“Kio pri Druso?” Livila diris.
Ĉi-foje ŝajnis, ke ilia frato restas sen vortoj. Li prenis sian vinpokalon de la tablo kaj rigardis internen de ĝi, kvazaŭ tie li trovos la respondon al ŝia demando.
“Fermita en tiu kelo, manĝanta la pajlon el sia matraco”, Livila aldonis.
“Ne necesas memorigi nin, kio okazis al Druso”, Boteto diris. “Li ne estus devinta morti laŭ tia maniero, sed tio ne igas lin senkulpa.”
“Kiel vi fartis”, Livila daŭrigis, “dum vi ĝentile ridetis kaj diskutis filozofion kun la homo, kiu sidis senmove kaj neniel reagis, dum via frato mortaĉis pro malsato?”
“Sufiĉas. Nur silentiĝu, ĉu vi aŭdas min? Mi ne volas plu paroli pri tio.”
“Ĉu ĉi tiu estas la ĝusta momento?” Sinjo diris. “Ĝuste nun, kiam ni ĉiuj fartas tiel bone.”
“Ŝi pravas”, Klaŭdio diris. “Ne havas sencon elfosi tiujn aferojn nun.”
“Se nun ne estas la ĝusta momento, kiam estos?” Livila murmuris al Agripina , kiu kuŝis apud ŝi sur la divano.
Agripina respondis per eta kapjeso, ĉefe por trankviligi sian fratinon, ĉar ŝi mem tute ne deziris pluesplori tiun temon. “Ni revenos al tio”, ŝi diris subvoĉe.
Dum sia deviga restado en Kapreo sub la okulo de Tiberio, Gajo faris neniun provon moligi la venĝeman sintenon de la imperiestro kontraŭ niaj patrino kaj du fratoj. Nun fariĝis klare, ke tiu ŝajna indiferento estis fakte necesa maniero kaŝi liajn verajn pensojn. La unua ago de Gajo, kiam li imperiestriĝis, estis ŝipveturi al la Pontiaj insuloj por reporti la cindrojn de nia patrino kaj nia frato Nerono, kiujn oni poste lokis kun konvenaj honoroj en la Maŭzoleon de Aŭgusto. Montriĝis neeble retrovi la restaĵojn de nia frato Druso, sed ni starigis monumenton liamemore.
Boteto tusetis enkonduke al nova temo. “Nun kiam panjo finfine ricevis sian meritatan lokon en la familia maŭzoleo, laŭ mi estas tempo, ke ni faru ion ankaŭ memore al avinjo Julia . Ĉu vi ne konsentas, ke ankaŭ ŝi estu enterigita tie?”
Klaŭdio hezitis momenteton, tiam aŭdigis malkomfortan ridon. “Aŭgusto ne volis, ke ŝi estu enterigita tie, kaj mi vidas neniun kialon por ne respekti lian deziron.”
Sed Boteto jam rimarkis la heziton, kaj kaptis la okazon por pli vigle prezenti sian argumenton. “Ŝi faris nenion aparte teruran, ne pli ol multaj virinoj. Kaj tiuj tamen estas enterigitaj en siaj familiaj tomboj. La fakto estas, ke Aŭgusto ne pretis pardoni ŝian kontraŭstaron al liaj politikoj.”
“Kaj ĉu tio ne estas sufiĉe bona kialo?” Klaŭdio diris.
“Ĉu ŝi ne rajtis esprimi sian opinion?” Sinjo diris. “Multaj el la senatanoj ne konsentis pri liaj moralaj reformoj, laŭ tio kion mi aŭdis.”
“La problemo estas, kara Sinjo, ke ŝi ne kontraŭstaris lin nur per vortoj. Kaj estas ankaŭ la demando, ĉu liaj familianoj rajtus tiel publike defii lin. Kion pensus via frato, se li aprobus leĝon, kaj vi fratinoj tute videble kaj klare spitus ĝin?”
“Mi esperas, ke miaj leĝoj estos pli realismaj”, Boteto diris.
“Ne estis nur afero pri malpardonemo”, Klaŭdio diris. “Aŭgusto faris sian eblon restarigi decajn normojn en la familia vivo, kaj jen Julia , kiu kondutis, kvazaŭ ŝi estus super la leĝo – kvazaŭ kiel la filino de Aŭgusto, ŝi estus la sola virino, kiu ne devas obei ĝin. Ŝi lasis al li neniun elekton.”
Dum Agripina plenkreskis, ŝi komencis havi pli klaran bildon pri la skandaloj, kiuj rezultigis, ke je 37 jaroj Julia estis sendita pasigi kvin jarojn da izoliĝo sur la malgranda insuleto Pandaterio. Ilia avino estis ĉiam malpermesata temo en ilia familio. Panjo neniam pardonis ŝin pro ŝia nekonvena konduto, pro ŝia defio al Aŭgusto, pro la fakto ke ŝi ridindigis la familian nomon, kaj super ĉio, pro tio ke ŝi estis forprenita de siaj infanoj, kiam ŝi – la patrino de Agripina – havis nur dek du jarojn. Agripina ne kredis, ke Boteto serioze intencas meti la cindrojn de Julia en la maŭzoleon; tio estas nur unu el liaj ŝokaj sugestoj.
“Se ni ne rajtas honori la memoron de nia avino”, Boteto diris, “mi povas almenaŭ fari ion por miaj fratinoj. Laŭ mia opinio, kiel fratinoj de la imperiestro ili estu akompanataj de liktoroj en publikaj okazoj. Ĉu vi konsentas, mia kunkonsulo?”
“Liktoroj!” Sinjo diris entuziasme.
Klaŭdio kapjesis. “Absolute konvene, kunkonsulo, absolute konvene.” Agripina demandis sin, ĉu li parolas sincere, aŭ ĉu li nur provas reglatigi la etoson post la disputeto pri la familia tombo. Kaj tamen, liktoro estus la ĝusta afero, ŝi pensis. Tio signifus, ke en publikaj okazoj marŝus antaŭ ŝia portolito viro portanta oficbastonon, por forigi la publikon el la vojo, kaj atentigi pri alveno de grava homo.
“Pri kiom da liktoroj vi pensas?” Klaŭdio demandis.
“Ĉar la imperiestro havas dek du, laŭ mi ni asignu ankoraŭ dek du al liaj tri fratinoj. Kaj se tiu kalkulo prezentas al vi malfacilaĵojn, mia kunkonsulo, tio signifas po kvar.”
Kiel kutime, Agripina pensis, Boteto ne scias, kien meti la limon. Kvar liktoroj sugestas iluziojn pri sia propra graveco. Aŭ ĉu, kiel kutime, temas pri ŝerco?
Onklo Klaŭdio malsekigis siajn lipojn per la lango. Agripina rimarkis, ke lia kapo komencas iomete skuiĝi, kiel okazas, kiam li estas nervema.
“Mi opinias, ke tio ne taŭgus”, Livila diris.
“Vi opinias, ke tio ne taŭgus?” Boteto levis siajn brovojn, ŝajnigante miron.
“Ni ne estas princinoj”, Livila diris. “Kion ni faris por meriti liktorojn? Estas kvazaŭ vi provas starigi reĝan dinastion.”
Klaŭdio, duone levinta sin al sida pozo, senstreĉiĝis kaj refalis sur sian divanon. Evidente li estis kontenta, ke iu alia transprenis la diskuton. Ankaŭ Agripina volonte estus lasinta al sia fratino la argumentadon, sed ŝi opiniis, ke Livila aliras la aferon laŭ la malĝusta vidpunkto. “Se oni asignos al ni liktorojn, tio ne estos nur por ni mem”, ŝi diris. “Tio estus maniero honori la familion. Tio kompensus ĉiujn mistraktojn, kiujn oni faris al ni – al panjo kaj niaj fratoj.”
“La familio, la familio...”, Boteto ripetis per moksolena tono. “Tio meritas almenaŭ kvar liktorojn, ĉu vi ne konsentas, fraŭlino Gruo? Aŭ ĉu ni decidu pri ses?”
Kiel tro ofte okazis, kiam Agripina faris la eraron respondi al sia frato, ŝi bedaŭris, ke ŝi entute parolis. Ĉu la ideo pri la liktoroj estis nura ŝerco, same kiel avinjo Julia en la familia tombo?
“Ne diru stultaĵojn, Boteto”, Sinjo diris. “Eĉ la pastrinoj de Vesta havas nur po unu liktoro.”
“Se la imperiestro diras, ke vi ricevos po kvar liktoroj, vi ricevos po kvar liktoroj. Kaj jen alia afero. Mi ne povas regi kun la digno, kiu konvenas al imperiestro kaj al nia glora familia nomo” – Boteto direktis ironian kapgeston al Agripina – “se vi insistas nomi min Boteto. Ekde nun mi estos Gajo.”
“Sed ĉiuj scias, ke vi estas Boteto!” Livila diris. “La homoj eĉ kriis ĝin antaŭ kelkaj tagoj en la Cirko.”
“Ĝuste tio konvinkis min. Finfine estas tempo, ke Boteto malaperu – kune kun siaj etaj botoj. Mi elĵetis tiujn antaŭ jaroj.”
Boteto ne komprenas la situacion, laŭ la opinio de Agripina . La publiko adoras lin, kaj kiam ili uzas tiun infanecan nomon, tio estas signo ne de malrespekto, sed de amo. La nomo memorigas pri ilia patro kaj pri la tempo, kiun Boteto pasigis en la soldata tendaro. Estus eraro forĵeti tion.