Выбрать главу

Sklavo alproksimiĝis kaj murmuris en la orelon de Boteto. “Estas oĉjo Klaŭdio”, li diris. “Jes, li venu ĉi tien.”

La pordo malfermiĝis por enlasi ilian onklon, kiu ridetis pro plezuro, kiam li vidis ilin. “Ĉeestas la tuta familio. Miaj karaj nevinoj, mi ne atendis trovi vin.”

La tri junulinoj leviĝis de siaj divanoj kaj tuj ĉirkaŭis lin, ridante dum ili ricevis ĉiu laŭvice sian kison. Boteto atendis ĝis lia onklo liberiĝos, antaŭ ol li metis siajn piedojn surplanken kaj alproksimiĝis por saluti lin. “Bonvenon, kamarado konsulo.”

“Mi salutas vin, imperiestro kaj kunkonsulo!” Klaŭdio respondis, kun ŝerca Pretorana saluto. “Kiu estus kredinta tion antaŭ ses monatoj, ĉu ne?” Li frapis sian nevon ĉeŝultre, kaj prenis sian lokon sur la neokupata divano. Li iel ŝanĝiĝis, Agripina  rimarkis – ŝi ne povis precize klarigi la diferencon, sed lia staturo ŝajnis notinde pli alta ol antaŭe.

Klaŭdio prenis buŝplenon da vino el la taso proponita al li de la sklavido, kaj kapgestis aprobe. “Mi ĝojas trovi ĉi tie la tutan familion.” Li rigardis ĉirkaŭen, observante siajn genevojn, kiuj intertempe reiris al siaj lokoj. “La fakto estas, ke mi deziras paroli pri afero, kiu tuŝas vin ĉiujn. Boteto, ni ne interparolis post la reenterigo de via patrino. Tiam ne estis la ĝusta momento, sed mi volas demandi vin, kiel vi trovis la situacion en Pandaterio.”

Ombro falis sur la ĉambron pro la trudiĝo de tiu pli serioza temo. Boteto tordis sin sur la divano, prenis sian tason, remetis ĝin sur la tablon, tiam gestis al la sklavo plenigi ĝin, kvankam ĝi estis ankoraŭ duone plena. Finfine li diris, “La domo ne estis tro malbona, sed la insulo etendiĝis ne pli ol unu mejlon de unu ekstremo al la alia. Mi ne scias, kiel panjo estus povinta elteni tion, resti tie tute izolite dum kvar jaroj. Tio sufiĉus por frenezigi iun ajn.”

“Ŝi ja rajtis eliri, ĉu ne?” Sinjo diris.

“Jes, se akompanis ŝin gardisto. Sed laŭ tio, kion mi sukcesis kompreni, ili ne estis tiaj gardistoj, kiajn nia patrino rajtus kunhavi. Ili estis maldelikataj, ili estis krudaj... Kaj kompreneble, vi scias, kia homo estis panjo. Ŝi klare montris al ili, ke ili ne estas de konvena nivelo por homo de ŝia socia rango.”

“Ĉu ili mistraktis ŝin?” Sinjo demandis.

Boteto kapjesis.

Kiel tipa konduto de panjo! Agripina  pensis. Ŝi estus devinta varti siajn gardistojn kiel aliancanojn, ne kontraŭulojn. Ŝia sola atingo estis ĉiam nur krei pli malfacilan situacion por si mem kaj siaj gefiloj.

“Unu el ili bategis ŝin kaj ĵetis ŝin kontraŭ muron”, ilia frato diris. “Kaj poste li pugnobatis ŝin en la vizaĝon. Rompis ŝian nazon kaj eligis ŝian okulon.”

Liaj kvar aŭskultantoj rigardis lin, ŝokite. “Mi neniam imagis ion tian.” La voĉo de Sinjo tremis pro baldaŭaj larmoj. “Mi supozis, ke oni almenaŭ traktas ŝin kun digno.”

Agripina  glutis. “Kion vi diras pri ŝia okulo? Ĉu ĝi efektive estis eligita el sia kavo?”

“Ne ĝuste tiel, bonŝance”, ŝia frato diris. “Laŭ tio, kion oni diris al mi, li nigrigis ŝian okulon kaj ĝi ŝvelis, sed ĝi estis tiel serioze vundita, ke poste ŝi neniam plu povis bone vidi el tiu flanko.”

“Kiam tio okazis?” Agripina  diris. “Ĉu frue post ŝia alveno?”

“Mi ne scias precize. La domo estis fermita post ŝia morto, kaj mi ne sukcesis paroli kun iu ajn, kiu ĉeestis tiutempe.”

“Ĉu vi almenaŭ informiĝis, kiu faris tion?”

“La gardistoj estis resenditaj al siaj normalaj deĵoroj”, Boteto diris. “Mi provas sekvi la spurojn de tiu homo. Se mi ekscios, kiu li estis, mi krucumigos lin.”

“Tute prave”, Klaŭdio diris. “Kaj kio pri Nerono?”

“Ŝajnas, ke li estis pendumita, aŭ pendumis sin mem, sed ne estas klare, kio okazis. Mi lasis Palason en Pontio por esplori la aferon, dum mi daŭrigis la ŝipvojaĝon al Pandaterio por akiri la restaĵojn de panjo. Li diris al mi, ke li pridemandis diversajn homojn, sed ĉiuj estis tre malemaj paroli. Sed ili ja diris al li, kie trovi la cindrojn de Nerono. Ili estis metitaj en malnovan grasokovritan kuirejan poton, kaj tiam enterigitaj.”

Agripina  fermis siajn okulojn kaj kliniĝis malantaŭen. Tuj post la novaĵo pri ilia patrino, tio estis pli ol ŝi povis asimili. Ŝi sentis vomemon.

Sekvis longa silento, kiun interrompis nur la plorspiroj de Sinjo. “Ĉu vi certas, ke tiuj cindroj estis vere de Nerono?” Livila  finfine demandis.

“Ankaŭ mi demandis min pri tio, sed aŭskultinte la rakonton de Palaso, mi sciis, ke tiuj estas la ĝustaj. Laŭ li, ne estis facile trovi la restaĵojn de Nerono. Post forbruligo de lia kadavro, oni ordonis al la sklavoj fosi truon ie malproksime de la domo, enŝovi la vazon, kaj kovri ĝin per tero. Kaj tio okazis antaŭ ses jaroj. Bonŝance la lokuloj ankoraŭ sciis, kie troviĝas tiu loko, proksimume. Ili evitis ĝin, ĉar vagis tie fantomo.”

“Fantomo!” Livila  diris. “Tiu devus esti Nerono.”

“Tio ŝajnas racia dedukto”, Boteto diris. “Nun kiam nia frato finfine ĝuas konvenan ripozon, ni kredeble rajtas supozi, ke la loĝantoj de Pontio – tiuj malmultaj, kiuj troviĝas tie – ne plu devas timi lian postmortan ĝenadon.”

“Ĉu efektive temis pri sinmortigo?” Agripina  diris. “Ĉu Palaso ne povis informiĝi pri tio?”

“Li ne havis tempon por esplori detale. La vetero ne taŭgis por ŝipveturado, kaj post mia reveno de Pandaterio, ni devis rapide reveni al la ĉeftero. Ni ja kunportis ambaŭ vazojn da cindroj – tio estis la ĉefa celo de nia vizito.”

“Estas unu afero, kiun mi neniam komprenas”, Agripina  diris. “Dum tiu tuta tempo, kiam vi estis en Kapreo kun praonklo Tiberio, kial vi ne kaptis la ŝancon paroli al li pri panjo kaj Nerono?”

“Ĉu vi vere opinias, ke mi neniam menciis ilin?”

“Nu, se vi ja faris, kion li diris? Onklo Tiberio estis justa homo – li sciis, ke panjo ne ŝatas lin, sed li ne estus konsiderinta tion sufiĉa kialo por ekzili ŝin.”

“Jes, li efektive estis justa – pli justa ol vi scias. Ĉu vi ne komprenas, kial li forsendis ilin ambaŭ? Ili vere komplotis kontraŭ li. Iu ajn alia homo estus ekzekutinta ilin.”

Subite, estis kvazaŭ ĉiuj pecoj de la enigmo trovas sian ĝustan lokon. Ĉio estis klarigita – tial Tiberio neniam liberigis ilian patrinon, eĉ post la morto de Sejano. Agripina  restis silenta, ekzamenante enmense tiun novan aspekton de la situacio. Ŝi ne havis argumentojn. Nenio estis direbla.

Ŝia frato rigardis ŝin kun esprimo iom moka. “Li traktis min bone. Li sciis, ke miaj patrino kaj frato komplotis kontraŭ li, sed li neniam kulpigis min pro tio. Li sciis, ke mi estas lia heredonto, kaj li faris la ĝustan aferon. Li ne venĝis sin kontraŭ la aliaj membroj de nia familio.”

“Krom Nerono”, Livila  diris. “Vi ne malkovris, ĉu li estis mortigita, aŭ ĉu li mortigis sin mem, sed ambaŭkaze tio estis sama kiel ekzekuto. Kio ajn okazis, praonklo Tiberio respondecis.”

“Tio okazis, kiam Sejano ankoraŭ superregis”, Boteto diris. “Kaj tial Tiberio alvokis min. Li sciis, ke mi ne estas sekura en Romo. Li diris al mi poste, ke ĝuste pro la morto de Nerono, li eksciis, ke necesas liberigi sin de Sejano.”