Выбрать главу

Dum Sejano marŝis inter siaj gardistoj, pli kaj pli da homoj alkuris por mem spekti la vidaĵon. Baldaŭ la publiko viciĝis ĉe ambaŭ flankoj de la vojo, kvazaŭ ili rigardus procesion. Dum Sejano pasis, ili insultis lin, mokis kaj alkraĉis lin. Nur tiam li montris ian emocion. Li provis tiri la faldon de sia togo super sian kapon por kaŝi sian vizaĝon, sed liaj gardistoj ne permesis tion kaj devigis lin marŝi kun la kapo nekovrita. En iu momento viro alkuris kun disbatita objekto el bronzo kaj levis ĝin por ke Sejano ĝin vidu. Tio estis lia propra kapo, forhakita de unu el liaj statuoj.

Tio estis nur la antaŭgusto, por tiel diri, prepare al la ĉefa plado ankoraŭ venonta. Tiun saman posttagmezon la senatanoj denove renkontiĝis, kaj vidante, ke iliaj agoj vekis neniun kontraŭstaron de la popolo, nek, pli grave, de la Pretoranoj, ĉi-foje ili sen iu ajn hezito kondamnis Sejanon kaj liajn gefilojn al la morto.

Junila  – kiom da jaroj ŝi havis? ĉu dek kvar? Ŝi estus povinta jam esti edzino de kuzo Druĉjo, se li ne estus sufokinta sin per tiu piro. Almenaŭ tiel ŝi estus povinta eviti... mi provas ne pensi pri tio – la ŝnuro jam tordita ĉirkaŭ ŝia kolo, sed ankoraŭ ne streĉita, kaj la ekzekutisto, iu liberigita sklavo, kiu rikanaĉas al ŝi, sciante ke li rajtas uzi ŝin laŭ iu ajn fimaniero, kiu sugestas sin al lia fantazio... Kvazaŭ perforti virgulinon ial malpli ofendos la diojn ol simpla ekzekuto.

Ekzistas neniu pravigo por la ekzekuto de liaj infanoj, kiuj tute ne partoprenis en la krimoj de sia patro. La celo de tiu fiago estis kontentigi la deziron de la publiko venĝi sin kontraŭ la homo, kiu superregis ilin de la lastaj ses jaroj, kaj samtempe certigi la absolutan neniigon de lia sango.

Mi kaj la restantaj anoj de mia familio estis ĝojplenaj pro la falo de Sejano. Nun kiam Tiberio malkateniĝis de lia influo, ni kredis, ke li baldaŭ liberigos mian patrinon kaj mian fraton Druso – Nerono, kompreneble jam estis morta. Niaj antaŭvidoj baldaŭ transformiĝis en malesperon, des pli drastan kontraste kun nia antaŭa ĝojego. Kiel ni baldaŭ malkovris, la veneno de Sejano pluaktivis longe post la malapero de la homo mem.

Pina  oscedis kaj rigardis eksteren tra la malfermitaj fenestroklapoj. Juna sklavo forbalais la falintajn foliojn, kaj ŝi rigardis lin, distrate, dum ŝi turnis kaj returnis enmense malfacilan frazon en la greka. Li ridetis al si mem dum li laboris, kaj de tempo al tempo li apogis sin sur sia balailo, fiksrigardante malproksimen, kvazaŭ liaj pensoj direktiĝas al iu plezuriga sceno tre malproksima de la penado de lia ĉiutaga vivo. Liaj brakoj, ĉizitaj de jaroj da fizika laborego, estis alloge muskolecaj. Subite liaj okuloj hazarde trafis tiujn de Pina . Ŝi saltetis kulpe, tiam, kolera kontraŭ si mem, ŝi tiris sian atenton for de la fenestro kaj reen al sia papirusaĵo.

“ Pina ! Kie vi estas?” Senatende ŝi aŭdis la voĉon de Livila  de la vestiblo.

“En la biblioteko”, ŝi revokis.

La glitpordo estis puŝita flanken kaj ŝiaj du fratinoj eniris. Livila  tuj direktiĝis al la libroŝrankoj, dum Sinjo prenis la volvaĵon de Pina  etenditan sur la pupitro. “Ĉu Herodoto? Kial vi legas tion?”

“Mi decidis daŭrigi kaj finlegi ĝin. Nun kiam Timoteo foriris, la sola solvo estas studi sen li.”

“Mi petis avinjon, ĉu ni povas ricevi novan instruiston”, Livila  diris, tirante volvaĵon el unu el la bretoj. “Ŝi diris, ke tio ne necesas.”

“Timoteo baldaŭ revenos ĉiuokaze”, Sinjo diris. “Tuj kiam Boteto revenos el Kapreo. Intertempe, ni ĝuu nian ferion.”

Pina  lasis sian papirusaĵon revolviĝi sur la pupitro. Verdire ŝi ne bedaŭris pro la interrompo. Sen la stimulo de regulaj lecionoj, Herodoto estis sufiĉe peza legaĵo.

“Ni venas gasti ĉe vi”, Livila  diris. “Avinjo diris al ni, ke ni restu ĉi tie.”

“Ŝi volis, ke ni foriru”, Sinjo diris. “Onklino Livila  fartas sufiĉe malbone.”

“Mi supozas, ke ŝi tre malbone reagas al la okazintaĵoj”, Pina  diris. “Mi memoras, kiam mi iris viziti ŝin tuj post la geedziĝo...” Ŝi ne povis konvinki sin fini la frazon. Pensante pri tiu vizito, ŝi cedis al konfuza galimatio de emocioj, kaj ŝi konstatis, ke ŝi ne sentas sin preta priskribi la okazon al siaj fratinoj. Ŝi faris tiun viziton malvolonte, sciante ke tio estus la ĝusta afero, sed ŝi prudente elektis horon, kiam ŝi sciis ke la malaprobinda edzo de ŝia onklino ne estos hejme. Tio, kion ŝi ne atendis, estis trovi sian onklinon tiel adoleske enamiĝinta, pli kiel dekkvinjarulino ol matura virino. Pina  apenaŭ volis konfesi tion eĉ al si mem, sed Livila  estis multege pli feliĉa dum tiuj kelkaj monatoj kun Sejano ol ŝi iam ajn estis kun Druso.

“Tio tute ne surprizas min”, Sinjo diris. “Iun belan matenon ŝi atendas aŭdi, ke ŝia edzo ricevos specialajn honorojn de la imperiestro, kaj la postan minuton ŝi aŭdas, ke lia kadavro kuŝas nuda en la strato, por ke la homoj piedbatu ĝin kaj kraĉu kontraŭ ĝi. Kaj plie, kia teruro! Sendube ŝi timis, ke oni venos preni ankaŭ ŝin.”

Pina  sciis, ke ili alproksimiĝas al la temo, kiu vere okupas la menson de Sinjo, kaj ke baldaŭ necesos paroli pri tio. Esperante provizore forpuŝi tiun momenton, ŝi diris, “Oni ne estus arestinta ankaŭ lian edzinon.”

“La gardistoj venis al ilia domo. Ili forkondukis liajn gefilojn.”

“Sinjo, mi tiom bedaŭras pro tio, kio okazis. Mi tiom bedaŭras pro Junila .”

“Tute ne necesis trakti ŝin tiel! Kiam la gardistoj venis por preni ŝin, ŝi demandadis: Kion mi faris? Mi ne intencis miskonduti! kvazaŭ ŝi ricevos batpunon pro malobeemo. Ŝi alkroĉis sin al la mebloj, kaj oni perforte malkroĉis ŝiajn manojn kaj fortiris ŝin.”

“Imagu se onklo Tiberio estus puninta ankaŭ nin, kiam ili sendis panjon en ekzilon”, Livila  diris.

“Bonŝance, li ne faris.” Pina  estis kontenta, ke la temo ŝanĝiĝis. “Kaj nun panjo kaj Druso povos reveni hejmen, kaj ĉio estos denove en ordo.”

“Krom por Junila ”, Sinjo diris. “Estas tro malfrue por ŝi.”

“Jes”, Pina  konsentis. Ŝi restis respekte silenta dum momento antaŭ ol demandi: “Ĉu vi kunportis viajn aĵojn? Ĉu ni iru meti ilin en vian ĉambron?”

“Tute ne necesis fari al ŝi tion, kion oni faris!” Sinjo kriis. “Eĉ se oni ekzekutus ŝin, ne necesus ankaŭ perforti ŝin.”

“Estas ofendo kontraŭ la dioj ekzekuti virgulinon”, Pina  diris. “Tion klarigis al mi Domicio.”

Sinjo aŭdigis furiozan vespiron.

“Kia bonŝanco, ke ni povas veni ĉi tien”, Livila  diris. “Vi ne povas imagi, kiom estas malagrable, kun onklino Livila  en la ĉirkaŭaĵo. Ŝi rifuzas manĝi, ŝi ne prizorgas sin... Avinjo estis kontenta, kiam ŝi aŭdis, ke oni mortigis Sejanon, sed nun ŝi estas konstante malserena pro onklino Livila .”

“Ĉu ni iru formeti viajn aĵojn?” Pina  diris. “Vi povus ricevi unu el la ĉambroj kun pordo al la ĝardeno.” Ŝia propra ĉambro, kiel tiu de ŝia edzo, estis en la pli supra etaĝo. Tiel, ŝi pensis, ŝiaj fratinoj ne vidos, ke ŝi pasigas ĉiun nokton sola, kaj ili ne hazarde renkontos Eklogon, dum ŝi eliras el la litoĉambro de Domicio. Ŝi sciis, ke la rilato de Domicio kun Eklogo ne estas sekreto, almenaŭ por Sinjo, sed ŝi deziris laŭeble kaŝi de siaj fratinoj la humiligan realecon de la situacio. La plej hontiga parto eĉ ne estis Eklogo. Ĝi estis la fakto, ke post tri-jara edziniĝo, ŝi estis ankoraŭ virga.