“Jes, mia patrino ĉiam prizorgis siajn proprajn interesojn, kaj ŝi sukcesis tute bone.” Pina menciis sian patrinon kun vibro de defio, kvazaŭ ŝi tuŝus temon malpermesatan.
Valeria hezitis momentete. “Nu, kompreneble, ŝi havis multajn infanojn, ĉu ne? Sed mi ĉiam pensas, ke se virino oficiale rajtas prizorgi siajn proprajn aferojn nur post nasko de tri infanoj, kial oni konsideru ŝin malpli kapabla, se ŝi naskis nur du – aŭ unu?”
“Aŭ neniun”, Pina aldiris, kaj ili ambaŭ ridis.
“Kiel vi rilatas kun la servistaro? Mi ĉiam pensas, ke estas pli facile havi la ĉeeston de bopatrino, kiam oni unue edziniĝas – tiel almenaŭ ne necesas tuj transpreni la taskon direkti la domanaron tute sola.”
“Mia praavino donis al mi multajn utilajn sugestojn. Ŝi diris al mi, ke la plej bona maniero por ricevi kunlaboron de la gesklavoj, estas peti iliajn konsilojn.”
“Tio sonas iom riske. Se oni tro multe cedas al la sklavoj, poste ili tute ne obeas la ordonojn.”
“Avinjo diris, ke se mi ne komprenas, kion mi faras, ili ĉiuokaze rekonos tion, kaj ke tiam ili ne respektos miajn ordonojn. Ŝi diris al mi, ke mi ne ŝanceliĝu pri la aferoj, pri kiuj mi certas, kaj ke mi ne diru stultaĵojn pri la cetero. Tio ŝajnas funkcii, ĝis nun.” Pina povis diri tion tute sincere. Ŝi estis rimarkinta, kiel Livia parolas al la membroj de sia domanaro. Ŝi neniam kriis senpacience, kiel foje faris la patrino de Pina , sed asertis kion ŝi volas per kvieta tono, kiun neniu, inkluzive de ŝiaj pragenepoj, eĉ imagis malobei. Pina iam provis la saman voĉon al la sklavestro de Domicio, viro kvardek jarojn pli aĝa ol ŝi. La ruzaĵo, ŝi konstatis, estas subpremi eĉ la plej etan sugeston de necerteco en siaj tono kaj mieno. Kiam ŝi faris tion la unuan fojon, ŝi sentis sin kiel aktoron ludantan rolon. Ŝi kredis, ke la homo rimarkos tion, sed li nur respondis: “Laŭ via deziro, mia sinjorino”, kaj plenumis ŝian komandon kun perfekta efikeco.
“Mi neniel kuraĝus malkonsenti kun la patrino de la imperiestro”, Valeria diris. “Kvankam mi ja iam konis virinon, kiu estis tute regata de sia sklavino. Kiam ŝi ordonis al la sklavino frizi ŝin, la ino kutimis respondi...”
Pina kapjesis, nur duone aŭskultante. La aliaj gastoj diskutis ion, ŝi ne certis kion, sed ŝi kredis aŭdi la nomon Druso. Ĉu ili parolas pri ŝia frato? Ŝi respondis distrate al Valeria , murmurante konsente de tempo al tempo, dum ŝi streĉis siajn orelojn por sekvi la konversacion ĉe la alia flanko de la tablo. Ŝi aŭdis mencion pri Ĝermanujo kaj ion pri batalo. Eble ili ne parolas pri ŝia frato; li ne estas la sola Druso en la familio.
Pina konstatis, ke Valeria silentiĝis kaj atendas ŝian reagon. Ŝi forŝiris sian atenton de la konversacio de la viroj. “Jes, jes”, ŝi diris. Bonŝance ĝuste tiam la sklavoj aperis kun korboj da abrikotoj kaj piroj, kaj Valeria reiris al sia propra divano.
Estis paŭzo dum la gastoj elektis siajn fruktojn, kaj Pina konstatis kun seniluziiĝo, ke kion ajn ili diris pri Druso ŝi maltrafis. Kelkaj minutoj pasis antaŭ ol unu el la gastoj reprenis la konversacion. “Naŭcent viroj estis buĉitaj en tiu arbaro”, li diris, formordante la pinton de abrikoto kaj elpremante la kernon, “kaj kvarcent mortigis sin por eviti kaptiĝon – pli ol mil mortoj, kiuj ne estus devintaj okazi. Se iliaj oficiroj estus agintaj pli modere...” La homo aspektis iom konata. Pina fiksrigardis lin, provante memori, kie ŝi jam vidis lin.
“Kaj finfine la imposto ne estis nova afero”, diris la edzo de Valeria . “Ĝi validas de almenaŭ dudek jaroj.”
“De la tuta provinco oni elsuĉis la sukon! La barbaroj estis perdintaj ĉion. Ili estis devigataj vendi siajn brutojn...” Subite Pina rekonis la viron; ŝi vidis lin ĉe sia hejmo, antaŭ ol oni sendis ŝin kaj ŝiajn fratinojn loĝi ĉe Livia . Junio Rustiko estis lia nomo. Li antaŭe estis regula gasto ĉe la festenoj de ŝia patrino.
“Ĉu do, Junio Rustiko, vi volas diri, ke se la barbaroj kontraŭstaras iun imposton, ili rajtas venĝi sin kontraŭ niaj trupoj?”
“Vidu, se homo prenas bastonon kaj atakas krabroneston”, respondis Rustiko, “kiam ĉiuj krabroj zumas eksteren kaj pikas lin ĝismorte, oni ne kulpigas la krabrojn. Oni diras: kia malsaĝulo, kiu incitis ilin.”
“Eble jes”, la konsulo rebatis, “kaj tamen la postan tagon oni sendas aron da sklavoj por flamigi la neston.”
“Restas la fakto”, Rustiko diris, “ke Druso sciis, kiel aranĝi la aferon sen la neceso inciti la neston. Li kolektis la imposton, kvin mil felojn – sed li faris tion laŭ sagaca maniero. Li petis bovofelojn, ne bubalajn. Li ne postulis de la barbaroj pli ol ili povis doni, kaj reage al tio ankaŭ ili pretis konduti racie.” Leviĝis en Pina sento de fiero. Kompare kun la aliaj homoj en la ĉambro ŝi estis nura infano, sed nur ŝi havis Druson kiel avon. Por kelkaj el ili li estis malproksima parenco, por la plejmulto eĉ ne tio. Kaj krome Druso sciis, kiel trakti kun la barbaroj kaj kiel agi diplomatie. Li ne estis la malsaĝulo, kiu ĵetis sin kontraŭ la krabroneston kaj bategis ĝin per bastono.
“Tio sonas kiel interesa retorika ekzerco”, Domicio diris. “ Ĉu barbara tribo meritas punon, se ĝi atakas Roman legion responde al maljusta impostopostulo? ”
“Se temas pri retoriko, Gneo Domicio, mi aŭdis, ke okazos interesa deklamado ĉe la domo de Pomponio”, Ĝemino diris. “Vi nepre petu de li inviton.”
“Dankon, oni jam aldonis min al la gastolisto.”
“Kial vi mem neniam organizas deklamovesperon?” Rustiko demandis Domicion. “Vi estas tiel talenta oratoro – kiam vi permesos al viaj amikoj ĝui vian arton?”
Domicio etendis sin senenergie. “Mi ne volas ĝeni min per tia afero – organizi ĉion, kaj la tutan nervan streĉon, nur por distri kelkajn amikojn.”
Pina esperis aŭdi pli pri sia avo kaj la krabronesto en Ĝermanujo, sed estis klare, ke la konversacio moviĝis al novaj temoj. Ĝenerale, tamen, ŝi estis kontenta pri la vespero. Kiam la gastoj estis for kaj ŝia edzo demandis: “Ne tro enuige, espereble?”, ŝi povis respondi kun sincero: “Ne, mi ĝuis la okazon.” Tiam, memorante ke praavinjo konsilis ŝin aŭskulti la invititojn de sia edzo, ŝi pensis, ke ŝi devus fari ian inteligentan komenton pri la konversacio. “Mi aŭdis Junion Rustikon diri, ke vi aranĝu deklamadon por viaj amikoj.”
Domicio aŭdigis etan ridon. “Efektive. Fakte tio ne estas malbona ideo... sed tro da laboro. Mi ne scias, ĉu mi volas tiom da ĝeno.”
“Li diris, ke vi estas talenta oratoro.”
“Jes, li agas amikeme en ĉi tiu periodo. Li esperas, ke mi subtenos iun junan parencon lian, kiu bezonas helpon por progresi en sia kariero.”
“Sed vi ja interesiĝas pri retoriko. Mi ŝatus iam aŭdi vin deklami.”
Domicio rigardis ŝin scivole. “Ĉu vere tio interesus vin? Tio ŝajnas stranga gusto por kna... por junulino kiel vi.”
“Nu, vi ja estas mia edzo. Mi ŝatus scii, kion mia edzo faras.”
Nun Domicio ne subpremis sian ridon. “Ne multe, laŭ mia onklinjo. Ĉiuokaze, vi prefere enlitiĝu. Ĉu vi ne devas leviĝi frue por viaj lecionoj morgaŭ matene?”
Pina etendis siajn krurojn. Post sia edziniĝo antaŭ ok monatoj, ŝi alkutimiĝis dormi sola. Komence mankis al ŝi Sinjo. Kvankam ili emis kvereli dum la tago, post mallumiĝo la varma proksimeco de ŝia fratino donis al ŝi senton de sekureco. Ŝi rulis sin surdorsen, kaj poste surflanken. La vespero estis stimulinta ŝin, kaj nun estis al ŝi malfacile silentigi siajn pensojn kaj perdiĝi en dormado. Ŝi ripetis enmense la plej notindajn momentojn de la vespero. Ŝi ĝuis renkonti Valeria n, kaj eble ŝi entreprenis la unuajn paŝojn por fariĝi helpantino de sia edzo. La afero kiu tamen pleje plaĉis al ŝi estis la laŭdado de ŝia avo Druso. Tio estis aŭtentika laŭdo, ne intencita kiel komplimento al ŝi; la parolantoj eĉ ne konsciis, ke ŝi aŭskultas. Druso estis sagaca kaj diplomata, kaj li persvadis la sovaĝajn ĝermanojn pagi sian tributon sen inciti ilin al ribelo. Verŝajne li similis al avinjo Livia , Pina pensis. Li sciis, kiel igi la homojn plenumi liajn dezirojn ne vekante en ili indignon.