Surprizite, Pina turnis sin al li kaj rekte rigardis lin la unuan fojon. Li havis bonhumoran esprimon, sed certe li ne estis bela – same kiel ŝi, li havis larĝan vizaĝon, kaj kontraŭmode lia hararo estis tondita mallonge.
“Ho jes”, ŝi diris kun embarasata rido. Ilia antaŭa renkontiĝo estis pli intima ol ŝi deziris memori, kun ŝia vizaĝo premata kontraŭ lia ŝultro, dum li portis ŝin trans la sojlon de ŝia nova hejmo. “Vi estas la frato de Emilia , ĉu ne? Ĉu vi estas Emilio?”
“Tiu estas mi, sed la homoj normale nomas min Lepido. Estas sufiĉe da Emilioj en la familio.”
“Do via fratino estas edzino de mia frato. Tio igas nin boparencoj.”
“Aŭ boboparencoj”, Lepido diris. “Kaj krom tio, sendube ni estas kvararangaj gekuzoj aŭ simile. Mi neniam sukcesis interesiĝi pri tiaj detaloj. Mia onklino adoras tion: prapraonkloj, kaj triarangaj kuzinoj.”
“Ĉu vi ne havis buklajn harojn, kiam mi laste renkontis vin? Tial mi ne tuj rekonis vin.”
“Jes, bedaŭrinde mia hararo ne kondutas laŭ la digna maniero, kiun oni postulas en Roma tribunalo. La sola solvo estis fortondi ĝin.”
“Ĉu vi estas advokato?”
“Nu... aspiranta advokato. Mi laboras por Terencio.”
“Kian laboron faras aspiranta advokato?” Pina demandis.
“Terencio transdonas al mi kelkajn el siaj kazoj. Ekzemple, lastatempe mi devis reprezenti klienton, kiu pruntis grandan monsumon al najbaro, kaj ankoraŭ ne rericevis ĝin.”
“Kaj ĉu via parolado konvinkis la juĝistojn?”
“Mi gajnis la kazon – kvankam, verdire, mi apenaŭ estus povinta malgajni.”
Pina aŭskultis kun intereso. Kiam ŝi estis pli juna, ŝi ofte trovis tion maljusta, ke ŝi neniam ricevos la ŝancon, kiun ŝiaj fratoj nature atendas, montri sian lerton kiel retorikisto. Dum la lastaj jaroj ŝi ĉesis pensi pri tio. Ŝi sciis, ke tio estas nerealigebla, kaj krome, la plejmulto el la oratoroj, kiujn ŝi renkontis, estis mezaĝaj viroj. Sed Lepido ne estis tiom pli aĝa ol ŝi mem, kaj aŭdinte, ke li sukcese pledis en kortumo, ŝi sentis tiun eblecon pli proksima, pli atingebla. Prezenti la kazon de homo, kiu estis viktimo de trompanto, ne povus esti tiel malfacile. Se Lepido povis fari tion, ŝi ne kredis, ke ĝi estus ekster ŝiaj kapabloj.
La pordoj de la manĝosalono malfermiĝis, kaj la sklavoj enportis arĝentan pletegon sur kiu staris granda pasteĉo. Ili metis ĝin sur la tablon, kaj la tranĉisto alproksimiĝis. Per drama gesto li svingis sian tranĉilon. Tiam, kiam ĉiuj okuloj estis direktitaj al li, li ponardis per ĝi la pasteĉon, kaj forlevis la tutan kruston. Estis momento de agitiĝo, de konfuzo, tiam amaso da vivaj sturnoj kvazaŭ eksplodis el la pasteĉo kaj flugis ĉirkaŭ la ĉambro. La gastoj ekridegis pro surprizo, kaj spontanee aplaŭdis. Ankaŭ Pina devis ridi. Normale ŝi malaprobus tian distraĵon kiel trivialan elmontron de lukso – tiun vidpunkton ŝi heredis de sia patrino – sed nur etmensulo kritikus, kiam ĉiuj ĉeestantoj tiom ĝuis la spektaklon.
Ankaŭ Lepido, ĉe ŝia flanko, ridis. La teruritaj birdoj flugis freneze de unua flanko al alia, frapiĝante kontraŭ la muroj pro paniko, kaj la gastoj rigardis kun amuzo, dum du sklavoj provis ĉasi ilin el la pordo. “Tio estis brila! Ĉu ĝi estis via ideo?”
Pina ridetis. “Ne, mi mem neniam estus pensinta fari ion tian. Sugestis ĝin la kuiristo. Realigi tion estas sufiĉe tikla afero, ŝajne – vi ne povas imagi, kiel estas malfacilege kaŝi vivantan birdon interne de pasteĉo.”
“Jes, mi supozas, ke surmeti la kovrilon prezentus ioman defion.”
La sklavoj servis ilin, kaj dum iom da tempo la gastoj koncentris sian atenton al la manĝo. La vivantaj sturnoj montriĝis esti nur, por tiel diri, garnaĵo. Sube estis tavolo de bakitaj birdoj, ĉiuj senplumigitaj kaj aranĝitaj surdorse kun la piedoj supre. La gastoj murmuris sian admiron antaŭ ol iom post iom reveni al sia preferata temo, la lastaj procesoj en la senato. “Kial mi hontu agnoski, ke mi estis amiko de Sejano?” Terencio diris. “Li estis lerta, li estis diligenta, li estis elstara administranto. Ekzistis bonaj kialoj, kial Cezaro komencis dependi de li. Ni ne povis scii, ke li malaperigas ĉiun, kiu staras inter li kaj liaj ambicioj.”
“Estis indikoj”, diris Domicio. “Se ni nur estus rigardintaj iom pli atente.”
Pina aŭskultis per duona orelo. Ŝi ege deziris plu babili kun Lepido, sed kompreneble ne estus konvene, ke ŝi rilatu tro intime kun junulo relative proksima al ŝi laŭ aĝo.
“Ĉu vi iam aŭdas novaĵojn pri via frato?” Lepido diris en ŝian orelon.
Pina haste englutis buŝplenon da pasteĉo. Ŝi ja intencis eviti plian konversaciadon, sed ŝi ne povis rifuzi respondi al rekta demando. Kaj krome, ĉi tiu demando aparte trafis ŝin. La plejmulto da homoj preferis entute ne mencii Druson, eble pro timo, ke lia malbona ŝanco povus resalti kontraŭ ili, se ili esprimos scivolon pri lia sorto. “Mi petis Domicion serĉi informojn, sed li diris, ke povus esti danĝere montri tro da intereso. Mi scias nur, ke li estas en ordo – almenaŭ tion oni diras al mi. Mi provas foje sendi al li librojn, sed mi ne scias, ĉu ili atingas lin.”
“Tio devas esti por vi tre maltrankviliga, Julia Agripina ...” La voĉo de Lepido silentiĝis.
Pina sciis, ke li intencis aldiri, “...precipe post tio, kio okazis al via frato Nerono.” Ŝi konsideris, ĉu diri tion mem, sed ĉi tiu ne estis la momento por aludi tiel doloran temon. “Ni certe renkontiĝis en pli frua okazo”, ŝi diris, “kiam Druso edziĝis kun via fratino.”
“Jes, mi memoras vin ĉe la geedziĝfesto kun viaj du fratinoj.”
“Bedaŭrinde mi ne povas diri same pri vi. Estis tiel granda amaso da parencoj – kaj kompreneble mi mem havis nur naŭ jarojn, pli-malpli. Sendube vi ŝajnis al mi tre alta kaj plenkreska.”
“Kaj nun vi trovas, ke mi estas nek alta nek aparte plenkreska. Mi esperas, ke tio ne perdigas al mi vian estimon.”
“Tute ne”, Pina diris ĝentile. Fakte ŝin perturbis lia komento, certe tro intima dum interparolo kun edziniĝinta virino. Ŝi mem kulpis, ke ŝi kuraĝigis lin – ŝi tiom ĝuis la konversacion, ke ŝi permesis al si paroli pli libere ol estis saĝe. Estonte ŝi nepre evitu personajn temojn. Krome ŝi devas memori, ke ŝi estas edzino de la konsulo. Estas ŝia devo doni atenton al ĉiuj gastoj de sia edzo, kaj certe oni ne vidu ŝin babili kaj rideti kun juna viro, eĉ se tiu viro ja hazarde estas ŝia bobofrato.
Pina kuŝis enlite. Ŝiaj okuloj estis fermitaj, sed ŝi tute ne sentis dormemon. Ŝia menso estis plena je malripozigaj pensoj. Ŝi estis konscia pri tiklado en sia brusto, agrabla sensaĵo, kiun ŝi volis plu esplori. Okazis hodiaŭ ekscita afero. Ŝi sciis, kio tio estis: ŝi ĝuis la interparolon kun Lepido. Ŝi ripetadis enmense ilian konversacion, redirante al si ĉiun vorton, kiun ili interŝanĝis. Kaj ankaŭ li ĝuis paroli kun ŝi. Estus facile por li partopreni en la ĝenerala konversacio, sed li preferis demandi ŝin pri ŝia familio. Gravis al li ŝia opinio pri li; tial li timis, ke ŝi povus trovi lin ne sufiĉe alta.
Dum ioma tempo ŝi permesis al si sperti la agrablan varmon, kiun tiuj pensoj vekis en ŝi. Sed sub tiu plezuriga varmo estis perturbo, sugesteto de malkomforto. Ŝi provis ignori ĝin, sed iom post iom la perturbo fortiĝis, trudante sin en ŝian malvolontan menson. Lepido allogis ŝin, sed kiel tio utilas al ŝi, edziniĝinta virino? Ĉu aliaj homoj rimarkis? Ŝi estas la edzino de la konsulo; ŝia konduto, same kiel tiu de Livia , devas esti super ĉia riproĉo. De tiom da jaroj ŝi deziras repreni parton de la gloro ŝuldata al ŝia familio. Nun, finfine metinte piedon sur la unuan ŝtupon de la ŝtuparo, ŝi ne detruu ĉion per malkonvena konduto.
Estis sufiĉe da ekzemploj en ŝia familio por averti Pina n, kio okazas al virinoj, kiuj permesas al siaj emocioj superregi la prudenton. La lasta estis onklino Livila ... sed ne, Pina ne volis pensi pri ŝi. Kaj plue, ĉe la alia flanko, estis onklino Julia , la fratino de panjo. Panjo neniam parolis pri ŝi, sed Pina sciis, ke ŝia onklino Julia estis frivola virino, kiu profitis de la fakto esti nepino de Aŭgusto, dum ŝia konduto ne akordis kun la prestiĝo de ŝia pozicio. Ŝi ŝatis multekostajn vestojn, multekostajn meblojn kaj grandan domegon. Kaj tiam io okazis... oni sendis ŝin al tute malgranda insuleto, kie ŝi pasigis la restantajn dudek jarojn de sia vivo.