Pina ŝanĝadis sian pozicion. Ĉu ŝi voku sklavinon por flamigi la lampon? Ŝi eksidis en la lito kun duona intenco voki sian servistinon Alkasta , kiu dormis en la malgranda vestoĉambro apude. Tiam ŝi ŝanĝis sian ideon kaj rekuŝiĝis. La luno brilis internen tra la lamenoj de la fenestroklapoj, ĵetante lumradiojn sur la murpentraĵojn. Domicio estis doninta al ŝi ĉi tiun ĉambron kun perspektivo al la ĝardeno, kaj li komisiis unu el la plej famaj pentristoj en Romo por beligi la murojn laŭ ŝiaj instrukcioj. Ŝi unue havis la ideon mendi bildon de Hortensia , kiu alparolas la tri regantojn, sed ne volante tiel videble malkaŝi siajn plej intimajn dezirojn, anstataŭe ŝi elektis la scenon, kiam Araĥno kaj Minervo konkurencas por montri, kiu estas la pli lerta teksisto. Tio estis unu el ŝiaj plej amataj rakontoj el Metamorfozoj de Ovidio. Pina ŝategis la priskribon de la mortemulino kaj la diino, kiuj kuntiras siajn jupojn kaj ĵetas sin en batalon kiel du ĉaristoj: la delikatajn nuancojn de la fadenoj, la perfektajn miniaturajn scenojn. Pina dankis sian edzon pro lia malavara donaco, sed verdire la fina rezulto seniluziigis ŝin. La pentristo tre zorge desegnis Araĥnon kaj Minervon, sed li ne donis sufiĉan atenton al la detalo, kiu pleje plaĉis al Pina : la teksaĵoj. Iu ajn virino tuj vidus, ke malkiel Ovidio li neniam atente rigardis teksokadron.
Pina havis neniun dubon, kial Domicio faris ĉion por plenumi ŝiajn dezirojn pri la ĉambro. Li sentis kulpon, ke anstataŭ dividi sian liton kun sia edzino, tiu honoro estas rezervita por ŝia servistino. Eklogo laŭ ŝia scio nun estas graveda. Ŝi ne menciis tiun fakton al Pina , sed Pina ja kaptis la ŝercajn aludetojn de la aliaj sklavinoj, komentojn kiujn laŭ ilia supozo ŝi estas tro naiva por kompreni. Eklogo ankoraŭ venis en la ĉambron de Pina ĉiumatene por mastrinece direkti la sklavinojn dum ili ligis ŝian robon kaj tordis ŝiajn harojn en la buklilo, kaj Pina rimarkis la pezan manieron laŭ kiu Eklogo apogis sin kontraŭ la lito, senkonscie karesante la propran ventron, kvazaŭ ŝi karesus hundidon. Ŝiaj vestoj estis multe pli bonkvalitaj ol tiuj de la aliaj sklavinoj. Pina sciis, ke ŝi estus devinta peti konsilojn de Livia pri la afero, sed ŝi sentis sin tro humiligita por mencii ĝin. Nun estis tro malfrue.
Post la morto de sia filo, Tiberio malaperis el Romo dum longaj periodoj, preferante loĝi en sia kampara bieno en Kampanio. Tiuj forrestadoj fariĝis ĉiam pli longaj, ĝis finfine, dek du jarojn post sia elektiĝo kiel imperiestro, li entute retiriĝis al la insulo Kapreo. Pri tiu decido kuraĝigis lin Sejano, kiu profitis de liaj longaj malĉeestoj por akiri ĉiam pli grandan potencon. Laŭŝajne Tiberio ankoraŭ regis. Li ricevis raportojn pri ĉiuj laboroj de la senato, kaj li skribis regule al la senato por sciigi siajn decidojn pri diversaj aferoj. En la realeco, ĉiuj korespondaĵoj kun la imperiestro pasis tra la manoj de Sejano.
Plurfoje oni anoncis, ke Tiberio revenos al Romo. Du fojojn li efektive alproksimiĝis al la urbo, sed kiam lia ŝipo jam estis videbla de la muregoj, li ŝajne perdis kuraĝon kaj retiriĝis. Kaj tiel okazis, ke Romo restis sub la rego de Sejano.
La remiloj moviĝis ĉiuj samtempe, elegante kiel linio de dancistinoj, la remiloj moviĝis malantaŭen kaj la ŝipo saltis antaŭen. Kiel bluega estis la maro ĉirkaŭ Pontio, turkise blua, kun la lumo trembrilanta laŭ la surfaco. Tio memorigis min pri tiuj longegaj tagoj, kiam mi marŝis laŭ la roka krutaĵo, tagon post tago post tago. Eĉ tiam, kiam mi rigardis malsupren al la blu-verda maro, estis momentoj, kiam mi estus povinta senti min preskaŭ trankvila – se ne estus tiu nodo en mia ventro, tiu konstanta teruro ŝvebanta super mi. Teruro pro tio okazinta al mia patrino, teruro pro tio okazinta al miaj fratoj, teruro pro tio eble okazonta al mi.
Mi staris kun Klaŭdio mia edzo apude, la remiloj moviĝis laŭtakte, la ŝipo saltis antaŭen trans tiujn glimantajn ondojn. Super ni estis brile blua ĉielo, kaj tie en la distanco estis Pontio, mia hejmo, mia malliberejo, kie mi pasigis kvarcent kvardek ses tagojn de mia vivo. Mi vidis la domon kun ĝiaj blanke farbitaj muroj kaj ruĝaj tegmentoj. “Jen ĝi”, Klaŭdio diris. “Baldaŭ ni albordiĝos.”
La nodo revenis al mia ventro, la sama nodo kiun mi sentis, kiam mi marŝis laŭ la alta krutaĵo dum tiuj kvarcent kvardek ses tagoj en Pontio. Mi supozis, ke la nodo estas for, dissolviĝinta, sed kiam mi revidis la domon, ĝi reaperis.
“ Ne! Ne!” mi volis krii. “Turnu la ŝipon! Ni reiru hejmen!” Sed la muzikistoj plu ludis, la mevoj plonĝis tra la aero, kaj mi diris nenion.
Malpli granda insulo ekaperis, ĝuste kiel mi kutimis vidi ĝin de la pinto de la krutaĵo: Pandaterio. Klaŭdio ne komentis. La insulo havis por li neniun signifon – li ne sciis, ke mi fiksrigardis ĝin ĉiutage, imagante mian fratinon promenanta laŭ la krutaĵo, same kiel mi faras, kaj pensanta pri mi same kiel mi pensas pri ŝi. Kompatinda Livila , kreskinta tiel dika kaj senforma. Kiam mi revidis Pandaterion, mi sentis naŭzon. Sklavo proponis al mi teleron da mielkovritaj figoj. Mi rifuzis kun rideto.
Tiberio neniam reiris al Romo. Kelkfoje li alproksimiĝis preskaŭ ĝis la muregoj, sed tiam li returnis sin. Li ne povis fronti la memorojn, kiuj atendis lin tie embuske. Kio ili estis? Kiaj estis la pensoj, la memoroj, kiuj kaŭzis al li tiom da teruro?
Tiberio estis kuraĝa homo. Li povis sidi surĉevale meze de batalo dum ĵetlancoj flugis ĉirkaŭ lia kapo. Kaj tamen li ne povis konvinki sin reiri al Romo.
Mi estis pli kuraĝa ol Tiberio. Mi paŝis laŭ la trabo malsupren al la bordo, kaj sen videbla agitiĝo salutis la homojn, kiuj staris sur la kajo por renkonti sian imperiestron kaj lian edzinon. Ni spektis la konkursojn, kiujn oni organizis niahonore, kaj aŭskultis la ĥoron, kaj estis portataj enbarke ĉirkaŭ la insulo por vidi la fiŝbredejojn. Klaŭdio demandis, ĉu mi volas viziti la domon, kie mi loĝis dum mia ekzilo, sed mi respondis, ke malfruiĝas. La ĉefaj familioj estis invititaj al festeno sur nia ŝipo, kaj mi ridetis kaj komplezeme babilis kun ili kaj aŭskultis la muzikistojn. Neniu krom mi sciis pri la nodo en mia ventro. Ĝi ne dissolviĝis ĝis ni forlasis Pontion kaj reatingis nian propran vilaon en Antio.
Dum Tiberio restis en sia memelektita ekzilo de la ĉefurbo, Sejano iom post iom ricevis ĉiujn povojn de la imperiestro krom la titolo mem. Senatanoj ariĝis ĉirkaŭ li, ĉar necesis peti lian aprobon por ĉiuj ajn projektoj, kiujn ili deziris entrepreni. Unu el la plej hontindaj vidaĵoj de tiuj jaroj estis la amaso da senatanoj, kiuj atendadis ĉe lia pordo kiel ordinaraj popolanoj, humile petante de liaj liberigitaj sklavoj la rajton eniri.
Ne eblas dubi, ke kiam la filo de la imperiestro estis forigita el la sceno (ĉar lia morto ne estis natura, kiel ĉiuj nun scias)
Ĉu mi memorigu la homojn pri tio? Temas pri delikata ekvilibro – kiel kulpigi Sejanon sen samtempe enplekti onklinon Livila ? Kompatinda onjo – ŝi traktis nin tri knabinojn tre dolĉe. Ŝi donis al mi tiun belegan eburan kesteton – mi ne memoras kiam mi laste vidis ĝin, ĝi devas esti unu el la aĵoj venditaj de Boteto. Dum ŝi parolis, oni ĉiam ricevis la impreson, ke ŝi samtempe kontrolas la ĉirkaŭaĵon, ŝi parolis rapide per subpremata murmuro, kaj se onklo Druso eniris la ĉambron ŝi ŝajnis ŝrumpi. Tiam li alproksimiĝis kaj envolvis ŝin en ursa brakumo, dirante: “Mia kara edzineto – ĉiam tiel babilema”, kaj ŝi ridetis laŭ streĉita maniero kaj klopodis mieni kontente.