“Ĝuste tio estas la problemo. Ni povus silenti pri la afero, kompreneble, sed restas la demando – ĉu al tia homo mi deziras konfidi mian filinon?”
“Kaj la imperion”, Agripina aldiris.
“Efektive. Ne, la konkludo estas klara: Silano estas forigenda. Mi transdonos la aferon al Vitelio. Li estas cenzuristo de la senata registro. Li povos anonci, ke Silano kulpas pri maldeca konduto, kaj ke lia nomo estu forigita el la listo.”
Estas tro frue por mencii al Klaŭdio, ke ŝi volas proponi novan kandidaton por la mano de lia filino. Ŝi lasos tion al Palaso... aŭ se ŝi estos bonŝanca, Klaŭdio mem atingos la saman konkludon sen ilia sugesto. “Jes, tio ŝajnas la plej bona aliro”, ŝi diris.
Tiom konsternegis Klaŭdion la perfido kaj ekzekuto de lia edzino Mesalina , ke li ĵuris, ke li neniam plu reedziĝos. Liaj konsilantoj tamen argumentis, ke li bezonas edzinon por apogi lin en lia peza laboro, kaj ankaŭ por prizorgi la edukon de
Ne, ne, mi havas pli bonan ideon! Mi tute ne mencios liajn konsilantojn – la homoj ĉiuokaze estas tiom suspektemaj pri ili. Mi donos la impreson, ke la ideo venis de la senatanoj.
Tiom konsternegis Klaŭdion la perfido kaj ekzekuto de lia edzino Mesalina , ke li ĵuris, ke li neniam plu reedziĝos. Unu el la senatanoj tamen havis alian opinion. Lucio Vitelio estis alte taksata en la senato pro sia elstara honesteco dum la daŭro de longa kaj eminenta kariero. Li estis konsulo tri fojojn, guberniestro de Sirio, kaj krome li estis amiko de Klaŭdio de multaj jaroj. Dum parolado al la senato li asertis, ke estas esence, ke la imperiestro reedziĝu kiel eble plej baldaŭ, ĉar li bezonas edzinon por apogi lin en lia peza laboro kaj por prizorgi la edukon de liaj du junaj infanoj.
“Ni faru el ĉi tio ekzemplon por la estonteco”, li deklaris. “Ordinaraj civitanoj rajtas mem elekti sian edzinon, sed la imperiestro ne estas ordinara civitano. La elekto de taŭga kunulino havas gravecon por la tuta imperio. La senato transprenu la taskon serĉi edzinon por la imperiestro.” Tiun proponon akceptis la senatanoj kun aplaŭdoj.
Tio estis la unua fojo, kiam mi havis la ŝancon kunpretigi paroladon antaŭ ol ĝi estis deklamita en la senato. Ĝuste kiel mi revis de ĉiam – sed estas amuze, ke kiam la afero efektive okazis, mi eĉ ne rimarkis, ke finfine mi realigas mian ambicion. Tio ŝajnis tiel natura sub la cirkonstancoj: mi kaj Klaŭdio kuŝis sur niaj apartaj divanoj en la lampolumo, Vitelio staris apud la karbujo kun tabuleto enmane, kaj lia ombro moviĝis kaj gestis sur la muro dum li provis pecetojn el sia parolado. Kaj ankaŭ Palaso ĉeestis – mi kredas, ke estis ankaŭ Palaso, ĉu ne? – jes, nun mi memoras, li sidis sur tabureto en la fono por fari notojn kaj de tempo al tempo mem kontribuis iun komenton.
Mi estis tiu, kiu sugestis aldoni tiun detalon pri la ekzemplo por la estonteco, ke la senatanoj transprenu la taskon serĉi edzinon por la imperiestro. “Bonega ideo!” Klaŭdio diris. “Notu tion, Palaso.” Kaj do ni kvar kune prilaboris la paroladon, mi kiel membro de la teamo same kiel la aliaj.
“Mi vidas, ke vi konsentas, senatanoj, ke estas nia tasko konsili la imperiestron pri la elekto de edzino. Kaj, kiel vi certe konsentos, ŝi estu virino kun eminenta deveno, pruvita naskokapablo, kaj senmakula morala reputacio.
Tio estis aludo al Mesalina , kompreneble – almenaŭ tiu frazo pri la morala reputacio. Mi evitis rigardi Klaŭdion, fikse tenis miajn okulojn ĉe Vitelio dum li laŭtlegis tiun frazon, kaj sendube Klaŭdio ŝajnigis indiferenton, kiel li ĉiam faris. Kompatinda oĉjo Klaŭdio – li certe devis scii, ke komikaj aktoroj reludas la rakonton pri ŝia adultado tra la tuta imperio.
Ekzistas nur unu homo, kiu kombinas ĉiujn tiujn kvalitojn. Povas esti neniu virino en Romo, aŭ fakte ie ajn tra la imperio, de pli glora familia deveno ol Agripina . Ne necesas, ke mi memorigu vin, ke ŝi estas rekta posteulo de Aŭgusto, de sia patro Ĝermaniko, kaj de sia virta patrino.
La virta patrino estis mia kontribuo. Palaso faris aproban kapjeseton, kiam mi sugestis tion. Mi ne estis la sola pranepino de Aŭgusto, sed se iu ajn senatano missupozus, ke Vitelio aludas al Emilia , tio sufiĉus por montri, ke li rigardas la malĝustan branĉon de la familia arbo.
Ŝi estas sinjorino kun neriproĉebla reputacio, ankoraŭ sufiĉe juna por provizi la imperiestron per pliaj heredontoj,
Kompreneble mi neniel intencis fari tion
kiu, hazarde, lastatempe vidviniĝis. Ne nur tio, sed kiel posteulo kaj de la Klaŭdia kaj de la Julia sangolinioj, ŝi proprapersone unuigos tiujn du familiojn, kaj certigos finon de la rivaleco, kies ombro etendiĝis dum la lastaj tridek jaroj.”
Mi transsaltos la postan peceton... kiam li diskutis la neceson ŝanĝi la leĝon, por ke Klaŭdio povu edziĝi kun sia nevino. Tio estis la plej tikla parto de la parolado. Ĝis tiu punkto liaj aŭskultantoj sekvis simpatie, sed tiu estis la momento, kiam kelkaj el ili estus povintaj vekiĝi kaj ekkonstati precize kien la tuto kondukas. Tiu diskuto estis neevitebla en la senato, sed ne havas sencon memorigi la homojn pri tio nun. Mi saltos antaŭen ĝis tiu momento, kiam Lucio Mamio ekstaris por proponi, ke la senato sendu delegitaron al la imperiestro. Utila homo, Mamio – ni ĉiam povis fidi lin, kiam necesis defendi ian delikatan leĝoproponon.
La parolado de Vitelio estis akceptata aprobe. Oni konsentis, ke delegitaro estu sendita al la imperiestro, por instigi lin reedziĝi, kaj por rekomendi min kiel lian edzinon.
Ne, tio ne sufiĉas – tro seka. Necesas io pli entuziasma.
Spronite de la parolado de Vitelio, ĉiuj senatanoj samtempe rapidis el la ĉambro. Ili kriis, ke se Klaŭdio hezitos, ili insistos, ke li edziĝu kun Agripina , la sola taŭga kandidato kiel edzino de la imperiestro. Tiun krion transprenis la publiko, kiu atendis ekster la senatejo, kaj la tuta homamaso ekiris al la palaco. Iliaj krioj aŭdiĝis antaŭ ilia alveno, tiel ke ĝis ili atingis la Forumon, Klaŭdio jam sciis pri la afero, kaj atendis por akcepti ilin. Ricevinte la gratulojn kaj aplaŭdon de la publiko, li eniris la senatejon por anonci sian edziĝon.
– kaj por peti ŝanĝon en la leĝo, kiu rajtigos al li edziĝi kun la filino de sia frato. Delikata afero, kies sukceso tute ne estis certa, sed nia zorga preparado premiis nin per la dezirata rezulto.
Kaj tiel okazis, ke kun la beno de la senato, je 33 jaroj mi fariĝis edzino de la imperiestro.
3
En Romo
Printempe, 49 pK
La edziniĝo de Agripina kun ŝia onklo estis solenita en la printempo, proksimume duonan jaron post la morto de ŝia antaŭulino. Post ioma diskutado kun la konsilantoj de Klaŭdio, ili decidis signi la okazon per unusola tago da festado. Troigita elmontro de ĝojo estus nekonvena, aliflanke ili ne deziris doni la impreson, ke ili provas malemfazi la aferon. Krome, kiel Palaso atentigis, la publiko atendos cirkokonkursojn kaj aliajn distraĵojn, kiuj tiuj helpos firmigi la popularecon de la nova edzino de la imperiestro.
Frue en la mateno Agripina en sia flamkolora vualo forlasis la domon, kie ŝi loĝis kun Krispo post ilia reveno al Romo. Ŝi staris la lastan fojon antaŭ la ĉefpordo, kun Lucio ĉe sia flanko, momente blindigite de la brila aprila suno. Tio estas bonaŭgura komenco de la nova edzineco, ŝi pensis, kiel estas ankaŭ la gratulaj krioj de la publiko, kiu malgraŭ la frua horo staras en la placo por vidi la novedzinon ekiri al sia estonta hejmo. “La dioj benu la filinon de Ĝermaniko!” iu kriis el la homamaso, kaj aliaj ripetis la krion.