Выбрать главу

6

Kiel la plej aĝa fratino kaj edziniĝinta virino, Pino sentis respondecon pri Sinjo kaj Livila . Post kiam Timoteo foriris al Kapreo kun Boteto, mankis rutino en ŝiaj tagoj. Ŝi provis elpensi aktivaĵojn por plenigi la tempon: ŝi proponis vizitojn al amikinoj kaj ekskursetojn en la portolito al temploj aŭ aliaj vidindaĵoj en la urbo. Sinjo normale estus ĝuinta tiajn distraĵojn, sed Pina  konstatis, ke ŝia fratino estas ankoraŭ profunde ŝokita pro la terura morto de Junila . Ŝi kaj Junila  antaŭe estis intimaj amikinoj, kaj malgraŭ la duboj de siaj familianoj pri la patro de Junila , Sinjo pasigis multajn posttagmezojn ĉe lia domo. Krome, mankis al ŝi Boteto, kiu de ĉiam estis ŝia preferata aliancano inter ŝiaj gefratoj.

Dum ŝiaj fratinoj gastis ĉe ŝi, Pina  laŭeble zorgis, ke almenaŭ Livila  ĉiutage faru siajn ekzercojn de la greka. Ŝi ne povis devigi Sinjon fari same, sed Sinjo ja senentuziasme akceptis ŝian proponon, ke ili starigu kadron por iomete teksi. Iliaj patrino kaj avinoj ĉiam insistis, ke la knabinoj pasigu iom da tempo ĉiutage ĉe siaj teksiloj. Tion postulis la familia tradicio, ĉar Aŭgusto ĉiam proklamis al la mondo, ke liaj vestoj estas teksitaj de liaj propraj edzino kaj filino. “Ĉu ni nepre devas?” Livila  grumblis. “Mi preferus fari tradukon.” Livila  havis mallertajn fingrojn, kaj ŝi de ĉiam konsideris la ĉiutagan teksosesion same granda ĝenaĵo kiel la plej teda gramatika ekzerco trudita al ili de Timoteo.

Verdire ankaŭ Pina  tute ne plu teksis de kiam ŝi edziniĝis. Ŝi ne plu estis infano, kaj ŝi rajtis mem decidi, kiel pasigi siajn tagojn. Tamen, ŝi nepre donu ekzemplon al siaj fratinoj, do ŝi sendis unu el la sklavinoj supren por reporti la pecojn de ŝia teksokadro, kiuj kuŝis netuŝitaj de la lastaj tri jaroj en la fundo de ŝia kesto. Dum la sklavinoj kunfiksis la lignajn latojn, Pina  fosis tra sia korbo de koloraj lanbuloj, kaj elektis unu el la pli firmaj fadenoj por uzi kiel varpon. Kiam la teksilo estis preta, ŝi komencis pendigi la varpojn ĉirkaŭ la kadro, dum Sinjo tiris la ekstremojn en faskojn kaj alligis la pezaĵojn. La monotona tasko okupis la manojn kaj la menson de Pina , lulante ŝin en staton de trankvila meditado. De tempo al tempo ŝi vekiĝis el sia revado por admiri la vicon de egale interspacigitaj fadenoj, kiuj iom post iom vastiĝis laŭlonge de la supra stango. Jam pasis longa tempo, de kiam ŝi ĝuis la perspektivon de nova manlaboraĵo. Ŝi ĵetis rigardon al sia fratino, kaj vidis ke ankaŭ Sinjo estas plene absorbita, kaj ke ŝia vizaĝo aspektas malpli streĉite ol antaŭe.

La plej luma ĉambro en la domo de Domicio estis la vestiblo kun ties plafona luko super centra baseno. Tie la junulinoj estis laborantaj, kiam la enirpordoj malfermiĝis por enlasi portoliton kun fermitaj kurtenoj. Pina  kaj Sinjo levis siajn okulojn de la teksokadro, Livila  de sia skribtabuleto, kaj ili rigardis scivole dum la kvar portistoj antaŭenpaŝis ĝis la mezo de la salono kaj starigis la portoliton surplanken. La kurtenoj estis tiritaj flanken, kaj eliris Valeria . Pina  estis kontentega vidi ŝin. “Kia surprizo! Ĉu vi konas miajn fratinojn...?”

“Kie estas Gneo Domicio?” ŝin interrompis Valeria . “Mi nepre devas paroli kun li. Ĉu vi povas diri al mi, kie li troviĝas?”

Pina  turnis sin al la du sklavoj, kiuj staris je diskreta distanco apudmure, ĉiam pretaj se oni bezonos iliajn servojn. Tuj unu el ili paŝis antaŭen por ricevi ŝiajn instrukciojn. “Iru trovi Gneon Domicion. Diru al li, ke Valeria Flaka  urĝe bezonas paroli kun li.”

Valeria  rigardis ĉirkaŭen kun senkomprena esprimo. Ŝi ŝajne ne rimarkis la du pli junajn knabinojn. Pina  konstatis, ke ambaŭ ŝiaj fratinoj gape observas la vizitantinon. “Ĉu ni iru en la studejon?” ŝi diris. Valeria  ne reagis, do ŝi tuŝis ŝian brakon, kaj direktis ŝin al la pordo.

Estis divano en la studejo, kie Pina  eksidis kaj invite frapetis la randon. “Venu sidiĝi apud min.” Ŝi memoris sian devon kiel gastiganto. “Ĉu vi volas trinkaĵon?”

Valeria  preskaŭ falis sur la divanon apud ŝi. Pina  demandis sin, kial ŝi volas paroli kun Domicio, sed ŝi subpremis sian scivolon. Nur infanoj petas informojn pri aferoj, kiuj ne koncernas ilin. Ŝi serĉis alian temon por plenigi la silenton. “La sklavo iris serĉi Domicion. Sendube li alvenos post momento.”

Valeria  ne respondis. Pina  alrigardis ŝin kaj konstatis, ke ŝiaj ŝultroj skuiĝas. “ Valeria ! Kio estas? Kio okazis?”

Estis silento, dum Valeria  luktis por respondi. Finfine, kvazaŭ subita akvofluo elpuŝis ian baraĵon el mallarĝa kanalo, ŝi ekploregis.

Konsternite, Pina  rigardis ŝin. Ŝi estis necerta, kion fari. Ŝi sciis, ke impulsiĝema Livila  brakumus ŝin, sed Pina  ne ŝatis tuŝi aliajn homojn. Krome, Valeria  ne estis vera amikino, kaj tio ŝajnis nekonvena gesto al virino almenaŭ dek jarojn pli aĝa ol ŝi.

Sed ŝi nepre faru ion. Valeria  plorĝemis kun spasmaj elspiroj, kaj tordis sian robon inter siaj manoj, ĝis la ŝtofo baldaŭ ŝiriĝos. Ŝi mem, Pina , iel devis trovi la ĝustan komenton por kvietigi ĉi tiun torenton de senbrida emocio. “Domicio alvenos post momento. Mi certas, ke li povos helpi vin.”

Valeria  ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ Pina n, sufoke premegante ŝin. “Li ne... nenio estas farebla.” Ŝi metis sian kapon sur la ŝultron de Pina , kaj ploregis eĉ pli forte ol antaŭe. La tuja instinkto de Pina  estis fortiriĝi. Ŝi estis malkomforte konscia pri la korpo de Valeria  premanta la ŝian, pri larmoj kaj eble eĉ muko makulanta ŝian ŝultron – sed estus malĝuste konduti tiel distance fronte al tiel evidenta suferado. Ŝi penis senstreĉiĝi. Malvolonte, sed sciante ke tiel farus Livila  en tia situacio, ŝi devigis sin karesi la kapon de Valeria . “Li ne povos fari ion ajn”, Valeria  diris. “Mia edzo... mia edzo... mortigis sin ĉi-matene!”

“Kion!” Pina  rektigis sin, forpuŝante Valeria n.

“Li tranĉis siajn vejnojn.”

“Ĝemino! Sed kial?”

“Mi provis malhelpi lin, mi petegis lin ne fari. Kaj nun mi timas, ke oni venos preni ankaŭ min.”

Momente Pina  apenaŭ sukcesis spiri. Sed samtempe dum ŝi luktis por superi la doloregan kramfon en sia brusto, ŝia menso furioze laboris. La edzo de Valeria  ĵus mortigis sin. Kion li faris por ofendi la imperiestron, kion estis farinta Valeria , tiel ke ŝi kredas sin en danĝero? Ŝi estis kontenta, kiam aŭdiĝis frapo ĉe la pordo, kaj sklavo eniris la ĉambron. “Gneo Domicio iris viziti la sinjorinon Antonia ”, li diris.

“Kion mi faru, kion mi faru?” Valeria  tordis siajn manojn. Ŝi rekomencis plori, ne pasie kiel antaŭe, sed mallaŭte kaj rezignacie.

Jen finfine io, kion Pina  povos fari. “ Valeria , ne senesperiĝu. Mi certas, ke li povos helpi vin.” Ŝi tute ne havis kialon por promesi tion, sed ŝi deziris transdoni la situacion en la multe pli kapablajn manojn de sia edzo. “Li estas ĉe mia avino. Ŝia domo estas tre proksima, ĝuste sur Palatino. Mi povas sendi iun por voki lin... aŭ ĉu vi volas iri mem?”