Выбрать главу

“Belege”, spiris Januaria  de malantaŭ la spegulo.

Pina  ekstaris kaj atendis, dum la du sklavinoj paŝetis ĉirkaŭ ŝi, ĝustigante ŝian hararon per malpezaj tuŝoj kaj aranĝante la faldojn de ŝia safrankolora robo. Ĝi estis farita el la plej delikata lano kun glimeto de silko.

“Se mi rajtas komenti, mia sinjorino, vi aspektas kiel perfekta konsuledzino.”

Pina  estis kontenta pro la plenkoraj admiresprimoj de siaj servistinoj. Ŝi ridetis al ili, kaj konscia pri la frapetado de la orelringoj kontraŭ ŝia kolo, marŝis per dignaj paŝoj el la ĉambro.

La filo de Tiberio estis morta, kaj lia sola travivinta nepo estis mense malkapabla. Malgraŭ lia mistraktado de mia familio, restis al la imperiestro neniu elekto; li nepre devis akcepti unu el miaj fratoj kiel sian posteulon. Dum li tenis la patrinon kiel malliberulon en Pandaterio, li kultivis ŝian filon, pretigante lin por la neevitebla momento, kiam necesos transdoni la imperiestran potencon. Li tamen intencis teni Gajon sub sia okulo, sciante ke la senatanoj kaj popolo de Romo entuziasme atendas la momenton, kiam tiu transdono okazos.

La postan jaron mia edzo, Gneo Domicio Ahenobarbo, fariĝis konsulo, kaj ricevis la rimarkindan honoron reteni tiun oficon dum la plena daŭro de unu jaro.

Kompreneble li faris preskaŭ nenion la tutan jaron. Li koncentriĝis pri sendanĝeraj aferoj: organizi ludojn, aperi en sia ceremonia togo dum publikaj okazoj. Li estis bona prezidanto dum debatoj en la senato, laŭ tio kion mi aŭdis, verŝajne ĉar li ne aparte interesiĝis pri la konkludo kaj do ne favoris unu flankon super la alia. Dum vesperaj festenoj mi ofte vidis lin kun lia frunto apogita sur la mano kaj la vizaĝo duone kaŝita, tiel ke ne eblis legi lian esprimon. Foje oni povus supozi, ke li endormiĝis, ĝis li faris iun komenton, kiu montris, ke li aŭskultis ĉiun vorton. Sed se oni demandis lin pri tio, li ŝajnis tute indiferenta – “Ho jes, tiu Pomponio, tro parolema ulo.” Kiam senatanoj koleriĝis kaj kriis unu kontraŭ la alia, li ne intervenis – nur atendis ĝis ili finkriis, tiam diris: “Ĉu ni transiru al la posta punkto?”

Mian plezuron pro la atingoj de mia edzo tamen detruis zorgoj pro mia patrino kaj miaj du fratoj: unu kiel malliberulo en la palaco, la alia malliberigita, praktike se ne laŭnome, ĉe la domo de la imperiestro en Kapreo.

Pina  paŭzis ĉe la sojlo de la manĝosalono. Iuj el la gastoj estis jam alvenintaj, kaj ŝi aŭdis la blekadon de viraj voĉoj. Ŝi pensis kun subita ekbedaŭro pri Valeria , kiu verŝajne en tiu sama momento kuŝas por preni sian solecan vespermanĝon en sia malproksima kampara bieno. Ĝis tiu momento ŝi neniam plene konstatis, kiom gravas al ŝi la kunestado de Valeria  en ĉi tiaj okazoj.

Unu el la sklavoj malfermis por ŝi la pordon kaj ŝi eniris, konscia ke ĉiuj okuloj atentas ŝin, dum ŝi direktiĝas al la divano de sia edzo. Domicio ĵetis al ŝi aproban rigardon kaj donis etan kapjeson. Fortika maljuneta viro kun granda kalva kapo kuŝis orte al li sur la najbara divano. Tiu certe estis la honora gasto, Marko Emilio Lepido, kiu laŭ la scio de Pina  iam estis konsulo en la fora epoko de Aŭgusto. Ĉiuj aliaj gastoj estis mezaĝaj viroj, amikoj de ŝia edzo. Neniu el ili estis akompanata de sia edzino.

“Mi ĝojas vidi vin tiel bonfarta, Julia Agripina ”, unu el ili diris, dum Pina  ekkliniĝis apud sia edzo. Ŝi rekonis lin kiel Kvinton Terencion, unu el la urbaj juĝistoj. “Edzino de la konsulo... certe vi estas kontentega!”

Pina  estis ĝenata. Kompreneble ŝi estas kontenta, sed ŝi preferas doni la impreson, ke la nomumo de ŝia edzo estas nur tio, kion ŝi nature atendas. Ŝi favoris lin per bonvola rideto. “Mi neniam dubis, ke iun tagon oni elektos Gneon Domicion – la sola demando estis kiam.”

La viroj ridis ĝentile kaj reprenis la temon de sia konversacio. “Li petis tranĉilon”, diris Terencio. “Diris, ke li devas pintigi sian skribilon. Do la sklavo enmanigis ĝin al li, kaj li tratranĉis sian artikon. Simple tiel.”

“Ĉu neniu provis malhelpi lin – ligi liajn artikojn?” Emilio Lepido demandis.

“Nu kompreneble ĉiuj sklavoj estis teruritaj, kaj lia edzino alvenis kurante, sed li nur diris Lasu min en trankvilo, sufiĉas al mi ĉi tia vivo .”

Tiaj konversacioj estis bedaŭrinde tro oftaj ĉe la manĝotablo de Domicio dum la lastaj monatoj. Pina  ne sciis pri kiu parolas la gastoj de ŝia edzo, sed ne estis malfacile diveni, ke temas pri ankoraŭ unu senatano, kiu permesis al si tro amikiĝi kun Sejano.

“La proceso treniĝis pli kaj pli”, Terencio diris. “Oni jam prokrastis ĝin du fojojn. Li diris, ke li ne plu povas elteni la streĉon.”

“Preferinde esti streĉata ol morta”, Emilio diris.

“Oni supozus tion. Sed evidente Vitelio ne havis multajn esperojn pri la konkludo. Li jam diris tro multe al la malĝustaj homoj.”

“Mi memoras unu el la lastaj debatoj en la senato, kiam Aŭgusto ankoraŭ vivis”, diris Emilio Lepido. “Li predikis al la homoj pri sia amata ĉevaleto: malmorala konduto, kiel ĉio estis pli bona en la malnovaj tempoj... Nu, unu maljuna senatano tute ne estis impresita. Li ekstaris kaj komencis kontraŭkrii, kaj kiam Aŭgusto provis kontraŭargumenti, li diris: Ankaŭ ni rajtas havi niajn opiniojn!

“Kiel bele, se ni ankoraŭ povus aserti tion”, Terencio murmuris.

“Jes, ĉio estis pli bona en la malnovaj tempoj”, aŭdiĝis voĉo ĉe la pordo. “Tio estis la opinio de Aŭgusto, kaj ankaŭ mia patro opinias tion.”

La gastoj turniĝis por vidi la novalveninton.

“Ĝuste”, diris Emilio Lepido. “Kaj en la malnovaj tempoj, junuloj ne parolis senrespekte al sia maljuna patro antaŭ aliaj homoj. Ili ankaŭ ne alvenis malfrue ĉe vespera akcepto.”

“Pardonu min, Gneo Domicio”, diris la junulo. “Ĉu mi malfruas?”

“Ne tro terure”, Domicio diris. “Vi ankoraŭ ne maltrafis la ĉefan pladon.”

La juna viro iris al sia patro, la honora gasto, kaj ameme kisis lin. Tiam li paŝis malantaŭen kaj rigardis la tri divanojn. La sola libera loko estis apud Pina . Li hezitis. “Ĉu mi rajtas kuŝi ĉi tie?”

Per abrupta movo Pina  ŝovis sin pli proksimen al sia edzo. Momentete ŝi sentis sin neordinare konfuzata. Subpremante sian agitiĝon ŝi respondis per serena voĉo: “Jes, bonvolu.”

“Kiel tipe!” diris Emilio Lepido. “Oni ĉiam povas fidi, ke mia filo rekte celos la plej belan virinon en la ĉambro.”

“Bedaŭrinde por li”, Pina  diris, “ne estas granda konkurenco.”

“Nu, ne subvalorigu vin”, Emilio diris. “Gravas sango, ne beleco.”

Pina  etendis sian brakon por servi sin de la plej proksima plado – hazarde ĝi estis telero da farĉitaj ovoj – dum la junulo prenis sian lokon apud ŝi sur la divano. El la angulo de sia okulo ŝi notis, ke li estas de fortika staturo kaj ne tre alta: malpli alta ol ŝi. Ŝi sentis neklarigeblan seniluziiĝon.

Knabeto alportis bovlon da akvo por ke li lavu siajn manojn, kaj intertempe Pina , kiu ne deziris montri tro grandan interesiĝon pri la junulo kuŝanta ĉe ŝia flanko, turnis sian atenton al la ĝenerala konversacio. Ŝajne la gastoj diskutis ian esploradon aktuale okazantan en la senato, sed estis malfacile rekapti la fadenon.

“ Julia Agripina !” diris la junulo “Ĉu vi ne scias, kiu mi estas? Ni renkontiĝis ĉe via geedziĝfesto.”