Выбрать главу

Valeria  kapjesis.

“Ĉu vi estos en ordo – aŭ ĉu mi akompanu vin?” Pina  aldiris tion hezite. Kian helpon ŝi povos proponi al Valeria , kiu nepre estas multe pli aĝa kaj pli kapabla ol ŝi?

“Ho jes, ho jes, dankon, Pina . Mi petas vin veni kun mi.”

Pina  ekstaris, kaj strebis doni impreson pri certeco, kian ŝi tute ne sentis interne. “Via portolito atendas. Ni povas ekiri tuj.”

“Atendu ĉi tie”, Pina  diris al Valeria , kiam la portistoj demetis la portoliton en la impona vestiblo de ŝia avino. “Mi iros serĉi mian edzon.” Alkondukinte Valeria n, verdire ŝi estis malcerta, kiel Domicio reagos. Jen la vidvino de Ĝemino, homo kiu estis devigita sin mortigi. Ĉu Domicio koleros kontraŭ ŝi, ke ŝi implikas lin en aferon, kiu povus havi danĝerajn sekvojn por ĉiuj enplektitoj? Ŝi preferis eniri unue, timante ke li diros ion nekonvenan antaŭ ŝia amikino.

Ŝi lasis Valeria n en la vestiblo dum ŝi iris supren al la apartamento de sia avino. Ŝi trovis siajn avinon kaj edzon, kiuj kuŝis sur divanoj ĉe kontraŭaj flankoj de malalta tablo. Inter ili estis pleto da farĉitaj daktiloj. Ili rigardis ŝin kun surprizo, kiam ŝi envenis. “Mi akompanis ĉi tien Valeria n Flaka n”, ŝi diris rapide. “Gneo Domicio, ŝi venis serĉi vin. Ŝia edzo mortigis sin hodiaŭ.”

Li kaŝis sian vizaĝon en siaj manoj, kaj eligis ĝemon. Pina  rigardis lin maltrankvile. Pasis momento antaŭ ol li malkovris sian vizaĝon. “Mi timis, ke okazos io tia. Tio ne estas la unua sinmortigo de post la malapero de Sejano, kaj ĝi ne estos la lasta.”

“ Valeria  atendas en la enirhalo, en sia portolito. Ŝi esperas, ke vi helpos ŝin.”

Domicio aŭdigis etan ridon, kaj neis per la kapo. “Kion mi povos fari, laŭ ŝia supozo: ĉu revivigi Ĝeminon? Kompreneble, oni konfiskos liajn bienojn.”

“Ŝi timas, ke oni venos preni ankaŭ ŝin.”

Domicio vespiris. “Mi ne vidas, kion mi povos fari. Mi iros paroli kun ŝi. Ĉu vi diris, ke ŝi estas en la enirhalo?”

Li eliris, kaj Pina  danke sekvis lin per siaj okuloj. Li estas afabla homo, ŝi konstatis, mallaborema kaj senambicia, sed li ne puŝas flanken la homojn, kiuj venas peti lian helpon. Kaj, dum en la pasinteco ŝi bedaŭris lian mankon de ambicio, ŝi komprenis nun, ke li prave evitis implikiĝi en la politikajn intrigojn de la senato. Li ne faris la eraron de viroj kiel Ĝemino, kiuj pro sia deziro suprengrimpi, permesis al si danĝere ligiĝi kun Sejano.

“En kiaj tempoj ni vivas”, avinjo Antonia  diris. “Eksidu, Pina , kaj prenu kelkajn daktilojn. Estas agrable vidi vin, kara.”

Pina  iris kisi sian avinon, tiam kuŝis sur la divano ĵus forlasita de ŝia edzo.

“Ĉu viaj fratinoj estas en ordo?” avinjo demandis. “Ŝajnis al mi preferinde, ke ili foriru de ĉi tie dum kelkaj tagoj.”

“Mi provas trovi aktivaĵojn por ili. Sed, avinjo, ĉu ni ne devus serĉi alian instruiston?”

“Ĉu vi vere opinias tion necesa, kara Pina ? Vi estas preskaŭ dekses-jara. Mi esperas, ke vi baldaŭ patriniĝos. Vi estis juna, kiam vi edziniĝis, sed nun vi estas plenkreska virino...”

Ĉu ŝia avino scias pri Eklogo? Eble ĉi tiu estus la momento por peti ŝian helpon. Sed ĝuste tiam la pordo malfermiĝis, kaj fantomo enŝteliĝis en la ĉambron.

Pina  estis ŝokita. Kiam ŝi laste vidis sian onklinon Livila , tiu estis ridetema kun rozkoloraj vangoj, elegante vestita en robo el pura silko kun smeraldaj ĉenoj ĉe la kolo kaj oreloj. Tiu homo havis neniun rilaton kun ĉi tiu ombro volvita en malpura negliĝo kun nudaj piedoj kaj nekombitaj haroj. La nazo de Pina  spasmetis, kaj ŝi devis malhelpi sin fortiriĝi, kiam ŝia onklino alproksimiĝis por kisi ŝin. Ĉefe perturbis Pina n la odoraĉo: tiu akra odoro, kiu ŝvebis ĉirkaŭ ŝi. La neglektitaj vestoj kaj haroj povus esti rigardataj kiel konvenciaj signoj de funebrado, sed estis klare, ke la indiferento de ŝia onklino al sia korpo estas multe pli ekstrema ol tio, kion oni atendas de iu ajn vidvino.

Avinjo Antonia  vespiris, kaj kapneis senpacience. “Kian malbelan vidaĵon vi prezentas, Livila , kaj rigardu, kiu venis viziti nin! Kion ŝi devas pensi, laŭ vi, kiam ŝi vidas sian onklinon en tia stato?”

“Pardonu”, diris onklino Livila  apatie. “Mi ne sciis, ke vi ĉeestas, Pina .”

“Ĉar vi ja estas ĉi tie, sidiĝu kaj manĝu kelkajn figojn”, Antonia  diris.

Livila  sidiĝis. “Nur iom da akvo”, ŝi murmuris.

“ Livila , se vi intencas sidi ĉi tie, vi tamen manĝu ion. Alie, vi prefere reiru al via ĉambro. Vi jam sufiĉe konsternis Pina n.” Antonia  turnis sin al sia nepino. “Vi vidas, kia ŝi estas. Ŝi kondutas, kvazaŭ neniu iam ajn vidviniĝis antaŭe.” Ŝi returnis sin al Livila . “Memoru la patrinon de Pina . Ŝi estis multrilate kritikinda, sed neniu povas aserti, ke ŝi ne amis sian edzon, same multe kiel vi amis vian. Kaj kiam Ĝermaniko mortis, laŭ mia memoro ŝi ne pasigis sian tutan tagon lamentante. Ŝi tuj enŝipiĝis kaj iris rekte al Romo kun liaj cindroj.”

“Cindroj!” Livila  ploretis. Ŝia nazo likis, sed ŝi ne viŝis ĝin. Pina  pensis, ke avinjo diris la malĝustan aferon. Ŝi jam tiom da fojoj aŭdis tiun rakonton, kiel ŝia patrino reportis la cindrojn de sia edzo reen al Romo. Ŝi portis la cindrournon la tutan vojon de la haveno en suda Italujo ĝis Romo, kaj en ĉiu urbo bonvenigis ŝin amasegoj da funebrantaj civitanoj. La plej frua memoro de Pina  estis, kiam ŝi iris kvar-jara por aliĝi al la funebra procesio. Tiam ŝi la unuan fojon renkontis sian patrinon – aŭ, pli precize, la unuan fojon pri kiu ŝi konsciis: altan virinon en malhelkolora robo, tenante urnon en siaj brakoj. Kvankam ŝia patrino estis emocie detruita pro la antaŭtempa morto de sia edzo, ŝi almenaŭ povis rerigardi al tiu lasta vojaĝo de Ĝermaniko kiel okazo de pompo kaj triumfo. Tio, kion Livila  ricevis, post nur malmultaj feliĉaj monatoj, estis la strangolado de ŝia edzo en la malliberejo, kaj lia kadavro ĵetita nuda en la straton por ke la homamasoj insultu kaj la hundoj disŝiru ĝin. Ne estis mirige, ke ŝi falis en staton de ekstrema deprimiĝo.

“Kion Valeria  faros?” Pina  kaj ŝia edzo marŝis hejmen de la domo de Antonia . Kelkajn paŝojn antaŭ ili, du servistoj de Domicio puŝiĝis senhezite antaŭen, liberigante la vojon por sia mastro tra la homplenaj stratoj.

“Mi ne kredas, ke multo estas farebla. Ŝi pensas forlasi Romon, iri al la kamparo dum kelkaj monatoj – sed, kiel mi diris al ŝi, tio ŝanĝos nenion. Se iu planas akuzi ŝin, oni trovos ŝin, ĉu en Romo, ĉu ekster Romo.”

“Sed kial iu volus akuzi Valeria n? Kion ŝi faris?”

“Tutsimple, ŝi subtenis sian edzon. Ĝemino estis multe tro preta helpi Sejanon realigi siajn... siajn pli dubindajn politikojn.”

“Sed Ĝemino ne ŝajnis tia homo. Kiam li venis al viaj vesperaj festenoj, li ŝajnis tiel amikema kaj afabla.”

Domicio ridis. “Efektive, li estis tre amikema. Sed vi estas filino de via patrino jam sufiĉe longe por scii, ke ne eblas juĝi laŭ la aspekto.”

Pina  ne respondis. Domicio pravis – ŝi estus devinta scii, ke neniu povus fariĝi konsulo, kiu ne estus preta tro proksimiĝi al Sejano. Kaj kion tio sugestas pri Valeria ?