“Tre bone, ho moŝta Gajo, nia nobla imperiestro”, Sinjo diris. “Viaj fratinoj obeas.”
“Kaj rilate al la pastrinoj de Vesta , mi havas alian proponon por miaj karaj fratinoj. Kiel plaĉus al vi sidi en la unua vico ĉe la Cirko, apud la Vestulinoj? Tiu sugesto estas nur por Sinjo kaj Pina , kompreneble. Pina rajtas sidi sur reĝa trono ĉe mia flanko, kiel konvenas al ano de nia eminenta sango. Sinjo povos sidi sur miaj genuoj, kaj Livila , kiu ne konsideras sin princino, povos resti en la plej supraj vicoj inter la aliaj virinoj.”
Agripina ridetis al li. “La perfekta solvo”, ŝi diris per malserioza tono, provante imiti la manieron de sia frato. “Evidente mi atendas, ke mia trono estu el solida oro. Kaj cetere, se vi estos Gajo, venis la momento por eknomi min Agripina .”
“Oho, moŝtulino Agripina ”, ŝia frato diris. “Vi ja postulas dignan traktadon hodiaŭ. Nu bone, konsentite. Mi estas Gajo, vi estas Agripina , vi ricevos sidlokojn en la unua vico, kaj por instrui al vi tri trakti la imperiestron respektoplene kiel li meritas, mi malpliigos la nombron de viaj liktoroj al po unu.”
2
La unuaj jaroj de Gajo estis modelaj.
Ne, tio ne taŭgas. Ĝi estas agnosko, ke la vorto modela estas apenaŭ aplikebla al liaj postaj jaroj – kiuj cetere estis tre malmultaj. Mi ne volas silenti pri tio, kio okazis, kaj mi ne provos senkulpigi lin. Sed mi nepre restarigu la dignon de nia familia nomo, kiun li preskaŭ detruis. Boteto estis membro de la Julia familio, oni elektis lin kiel Julianon, sed lia konduto sendube konvinkis multajn senatanojn, ke ili malsaĝe permesis al si fidi anon de nia familio. Li tamen komencis bone, kaj mi emfazos tion.
Gajo rapide plenumis plurajn decidojn, kiuj plaĉis kaj al la senato kaj al la popolo. Li revokis ĉiujn homojn, kiuj estis senditaj en ekzilon de lia antaŭulo; nuligis akuzojn kontraŭ tiuj, kiujn oni maljuste akuzis pri ŝtatperfido; reeldonigis multajn verkojn, kiuj antaŭe estis malpermesitaj; ĵetis sin en ampleksan programon de publika konstruado
dediĉante eĉ ne penseton al la demando, kiel li financos tion
kaj realigis iujn necesajn reformojn de la juĝsistemo. Tiberio malatentis la testamenton de sia patrino Livia , sed Gajo finfine respektis ŝiajn dezirojn kaj certigis, ke ŝiaj heredaĵoj estu transdonitaj. Li ankaŭ asignis premion al la Pretora Gvardio, kiu subtenis lian elektiĝon.
“ Subaĉeto” estus pli ĝusta termino ol “premio”, se mi skribus tute honeste. La simpla fakto estas, ke nun ili atendas tion – sen tiu pago, neniu nova imperiestro daŭrus pli ol du tagojn.
Post la morto kaj diiĝo de Aŭgusto, la senato dekretis, ke estu konstruota templo por lia adorado. Ĉar Tiberio tute ne interesiĝis pri tiu projekto, la 23 jaroj de lia regado ne sufiĉis por kompletigi ĝin. Restis al Gajo la tasko finkonstrui la templon kaj dediĉi ĝin per grandioza ceremonio, kiu daŭris du tagojn.
En Romo
Somere, 37 .css({display: 'block'})
La procesio jam komencis formiĝi antaŭ la palaco. Grupoj de senatanoj staris jen kaj jen tra la placo, ignorante la provojn de la organizantoj sendi ilin al iliaj ĝustaj pozicioj. Muzikistoj agordis siajn instrumentojn, dancistoj etendis siajn krurojn, dum la direktoro de la ĥoro kriis respektoplenajn sed ĉiam pli senpaciencajn instrukciojn al neobeema aro da junuloj el la ĉefaj familioj de Romo. La maltrankvilaj organizantoj trotis de unu grupo al alia por certigi, ke ĉiu staras en sia ĝusta loko, dum ili ĵetis nervajn rigardetojn al la triumfa ĉaro, kiu ankoraŭ atendis siajn pasaĝerojn: la imperiestron kaj liajn fratinojn.
La pordoj de la palaco subite malfermiĝis por montri la imperiestron, vestitan laŭ heroa stilo per tuniko kaj kiraso sub mantelo purpura kaj ora. Solene li marŝis malsupren laŭ la ŝtupoj, sekvate de siaj fratinoj, kaj prenis sian lokon en la triumfa ĉaro. Tio estis impona veturilo kies grandaj radoj levis ĝin alte super la grundon, dum ĝiaj flankoj estis riĉe ornamitaj de girlandoj el oro kaj eburo. Tiros ĝin kvar blankaj ĉevaloj, kondukataj de akompanantoj en brilruĝaj tunikoj. Agripina estis kontenta konstati, ke kvankam Gajo tenas la bridojn, li ne intencas stiri mem. Kiel la plejmulto da junaj viroj, li ŝatis imagi sin kiel ĉarkonkuristo, sed ŝi ne fidis lian kapablon regi kvar ĉevalojn samtempe.
Kvankam ŝi ne voĉe esprimis tiun penson, Agripina ne aprobis la decidon de sia frato porti triumfan veston. Kontraste al la plejmulto da junaj viroj de simila rango, li havis neniun armean sperton, kaj certe neniam ricevis ovacion. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj devos stari malantaŭ li, memore al la fama okazo, kiam ili veturis en la ĉaro de sia patro dum lia triumfo. Estis konsentite, ke ankaŭ ili portu vestojn purpurajn kaj orajn. Tio ŝajnis bona ideo, kiam ili planis la eventon, tamen Agripina nun konstatis, ke ilia triopo aspektas kiel kompleto de kariatidoj.
La muzikistoj ekludis solenan muzikon, kaj de sia pinta pozicio sur la alta ĉaro, Agripina vidis moviĝi la antaŭan parton de la procesio. La ekmovo etendiĝis kiel ondo tra la vico de senatanoj en siaj togoj, tirante ilin antaŭen kiel globetojn en kolĉeno, ĝis ĝi atingis la dek du liktorojn de la imperiestro tuj antaŭ la ĉaro. La kondukisto tiris la ĉevalojn, kaj la ĉaro faris etan salton tiel ke Agripina alkroĉis sin al la apogrelo dum ĝi ruliĝis antaŭen.
La procesio marŝis malsupren de Palatino inter la ĝojkrioj de la amasoj, kiuj staris laŭ ambaŭ flankoj de la kruta Strato de la Etruskoj. “Bo-te-to! Bo-te-to! Bo-te-to!” ili vokis. Agripina sentis frapeton sur la ŝultro, kaj turniĝis por kapti okulumon de Livila . La du fratinoj ridetis unu al la alia malantaŭ la dorso de sia frato. Kiom ajn li insistas, ke oni nomu lin Gajo, la publiko ne estas preta forlasi lian infanan nomon.
Laŭplane la ceremonio okazis frue en la mateno, antaŭ ol la aŭgusta suno fariĝos neelteneble varmega. La procesio moviĝis je solena rapideco kun oftaj haltoj, kaj estis jam la dua horo post la sunleviĝo kiam ili alvenis ĉe la templo. Sur la alta podio super ili leviĝis ses gigantaj kolonoj, kiuj subtenis la templan portikon. Por atingi la podion estis sep ŝtupoj, kiuj etendiĝis laŭ la plena larĝo de la fasado, kaj tie ambaŭflanke viciĝis la membroj de la senato en siaj blankaj togoj borderitaj per dika purpura strio. La ĉaro haltis sube de la ŝtupoj, kaj la imperiestro eliris, sekvate de siaj tri fratinoj. La ĥoro ekkantis himnon por laŭdi la dion Aŭgusto, dum liaj posteuloj, Gajo, Agripina , Drusila kaj Livila , majeste paŝis supren laŭ la ŝtuparo inter la vicoj de senatanoj ĝis la portiko. Atinginte la pinton, ili turniĝis por fronti la publikon.
Agripina kaj ŝiaj fratinoj staris ĉe la flanko de la imperiestro, rigardante desupre la milojn da vizaĝoj, ĉiuj turnitaj al ili, kiuj radiis ĝojon kaj bonvolemon. “Ce-za-ro! Ce-za-ro! Ce-za-ro!” kriis la homamaso. Agripina konstatis, kun momenta malaprobo, ke Livila mansvingas – kaj ankaŭ Gajo, ankaŭ Sinjo. Ili estis instruitaj de sia patrino, kiam ili estis infanoj, ke ili ridetu ĝentile, kiam la homoj elvokas la nomon de ilia patro, sed ke ili ne mansvingu. Agripina de ĉiam opiniis, ke mansvingi estas sub ilia digno, sed dum ŝi elrigardis super tiun vastegan amason, ŝi subite komprenis, ke si tamen ne kondutu tiel distance. Ĉi tiuj homoj amas ŝin kaj ŝian familion; kial ŝi ne akceptu ilian adoradon? Ŝi levis sian brakon reage al la omaĝo de la publiko: omaĝo al ŝia frato Gajo, omaĝo al liaj tri fratinoj, omaĝo al iliaj gepatroj kaj ilia familio. La ĥoro kantis, la suno brilis, purpuraj standardoj pendis de ĉiu tegmento, la homamaso ŝvelis kiel ŝaŭmondo kaj superfluis el la placo.