Выбрать главу

“Sed vi ja sciigos min, tuj kiam Buro alvenos, ĉu ne?”

Pina  iris trovi siajn gefratojn en la studejo, kie ili faradis siajn lecionojn: ĉambro kies muroj estis kaŝitaj malantaŭ altaj ŝrankoj plenplenaj je skribovolvaĵoj kaj tabuletoj. Timoteo estis sufiĉe sagaca por kompreni, ke estas senutile esperi ĉi-matene, ke liaj lernantoj povos koncentriĝi pri siaj retorikekzercoj. Li profitis la ĉeeston de ilia onklo por inviti ilin deklami laŭvice siajn lastajn verkaĵojn antaŭ li.

Boteto kiel unua laŭtlegis sian tekston. Ĝi estis prezento de jura kazo, kiun Timoteo elektis el la oratora manlibro. Boteto havis talenton por oratorado, kaj estis jam evidente, ke iam li fariĝos bonega parolanto, kondiĉe ke li sukcesos superi sian emon eknerviĝi, kiam ajn oni invitos lin paroli publike. Tial Timoteo kaptis ĉian okazon por igi lin deklami antaŭ aŭskultantoj. Tamen la tuta ekzerco estis nur teoria. Je dek naŭ jaroj Boteto nature estus devinta ricevi ian publikan oficon, kiel malaltranga pastro aŭ simile. Kaj tamen, oni ne jam proponis lin por iu ajn el tiuj postenoj, kiujn oni normale donus al junulo kun tia familia deveno – efektive, ĉar ilia patrino estis forsendita antaŭ lia dekkvina datreveno, li eĉ ne povis festi sian plenaĝiĝon.

Livila , nun dektri-jara, atente aŭskultis la paroladon de sia frato. Ŝi volis envolvi ilin en diskuton pri la moralaj aspektoj de la kazo, kiu koncernis riĉulon, kiu neintence forbruligis la domon de sia malpli riĉa najbaro. Timoteo provis klarigi, ke la jura koncepto de pravo kaj malpravo tute ne rilatas al moralaj principoj, sed Livila  rifuzis akcepti tion. Ŝi estis sufiĉe lerta por prezenti konvinkan argumenton, kaj dum ili disputis, Pina  vidis la pordon malfermiĝi.

“Estas Buro”, ŝi diris. “Li revenis de la senato.”

Tuj ĉiuj en la malgranda studejo silentiĝis. Buro eniris: fortika viro, kiu ĉiam pensigis Pina n pri amikema urso. Oĉjo Klaŭdio turnis sin al li. “Ha, jen vi, Buro. Ni estis atendantaj vin.”

La togo de Buro estis ĉifita kaj ŝvitmakulita, kaj la faldoj glitis malsupren de lia maldekstra ŝultro. Kiam Livia  vivis, ŝi emis grumbli pro lia indiferento pri sia aspekto, sed ŝi trovis lin tro valora por ke ŝi eksigu lin pro malbone drapirita togo. Buro ŝajne intencis paroli, tiam li ŝanĝis sian ideon kaj klakfermis sian buŝon kun grimaco. Li reŝovis la faldojn de sia togo surŝultren.

“Ĉu vi havas novaĵon por ni?” demandis Klaŭdio.

“Bedaŭrinde jes, mia sinjoro”, Buro respondis.

Pina  kunpremis siajn manojn pro antaŭtimo.

“Estas en ordo”, Buro rapidis trankviligi ŝin. “Ili estas en ordo. La konsulo laŭtlegis leteron de la imperiestro. Ĝi enhavis... kritikojn kontraŭ la sinjorino Agripina . La imperiestro akuzis ŝin, ke ŝi kondutas, ne, ke ŝi kredas, ke ŝi estas super la leĝo, ke ŝi esprimas ideojn, kiujn el la buŝo de iu ajn alia oni konsiderus perfido kontraŭ la imperio. Kaj krome, ke ŝi... sed prefere tion mi ne menciu tie ĉi...”

“Daŭrigu”, diris Klaŭdio.

Buro rigardis malkomforte al la tri knabinoj, kiuj ĉiuj gapis al li kun grandaj okuloj. “... pri malkonvena konduto en ŝia rilato kun Azinio Galo.”

Klaŭdio ellasis ŝokitan ridon. “ Malkonvena konduto!   Agripina ! Kaj cetere, ŝi estas sur insulo – kion, pro ĉiuj dioj, ŝi povas fari tie?”

“Kaj poste estis aludoj ankaŭ al Nerono. Ankaŭ li estis akuzita pri nekonvena konduto, pri maldecaĵoj. Kun virsklavo.”

Tio ne povas esti vera,   Pina  pensis. Ŝi estis malpli naiva nun ol dum sia edziniĝa nokto – kvankam ŝia sperto restis pli teoria ol praktika. Ŝia edzo ankoraŭ neniam revenis al ilia komuna lito, preferante la kunestadon kun Eklogo, kiu jam donis al li du infanojn. Rilate al maldeca konduto inter viroj, ŝi ja estis aŭdinta pri la maniero, laŭ kiu viroj el ŝia propra klaso foje utiligas siajn virsklavojn. Tio en si mem ne estis kaŭzo de honto. La vera hontaĵo okazis, nur kiam la sklavo reciprokis.

Oĉjo Klaŭdio aŭdigis senpaciencan elspiron. “Tio estas...” Li kapneis senvorte, kvazaŭ li ĵus memoris, laŭ la ekzemplo de la patrino de Pina , ke tro libera sinesprimado estas evitinda. “Kaj ĉu vi sukcesis kapti parton de la debato? Kion diris la senatanoj?”

“Nenion ekster la atendoj. Argumentojn por kaj kontraŭ. Mi devas diri al vi, ke Aŭrelio Koto parolis favore al ekstrema solvo.”

Pina  apenaŭ kuraĝis spiri. Kia ekstrema solvo? Buro uzis la esprimon senĝene, kvazaŭ ĝi estus sensignifa afero, laŭ la normala rutino.

“Tio ne mirigas min”, Klaŭdio diris. “Mi supozas, ke lia propono ne sukcesis.”

“Ne, la vera surprizo estis Junio Rustiko. Li diris, ke la imperiestro lasis siajn intencojn neklaraj. Li konsilis la senatanojn fari nenion, kion ili povus bedaŭri poste – aŭ kion la imperiestro povus bedaŭri. Tiu konkludo kontentigis la plejmulton.”

Ili silentiĝis, sed tiun silenton interrompis krioj el la strato. “Menciindas ankoraŭ unu afero”, Buro diris malrapide. “La plej interesa aspekto ne tiom estas la opiniesprimoj de la senatanoj, kiom la reago de la publiko. Laŭ mia impreso, la popolanoj aŭdis pri la letero anticipe – vi ja scias, ke onidiroj cirkulis tra la tuta urbo jam hieraŭ posttagmeze. Se Gneo Domicio ne estus rezervinta por mi lokon apud la pordo, mi ne estus povinta eĉ alproksimiĝi al la konstruaĵo. Kiam mi foriris, jam komenciĝis amasaj manifestacioj.”

“Ĉu manifestacioj?” diris Klaŭdio. “Kiaj manifestacioj? Favore al kio?”

“Centoj da homoj, homoj kiuj memoras Ĝermanikon, kaj ĉion kion li faris por Romo. Manifestacioj subtene al edzino kaj gefiloj liaj.”

Boteto saltis surpieden. “Kie ili okazas? Mi nepre vidu ĉi tion.”

Timoteo metis sian manon sur la ŝultron de Boteto. “Mi konsilus kontraŭ tio. Se la popolanoj rekonos, kiu vi estas... Ili supozos, ke vi venas por gvidi la manifestacion. Vi nepre ne donu la impreson, ke vi agitas la emociojn de la publiko.”

“Li pravas”, Klaŭdio diris. “Pensu pri viaj du fratoj.” Iliaj du fratoj: Nerono, ekzilita al insulo, kaj akuzata pri ĉiaj abomenaj krimoj – kaj Druso, malliberigita de pli ol unu jaro en la palaco. “La plej konsilinda ago por vi”, Klaŭdio diris, “estas laŭeble distancigi vin de iu ajn publika esprimo de subteno al via familio.”

“Imagu, se ili venos ĉi tien!” Sinjo diris. “Oĉjo Klaŭdio, kion ni faru? Ni devos malproksimiĝi de ĉi tie.” Ŝi rigardis freneze de unu flanko al alia.

“Estas tro malfrue nun”, Buro diris. “Mi proponas, ke ni baru la pordojn.”

“Lerta sugesto”, diris Klaŭdio. “Iru doni la ordonojn al la sklavoj. Pina , laŭ mi vi prefere restu ĉi tie ĉi-nokte.”

La kriado mallaŭtiĝis dum la vespero, kaj nokte la urbo jam estis trankvila. Pina  reiris al sia malnova ĉambro, kiun ŝi antaŭe dividis kun siaj du fratinoj. Sinjo intertempe alkutimiĝis havi la liton nur por si mem, sed neatendite ŝi estis tre preta moviĝi flanken kaj lasi spacon por sia edziniĝinta fratino. Livila  dividis liton kun Hilara , ilia nova vartistino, kiu anstataŭis Eklogon.

“ Pina , kio okazos al panjo, laŭ via supozo?” Livila  demandis, dum ili kuŝis kvarope en la mallumo.

Jen la demando, kiu turmentis Pina n, sed ŝi ne povis paroli tro senkaŝe, dum Hilara  aŭskultis de la alia lito. Hilara  estis veninta origine el la domanaro de Livia , kaj ne eblis scii, al kiu ŝi ŝuldas lojalecon. “Vi aŭdis, kion diris Buro. La senatanoj decidis ne agi.”

“Kaj tamen, kio pri tiu letero?” Sinjo diris. “Onklo Tiberio sendis ĝin.”