Kvazaŭ li divenis ŝian penson, Domicio diris, “Ne kulpigu vian amikinon. Mi ne kredas, ke Valeria havis iun ajn intereson aŭ komprenon pri la pli malhela flanko de la senata politika vivo.”
Pina danke aŭskultis lian aserton. Ŝi ja mistaksis Ĝeminon, sed ŝi ne volis pensi, ke ŝi malpravis ankaŭ pri Valeria .
Domicio diris, “Vi atendas senpacience la revenon de via patrino, ĉu ne?”
Pina tuj haltis kaj ekrigardis sian edzon. “Kial vi diras tion? Kio okazis?”
“Nenio okazis al via patrino, nek al via frato. Li restas ankoraŭ tie, en la palaco. Sed la fakto estas, ke eĉ nun kiam Sejano estas for, oni tre malprobable liberigos ilin.”
Tiu informo estus devinta ŝoki Pina n, sed ial, ĝi ne surprizis ŝin. Ŝi diris nenion kaj plumarŝis, konsiderante la vortojn de Domicio. Ili ŝajnis konfirmi ion, kion ŝi suspektis de almenaŭ kvin-ses tagoj, kvankam ŝi ne permesis al si vidi tion. Se la imperiestro estus pardoninta ŝian patrinon, ŝi devus jam esti hejme. “Kial onklo Tiberio ne volas liberigi ilin?”
“Via patrino volis, ke la senato eloficigu Tiberion favore al viaj fratoj. Vi ja scias tion, ĉu ne? Ŝi serĉis apogantojn inter la senatanoj, kaj kiam ŝi ne trovis sufiĉajn, ŝi tamen decidiĝis nepre forigi lin per iu ajn metodo. Ekzistas la pruvoj pri tio. Sejano ne simple inventis la aferon – eĉ se li troigis ĝin. Kaj kompreneble, li certigis, ke la imperiestro interpretu ĝin kiel eble plej negative.”
Pina ne sciis, kiel reagi. En la profundo de sia koro, ĝis tiu momento ŝi ĉiam kredis, ke iam oni permesos al ŝia patrino reveni al Romo.
“Eble tio estis nura babilado fare de via patrino”, Domicio diris. “Eble nenio estus rezultinta el tio. Ni ne scias, kian rakonton Sejano donis al la imperiestro, sed evidente ĝi estis tre konvinka.”
Kiel ni baldaŭ malkovris, la veneno de Sejano pluaktivis longe post la malapero de la homo mem. Mi kaj miaj fratinoj rigardis kun teruro, dum oni sisteme arestis ĉiujn senatanojn, kiuj iam ajn esprimis simpation por niaj patrino kaj familio, kaj kondamnis ilin al ekzilo aŭ morto.
Panjo praktike donacis al Sejano la avantaĝon, kiun li deziris. Tiel stulte!... se ŝi estus nur iom pli pacienca – onklo Tiberio jam nomumis Neronon kaj Druson kiel siajn heredontojn. Ŝi bezonis nur atendi.
Krome mia patrino, ekzilita kaj izolita, estis tiel sovaĝe batita de unu el la gardistoj, ke ŝi perdis okulon. En sia malespero ŝi konkludis, ke la morto estus preferinda al ŝia nuna situacio. Sed eĉ tiu konsolo ne estis permesata al ŝi, ĉar kiam ŝi rifuzis manĝi, la imperiestro ordonis, ke oni nutru ŝin perforte.
Dum la periodo, kiam Sejano supreniris, multaj senatanoj deziris esti rekonataj kiel liaj amikoj kaj ricevi lian patronecon. Farante tion ili sekvis la ekzemplon de la imperiestro, kiu publike nomumis Sejanon sia ĉefa konsilanto. Nun tiu sama amikeco, kiu ĝis tiam estis dezirinda kaj necesa, fariĝis danĝera malavantaĝo. Sekvis sennombraj procesoj, kaj multaj senatanoj estis ekzekutitaj aŭ devigataj mortigi sin, kvankam fakte ilia sola kulpo estis tro proksimiĝi al la homo, kiun la imperiestro mem elektis konsulo kaj bonvenigis en sian familion.
“Ĉu mi rajtas enveni?” Domicio hezitis ĉe la sojlo de la ĉambro, kie Pina sidis ĉe sia teksilo kun Sinjo kaj du servistinoj. Li aspektis komike necerta en ĉi tiu centro de ina aktiveco, preskaŭ same kiel li aspektus, se li plenumus komision en la virina banejo. Pina sentis fieron, ke li trovis ŝin ĉe tiel admirinda okupo, ĝuste kiel Lukrecia malkovrita de sia edzo. Samtempe ŝi bedaŭris, ke en tiu momento ŝi ne donis sian atenton al pli intelekta tasko kiel studado aŭ skribado.
Funde de tiuj pensoj estis sento de streĉo, konstanta zorgo, kiun ŝi povis ignori dum kelkaj tagoj, sed kiu neniam plene dissolviĝis: ŝia patrino, ŝia frato. Ŝia edzo ne estus serĉinta ŝin, se li ne volus doni al ŝi ian gravan novaĵon.
“Mi devas rakonti al vi ion”, li diris. “Tio koncernas vin, ĉiujn tri. Kie estas Livila ?”
Liaj serioza sinteno kaj senrida mieno lasis al ŝi neniun dubon, ke la novaĵo, kiun li portas al ili, ne estos bona. Ŝi sentis doloran kuntiriĝon en sia brusto. Ŝi devis regi sian voĉon por ke ĝi ne tremu. “Mi kredas, ke ŝi estas en la biblioteko. Ŝi legas.”
Domicio kapsignis al unu el la servistinoj, kiu ekstaris kaj iris serĉi ilian fratinon. Pina rimarkis, ke Sinjo volvas la lanfadenojn kaj formetas la bulojn en la teksoskatolon. Ŝi komencis fari same. Tio estis maniero por plenigi la tempon dum ili atendas la alvenon de Livila , kaj ŝi suspektis, ke aŭdinte la informojn de Domicio, ili ne volos daŭrigi sian laboron.
Finfine Livila aperis en la pordo.
“Sidiĝu”, Domicio diris. “Mi havas informon por vi. Temas pri via onklino Livila .”
Onklino Livila . Kondiĉe ke la novaĵo ne rilatos al ŝia patrino, Pina povos fronti kion ajn li diros. Ĉu ŝia onklino mortis? Konsiderante la staton, en kiu Pina vidis ŝin kelkajn tagojn pli frue, tio ne mirigus. Ŝi tamen ne atendis la postajn vortojn de sia edzo.
“Ĉu vi memoras, kiam via onklo Druso malsaniĝis?”
“Jes. Kio pri tio?”
“Oni informis nin hodiaŭ en la senato, ke Livila aranĝis la venenadon de Druso, je instigo de Sejano.”
Pina abrupte enspiris. Sinjo, ĉe ŝia flanko, kovris sian buŝon per la mano. Kaj tamen... ial tiu novaĵo ne estis al Pina tiel eksterordinara, kiel oni povus atendi. Tiuj makuloj sur la haŭto de Druso, la maniero laŭ kiu onklino Livila akiris novan vivon, dum ŝia edzo perdadis sian: ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi jam sciis la aferon la tutan tempon, kaj ke mankis nur la konfirmo de Domicio. La ĉefa strangaĵo, ŝi konstatis nun, estis ke neniu el ili suspektis tion pli frue.
“Kio okazos al ŝi?” Sinjo demandis.
“Kion vi supozas? Ŝi murdis sian edzon, la filon de la imperiestro...”
Pina ankoraŭ luktis por plene kompreni la novaĵon, kiam Domicio aldiris, “Kaj estas alia afero. Ĉia memoraĵo pri ŝi estos ekstermita.”
Ekstermita. Tro ŝokite por eĉ plori, Pina konsideris, kion tio signifos. Ŝi havas onklinon, sed baldaŭ estos, kvazaŭ tiu onklino neniam ekzistis. Ŝiaj portretoj kaj statuoj estos detruitaj – aŭ, pli precize, oni forigos iliajn kapojn kaj anstataŭigos ilin per la kapoj de aliaj virinoj, kiuj eltenis la ĉikanadon de siaj edzoj anstataŭ rezisti ĝin. Ŝia koro kuntiriĝis pro kompato – onklino Livila , tiel malbonŝanca pri sia edzo kaj siaj infanoj, la periodo de ŝia feliĉo tiel mallongedaŭra. Sed kiel ŝi povis agi tiel stulte, tiel stultege? Ĉu ŝi ne antaŭvidis la riskojn? Kio okazos al ŝi nun? Certe oni konsideros ekzilon tro milda puno. Plej verŝajne oni devigos ŝin mortigi sin, per minacoj pri multe pli terura sekvo, se ŝi ne obeos. Kaj tio ne sufiĉos. Post ŝia morto, ĉiuj registroj de ŝia malfeliĉa vivo estos forviŝitaj. Onklino Livila ŝajnis tro malgranda, tro sensignifa homo por meriti tian epopean venĝon.
7
En Romo
Vintre, frue en 32 pK
“Kiel belega kolĉeno, mia sinjorino. Tio montras, ke via edzo alte taksas vin.” Alkasta , la servistino de Pina , ligis la pezan ĉenon ĉirkaŭ la kolon de sia mastrino, kaj ĝustigis la pozicion de la centra pendaĵo, dum dua servistino tenis la spegulon, por ke ŝi admiru sin. “Kaj nun la orelringoj”, Alkasta aldiris, dum ŝi ame elprenis ilin el ilia saketo. Ili konsistis el rubenoj muntitaj en oraj cilindretoj, samstilaj kiel la kolĉeno. Pina spektis en la spegulo, dum ŝiaj sklavinoj aranĝis ilin. La longaj gutformaj juveloj maldikigis ŝian tro larĝan vizaĝon, kaj espereble ili ankaŭ distros la atenton de la gastoj for de ŝia nazo.