Выбрать главу

Vidante kiel serioze ŝi sin dediĉas al siaj novaj devoj, Palaso estis tre preta respondi ŝiajn demandojn kaj klarigi la internajn meĥanismojn de la imperio. Ankaŭ Klaŭdio estis kontenta rakonti al ŝi pri la projektoj, kiuj okupas lian atenton, kaj se ŝi esprimis opinion, diskuti kun ŝi la detalojn. Klaŭdio ofte vespermanĝis kun unu aŭ ambaŭ el la du konsuloj kaj aliaj altrangaj senatanoj. Agripina  baldaŭ sugestis, ke ŝi volus partopreni en tiuj okazoj, por ke ŝi lernu pli pri registaraj aferoj. Bedaŭrinde, kiam ili eksciis, ke ĉeestos ankaŭ la edzino de la imperiestro dum tiuj vesperaj festenoj, la konsuloj kaj aliaj senatanoj nature kunportis siajn edzinojn, kaj tiam falis al Agripina  la tasko babili kun la virinoj, dum iliaj edzoj parolis inter si. Ŝi estus preferinta teni siajn orelojn malfermitaj por la konversacio de la viroj, tamen ŝi faris sian eblon plenumi ĉies atendojn distrante iliajn edzinojn. Kelkaj el tiuj estis vere tre junaj, kelkajn jardekojn malpli aĝaj ol siaj edzoj, sed memorante, kiom ŝi mem estis danka tuj post sia unua edziniĝo pro la kuraĝigo de Valeria , ŝi provis laŭeble faciligi por ili la okazon.

Oni ofte aŭdas kritikojn pri Klaŭdio, kiu permesis al sia edzino influi liajn politikojn.

Ne, mi ne skribu tion. Tiom da senatanoj opinias, ke virino ne kapablas kompreni politikajn aferojn – mi skribas ĝuste tion, kion ili volas aŭdi. Mi bezonas malpli rektan aliron.

Klaŭdio ne estis la unua imperiestro, kiu kundividis siajn zorgojn kun sia edzino. Li imitis sian praonklon, la dion Aŭgusto, kiu kutimis diskuti ŝtatajn aferojn kun sia edzino Livia . Same kiel Klaŭdio sekvis laŭ la vojo kie unue paŝis Aŭgusto, tiel mi faris mian eblon paŝi laŭ la spuroj de Livia .

Kompreneble la situacio ne estis precize sama, ĉar Livia  neniam estus permesinta al si verki siajn memoraĵojn kaj atentigi la homojn pri sia rolo en la decidoj de sia edzo. Ŝi estis tute kontenta lasi al Aŭgusto la gloron pro politikoj, kiuj fakte estis ŝiaj.

Mi memoras, tuj antaŭ ol mi estis edzinigita al Domicio... Mi estis en la ĝardeno kun Livia . Verŝajne ni estis en Baulo, ĉar mi memoras la fontanon kun delfenoj, kiuj elŝprucigis akvon el siaj buŝoj. Mi sidis ĉe la rando de la divano de praavinjo... La suno brule ardis, kaj ŝia divano estis lokita en la ombro de la fontano, kie venteto alblovis niadirekten la akvogutetojn kaj priŝprucetis niajn vestojn. Praavinjo klarigis al mi, kiel ŝi persvadis Aŭguston doni pli da potenco al la komunumoj ekster Romo. Stranga afero por rakonti al dektri-jara knabino. Sed la politikoj de Aŭgusto ne estis la vera temo – ŝi volis instrui al mi la arton faligi sugestojn en la orelon de mia edzo, dum mi lasos lin kredi, ke li elpensis ilin mem.

Livia  estis multe pli populara ol mi – mi scias tion. Estas facile populari, se oni estas kontenta resti edzineto ĉiam en la ombro de sia edzo, de tempo al tempo uzante sian influon por fari al iu komplezon, ĝuste kiel la homoj atendas. Se tio estus sufiĉinta por mi, mi restus ankoraŭ nun ĉe la kortego, mi influus mian filon per sugestetoj kaj aludoj, mi persvadus Senekon per ĉarma rideto... sed ĉu tion mi deziras? Livia  neniam ĝuis la sperton skerme debati dum aŭdienco kun rapidmensa ambasadisto.

En la parolado per kiu li rekomendis Agripina n al la senato, Vitelio asertis, ke ŝi estos la ideala homo por prizorgi la senpatrinajn infanojn de Klaŭdio. Tio ne estis la aspekto de ŝia nova rolo, kiu pleje interesis Agripina n, sed ŝi intencis montri, ke ŝi plenumos serioze tiun parton de siaj devoj.

Oktavia  estis lerta knabino, kaj Agripina  vidis, ke ŝi profitos de kompleta eduko pri la Grekaj lingvo, historio kaj literaturo, same kiel ŝi mem ricevis kiel infano. La inoj de la Julia familio ĉiam estis bone edukitaj. Provizore Lucio partoprenis en la lecionoj de sia kuzino. Ilia instruisto, Ĥeremono, informis Agripina n, ke li estas vere entuziasma pri Homero kaj Virgilio, kaj facile parkerigas longajn poemojn. Li ankaŭ ĝuas retorikon, kaj ŝategas verki kaj deklami paroladojn. Kiel sia onklo Gajo, Lucio havis talenton pri aktorado – ŝi povis imagi lin kiel advokaton, kiam li estos pli aĝa, kiu prezentos sian paroladon kun dramecaj gestoj. Tamen li estis maldiligenta, kaj kvankam li faris siajn lecionojn bone kiam li donis al tio sian atenton, li multe pli interesiĝis pri la faroj de la ĉarkonkursistoj ĉe la Cirko. Li povis citi la nomojn de ĉiuj konkursistoj kaj iliaj ĉevaloj, listigi la konkursojn, kiujn ili gajnis – Agripina  sciis, ke tio estas tipa konduto de knabo liaaĝa, kaj tamen ŝi bedaŭris, ke li ne montras pli da emo al historio. Estis bonŝance, ke li aĝis du jarojn pli ol Oktavia , alie lia lerta kuzino estus povinta facile superi lin.

Pli serioza demando estis, kion fari pri la pli juna frato de Oktavia . Agripina  hezitis atentigi Klaŭdion pri la mankoj de lia filo, sed ne pasis multe da tempo antaŭ ol li mem aludis al tiu temo. “Mi esperis, ke Britaniko venkos siajn problemojn, sed verdire ĝis nun mi vidas nenian signon, ke tio okazos. Li ankoraŭ ne finlernis la alfabeton, li ne povas skribi du frazojn sen eraro – kaj mi parolas nur pri la Latina. Pri la Greka ni eĉ ne pensu.”

“Eble li pliboniĝos kreskante.” Agripina  sciis, ke tio estas malverŝajna, sed estante nun edzino de Klaŭdio, ŝi sentis la devon konsoli lin. “La homoj diris similajn aferojn pri vi, kiam vi estis infano – ĉu vi ne rakontis al mi, ke Aŭgusto estis konvinkita, ke vi havas mensajn mankojn?

“Tio estas vera”, Klaŭdio diris, “sed mi neniam havis problemon pri miaj lecionoj. La sola afero, kiun Britaniko ŝajnas kompreni, estas bestoj. Musoj, skaraboj, testudoj, birdoj, simioj... li malŝparas horojn rigardante la okazaĵojn en tiu simiokaĝo – foje mi preskaŭ imagas, ke li parolas kun ili.”

Inundis Agripina n ondo de tenereco al ŝia onklo. Ŝi memoris lin ĉe la nomceremonio de Britaniko – tiam la nomo estis Ĝermaniko – kiu fiere prezentas sian filon al siaj familiaj dioj. Ŝi prenis liajn manojn. “Mi tiom bedaŭras, oĉjo Klaŭdio. Vi estas malbonŝanca pri viaj filoj.”

Li premis ŝian manon responde, ridetante pro ŝia reglito al tiu pli intima nomo.

“Kion diras lia instruisto?” Agripina  demandis.

“Li senesperiĝas. Li provis puni la infanon, sed bati lin ne plibonigis la situacion – eĉ male. Tial mi diris al li, ke li lasu la knabon trankvila. Se li vere ne kapablas lerni, ne havas sencon turmenti lin.”