“Por ne mencii la kapojn”, Agripina aldiris rapide, antaŭ ol ŝia frato havos tempon por moki ilin per plia komentaĉo. “Ĉu ni finis? Mi bezonegas tason da vino.”
“Bona ideo”, Boteto diris. “Ni iru en la ĝardenan ĉambron. Mi volas vidi la provaĵon de la monero antaŭ ol oni stampos ĝin”, li aldonis al la artisto. “Kaj ne forgesu doni al mi la skizon.”
“Kompreneble, Cezaro.”
La ĝardena ĉambro estis malgranda ejo kun tri divanoj aranĝitaj ĉirkaŭ malalta tablo. Kiel sugestis ĝia nomo, ĝiaj glitpordoj malfermiĝis al la ĝardenoj de la palaco. Frue en majo la vetero estis nun sufiĉe varma, por ke ili tenu la pordojn malfermitaj, kaj la ĝardeno aspektis aparte bele kun fruktarboj plene florantaj kaj laŭboj de ruĝaj rozoj baldaŭ malfermiĝontaj.
Sklavo alproksimiĝis por forigi iliajn ŝuojn antaŭ ol ili ekkuŝos sur la broditajn sofokovrilojn. “Boteto, kial vi surhavas tiujn eksterordinarajn pantoflojn?” Livila demandis. “Ili aspektas kiel tiuj kusenoj, kiujn ni iam havis – ĉu vi memoras ilin, Pina , tiujn purpurajn kun ametistoj aŭ simile alkudritaj? Mi ĉiam trovis ilin terure malkomfortaj.”
Boteto levis sian piedon kaj tordis ĝin por montri sian pantoflon de ĉiuj anguloj. “Mi ricevis la ideon de tiu amikino de praavinjo, la reĝino Berenico. Mi ĉiam admiris ŝian guston pri piedvestoj.”
“Jes, sed ŝi estis reĝino!” Livila diris. “Viro ne devus porti purpurajn pantoflojn.”
“Kaj mi estas imperiestro. Mi decidis inaŭguri novan modon.” Boteto sidis sur la randon de la divano, por ke la sklavo forprenu liajn pantoflojn, antaŭ ol li ekkuŝos apud Sinjo.
Li ĉiam havis kapricon pri fantaziaj ŝuoj, Agripina pensis, dum ŝi kaj Livila prenis siajn lokojn sur la dua divano. Ŝi memoris tiujn miniaturajn soldatajn botojn, kiujn li havis kiel malgranda knabo; li portadis ilin en la soldata tendaro, kiam li kaj panjo estis tie kun lia patro. La armea ŝufaristo faris ilin por amuzi lin, kaj li insiste surhavis ilin la tutan tempon. Eĉ post la reveno al Romo, li tenis ilin en niĉo en sia ĉambro, eĉ kiam ili delonge fariĝis tro malgrandaj.
La sklavoj alportis vinkruĉon, akvohejtilon, kaj la aliajn vazojn bezonatajn por miksi la vinon.
“Belegaj tasoj”, Sinjo diris. “El kio ili estas faritaj? Ĉu onikso?”
Agripina rigardis la tasojn, kiuj estis el riĉa, glima ŝtono palverda kun strioj rozkoloraj. “Iom tro valoraj, ĉu ne, por la ĉiutaga uzo?”
La sklavo elverŝis la vinon kaj diluis ĝin per varma akvo. Bele vestita knabeto servis ilin. Ŝia frato akceptis sian tason, kaj gustumetis la vinon. “Aŭskultu la Gruon, kiu grimacas per la nazo – pli ĝuste, per la beko – pro ĉiu malgranda sugesto pri elspezemo. Ili estas novaj, fraŭlino Avarulo. Hodiaŭ mi uzas ilin la unuan fojon.”
“Ni spertis mizeran periodon dum la lastaj jaroj”, Sinjo diris. “Kial ni ne ĝuu iom da plezuro, nun kiam Boteto fariĝis imperiestro?”
“Ne nur ni spertis mizeran periodon”, Boteto diris. “Estas tempo, ke ankaŭ aliaj homoj amuziĝu. Onklo Tiberio estis tute en ordo, kiam temis pri vespermanĝo kun filozofoj, sed li ne komprenis la dezirojn de la publiko.”
Agripina ne sentis emon daŭrigi la konversacion, sed Livila estis tute preta ensalti. “La dezirojn de la publiko! Ĉu vi parolas pri ordinaraj homoj – kiel butikestroj, kaj liberigitaj sklavoj?”
“Kial ne? Aŭgusto plene komprenis la gravecon teni la popolon kontenta. Tial onklo Tiberio estis tiel malpopulara. Li estis tre preciza pri ĝustaj proceduroj: li zorgis doni al la senatanoj la ŝancon esprimi siajn opiniojn, kaj aŭskultis ambaŭ flankojn kaj tiel plu, sed laŭ li la ludoj estis tutsimple malŝparo de mono.”
Agripina sciis, ke ŝia frato pravas, sed ŝi ankaŭ sciis, ke li nur diras tion por inciti Livila n. La postan tagon li verŝajne esprimos precize la malan opinion, se tio pli bone akordiĝos kun lia humoro.
“Sed ne tiel oni direktu ŝtaton!” Livila diris. “Reganto devus pensi pri tio, kio estas plej bona por la popolo, ne indulgi ties plej malaltajn kapricojn.”
“Dankon, Platono”, Boteto diris. “La venontan fojon, kiam mi bezonos lecionon pri filozofio, mi vokos vin.”
“Ĉu tiumaniere vi diskutis filozofion kun onklo Tiberio?” Livila diris. “Respondi al li malĝentile, kiam li prezentis argumenton?”
“La argumentoj de onklo Tiberio ne donis la impreson, kvazaŭ li ripetas ilin el la unua volumo de iu elementa traktaĵo pri filozofio. Kaj ĉiuokaze, la temo ne interesas min. La Ideala Reganto: ni diskutadis tion ĝisnaŭze en Kapreo.”
Tiu aludo pri la postmanĝa konversacio de ilia praonklo vekis la scivolon de Agripina . Cetere estis nekutima afero, ke Boteto faras eĉ proveton pravigi sin. Livila eliris el la disputo pli sukcese ol ŝi antaŭvidis; nun venis la momento por subteni sian fratinon.
“Mi ne kredas, ke Aŭgusto organizis ludojn nur por amuzi la publikon”, ŝi diris. “Li volis elmontri la potencon kaj grandiozecon de la imperio, kaj doni al la popolanoj la senton, ke ankaŭ ili partoprenas en tio. Sed en sia privata vivo, li vivis tre simple. Laŭ mi, li ne estus aprobinta grandan elspezon por oniksaj pokaloj aŭ simile, nur por sia propra plezuro. Li eventuale farus tion por imponi al la Parta ambasadisto.”
“Kial zorgi pri la opinio de Aŭgusto?” Boteto diris. “Li mortis antaŭ dudek jaroj – kaj eĉ tiam li jam delonge perdadis kontakton kun la aktuala mondo.”
“Estis vi, kiu unue menciis Aŭguston”, Livila memorigis lin. “Vi diris, ke li komprenis la gravecon teni la popolon kontenta.”
“Kaj estis vi, kiu diris, ke ne tiel oni direktu ŝtaton.”
Ili ambaŭ ekridegis. Sinjo streĉis siajn brakojn kaj ŝajnigis oscedi. “Kaj nun”, ŝi diris, “ĉu ni rajtas transiri al pli interesa temo?”
Tiberio mortis je la aĝo 77 post longa regado, kiu daŭris preskaŭ 23 jarojn. Li pasigis la lastajn dek unu jarojn de sia vivo kiel retiriĝinto sur la insulo Kapreo, kaj dum tiu tuta tempo li eĉ ne unu fojon reiris al Romo, eĉ ne por la funebra ceremonio de sia propra patrino.
Jam antaŭ la formala anonco en la senato, ne estis iu ajn dubo, ke mia frato Gajo estos la venonta imperiestro. Gajo estis en Kapreo kiam Tiberio mortis.
Mi saltis tri jarojn. Mi devus iel plenigi ilin... sed tiu periodo estas tiel nebula kaj malklara en mia menso. Boteto en Kapreo, ni fratinoj en Romo kun niaj edzoj, aŭ foje en Antio aŭ Bajo. Tiuj monatoj, kiujn mi pasigis ĉe la vilao de Domicio post la aborto – mi apenaŭ memoras ilin, la domon, la insulon. Kiam mi rerigardas al tiu tempo, mi vidas nur la maron, la brilan turkisan maron, kun la suno kiel miloj da etetaj fajreroj flagrantaj sur la ondoj. La sklavoj kutimis porti mian vimenan seĝon malsupren en la groton, kaj tie mi sidadis tagon post tago, kun la manoj senmovaj sur miaj genuoj, fiksrigardante la maron.
Gajo estis en Kapreo kiam Tiberio mortis, kaj li eskortis la kadavron reen al Romo en solena procesio, kiu daŭris preskaŭ duonan monaton. La popolo freneziĝis pro ĝojo en ĉiu urbo tra kiu li pasis; finfine la filo de Ĝermaniko prenos sian ĝustan lokon kiel estro de la senato kaj la imperio. La scenoj memorigis pri tiu pli frua okazo, kiam nia patrino reportis al Romo la cindrojn de lia patro Ĝermaniko. Densaj amasoj kolektiĝis laŭlonge de la tuta vojo por saluti lin per altaroj, oferoj kaj flamantaj torĉoj, kriante lian nomon, kaj promesante eternan lojalecon al la heredanto de Aŭgusto.
Gajo havis 24 jarojn, kiam li unuafoje aperis en la senato. Ĉiuj, kiuj ĉeestis en tiu okazo, rakontas, kiel la senatanoj estis impresitaj de liaj sagacaj respondoj al iliaj demandoj. Gajo estis elstara parolanto, eĉ kiam li ne havis jam preparitan tekston. Multaj el la senatanoj murmuris, ke li heredis la oratoran talenton de sia patro, dum lia respekta sinteno sugestis, ke li ankaŭ heredis ties modestan karakteron. Jen finfine la ŝanco kompensi la maljustaĵon faritan al Ĝermaniko; elektante lian filon kiel la novan imperiestron, ŝajnis kvazaŭ oni enpostenigas la homon mem. La senato senhezite asignis al Gajo la imperiestrajn povojn, kune kun la konvenaj titoloj.