Fania , laŭ mia informo, iris ekloĝi ĉe sia fratino kaj kunportis ĉiujn siajn proprajn sklavinojn, inkluzive de Akteo . La aliajn pluestris sufiĉe kompetente Sekundo kaj Areskuza . Sed Sekundo ne estis tiel populara kiel antaŭe estis Demetrio; li estis tro aroganta, dum Areskuza estis postulema kaj trudiĝema. Kiam temis pri aliaj sklavoj, estis okazintaj tiom da ŝanĝoj de post la morto de Marko, ke preskaŭ ĉiuj, kiujn mi iam konis, estis for. Restis tamen Apolonio, kiu nun havis du-jaran filinon, kiun li adoregis.
“Ŝi verŝajne havas pli-malpli la saman aĝon kiel ĉi tiu etulino,” aldonis Klemento. “Kiel ŝi nomiĝas?”
“ Jukunda ,” mi respondis.
En tiu momento Filono elvenis kun unu el la familiaj sklavinoj, elegante vestita junulino, pri kiu li informis, ke ŝi transprenos la infanon. Ŝi tre dubeme prenis la manon de la knabino kaj rekondukis ŝin al la domo, kun tia esprimo, kvazaŭ neniam en ŝia tuta vivo oni petis de ŝi tian aferon. Mi postkuris ŝin, tuj antaŭ ol ŝi malaperis internen, por doni adiaŭan kison al ' Kunda . Ŝajnis al mi ĝuste fari tiun lastan geston, eĉ se mi sciis, ke la knabino nur fortiriĝos de mi. Dum la unuaj tagoj en nia domo ŝi ja senĉese ploradis, kaj iu ajn provo distri ŝin nur rezultigis frenezajn eksplodojn de ŝiraj krioj. Kiam ŝi ekscitiĝis tiel draste, estis maleble trankviligi ŝin, kaj la sekvo ĉiam estis tio, ke Filono kolere ordonis min porti ŝin eksteren, antaŭ ol ŝi fortimigos ĉiujn klientojn. Poste, ŝi ŝajnis retiriĝi en sin mem. Ŝi ne plu ploris, sed anstataŭe ŝi lamentadis subvoĉe dum ŝi senĉese balancis sin antaŭen-malantaŭen dum horoj.
Mi provadis trakti ŝin afable kaj proponi al ŝi aĵojn, kiuj espereble plaĉos al ŝi, sed sensukcese. Fakte, mi havis la impreson, ke ŝi malfidas min pli ol ĉiujn. Finfine, mi ja estis la homo, kiu forprenis ŝin de ŝia patrino. Eĉ nun, kiam ŝi estis transdonata al kompleta nekonato, ŝi forlasis min sen minimuma signo de bedaŭro. Mi sciis, ke laŭ ŝia vidpunkto, estas absolute indiferente nun, kiu estonte prizorgos ŝin. Ne estos ŝia patrino, kaj por ŝi nur tio gravas.
* * *
Mia filino naskiĝis iom poste en tiu sama monato, kaj je la unua vido mi tuj sciis, ke Elvisa plenumis sian promeson. Kion ŝi iam diris al mi? “Ni konos nin, kiam ni rerenkontiĝos, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.” Mia bebo naskiĝis kun lanugo de delikataj haroj, en kiu glimis ruĝa nuanco.
Filono mienis malaprobe, kiam mi diris al li, ke mi volas doni al ŝi la ekstreme malroman nomon Elvisa . Laŭ la normala kutimo, li estis preninta la Tulia n familian nomon kiam li liberiĝis, kaj li memkompreneble supozis, ke ŝi nomiĝos Tulia . Sed kiam mi klarigis, ke mi volas honorigi la memoron de mortinta amikino, je mia surprizo li ne kontraŭstaris. Li komentis nur, ke ĝi sonas kiel sklava nomo. Civitanoj ne kutime elektas tiajn nomojn por siaj infanoj. Sed li konsentis, ke mi nomu ŝin Elvisa , se mi deziras tion; tiu nomo certe ne estos pli stranga ol multaj, kiujn oni aŭdas en Romo. Kaj do ŝi iĝis Tulia Elvisa .
SEPA ĈAPITRO
Reveninte de la bazaro en varma tago iom antaŭ la somerfino, mi surpriziĝis vidi soldaton, kiu sidis sur la benko tuj interne de la enirejo de nia kopiejo. La homoj ne ĉiam konstatas, ke la enirejo apartenas al ni; ĝi larĝiĝas ĝis la strato, kaj foje ili venas internen por fuĝi el la suno. Sed la fakto estas, ke multaj soldatoj kredas, ke ili rajtas sidi kie ajn ili deziras. Ili scias, ke la plejmulto de homoj multe tro timas ilin por kontraŭstari. Mi puŝis min preter lin, tiel malĝentile kiel mia kuraĝo permesis, en la bonvenigan malvarmon de la skribejo.
Estis kliento interne, kiu diktis leteron al Filono. Mi aŭdis lin eĉ antaŭ ol eniri. Li havis fortan voĉon, kaj diktis troege rapide. Filono estis elpreninta por li tabureton, sed li ne uzis ĝin. Li paŝegis tien kaj reen dum li parolis, aŭ pli ĝuste li ne precize paŝis sed stumblis laŭ kripla maniero. Kun ŝoko mi konstatis, ke liaj piedoj estas kunkatenitaj. Tial la soldato atendas en la enirejo! Ĉi tiu homo estas malliberulo!
Mediteme mi pluiris al la interna ĉambreto kaj malligis Elvisa n de mia ŝultro. Ŝajnis al mi strange, ke Filono konsentis akcepti diktadon de krimulo. Tio povus malkuraĝigi aliajn klientojn, precipe kiam ili vidus la soldaton en la enirejo. Mi scivolis, pri kio temas la letero; ĝi povus esti interesa. Bedaŭrinde ĝi estis en la greka. Ĝi ŝajnis tre longa: multe tro longa por esti normala letero. Ĉu eble ĉi tiu viro mem pretigas sian defendoparoladon? Tamen, li ne ŝajnis advokato. Li havis pli la aspekton de ordinara laboranta homo.
“ Barbara !” mi aŭdis la voĉon de Filono el la alia ĉambro. “Iru al la vinbutiko kaj reportu al nia kliento tason da vino – kaj portu tason ankaŭ por mi.”
Mi ĝemis, tiam reprenis la bebon kaj pretigis nin por reeliri. Mi ne povis riski lasi ŝin hejme; Filono koleriĝus, se ŝi ekplorus dum mi estos for. Kaj same lia kliento, laŭ mia impreso. Li elverŝadis vortojn en senĉesa torento, kaj evidente ne estis en humoro por bonvenigi interrompojn.
La vinbutiko estis plenega. La estro estis enplektita en vigla diskuto kun grupo de klientoj, kiuj staris ĉe la barilo – ŝajne temis pri la meritoj de iu ĉarkonkuristo – kaj mi nur malfacile sukcesis kapti lian atenton. Kiam mi revenis, mi atendis trovi, ke la kliento de Filono jam finis. Sed ne, li ankoraŭ paroladis, kvankam lia voĉo komencis iom raspiĝi kaj li devis konstante paŭzi por malraŭkigi sian gorĝon. Li akceptis la vinon entuziasme, malaperigis duonan tason per unu gluto, kaj daŭrigis sian diktadon per tono pli glata.
Li estis malalta, malbela homo, sufiĉe maljuneta, kun granda agla nazo kaj pezaj brovoj, kiuj renkontiĝis en la mezo. Por kompensi la brovojn, tamen, haroj komplete mankis sur lia verto, kvankam li ja havis zorge tonditan etan barbon. Li havis malbelan erupcion ĉe la manoj kaj antaŭbrakoj, kiuj estis kovritaj de ruĝaj ŝvelaĵoj kaj strietoj de morta haŭto. Krome li ŝajnis lami, kaj mi vidis, ke estas senhaŭta makulo ĉe lia kruro sub unu el la katenoj. Mi rimarkis odoron de ŝvito, kiam mi donis al li la vinon, kio igis min scivoli, iom infanece, ĉu li povas iri al la banejo en katenoj. Kaj efektive, estis strange ke kiel malliberulo li entute rajtas eliri.
Sen paŭzo en la diktado, la viro metis la malplenan tason sur la barilon, kaj plustumblis tien kaj reen, svingante siajn brakojn per larĝaj gestoj dum li paroladis. Dum li faris tion, lia tuniko malfermiĝis ĉe la flankoj, malkaŝante striojn, kiuj aspektis kiel la postsignoj de iama vipado, en kurbo ĉirkaŭ liaj ripoj. Mi supozis unue, ke eble temas pri la spuroj de malnovaj glavovundoj, sed ili estis tro multenombraj por tio. Mi demandis min, ĉu li eventuale estas sklavo, sed iel tio ne ŝajnis al mi tre konvinka klarigo. Mi apenaŭ povis imagi sklavon, kiu diktus laŭ tiel malstreĉa maniero, dum lia gardisto pacience sidus ekstere por atendi lin. Unu afero tamen estis certa: iam en la pasinteco li suferis ege kruelan traktadon.
Ne levante la okulojn de sia tasko, Filono etendis la brakon por preni novan tabuleton. Li tuj ekskribis sur ĝi, dum per sia libera mano li aldonis la antaŭan al la kreskanta monteto, kiu leviĝis apude sur la stablo. Ŝajnis kvazaŭ la vizitanto forgesis, en kia loko li troviĝas: li deklamadis per pasia voĉo kaj pugnobatis sur la barilo, dum la tutan tempon Filono freneze skribegis por ne postresti. Filono aspektis laca, sed ĉi tiu videble ne estis oportuna momento por proponi mallongan paŭzon. Mi trairis al la malantaŭa ĉambreto, kaj malpakis mian korbon.