Выбрать главу

Portolito staris atendanta, akompanata de ok Numidaj portistoj en uniformoj purpuraj, samkoloraj kiel la kurtenoj. La portolito estis sendita de la palaco, imponega veturilo kun kadro el ĉizita kaj polurita ligno inkrustita de eburo, sufiĉe granda por teni du homojn sidantajn unu fronte al la alia. Ĝi antaŭe apartenis al Mesalina  por uzado dum publikaj okazoj, kaj ĝi nun estis rebeligita por Agripina . Ŝi enpaŝis, sekvate de sia honora akompanantino, Pomponia , kiu estis posteulino de ŝia avo Agripo. Lucio rajdis apude sur poneo kun purpuraj kaj oraj akcesoraĵoj, kaj du liktoroj staris pretaj por marŝi antaŭe. Krome estis dekoj da klientoj, inkluzive de Pola  kaj Polina , aldone al pastroj, muzikistoj, kaj multenombraj aliaj asistantoj. La muzikistoj ekludis, kaj kun la sono de flutoj kaj citroj, Agripina  estis portata en procesio tra la stratoj de Romo al sia nova hejmo.

Apartamento jam estis preta por Agripina  interne de la palaco, proksime al tiu de ŝia estonta edzo, sed ne tute apude. Lucio ricevis ĉambron en la sama koridoro kiel la gefiloj de Klaŭdio, Britaniko kaj Oktavia . La geedziĝa nokto estis temo de ioma intertraktado inter Agripina  kaj ŝia onklo. Necesos pasigi almenaŭ la unuan nokton kune, sed Agripina  tre klare indikis, ke laŭ ŝia intenco tio estos nura formalaĵo. Ŝi estus preferinta klarigi al la mondo, ke ne okazos seksa plenumiĝo, sed pri tiu fakto ŝi devos silenti, ĉar ĝi povus fariĝi ilo por tiuj, kiuj deziras pridubi la validecon de la geedziĝo. Ŝi tamen jam decidiĝis, ke post tiu unusola nokto, ŝi kaj Klaŭdio neniam plu kundividos litoĉambron.

Estis la kutimaj krudaj ŝercoj kaj kantoj dum la geedziĝa bankedo. Agripina  ĝentile ridetis responde al la maldecaj komentoj, same kiel ŝi faris dum siaj pli fruaj geedziĝfestoj. La situacio nepre estus embarasa por la novedzino, ĉu temus pri ŝia unua edziniĝo aŭ ŝia tria. Klaŭdio videble amuziĝis, kaj trinkis multege tro da vino. Ŝi timis, ke la kombino de la kantoj kaj la drinkado povus havi la sekvon, ke li forgesos ilian interkonsenton.

Dum krepuskiĝis, la orkestro ekludis la tradician geedziĝan himnon, kaj kun malagrabla antaŭsento Agripina  vidis alproksimiĝi sian honoran akompanantinon. Agripina  tenis sian dorson rekta, sian kapon alta, dum ŝi permesis al Pomponia  konduki ŝin en la direkton de la litoĉambro. Ŝi vidis, ke du el la gastoj flustras inter si kun signifoplenaj rikanetoj, kaj ŝi preskaŭ ruĝiĝis imagante la pensojn, kiuj trapasas iliajn mensojn. Estas vere, ke la svato ja ricevis la aprobon de la senato, sed tio signifas nenion apud la simpla fakto, ke laŭ la supozo de ĉiuj ĉeestantoj, Agripina  iras nun seksumi kun sia propra onklo.

Distris ŝin momente alblovo de freŝe tranĉita pino, kiam la sklavoj per drama gesto malfermis la pordon. Ŝajnis al Agripina , ke ŝi rigardas en fruktoĝardenon anstataŭ en dormoĉambron. Kovris la murojn pentraĵo de vivgrandaj florantaj arboj en nebulecaj bluoj kaj verdoj, kaj ĉe la du ekstremoj de la lito staris grandaj bronzaj vazoj plenaj je bonodoraj pinbranĉoj, ĉirkaŭplektitaj de printempaj floroj kaj ĉerizoj, simbolantaj la fekundecon kiu espereble benos ŝian pariĝon. Pomponia  prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin internen.

Agripina  sidiĝis sur tabureton inkrustitan de eburo por ke Pomponia  malpinglu ŝiajn juvelojn kaj transdonu ilin unu post alia al la du sklavinoj, kiuj jam atendis ŝian alvenon en la ĉambro. Tiam ŝi ekstaris por ke la triopo senvestigu ŝin ĝis ŝia mambendo. Ŝi estus preferinta reteni sian subtunikon, sed se ŝi faros tion, ĉiuj en la palaco aŭdos la onidiron jam antaŭ la posta mateno. Pomponia  eltiris malaltan remburitan tabureton de sub la lito, kaj Agripina  paŝis sur la altan matracon ĝuste kiam Klaŭdio envenis kun du servistoj.

Ŝi turnis siajn okulojn al la alia direkto dum li senvestigis sin, tiam sentis lin suprengrimpi sur la liton apud ŝi, dum Pomponia  verŝis vinoferojn al la gedioj de la Klaŭdia kaj Julia familioj kaj preĝis, ke ili benu la seksan plenumiĝon baldaŭ realigotan. Farinte tion ŝi blovestingis la lampon, kaj la servistoj retiriĝis, lasante Agripina n enlite kun ŝia onklo.

La ĉambro estis nigre senluma, sed ŝi sentis la pezon de Klaŭdio kiu premas la matracon apud ŝi, ŝi aŭdis la snufadon de lia spiro, kaj flaris la haladzon de vino, kiu ŝvebis ĉirkaŭ li. “ Pina ?” Klaŭdio diris. “Ne necesas volvi vin en la kovriloj kaj kaŭri ĉe la rando de la lito. Remetu vian tunikon, se vi preferas. Mi scias, kion ni interkonsentis, kaj mi respektos tion.”

“Kompreneble vi ne forgesis, onklo. Mi neniam dubis pri vi.”

“Ne plu onklo. Edzo. Bonan nokton, mia kara.”

“Bonan nokton.”

Li turnis sin al sia alia flanko, kaj ŝi aŭdis lin ellasi etan furzon, kies plena efiko bonŝance estis sufokita sub la kovriloj.

Agripina  profitis de la okazo por kuŝi pli komforte sur sia dorso, fiksrigardante blinde en la mallumon. Kvankam ŝi amis sian onklon, ŝi devis konfesi, ke liaj personaj kutimoj estas malplaĉaj. Eble estis tiu furzo, kiu pensigis ŝin pri Mesalina . Verŝajne ŝi estis ĉirkaŭ dekok-jara, kiam ŝi estis edzinigita al Klaŭdio. Ne estis strange, ke logis ŝin pli junaj viroj – sed tio ne pravigis la fakton, ke ŝia konduto estis nepardonebla. Nepardonebla, kaj nekredeble stulta. Finfine, ŝia edzo ja estis la imperiestro. Kun ĉiuj privilegioj de sia pozicio, kun siaj du belaj infanoj – aŭ ĉiuokaze kun unu bela infano – ŝi forĵetis ĉion pro nura fizika pasio.

Agripina  havis neniun intencon preni amanton. Estis ŝia celo esti same ĉasta kiel Livia  – kaj cetere, nun kiam ŝi estas edzino de la imperiestro, ŝi estos multe tro okupata por malŝpari tempon pri aferoj karnaj.

La unua tasko de Agripina  post sia edziniĝo estis gajni la konfidon de la senato. La senatanoj ja elektis ŝin kiel edzinon de la imperiestro, sed ŝi sciis, ke multaj el ili tamen havis dubojn pri pariĝo, kiun ili rigardas kiel incestan, kaj iuj senkaŝe voĉdonis kontraŭ ĝi. Palaso havigis al ŝi liston de tiuj, kiuj kontraŭstaris la ŝanĝon de la leĝo, kaj ŝi intencis fari sian eblon persvadi ilin, ke la decido de la senato estis saĝa. Kompreneble ŝi ne sukcesos konvinki ĉiun unuopan senatanon, sed ŝi povos almenaŭ montri al ili, ke ne ekzistas kialo por malfidi ŝin.

Agripina  sciis tute bone, ke tio, kion la senatanoj pleje malamas, estas ambicia virino. Ili volas iun kiel Livia n, kiu estis admirata pro sia laŭdinda subteno de sia edzo, kaj kiu neniam montris iun ajn intereson enmiksiĝi en senataj aferoj. Verdire tiu rolo ne logis Agripina n, kies plej profunda deziro estis ekstari en la senatejo kaj mem fari paroladon. Tamen estas senutile bedaŭri tion, kion ŝi neniam rajtos fari. Kiel majstra ludanto de triktrako, anstataŭ plendi pri malbonŝanca ruliĝo de la ĵetkuboj, ŝi devas utiligi kiel eble plej lerte la numerojn, kiujn ŝi ricevis.

Ĉiuokaze Agripina  ne volis fari la eraron de sia frato, kiu tro rapide entreprenis grandiozajn projektojn antaŭ ol lerni la fundamentojn de sia nova rolo. Unue ŝi malkovru ĉion eblan pri la devoj de la imperiestro, lia rilato kun la provincaj guberniestroj, la funkciado de la senato, kaj ĉio alia, kio povus helpi ŝin esti efika partnero de sia edzo.

La senatanoj ne estis la plej gravaj konsilantoj de la imperiestro. La plej potencaj membroj de la personaro de Klaŭdio estis la iamaj sklavoj, kiuj sukcesis grimpi ĝis la pinto de la administra hierarĥio, aĉetante la propran liberecon survoje. Narciso estis la sekretario de Klaŭdio, Palaso respondecis pri la trezorejo, dum ĉiu peto al la imperiestro devis pasi tra la manoj de Kalisto. Tiuj tri viroj praktike mastrumis la imperion, kaj estis ilia triopo, kiu manovris por faligi Mesalina n. Agripina  neniam estus povinta atingi sian nunan pozicion sen la subteno de Palaso, aliflanke ŝi sciis, ke ŝi ne estis la preferata kandidato de la aliaj du. Ĉar ŝi devos kunlabori kun ili, estas esence gajni ilian bonvolemon. Agripina  estis ofte aŭdinta Krispon plendi pri la tro grimpintaj liberigitoj, kiuj tiom forgesis siajn sklavajn originojn, ke ili postulas respektan traktadon eĉ de konsuloj kaj provincaj guberniestroj. Tiutempe ŝi konsentis kun li – kaj tamen, nun kiam ŝi devis ĉiutage trakti kun Palaso, ŝi ne povis ignori la fakton, ke la iama sklavo estas majstro de politika strategio kaj intelekta egalulo de tiuj senatanoj, kiuj malestimas lin.