Выбрать главу

Kaj atentu, kion vi diros”, mi aldonis.

Dankon, mi jam konstatis tion mem.”

Kiam ni adiaŭis nian fraton je la komenco de lia vojaĝo, ni kredis, ke ni neniam vidos lin plu.

5

La blinda fido de Tiberio al Sejano nun atingis tian gradon, ke li eĉ pretis igi la homon vicpatro de la propra orfiĝinta nepo. Kiam Sejano unue petis permeson edziĝi kun mia onklino Livila , la vidvino de Druso (la filo de Tiberio), la imperiestro reagis kun konvena prudento; sed kiam Sejano ripetis la saman peton kelkajn jarojn poste, en tiu dua okazo la imperiestro konsentis.

Mi ne povis eviti ĝentilan viziton al onklino Livila  tuj post ŝia edziniĝo... Kaj tamen: “Mia edzo diras...” “Laŭ mia edzo...” Kiom ŝi fieris pri tiuj du vortoj: mia edzo. Oni estus povinta supozi, ke ŝi estus junulino apenaŭ malkovranta la plezurojn de la geedza lito. Kaj tiam ŝi komencis rakonti al mi ĉiaspecajn aferojn, kiel unu edzino al alia... ŝi ne suspektis, ke Domicio kaj mi neniam... mi apenaŭ sciis, kiel kaŝi mian embarason. Mi ne volis aŭdi ŝiajn sekretojn, mi ne volis scii, ke ŝi esperas doni al Ĝemelo malgrandan fraton aŭ fratineton.

Tiberio estis preta anigi Sejanon en sian propran familion, kaj li ankaŭ premiis sian ontan parencon, levante lin al la ofico de konsulo. Kiel eksterordinaraj honoroj estis atribuitaj al tiu homo de sensignifa familia deveno: honoroj, kiujn viroj el multe pli noblaj familioj neniam atingas!

Dum Tiberio, same kiel Aŭgusto antaŭe, vivis relative simple, Sejano ĝuis pompan vivostilon. En grandioza domego plena je luksaj mebloj kaj ornamaĵoj, li regis kiel princo. Vidante tion la unuan fojon, iu ajn vizitanto nature povus supozi , ke oni staras en la ĉeesto ne de nura funkciulo sed de la imperiestro mem.

Kvankam ni tiutempe ne konsciis pri tio, Tiberio malrapide komencis kompreni, ke li jam transdonis al Sejano tiom da potenco, ke li nun estas en danĝero pro la homo, kiun li mem altigis. Li estis kiel homo, kiu vartas danĝeran hundidon, nutrante ĝin per la plej bonkvalita viando, blinde imagante ke ĝi gardos liajn domon kaj propraĵojn – ĝis iun tagon li konstatas, ke lia eta hundido nun kreskis tiel fortika kaj agresa, ke ĝi estas plene ekster lia rego. En iu momento Tiberio ekkonsciis, ke kiam Sejano sentos sin sufiĉe forta, precipe se li eksuspektos, ke li riskas perdi sian influon ĉe la imperiestro, li ne hezitos forigi sian patronon kaj senkaŝe regi anstataŭ li.

Sejano havis sennombrajn aliancanojn en la senato, kaj pli grave, la Pretoranoj estis tute sub lia rego. Kvankam ili faris ĵuron de lojaleco al la imperiestro, se ili estus devigataj rekte elekti, tute ne estis certe, kiu el iliaj du mastroj ricevos ilian subtenon. Tiberio nun mankis en Romo de kvin jaroj, kaj dum tiu tuta tempo Sejano senbrue laboris kun la oficiroj kaj soldatoj por certigi, ke ili estas ligitaj al li ne nur per formala promeso, sed pro personaj rilatoj de amikeco kaj dankemo.

Jen la leciono, kiun mi lernis de Sejano: kiu regas la Pretoranojn regas Romon. Necesas varti ilin, ne nur la homojn ĉe la pinto, sed ankaŭ tiujn ĉe la malpinto – necesas certigi, ke ili estas kontentaj pri sia pago, kaj ke iliaj oficiroj traktas ilin bone. Kaj pleje gravas, ke ili ofte vidu sian afablan patronon kaj sciu, ke tiu estas la homo, al kiu ili ŝuldas dankemon pro siaj komfortaj kondiĉoj. Mi kuraĝigis Klaŭdion regule inspekti la gvardion, sed mi ne faris la eraron akompani ilin – nenio igas la senatanojn pli nervaj ol virino volvita en armea mantelo, kiu inspektas la trupojn kvazaŭ ŝi estus viro. Ne, mi okupis min pri pli persona aliro – mi vizitis la kazernon de tempo al tempo, tagmanĝis kun la komandanto, promenis tra la kortoj, babilis laŭ amika maniero kun la soldatoj, kiujn mi hazarde renkontis, dum ili poluris siajn kirasojn aŭ stufis ian naŭzan kaĉon super la fajro. “Kiel bongusta odoro! Vi estas lerta kuiristo, ĉu ne?” Mi pretus veti, ke dudek jarojn poste ili ankoraŭ rakontos al siaj genepoj, kiel la edzino de la imperiestro gustumis ilian stufaĵon.

Tiberio traktis la situacion tre ruze. La danĝero estis, ke kiam Sejano konstatos, ke la imperiestro celas forigi lin, li povus reagi per ŝtatrenverso, kaj kun la subteno de la Pretoranoj li certe sukcesos. Tial, por ne antaŭaverti Sejanon pri sia plano, Tiberio private informis lin, ke li asignos al li la titolon Tribunuso de la Plebo. Tio praktike egalis al promeso nomumi Sejanon kiel sian heredonton. Tial Sejano memfide eniris la senatejon sen apartaj aranĝoj por la propra sekureco. Li tute ne imagis, ke en tiu tago Tiberio intencas detrui lin por ĉiam.

Intertempe Tiberio jam sekrete enoficigis la kapitanon de la urba gvardio, Nevion Sutorion Makronon, por anstataŭigi Sejanon kiel komandanto de la Pretoranoj. Kiam Sejano sidis sekure interne de la senatejo, Makrono montris al la Gvardianoj la leteron de Tiberio, laŭ kiu li mem estas la posteulo de Sejano, kaj promesis al ili financan premion. Tiam li senbrue resendis la Pretoranojn al la kazerno kaj starigis la membrojn de la urba gvardio kiel gardistojn ĉirkaŭ la konstruaĵo.

Oni komencis laŭtlegi leteron al la senatanoj, sed anstataŭ laŭdi Sejanon, ĝi enhavis longan liston de akuzoj kontraŭ li. La unuaj estis nur malseriozaj kritikoj, do kvankam Sejano sendube estis iom surprizita, li restis en sia loko atendante la momenton, kiam la imperiestro nomumos lin tribunuso. Sed dum la listo de kritikoj fariĝis pli longa kaj pli serioza, li komencis rigardi ĉirkaŭ si en konfuzo, ne sciante, ĉu eliri el la salono, ĉu resti kaj pluaŭskulti la leteron ĝis la fino.

La senatanoj estis same konfuzataj. Multaj el ili estis elektintaj sidlokojn apud li, kun la ideo partopreni en lia bonŝanco kaj esti unuaj en la vico, kiam li premios siajn plej fidelajn apogantojn. Sed nun ili komencis suspekti, ke ili eraris. Ili vidis, ke anstataŭ suprenlevi ilin kun si mem, li povus frakasi ankaŭ ilin per sia falo. Kelkaj forlasis siajn sidlokojn por murmuri inter si kaj diskuti la situacion, sed anstataŭ reveni al siaj lokoj ĉe lia flanko, ili eksidis je ioma distanco.

De tiu momento, aferoj evoluis rapide. Antaŭ unu horo Sejano atendis ricevi specialajn potencojn de la imperiestro; nun anstataŭe la konsulo abrupte ordonis lin paŝi antaŭen. Unue, Sejano ne komprenis, kio estas okazanta. Li rigardis ĉirkaŭ si en konfuzo, ŝajne pensante, ke la konsulo alparolas alian homon. Finfine li leviĝis, kaj iris stari apud la seĝo de la konsulo. Tie li aŭskultis kun ŝokita mieno, dum liaj iamaj kolegoj kondamnis lin al malliberejo. Apenaŭ komprenante, kion li faras, li prezentis siajn tremantajn manojn, por ke la kapitano de la urba gvardio ligu liajn artikojn, kaj de tie oni kondukis lin tra la stratoj kiel ordinaran krimulon al malliberejo.

La onidiroj komenciĝis eĉ antaŭ ol Domicio revenis hejmen: “Ĉu vi aŭdis, mia sinjorino...?” “Ĉu vi scias...?” La gesklavoj ŝajnis supozi, ke kiel edzino de senatano, mi iel devus scii, kio okazas en la senato. Mi estis ĝenata – mi pensis, ke mi efektive devus scii pli ol la aliaj membroj de mia domanaro, dum fakte iu ajn sklavo laboranta en vinvendejo apud la senato certe estus aŭdinta pli ol mi. Sed mi ne malkaŝis mian malcertecon al la servistoj. Mi sendis Monikon por informiĝi pli precize – li estis bona homo, iom pedanta, kiun mi fidis redoni al mi la novaĵon, ĝuste kiel li ricevis ĝin, ne spicante ĝin per propraj aldonaĵoj.

Moniko rekuris spasme spirante – li provis paroli, sed devis interrompi sin pro doloro en sia flanko. Finfine li sukcesis eligi la vortojn: “Mia sinjorino, Sejano estas arestita.” Ĉiuj gesklavoj premiĝis ĉirkaŭ li; kelkaj homoj eĉ sugestis, ke tio ne povas esti vera, eble ĝi estas ŝerco. Kaj kia senso de senŝarĝiĝo, tiu konstato pri pezo subite forprenita, kaj mia unua penso: nun finfine panjo kaj Druso estos liberigitaj! Estis ankaŭ timo – kiam la mondo tiel subite renversiĝas, kiu scias, kio okazos poste? Kio pri la Pretora Gvardio? – li estis ilia komandanto, ili restos lojalaj al li. Eble okazos popolribelo, eble batalado en la stratoj, malamikaj homamasoj povus ĉirkaŭi la domon, enrompi... Mi ordonis al la sklavoj bari la pordojn.