homoj, kiuj marŝis en nia direkto.