“Esprimi opiniojn ne estas krimo”, Pina diris kun certeco, kiun ŝi ne sentis interne. “Sed tiuj aliaj aferoj...” Ŝi ne volis diri la akuzoj pri panjo kaj Azinio Galo . Eĉ ripeti tion estus tro hontige.
“Kiuj aliaj aferoj?” Livila diris.
“La aferoj, kiujn li diris en la letero.”
Silentiĝis. Pina kuŝis agrable kontraŭ la dorso de Sinjo, same kiel ŝi faris, kiam ili estis pli junaj. Post iom da tempo ŝi aŭdis per la regula spirado de Livila , ke ŝi endormiĝis. Estis malpli certe, ĉu ankaŭ Hilara dormas.
“ Pina ”, Sinjo flustris. “Ĉu vi ŝatas esti edzino?”
“Domicio ne ĝenas min – mi rajtas fari, kion ajn mi volas. Li kuraĝigas min eliri posttagmeze en la portolito por butikumi kun miaj sklavinoj. Kaj kiam alvenas gastoj, li invitas min vesti min bele kaj kuŝi apud li sur la divano.” Pina hezitis. Ŝi volis aldoni: Li diris al mi, ke mi jam bone komprenas la arton konversacii. Ŝi fieris pri tiu komplimento kaj memoris ĝin kun plezuro, de kiam ŝia edzo senzorge elbuŝigis ĝin kelkajn monatojn pli frue. Sed estus malsaĝe mencii tion al Sinjo. Sinjo certe transdonus ĝin al Boteto, kies ĉefa amuzo estas malkovri tion, kio pleje gravas al la homoj, kaj tiam moki ĝin.
“Kio pri... nu, pri la seksa flanko?”
Kio ajn okazos, ŝi nepre ne devos sciigi al sia fratino la veran situacion. “Ĝi estas en ordo”, Pina diris. “Vi malkovros mem, kiam vi edziniĝos.”
“Ŝi”, la voĉo de Sinjo mallaŭtiĝis eĉ plie, “ŝi tie en la alia lito, diris al mi, ke Domicio dormas kun Eklogo.”
Pina preskaŭ ĉesis spiri. Ŝi ĉiam preferis kredi, ke neniu ano de la propra familio scias pri ŝia humiliĝo. “Vi scias, kiaj estas la viroj”, ŝi diris. “Eĉ Aŭgusto havis amatinojn. Lerta edzino ŝajnigas ne rimarki tion – ĝuste kiel faris avinjo Livia .”
La kvar gefratoj sidis en la vestiblo la postan matenon, malplenigante korbon da freŝaj bulkoj kaj kruĉon da tre diluita vino, antaŭ ol eniri la studoĉambron por komenci siajn lecionojn de la tago. Oĉjo Klaŭdio aperis, frotante siajn okulojn kaj ankoraŭ nerazite antaŭ sia bano. “Ĉio trankvila ekstere, laŭ informo de Buro. Tamen, mi decidis resti kelkajn pliajn tagojn, antaŭ ol reiri al la kamparo. Prefere mi atendu, ĝis estos certe, ke ĉio renormaliĝis.” Renormaliĝo, kompreneble, ne estus enviinda stato, dum kelkaj anoj de la familio restas en ekzilo aŭ malliberejo. Sed almenaŭ ili ankoraŭ vivas.
Pasis jam duono de la mateno, kiam oĉjo Klaŭdio venis en la ĉambron, kie ili studis kun Timoteo. Domicio akompanis lin. “Mi devas interrompi la lecionon”, Klaŭdio diris. “Gneo Domicio portas novaĵon de la senato.” Lia voĉo tremis.
La brusto de Pina streĉiĝis. Interne ŝi sentis sin tre malvarma kaj kvieta, dum ŝi atendis la ŝokon, kiun ŝi jam vidis alproksimiĝi.
“Via frato”, Domicio diris.
Ĉu Druso? ŝi pensis.
“Nerono. La senato estis informita ĉi-matene. Ŝajnas, ke li mortigis sin.”
La unua emocio de Pina estis senŝarĝiĝo. Druso estas en ordo. Senŝarĝiĝo tuj cedis al sento de kulpo. Kiel ŝi estus povinta permesi al si tiun ondon de ĝojo, kiam ŝia frato ĵus mortigis sin?
Sinjo jam ploris. Boteto klinis sian kapon, tiam li subite eklamentis per akuta vekriado, kiu sonis kvazaŭ perforte elpremita. Tio perturbis Pina n pli ol ĉio alia. Boteto estis homo, kiu normale neniam ploris. “Kio pri panjo?” ŝi demandis.
“Via patrino estas en ordo”, Domicio diris. “Tio estas... ne estas novaĵo pri iu ajn misaĵo al ŝi. Mi supozas, ke oni informis ŝin pri la morto de via frato.”
Panjo. Pina neniam sciis tion antaŭe, sed nun ŝi subite ekkomprenis, ke el la ses gefiloj de ŝia patrino, Nerono estis la plej amata. Kiu sciigos tion al ŝi? Kiel ŝi eltenos la novaĵon? Ĉu oni informos ŝin kun kompato aŭ kun plezuro, ĝuante ŝian senesperon?
Larmoj ŝvelis en ŝiaj okuloj. Pina estis kontenta, ke finfine ili venas. Tian emocion ŝi devus senti, tio estas la ĝusta afero por fari. Ŝi palpebrumis. La larmoj superfluis kaj gutis laŭ ŝiaj vangoj.
Ankoraŭ ne estas certe, kio okazis al mia frato Nerono. Kiam mi mem estis ekzilita al Pontio (kiel mi baldaŭ rakontos), mi provis informiĝi, precize kiel lia vivo finiĝis. Sekreteco vualis liajn lastajn tagojn, sed miaj esploroj kondukis min al la malkovro, ke dum tiu periodo neniu rajtis eniri la domon, nek eliri el ĝi. Disvastiĝis la informo, ke li pendumis sin. Tio eventuale estis vera, sed kiel eblas imagi, kiaj minacoj aŭ mizeregoj kondukis sanan junulon al tiel senespera ago?
Kia malinda vivofino por juna viro, kiu estis la rekta posteulo de Ĝermaniko kaj Aŭgusto, kaj estus devinta ĝui la plej altajn honorojn! Oni ne nur mortigis lin, sed oni traktis liajn cindrojn laŭ maniero pli taŭga por krimulo ol por ano de la plej eminenta familio en Romo. La unua ago de mia frato Gajo, kiam li imperiestriĝis, estis vojaĝi al Pontio por akiri liajn restaĵojn.
Mallonge post la informo pri la morto de Nerono, venis plia bato al tiuj membroj de mia familio, kiuj estis ankoraŭ liberaj. Mia restanta frato, Gajo, ricevis ordonon aliĝi al nia praonklo Tiberio en ties memelektita ekzilo en Kapreo. Kun kia teruro mi kaj miaj fratinoj aŭdis tiun novaĵon! Nun kiam Nerono mortis kaj Druso estis en malliberejo, ni estis konvinkitaj, ke Tiberio intencas detrui la solan restantan viran posteulon de Aŭgusto.
Boteto kaj Sinjo sidis sur unu el la divanoj sub la ĝardena kolonaro. Sinjo apogis sin kontraŭ li, kaj lia brako estis ĉirkaŭ ŝiaj ŝultroj. La gesto ŝajnis al mi nekonvene intima: tro intima inter frato kaj fratino. Ĝi memorigis min pri okazo, kiam mi hazarde trovis Domicion sidanta kun Eklogo dum ili kune rigardis sian fileton, kiu ludis sur la planko.
Boteto kaj Sinjo ne rimarkis min eniri la ĝardenon. Mi marŝis al ili malrapide, provante brui per miaj piedoj, por ke ili aŭdu min alveni. Mi ne volis surprizi ilin – mi timis, ke ili salte disiĝos kiel du kulpuloj. Sed tute alia afero okupis iliajn mensojn. Kiam mi alproksimiĝis, ili ambaŭ rigardis min, ne ŝanĝante sian pozicion. La okuloj de Sinjo estis ruĝaj kaj ŝvelintaj.
Kio estas?” mi demandis. “Kio okazis?”
“ Alvenis mesaĝisto ĉi-matene”, ŝi diris. “Boteto devas iri al Kapreo.”
Li enmanigis al mi paron da skribtabuletoj, kiuj kuŝis malfermitaj sur liaj genuoj. Temis pri persona letero de onklo Tiberio – ĝi enhavas ion pri filozofoj kaj “daŭrigi vian edukadon”. La tono estis sufiĉe amikema, sed tio ne trompis min. “Ne iru! Ne iru! Devas esti iu maniero por iel malakcepti lian inviton.”
“ Vidu!” Sinjo diris al Boteto. “Ankaŭ mi diras al li ĝuste la samon”, ŝi turnis sin al mi.
Li kapneis kun senhumura rido. “Dankon pro la konsilo, fraŭlino Gruo. Kaj nun klarigu al mi, kiel mi povos ne iri, kiam deko da gardistoj atendas tuj ekster la pordo kun preta portolito.”
“ Devas ekzisti iu maniero. Vi povus skribi al li. Diru al li, ke vi malsanas.”
Li eĉ ne ĝenis sin komenti – nur laŭte elspiris kaj levis siajn okulojn al la ĉielo. “La sola afero, kiun mi povas fari, estas ŝajnigi konsenti. Fari precize tion, kion li volas; diri tion, kion li volas aŭdi; flati lin...”
“ Ne flati lin”, mi diris. “Li tuj rekonus vian nesincerecon.”
“ Mmm.” Boteto neniam pretis rekte konfesi, ke oni pravas. Li kunpremis siajn lipojn, kaj blinde rigardis eksteren al la ĝardeno, serĉante inspiron en la ornamaj arboj. “Mi devos simple... konsenti kun li. Ne tuj. Lasi lin konvinki min. Per la forto de siaj argumentoj.”