Выбрать главу

Ne, kvankam ŝi estas logata de Lepido, Pina  devas laŭeble eviti renkonti lin, kaj nepre ŝi fermu sian menson al tiuj plaĉaj pensoj, kiuj venas tuj antaŭ la endormiĝo. Fakte ŝi jam scias, kion ŝi devas fari, kaj kiel ŝi povos forviŝi tiujn pensojn el sia menso. Ŝi svingis siajn piedojn el la lito, kaj iris malfermi la pordon de sia vestoĉambro. Pala blanka formo en la mallumo montris, kie ŝia sklavino kuŝas sur pajlolito, preta se Pina  bezonos ion dum la nokto. “ Alkasta !” ŝi vokis mallaŭte. “ Alkasta , vekiĝu!”

Alkasta  saltis pro ŝoko kaj ellasis etan krion. “Kio ”stas?” ŝi diris malklare. Ŝi sidiĝis. “Mia sinjorino, kio okazas?”

“Portu al mi miajn vestojn”, Pina  diris. “La samajn, kiujn mi surhavis hodiaŭ por la festeno.”

“Ĉu ĉio estas en ordo?”

“Tute en ordo. Iru alporti miajn vestojn. Ne necesas veki Januaria n.”

“Mi iros serĉi lampon, mia sinjorino.”

Pina  regrimpis en sian varman liton kaj atendis, ĝis ŝia sklavino revenis, tenante oleolampon. La piedoj de Alkasta  estis senŝuaj sur la malvarmaj kaheloj, kaj ŝi estis volvita en malhela mantelo super sia subtuniko. “Mi alportos al vi vian robon”, ŝi diris.

“Aranĝu ankaŭ mian hararon. Kaj iom da parfumo.”

En silento Alkasta  helpis Pina n surmeti sian safrankoloran robon, tiam kombis ŝiajn harojn kaj tenis alte la spegulon, por ke ŝi vidu sin. Kompreneble ŝi supozas, ke Pina  iras viziti amanton. Nu, ne gravas ŝiaj supozoj. Ŝi baldaŭ malkovros, ke ŝi malpravis.

Pina  prenis la lampon kaj marŝis laŭ la koridoro al la ĉambro de sia edzo. Ĉu ŝi frapu? Ne, estas neniu kialo, ke ŝi frapu je la pordo de la propra edzo. Malrapide ŝi puŝe malfermis la pordon.

Interne, la ĉambro ne estis absolute malluma. Malgranda oleolampo staris sur la apudlita tableto, ĵetante sian lumon sur la scenon. Domicio sidis en la lito, apogante sin kontraŭ la kusenoj. La supra parto de lia korpo estis nuda. Pina  forturnis siajn okulojn de lia palaĉa haŭto kaj liaj cicoj ĉirkaŭataj de ringo de ruĝecaj haroj. La kapo de Eklogo kuŝis sur la kuseno apud li, kun la haroj neligitaj kaj sen pingloj.

Du paroj da okuloj rigardis ŝin, konsternitaj. “ Pina ”, diris Domicio. “Kio okazas? Ĉu ĉio estas en ordo?”

Ŝi havis ilin en malavantaĝa situacio; nun necesas kapti la iniciaton, antaŭ ol li reagos. Agripina , filino de Ĝermaniko kaj rekta posteulo de Aŭgusto, per firmaj paŝoj marŝis al la lito. Ŝi rigardis la duopon: sian edzon enlite kun ŝia sklavino. Ŝi forŝiris la kovrilon.

“Eklogo”, Agripina  diris. “Eliru el la ĉambro. Mi intencas dormi kun mia edzo.”

8

En Romo

Aŭtune, 33 pK

Agripina  sterniĝis, duone dormante, en la varmega banujo, dum du flutistinoj ludis voluptajn Lidajn melodiojn. Ĉi tien ne penetris la sonoj de la domo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus en profunda kaverno, fortranĉita de la okupateco de la ekstera mondo. La baneja konstruaĵo estis aldonita al la domo de Domicio antaŭ ol ili geedziĝis, kaj kvankam en unu parto de sia menso ŝi malaprobis tion, estis tamen malfacile ne ĝui la lukson de ĉi tiu miniatura banejo nur por sia persona uzo, kun ties elegantaj mozaikaj plankoj kaj muroj tegitaj per valoraj marmoroj.

Apenaŭ perceptebla ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵo – ĉu la duone aŭdita grinco de pordo, ĉu delikata alspiro de pli malvarmeta aero – vekis Agripina n el ŝia stato de dormema meditado. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭen. Vira figuro staris ĉe la pordo. Konsternite, ŝi eksidis en la akvo inter laŭta plaŭdado. La flutoj silentiĝis. Ŝia edzo staris antaŭ ŝi, okulumante ŝin kun intereso – eĉ nun, kiam li regule vizitis ŝian litoĉambron, ŝi ne permesis al li vidi ŝin nuda. Neniam ŝi estis elmontrita tiel malkaŝe, tiom sendefende, kiel en ĉi tiu momento.

Agripina  subpremis sian deziron turni la kapon por serĉi tukon. Ŝi ne intencis vidigi al Domicio sian embarasiĝon, nek iel ajn aperi en malavantaĝa situacio. Ŝi rigardis lin rekte en la okulojn, parolante same malvarme kiel la diino Diano fronte al Akteono, kiam li trude interrompis ŝian banadon. “Estas nekutima afero vidi vin en ĉi tiu ĉambro, Gneo Domicio.” Se tio estus ebla, ŝi estus transforminta lin en cervon.

Momente la mieno de Domicio montris konfuzon. Ŝajne la spektaklo de lia edzino en la bankuvo estis forpelinta ĉiujn aliajn pensojn el lia menso. Tiam, kiam li revenis al si mem, lia esprimo iĝis serioza. “Io okazis. En la senato hodiaŭ...”

Estis kvazaŭ Agripina  sentas obtuzan kadencon, kiel akordo de citro tuj antaŭ la pinta momento de tragedio. “Ĉu panjo?”

“Ne, ne, tute ne rilatas al via patrino. Nu, surmetu bantukon aŭ simile – mi atendos vin en la alia ĉambro.”

Tuj kiam la pordo fermiĝis malantaŭ ŝia edzo, Agripina  grimpis el la varma kuvo. Ŝia sklavino proponis al ŝi bantukon. “Ankoraŭ ne”, diris Agripina . “Unue mi devas iom malvarmiĝi.” Ŝi ne estis maltrafinta la vizaĝesprimon de Domicio. Kion ajn li intencas diri al ŝi, tio kaŭzos al ŝi doloron. Ŝi sentis neniun senpaciencon por renkonti tiun doloron; tute male, dum ŝi sekvos sian normalan rutinon, ŝi povos dum mallonga tempo resti pendanta, kun la novaĵo de Domicio ankoraŭ en la estonteco. Ŝi transiris al la malvarma ĉambro kaj saltis en la glacian naĝejon.

Kutime ŝi celis naĝi almenaŭ dek du fojojn la longecon de la baseno, kaj ŝi ekiris kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, kvazaŭ ŝia edzo ne estus veninta por sciigi al ŝi novaĵon, kiun ŝi ne volas aŭdi. Ŝi naĝis tri fojojn de unu flanko al la alia, sed jam ŝia menso laboregis. Ne panjo. Sed ĉu eble unu el ŝiaj gefratoj? Ŝi konstatis, ke ŝi ne deziras forpuŝi la momenton. Ŝi devas tuj rapidi eksteren al Domicio, kaj malkovri, kion li volas diri al ŝi. Kelkajn minutojn poste, kun sia korpo volvita en unu tuko, la hararo en alia, Agripina  sidis antaŭ sia edzo en la vestoŝanĝejo.

“Temas pri via frato”, li diris.

Agripina  kaptis sian spiron. “Kiu frato?”

“Druso.”

Timo malfermiĝis kiel granda pugno, disvastiĝante tra ŝia brusto. Ŝi provis teni sian voĉon firma, sian mienon senesprima, dum ŝi demandis: “Kio okazis al li?” Sed kiam ŝi parolis, ŝia buŝo tordiĝis kaj ŝia voĉo aŭdiĝis kiel pepo, kvazaŭ de malgranda infano.

“Mi bedaŭras”, Domicio diris. Li venis por ĉirkaŭbraki ŝin, kaj tenis ŝin proksime. Tio estis nekutima sensaĵo por Agripina , kiu neniam antaŭe estis brakumita de iu ajn, krom eventuale de Eklogo en la malnovaj tempoj, antaŭ ol ŝi fariĝis amatino de Domicio. Ŝi estis danka al sia edzo pro lia deziro konsoli ŝin, kaj dum momento ŝi permesis al si kliniĝi kontraŭ li.

Finfine ŝi paŝis malantaŭen, malplektante sin delikate el la brakoj de Domicio. Ŝi sidiĝis sur la marmoran benkon de la vestoŝanĝejo. “Kio okazis?” ŝi demandis.