Выбрать главу

Domicio hezitis.

“Diru al mi!”

“Li estis mortigita de malsato.”

Frosto trafis Agripina n, kvazaŭ malfermiĝis pordo al malvarma, malluma kelo. Kaj tamen ŝi ne kriis aŭ ekploris. Ŝi estis konscia, ke se ŝi estus povinta plori, tio eble helpus malŝarĝi ŝiajn emociojn. Sed tiu malŝarĝiĝo ne venis. La hororo estis tro granda; ne sufiĉis por malpliigi ĝin kelkaj larmoj.

Post nur kelkaj tagoj Domicio denove venis paroli kun ŝi.

“Via patrino”, li diris.

Fine de la konsula jaro de mia edzo falis tiu bato, kiun mi kaj miaj fratinoj atendadis kaj timis de longa tempo. Kvankam tremigas min la memoro, kaŭzante al mi nepriskribeblan doloron, mi rakontos la okazaĵon. Kvankam Tiberio tenis mian fraton Druso kiel malliberulon dum tri jaroj, li almenaŭ ne aktive mistraktis lin. Nun eĉ tiu malgranda komplezo ne plu validis. Oni lasis Druson sola en lia malluma ĉelo, kvazaŭ li jam estus morta. Dum preskaŭ unu monato, li forpuŝis la morton manĝante pajlotigojn, kiujn li tiris el sia matraco. Finfine rekonante, ke ekzistas neniu espero, ke la imperiestro moliĝos, li malbenis Tiberion per solena kaj terura malbeno, kies precizaj vortoj estis notitaj de liaj gardistoj. Tiberio ordonis, ke la malbeno de mia mortanta frato estu laŭtlegata en la senato kiel pruvo de liaj malicaj intencoj, kaj kvankam tio ŝajnas eksterordinara, ke ĝia teksto estu registrita en la protokoloj de la senato.

Druso – mi provas subpremi tiun penson, sed foje mi ne povas malhelpi min. Mi imagas lin en tiu nigra, odoraĉa, senfenestra ĉambreto, forlasita kvazaŭ mortinto antaŭ ol la morto efektive alvenis por liberigi lin de lia suferado. Li havis nur 26 jarojn, li ne estis preta por morti. Ĝis la lasta minuto li verŝajne neniam rezignis pri la espero, ke iel oni nuligos la kondamnon. Pli forta karaktero eventuale bonvenigus pli rapidan finon, sed mia frato ne havis tiuspecan sinregon. Mi imagas lin, kiu eltiras malmolajn, sekajn pajlerojn tra truo en la matracokovrilo, ronĝas ilin kiel rato. Druso – la memoro ne forlasas min, la putranta stumpo de arbo, kiu neniam ricevis la ŝancon plenkreskiĝi.

Oni portis informon pri la morto de Druso al mia patrino, ankoraŭ en ekzilo en Pandaterio. En ŝia malfortiĝinta stato, tiu dua bato, sekvanta post la perdo de ŝia plej aĝa filo, estis tro. Kelkajn tagojn poste, oni sciigis min kaj miajn fratinojn, ke ankaŭ nia patrino estas mortinta.

Mi kuŝis enlite dum homoj alvenis kaj foriris ĉirkaŭ mi. Iu sidis sur la rando de la lito kaj rigardis esplore en miajn okulojn, tiam aperis la sklavino, kiu levis mian kapon kaj tenis tason al miaj lipoj. Oni eltiris de sub mi la malmolan randon de ĉambrovazo. Estis sango en la vazo, kaj inter la sango kaj ruĝaj koagulaĵoj estis eteta duone formita estaĵo, ne pli granda ol fleksita dikfingro. Mi sentis neniun bedaŭron, neniun scivolon. Mia patrino estis morta, miaj fratoj estis mortaj – kiom da emocio restis al mi por dediĉi al tiu malgranda ulo, kiu eĉ ne komencis vivi?

Dum la restantaj anoj de mia familio ankoraŭ tremis post tiu duobla tragedio, Tiberio haste aranĝis iliajn geedziĝojn. Miajn fratinojn li donis al sendistingaj edzoj el subnivelaj fonoj: Drusila  al Lucio Kasio Longino, kaj Livila  al Marko Vinicio. Nur mia frato Gajo ricevis edzinon de taŭga rango: tiu estis Junia Klaŭdia , filino de la ekskonsulo Marko Junio Silano.

Mi ne volas pensi, kiel Druso mortis, mi ne volas. Mi vidis ĝardeniston kapti herbaĉon kaj tiregi ĝin el la grundo kune kun la radikoj. Kiom mi deziras, ke tiu memoro estus herbaĉo, por ke mi kaptu ĝin kaj eltiru ĝin! Sed ĝi estas kreskinta profunde en mian bruston, ĝiaj torditaj radikoj serĉintaj truetojn kaj fendetojn kaj ankrinte sin tiel neforigeble, ke neniam mi povos eltranĉi ĝin. Mi devos vivi mian tutan vivon kun la memoro de mia frato, ŝlosita en sia ĉelo, kies morto daŭris plenan monaton.

PARTO TRIA

Gajo

1

En Romo

Printempe, 37 pK

“Kiu staros en la mezo?”

“Tiu devus esti Agripina . Ŝi estas la plej alta.”

“Ne, ni vicigu nin laŭaĝe.”

“Ĉu mi estos Fortuno? Ne diru, ke mi devos teni la rudron.”

“Kial vi ne volas la rudron? Kaj cetere, vi ricevos ankaŭ abundokornon.”

“Ĉu ĉi tiuj kornoj fakte estas malplenaj? Ĉu vi iam aŭdis pri malabundo en abundokorno?”

Ridante, la tri fratinoj aranĝis kaj rearanĝis sin sur la podio laŭ la instrukcioj de la artisto. Finfine ili sukcesis organiziĝi: Agripina  maldekstre, Sinjo meze, kaj Livila  dekstre. Agripina , kiu reprezentis Sekurecon, apogis sin sur malalta kolono, tenante abundokornon en sia mano. Sinjo, kiel Konkordo, havis abundokornon en unu mano kaj en la alia vazon por oferverŝado. Ankaŭ Livila  tenis abundokornon, dum la rudro montris, ke ŝi reprezentas la diinon Fortuno, kiu post longa kaj danĝera vojaĝo pilotis la ŝipon de la ŝtato sekure al la bordo.

Sopolo, la artisto, dediĉis iom da tempo por ĝustigi la silkajn faldojn de iliaj drapoj. Tiam li paŝis malantaŭen kaj ekzamenis la grupon, ensuĉante sian spiron inter la dentoj. “Iom tro simetrie, laŭ mi. Ĉu mi rajtas sugesti, sinjorino Agripina , ke vi tenu la kornon en via alia mano? Apogu vian kubuton sur la kolonon. Ĝuste tiel... kaj nun vian liberan manon sur la ŝultron de sinjorino Drusila ... Perfekte.”

Li laboris rapide, desegnante la fratinojn per senhezitaj strekoj sur lignan panelon. Antaŭ ol li finis, Boteto eniris. Sopolo duone leviĝis de sia tabureto, sed Boteto per gesto indikis, ke li restu sidanta. “Mi vidas, ke vi aldonis iom da karno”, li komentis, rigardante la skizon super la ŝultro de la artisto. “Mi ne konstatis, ke miaj fratinoj havas tiel belformajn krurojn.”

Trafis Agripina n sento de incitiĝo. Oni ĉiam povis fidi, ke Boteto detruos feliĉan momenton. La moka tono ne estis nova, sed li almenaŭ detenu sin de personaj komentoj en la ĉeesto de metiisto.

“Portu al mi tabureton”, Boteto diris al la malgranda knabo, kiu akompanis lin.

La tri fratinoj tenis sian pozon, tremante iomete pro malvarmo en siaj maldikaj roboj. La malplenaj abundokornoj ne estis pezaj, sed la brako de Agripina  komencis laciĝi. Ŝi estis kontenta, ke eblas apogi ĝin sur la kolono. Finfine Sopolo kapjesis, indikante, ke ili povos paŝi malsupren de la podio. Livila  tuj iris por rigardi la desegnaĵon. “Vidu, Pina , li vere kaptis vin. Tiun esprimon, kiun vi havas, kiam vi pensas pri io, kion vi ne volas diri.”

“Interese”, diris Boteto. “Mi scivolas, kion ŝi havas enkape?”

“Kompreneble, mia sinjoro, ĉi tio estas multe pli granda ol la fina rezulto”, Sopolo diris. “Multaj detaloj perdiĝas, kiam necesas redukti la tuton al la grandeco de monero.”

“Bedaŭrinde”, diris ilia frato. “Bonvolu doni al mi ĉi tiun skizon, kiam vi ne plu bezonos ĝin. Mi volas konservi ĝin.”

“Tio estus por mi honoro, Cezaro.”

“Eble mi invitos vin fari alian poste: miaj fratinoj kiel la tri diinoj. Mi estos Pariso.”

La sento de ĝeniĝo, kiu neniam plene estingiĝis, kiam Agripina  estis kun sia frato, reekflamis. Oni ĉiam montris la tri diinojn nudaj.

La artisto hezitis, nur frakcion de momenteto. “Tio estus preskaŭ same granda honoro kiel desegni la tri diinojn mem.”

Lerta respondo, Agripina  pensis aprobe. Estus malfacile reagi sen ofendi aŭ la imperiestron aŭ liajn tri fratinojn, sed la homo sukcesis. Sinjo, kompreneble, ridaĉis kiel stulta knabino.

“Ni ne estas sufiĉe belaj por esti la modeloj de la tri diinoj”, Livila  diris, nekonscia kiel kutime kiam venis la momento por forlasi temon. “Vi devus uzi aliajn virinojn por la korpoj.”