Выбрать главу

“Mi demandas min, ĉu Sosibio estas la plej taŭga instruisto por Britaniko”, Agripina  diris. “Ni devus serĉi iun kun pli da pacienco...” Ŝi silentiĝis, konsiderante enmense la disponeblajn elektojn. “Kion vi pensus pri la malnova instruisto de Lucio – Aleksandro? Mi aŭdis lastatempe, ke li ĵus eldonis traktaĵon pri la prizorgado de abelujoj. Li estus ideala por Britaniko.”

“Ideala, se ni intencus, ke la knabo fariĝu abelisto. Tio, kion li bezonas je sia aĝo, estas gramatiko kaj historio.”

Agripina  pensis en si mem, ke malverŝajne Britaniko iam ajn sukcesos en tiuj fakoj, sed ŝi ne volis doni la impreson, ke ŝi enmiksiĝas en la planoj de Klaŭdio rilate al lia filo. Krome, estis alia afero kiun ŝi deziris diskuti kun li de kiam ili geedziĝis, kaj ŝi taksis, ke ĉi tiu povus esti la ĝusta momento por mencii tion. “Se temas pri la edukado de la knaboj, mi pensas de iom da tempo, ke Lucio devus nun transiri al la posta paŝo. Mi volus komenci pretigi lin por la politika vivo en Romo.”

“Ĉu ne estas iom tro frue por tio? Kiom li aĝas nun – dek du jarojn, ĉu ne? Kial ne atendi, ĝis li oficiale plenaĝiĝos?”

“Mi konsentas, ke estas iom frue, sed mi daŭre pensas pri Boteto. Se praonklo Tiberio nur estus permesinta al li ricevi taŭgan edukon, li ne estus farinta tiom da stultaj eraroj.”

“Fakte, li povus esti imperiestro ankoraŭ nun”, Klaŭdio diris.

Agripina  ridis. “Kaj vi ankoraŭ vivus trankvile en via kampara bieno kaj verkus historiojn.”

“Kaj mi scivolas, kie estus vi? Mi dubas, ĉu vi estus volinta edziniĝi kun via maljuna onklo, se mi ne estus la imperiestro.”

“Tiuokaze mi estus perdinta la plej bonan edzon, kiun mi estus povinta trovi.”

“Eminente diplomatia respondo. Ĝuste kiel mi atendas de la edzino de la imperiestro. Kaj nun diru al mi – kiu estus la ĝusta homo por instrui Lucion pri politikaj aferoj en Romo? Mi ne dubas, ke vi jam havas iun en la menso.”

“Nu, vi pravas, sed mi ne certas, kion vi opinios pri mia ideo. Mi pensas pri Seneko.”

“Seneko!” Klaŭdio estis trafita de surprizo – ŝi vidis, ke li mem neniam estus pensinta pri tiu nomo. Post tiu unua elkrio, li silentiĝis. Agripina  atendis dum li murmuris al si mem, ensuĉante siajn lipojn dum li konsideris ŝian sugeston. “Verŝajne tio estus farebla”, li diris finfine. “Estis la ĝusta afero siatempe sendi lin en ekzilon, sed kio ajn okazis inter li kaj Livila , tio estas de la pasinteco.”

“Nenio okazis inter li kaj Livila  – la tuta afero estis misprezentata.”

“Eble”, Klaŭdio diris. “Sed kio donas al vi la ideon, ke li estus la ĝusta instruisto por Lucio?”

“Lucio havas talenton por retoriko. Kaj Seneko estas brila verkisto – ĉu vi legis liajn lastajn eseojn?”

“Pli da stilo ol da enhavo, laŭ mi. Sed ĉiuokaze, mia kara, Lucio estas via filo, ne mia. Se laŭ via opinio Seneko estus la ĝusta homo por tiu posteno, mi ne kontraŭstaros. Kaj verŝajne ja venis la momento por permesi al li reveni al Romo. Li jam skribis plurajn fojojn petante, ke mi pardonu lin. La tempo ne ŝajnis ĝusta antaŭe, sed... aferoj ŝanĝiĝas.”

Agripina  supozis, ke ŝia onklo pensas pri sia antaŭa edzino. Mesalina  estis la homo, kiu akuzis Senekon, kaj se ŝi estus povinta mem decidi, li estus ekzekutita. Estis Klaŭdio, kiu ignoris la dezirojn de sia edzino, kaj petis la senaton malpliigi la severecon de la puno, tiel ke Seneko estis kondamnita nur al ekzilo.

“Kaj pri Britaniko...” Klaŭdio diris. “Ni povus provi tiun instruiston, kiun vi rekomendas. Verdire mi scias delonge, ke li ne havas la ĝustan temperamenton por publikaj aferoj. Mi alkroĉis min al la espero, ke kreskante li pliboniĝos, sed... lastatempe mi komencas vidi, kiu povus esti mia vera sekvonto.”

La tuja penso de Agripina  estis, ke Klaŭdio parolas pri Lucio. Sed ŝi ne intencis fuŝi la situacion per tro frua malkaŝo de siaj planoj. Ŝi tenis sian mienon neŭtrala, dum ŝi atendis la klarigojn de sia onklo.

“Ĉi tio estas afero, kiun mi neniam menciis al iu ajn”, Klaŭdio daŭrigis, “sed laŭ mia sento, mi tamen havas sekvonton – nur ke tiu ne estos Britaniko.” Li rigardis ŝin kun ioma embaraso. “Kio pri Oktavia ?”

“ Oktavia !” Agripina  preskaŭ aldiris: “Sed ŝi estas knabino!” Ŝi formordis la vortojn apenaŭ ĝustatempe, konsternite kiel facile ŝi cedis al la sama pensomaniero, kiu tro ofte blokis ŝiajn proprajn ambiciojn. Aliflanke, necesas esti realisma. “Sed mi ne komprenas. Kiel Oktavia  povos esti via sekvonto?”

“Evidente mi ne nomumos ŝin rekte. Mi jam havas sufiĉe da malamikoj en la senato – tio nur konfirmus ilian opinion, ke mi ne taŭgas kiel reganto. Necesas aliri ĉi tion pli prudente. Mia ideo estas, ke ne anoncante tion rekte, ŝi povus kundividi la potencon kun sia edzo.”

Agripina  sciis, ke ŝi ne tro avide reagu al sugestetoj. Ŝi parolis kviete: “Vi volas diri, ke ŝi devos esti la edzino de via sekvonto.”

“Precize. Oktavia  kaj Lucio. Nu, nu, Pina , estas senutile rigardi min kun tiuj grandaj okuloj, kvazaŭ tia ideo neniam eniris vian kapon. Ne ŝajnigu, ke vi ne pensadas pri tio la tutan tempon, de kiam Silano estis tiel oportune elpuŝita de Vitelio – kaj sendube ankaŭ tio por vi ne estis absoluta surprizo.”

Agripina  ne povis subpremi ridon. “Nu, mi ne diros, ke la penso ne trairis mian menson.”

“La afero estas iom ekster la normoj, kompreneble. Nun kiam ni estas geedzoj, ili estas gefratoj – almenaŭ teorie. Sed tio devus esti relative facile solvebla. Se la senatanoj konsentis, ke mi edziĝu kun mia nevino, devus esti eble konvinki ilin, ke Oktavia  edziniĝu kun sia vicfrato. Eble ni povos persvadi Vitelion fari denove unu el siaj elokventaj paroladoj.”

“Ne necesas rapidi”, Agripina  diris. “Ni ne volas doni la impreson, ke ni forigis Silanon por liberigi la vojon por Lucio.”

“Ĉu tion ni ne faris?” Klaŭdio diris. “Ĉiuokaze, kiel kutime vi pravas, mia kara. Ne necesas tuj fari la anoncon. Kaj intertempe ni ekpensos pri la eduko de Oktavia . Vi kaj viaj fratinoj montris al mi, kiel knabinoj povas profiti de trejnado pri retoriko.”

Kaj filozofio , Agripina  pensis ironie en si mem. Ĝuste tio detruis Livila n. Kiam Seneko alvenos, ŝi ordonos al li ne plenigi la kapon de Lucio per nepraktikaj konsideroj pri la ideala reganto. Anstataŭe li donu firman fundamenton de juro, retoriko, historio, geografio, kaj ĉiuj aliaj fakoj bezonotaj de la junulo, kiu iun tagon edziĝos kun la filino de Klaŭdio kaj estos proklamata kiel sekvonto de la imperiestro.

Kiel edzino de Klaŭdio mi transprenis la respondecon pri la edukado de liaj gefiloj. Oktavia  senprobleme povis profiti de nivelo de instruado normale rezervata por knaboj. Ŝi faris lecionojn kun Ĥeremono el Aleksandrio, kiun oni ankoraŭ nun memoras kiel aŭtoron de tridek-voluma historio pri lia naskiĝlando. Li ofte diris al mi, ke lia nova lernanto estas mense same vigla kiel iu ajn knabo. Sub lia gvidado ŝi lernis skribi flue en la Greka, kaj pruvis, ke ŝi heredis la talenton de sia patro pri historio.

Britaniko aliflanke apenaŭ interesiĝis pri intelektaj okupoj. Li senesperigis sian instruiston, Sosibion, kiu estis klera homo kun malmulta kompreno pri la bezonoj de malgranda knabo. Mi persvadis Klaŭdion, ke Britaniko estos pli kontenta, kaj verŝajne lernos pli, kun malpli postulema instruisto.

Aleksandro estis la perfekta elekto – li estis dikulo ne tre sanaspekta, kun hararo jen kaj jen maldensiĝinta kiel eluzita ursofelo. Li estis same kontenta kiel Britaniko pasigi horojn detale diskutante la farojn de tiuj naŭzaj bestetoj, kiujn la plejmulto da homoj simple surtretas. Komence Klaŭdio ne estis konvinkita ĉu li estas taŭga anstataŭanto. Sed kiam li konstatis, ke la nova instruisto legas kun la knabo Aristotelon, li konsentis, ke mia ideo estis ĝusta.