Provante ne spiri, Agripina plonĝis en la ĉambron. Senaverte sonis surdiga kriĉego rekte en ŝian orelon. Konsternite, ŝi saltis malantaŭen. “Ne timu, panjo”, Lucio diris. “Tio estas nur la papago de Briĉjo.”
La birdo estis katenita al stango. Ĝi estis ne tre granda, grizkolora kun fajre ruĝa vosto. Denove ĝi aŭdigis sian orelfendan kriĉegon, kaj Agripina ekridis pro ŝoko. “Ĉu tiun frenezan bruaĉon faris tiu tute eta birdo?”
“Ŝi povas ankaŭ paroli!” Britaniko neniam antaŭe proprainiciate alparolis Agripina n. “Rigardu.” Ŝi estis konsternita, kiam li puŝis pompeceton en la minacan hokforman bekon de la birdo. Agripina estis certa, ke ĝi forŝiros liajn fingrojn. “Taniko! Taniko!” ĝi grakis. “Lerta knabo!”
“Venu vidi miaj pigojn”, Britaniko diris. “Ili estas la plej inteligentaj birdoj, kiujn mi konas. Se oni metas por ili manĝaĵon funde de vazo, ili engutigas akvon ĝis ĝi flosos al la surfaco.”
“Ĝuste kiel en La fabloj de Ezopo !” Oktavia diris.
“Ĉu ankaŭ ili povas paroli?” Agripina demandis.
“Ne la pigoj. Sed mia sturno povas. Mi instruis al ĝi diri versaĵon en la Greka. Rigardu, ĝi estas ĉi tie.”
Post la sturno, Britaniko volis montri al ŝi sian najtingalon kaj tiam la kolombojn. Pri ĉiu birdo li havis eksterordinare vastajn sciojn: ĝian devenon, ĝiajn kutimojn, kaj diversajn apartaĵojn de la konduto de ĉiu specio. Li estas kurioza infano, Agripina meditis, mense tiel malrapida pri iuj aferoj, kaj tamen tiel bone informita pri tio, kio interesas lin. Sed eble tiurilate li ne estas tiel malsama de sia patro, kiu tro longe prelegis dum la tagmanĝo pri la historio de la Saturna festo. Estas klare, ke se ŝi kuraĝigos la knabon, li plu kondukos ŝin de kaĝo al kaĝo, ĝis estos tro mallume por daŭrigi.
“Dankon, ke vi montris al mi viajn birdojn, Britaniko. Sed nun estas tempo reiri malsupren, dum eblos ankoraŭ vidi la ŝtupojn.”
“Tio ne gravas. Mi povas retrovi la vojon en la mallumo. Vi ankoraŭ ne vidis mian strigon.”
“Nu bone, ni vidu la strigon, sed post tio mi vere devos reiri.”
Britaniko emis tro longigi sian prelegon pri la kutimoj de strigoj, sed Agripina baldaŭ interrompis lin, kaj tirante sian pelerinon firme ĉirkaŭ siajn ŝultrojn, celis la pordon.
“Ĉu mi montru al vi la vojon malsupren, kuzino Agripina ?” Oktavia demandis.
“Dankon, vi estas tre afabla. Ĉu vi venos, Lucio?”
“Ĉu mi ne rajtas resti ankoraŭ iomete, panjo? Mi venos malsupren kun Briĉjo.”
Tra la ŝtupara ŝakto jam etendiĝis ombroj, kaj antaŭ ol ŝiaj okuloj alkutimiĝis al la malforta lumo, Agripina devis palpi sian vojon de unu ŝtupo al la posta. Oktavia prenis ŝian manon.
“Ĉu ankaŭ vi interesiĝas pri birdoj?” Agripina demandis ŝin.
“Ne aparte. Mia preferata afero estas legado. Mi ŝatas rakontojn kaj poezion.”
“Ankaŭ via kuzino Drusila ŝategis tiujn. Kaj kiam ŝi havis vian aĝon, ŝi kolektis gemojn.”
“ Drusila ? Ĉu ŝi estis via fratino?”
“Jes, mi havis du fratinojn, Drusila n kaj Livila n. Nun ili ambaŭ estas mortaj.”
“Mi tiom dezirus havi fratinon. Estas Antonia , sed ŝi estas multe pli aĝa ol mi. Mi ŝatus havi fratinon, kun kiu mi povus ludi. Ĉu viaj fratinoj estis samaĝaj kiel vi, kuzino Agripina ?
“Nur unu-du jarojn pli junaj. Ni ja ludis kune kelkafoje, sed mi pensas, ke ni kverelis pli ol ni ludis.”
“Se mi havus fratinon, mi ne volus kvereli kun ŝi. Kiajn ludojn vi faris?”
“Sinjo kaj mi ludis ostetojn kaj kvin-ŝtonojn, sed Livila neniam estis tre lerta pri tiaj ludoj. Kaj ŝnurosaltadon, kaj ĉasludon...”
“Mi ŝatas ŝnurosaltadon! Ĉu estis kantoj, kiujn vi kantis dum vi saltis? Ĉu vi konas tiun pri la eta poneo?”
Agripina tre malofte revokis al sia memoro tiujn feliĉajn tempojn antaŭ ol ŝia patrino estis sendita en ekzilon, sed nun ŝi konstatis, ke eblas rerigardi al ili kvazaŭ ili okazis al alia homo. Ŝi serĉis en sia menso la versaĵojn, kiujn ŝi kaj ŝiaj fratinoj kutimis kanti, kaj komparis diversajn versiojn kun Oktavia , ĝis ili realvenis ĉe la lumo kaj varmo de la teretaĝo.
Ili trovis Klaŭdion, kiu ankoraŭ kuŝis en la manĝosalono. Li revolvis la librovolvaĵon, kiun li tenis en sia mano. “Ha, jen vi finfine. Mi komencis demandi min, ĉu vi ne frostomortis tie supre. Antonia kaj Faŭsto petis min saluti vin – ili jam reiris hejmen.”
Oktavia grimpis sur la divanon de sia patro kaj frotis sin kontraŭ lin por varmiĝi. “Kuzino Agripina konas la saman versaĵon kiel mi, pri la fulisto en la kuvo. Ŝi kantis ĝin kun Sinjo kaj Livila .”
Klaŭdio rigardis Agripina n kun miro. “Ĉu vere? Mi vidas, ke vi du havas multajn komunajn interesojn. Nu, tio estas bona afero. Estonte vi vidos kuzinon Agripina sufiĉe pli ofte.”
2
“Mia kara, mi ĵus ricevis la plej skandalan novaĵon. Tiu junulo, kiu estas fianĉo de Oktavia . Silano. Mi faradis ĉion eblan por doni novan ŝancon al tiu flanko de la familio. Kompreneble vi scias pri lia avino Julia , via onklino. Ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo, naskinte infanon ekster la geedzeco. Mi argumentis, ke malbonaj moraloj ne ĉiam herediĝas interne de la familio. Via patrino estis la plej brila pruvo pri tio.”
“Sed oĉjo Klaŭdio, kio okazis?”
La nazo de Klaŭdio likis, kiel ĉiam okazis, kiam li agitiĝis, kaj li viŝis ĝin per sia brako. “Kaj imagu, ke oni persvadis min fianĉigi lin al mia filino! Ĉu ne ekzistas prostituitinoj por tiaj aferoj? Ĉu li ne havas sklavinojn? Kaj anstataŭe li uzas sian fratinon!”
Palaso! Ŝi memoris, ke estis iu plano, kiun ŝi ne kuraĝigis lin kundividi kun ŝi. Ĉu li ŝovis sian nazon en la aferojn de Silano?
“Ĉu lian fratinon?”
“Tio estas apenaŭ kredebla. Mi ĵus ricevis viziton de Vitelio – lia filo estas edzo de la fratino de Silano – aŭ estis ŝia edzo ĝis nun. Ŝajne Vitelio venis en la ĉambron senaverte, kaj kaptis Silanon dum li karesis ŝian mamon. Li diris al mi, ke Silano tuj fortiris sian manon, kaj ili ambaŭ dissaltis kun kulpaj mienoj.”
La vortoj de Klaŭdio vekis longe enterigitan memoron en la menso de Agripina . Ŝi kaj ŝiaj fratinoj – kaj Boteto. La tri diinoj... “Do vi diras, ke Silano palpis la mamon de sia propra fratino.”
“Ĝuste tiel. Vitelio pensis, ke li nepre informu min pri tio. Kompreneble ankaŭ li estas ŝokita – finfine la junulino ja estas lia bofilino. La demando estas, kion mi faru? Ĉu ni senbrue nuligu la gefianĉecon – kaj se ni faros tion, kiel ni klarigos ĝin? Sed se ni publike senhonorigos lin, tio donos malbonan impreson.”
Agripina pripensis la aferon. Palaso ja provizis ŝin per la ŝanco, kiun ŝi bezonas, sed kiel ŝi plej bone profitu de ĝi? Ŝi ne volis, ke Klaŭdio konstatu, ke ŝi tre aktive serĉis tian okazaĵon. Kaj krome, perturbis ŝin la memoro, kiu estis vekita en la ombraj profundejoj de ŝia menso. Por ne respondi tuj, ŝi demandis: “Kiel vi ekaŭdis pri tio?”
“Palaso malkovris tion de unu el la familiaj sklavoj. La tuta domanaro sciis pri la afero, sed evidente ĉiuj preferis silenti pri ĝi.”
Laŭ la impreso de Agripina , Palaso kaj Vitelio verŝajne kunlaboris por kunmeti tiun rakonton. Ĉu ĝi estis tute inventita, aŭ ĉu Vitelio efektive kaptis Silanon en kompromita situacio? Tio ne ŝajnis malebla, kiam ŝi pensis pri siaj propraj infanaj jaroj. “Li ŝajnis tiel virta junulo.”