Выбрать главу

Ne eblas dubi, ke post la morto de la filo de la imperiestro

Ne havas sencon eviti la veron. Ĉiuj scias, ke Druso estis venenita.

Ne eblas dubi, ke kiam la filo de la imperiestro estis forigita el la sceno (ĉar lia morto ne estis natura, kiel ĉiuj nun scias), Sejano esperis fariĝi la heredonto de Tiberio. Estis tamen du gravaj malhelpoj al tiu plano. Unu estis la ĉeesto de la patrino de la imperiestro, Livia ; la alia estis la ekzisto de multe pli taŭgaj heredontoj, en la formo de miaj tri fratoj.

Rilate al Livia , Sejano devis nur atendi. Ŝi estis ekstreme longeviva, sed finfine ŝi mortis en la aĝo de 86 jaroj. Post ŝia morto, troviĝis neniu plia malhelpo kontraŭ realigo de la dua stadio de lia plano. Tio estis forigo de ĉiuj anoj de la familioj Julia  kaj Klaŭdia, kiuj povus esti konsiderataj eventualaj sekvontoj de Tiberio.

Mi jam klarigis, kiel mia plej aĝa frato Nerono estis ekzilita al la insulo Pontio. Foriginte lin, Sejano komencis plani sian kampanjon kontraŭ mia dua frato Druso, kiu tiam havis 23 jarojn. La nesuspektema karaktero de Druso faciligis por li la aferon.

Konsiderante la etoson de niaj infanaj jaroj, oni nature supozus, ke li estus pli prudenta pri malkaŝado de siaj pensoj kaj emocioj, sed tamen ne. Druso elverŝis la tuton, ne sur ondo de pasio kiel farus Livila , sed tutsimple ĉar li ne povis malhelpi sin paroli tute senkaŝe pri ĉio, kio pasis tra lia menso. Kun panjo li estis mishumora kaj senpacienca – kompreneble, ŝi riproĉadis lin kaj konstante admonis lin imiti la konduton de nia plej aĝa frato Nerono. Kompatinda Druso, li estis la plej bonkora el ni ĉiuj.

Kiel majstra aktoro, Sejano sciis, kiel transformi sin, kiel adapti siajn karakteron kaj parolstilon por misgvidi iun ajn homon, kiun li deziris tiri sub sian influon. Tiel li sorĉis Tiberion, tiel li logis en sian serpentan brakumon multajn el la senatanoj, ĝis liaj krimoj fariĝis tiel senhontaj, ke eĉ la imperiestro ne povis ignori ilin. Druso estis por li facila predo.

Sejano invitis lin al vespermanĝo, dirante ke li volas diskuti la ekzilojn de nia patrino kaj Nerono, kaj murmurante esperojn, ke baldaŭ eblos liberigi ilin. Li esprimis al Druso sian bedaŭron pro la malenviinda situacio de nia familio, kaj kulpigis la imperiestron, kiel tro pretan aŭskulti senbazajn akuzojn. Li ŝajnigis aŭskulti Druson kun simpatio, sed la vero estis, ke li kondukis lin antaŭen, instigante lin paroli ĉiam pli malprudente. Mia frato malfermis al Sejano sian koron, montrante al li la malamon de mia patrino kontraŭ Tiberio, kaj ŝiajn esperojn – naturajn ĉe iu ajn patrino – por la estonteco de la propraj filoj. Fine de la vespero, Sejano adiaŭis lin laŭ amika maniero, kaj deziris al li sekuran hejman veturadon, same kiel faras ĉiu bona gastiganto.

Nun mi inventas. Mi tute ne scias, kiuj estis la lastaj vortoj de Sejano al Druso. Sed mi bildigas al mi la scenon: la ĉarman rideton, eventuale brakumon, kaj sendube ripetitan promeson peti de la imperiestro permeson revenigi panjon kaj Neronon al Romo. Mi imagas kiel kontente Druso reiris hejmen, verŝajne gratulante sin mem pro siaj lerto kaj takto dum la konversacio kun Sejano.

Ne eblas scii, kiaj estis la emocioj de mia frato, kiam li forlasis la domon de Sejano, sed mi ne havas dubojn, ke li hejmeniris tre kontenta pro la vespero kaj konvinkita, ke post kelkaj tagoj mia patrino kaj Nerono estos liberigitaj el sia ekzilo. Tute male, ankaŭ por li tio estos lia lasta nokto de libereco. Frue la postan matenon li ricevis alvokon, ke li prezentu sin ĉe la palaco. Li tuj rapidis tien, senpacienca por ricevi la novaĵon pri la restarigo de nia familio al la favoro de la imperiestro. Li kredis, ke li iras paroli kun Sejano, kaj sendube li estis surprizita, kiam oni kondukis lin malsupren al senfenestra ĉambro subtera. En tiu loko li pasigos la malmultajn restantajn jarojn de sia vivo.

4

En Romo

Aŭtune, 31 pK

“Mi devas iri morgaŭ al la senato. La konsuloj anoncis specialan kunsidon.”

Pina  levis siajn okulojn al sia edzo, etendante sian skribovolvaĵojn sur siajn genuojn, por ke ĝi ne kunruliĝu kaj perdigu al ŝi la lokon. Lia voĉo sonis nekutime formale, kvazaŭ li pretigis siajn vortojn anticipe – efektive, estis strange, ke li entute menciis al ŝi la kunsidon. Malgraŭ la sugesto de ŝia praavino, ke ŝi povos influi sian edzon kaj helpi lian karieron, Pina  jam venis al la konkludo, ke la sola helpo, kiun dekkvin-jarulino povas proponi al viro de duoble ŝia aĝo, estas ĝeni lin kiel eble plej malmulte. Sed ŝajne li havas ian kialon por supozi, ke tiu senata kunsido povus interesi ŝin. “Pri kio ĝi temos?” ŝi demandis.

“La konsulo diris al mi hodiaŭ, ke li ricevis leteron de la imperiestro, kiun li devos laŭtlegi al la senato. Pri via patrino.”

Kion ajn ŝi faris, ĉu ŝi studis aŭ manĝis aŭ babilis kun siaj fratinoj, Pina  ĉiam konsciis pri obtuza sento de maltrankvilo. Estis kvazaŭ iu katastrofo ŝvebas super ŝi, foje pli proksime, foje retiriĝante dum kelkaj horoj. Je la mencio pri ŝia patrino, la angora sento akiris formon kaj substancon, ĝi malmoliĝis kaj fariĝis nodo en ŝia brusto. “Ĉu la konsulo sciigis vin, kio estas en la letero?”

“Ne, mi malkovros tion morgaŭ samtempe kiel la aliaj senatanoj. Sed supozeble li opinias, ke tio tuŝas min, aŭ vin iumaniere, alie li ne estus menciinta ĝin.” Domicio prenis ŝian skribovolvaĵon. “Herodoto. Ĉu pri tio vi okupiĝas nuntempe?”

“Timoteo diris, ke mi legu la enkondukon de la tria libro por morgaŭ.” Pina  mem havis sufiĉe da ambicio por rekoni la mankon de tiu trajto en sia edzo – sed la avantaĝo de lia indulgema karaktero estis, ke li tute ne kontraŭis ŝian deziron daŭrigi siajn studojn kun la instruisto de Boteto.

“Ĉu do vi iros al la domo de via avino morgaŭ matene? Tio povus esti bona ideo. Verdire mi timas, ke povus temi pri malbona novaĵo.”

La lango de Pina  ekserĉis la sekurecon de ŝia fendita dento. Apenaŭ ĝustatempe ŝi rimarkis, kaj malhelpis tion. “Kia malbona novaĵo?”

“Mi ne scias precize. Sed prefere vi pretigu vin.”

“Oĉjo Klaŭdio! Mi kredis, ke vi jam reiris al Kampanio.” Alveninte ĉe la domo de Livia  – por ŝi, ĝi ĉiam restos la domo de ŝia praavino – Pina  malkovris, kun nepriskribebla senso de plitrankviliĝo, ke Klaŭdio ankoraŭ ĉeestas. La antaŭan tagon li diris al ŝi kaj ŝiaj fratinoj, ke li reiros al sia kampara bieno.

“Jes, mi ŝanĝis miajn planojn”, li diris. “Cirkulas onidiroj – mi decidis atendeti por aŭdi, kio okazos hodiaŭ en la senato.”

“Oĉjo, kio estas ĉi tiu afero pri la letero de onklo Tiberio? Domicio diris ion pri tio.”

“Zorgiga situacio. Mi sendis Buron por sekvi la debaton, se tio eblos. Li tuj revenos, kiam li havos ion por raporti.”

La plezuro de Pina , ke ŝi trovis sian onklon ankoraŭ en Romo, forvaporiĝis. “Ĉu vi kredas, ke la afero povus esti serioza – mi volas diri, por panjo?”

“Estas senutile cerbumi pri tio. Sufiĉe baldaŭ ni scios kun certeco. Ĉu vi venas por via leciono kun Timoteo? Prefere vi komencu – tio okupos vian menson.”