Larmoj fluis laŭ ŝiaj vangoj. Jen tio, kion ĉiam deziris ŝia patrino; jen tio, kion ili meritas.
La senatanoj grimpis supren laŭ la ŝtupoj, kaj aranĝis sin sur la podio kiel respektoplenan fonon al la imperiestro kaj lia familio. “Ĉu vi estas en ordo?” onklo Klaŭdio diris en la orelon de Agripina . “Ne necesas plori, ino! Se nur via patrino estus povinta vidi ĉi tion.”
“Ĝuste tion mi pensis”, Agripina diris.
De post la morto de ŝia patrino antaŭ kvar jaroj, iun ajn momenton de plezuro ĉiam difektis grajneto da kulposento. Ŝi mem ĉeestas por ĝui la okazon, male al ŝiaj patrino kaj fratoj. Kiel ŝi rajtas feliĉi, sciante ke tiu momento estis forrabita de ili?
“Ĉi tio estu ŝia tributo”, diris Klaŭdio. “Jen tio, kion ŝi ĉiam deziris.”
Agripina denove mansvingis al la publiko kaj ridetis. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj ĉeestas, ŝia familio rericevis sian ĝustan lokon, kaj en ŝia utero kreskas la semo plantita tie de Domicio en la sama tago, en kiu ŝia frato estis deklarita imperiestro. Nenio povos malfari la pasintajn okazintaĵojn, sed antaŭ ŝi estas nova estonteco, kun finfine la perspektivo de feliĉo.
La du tagoj dediĉitaj al la inaŭguro de la templo de Aŭgusto pasis en delira sinsekvo de festado kaj amuziĝo. Estis procesioj, ĥoroj, koncertoj, bankedoj, ĉasado de sovaĝaj bestoj en aparte konstruita amfiteatro, ĉarkonkursoj... Gajo insistis, ke liaj fratinoj kundividu kun li la honorajn sidlokojn, tial en ĉiuj okazoj Agripina trovis sin en la unua vico apud la imperiestro, kun ŝiaj edzo kaj onklo tuj malantaŭe.
Jam fine de la unua tago ŝi sentis sin supersata de tromulta festado. Agripina neniam havis apartan intereson pri vestoj aŭ manĝoj, sed ŝi estis devigata ŝanĝi sian robon tri fojojn, kaj tramanĝi bankedon, en kiu plado sekvis pladon, unu malofta vino cedis lokon al alia, ĝis la nura penso pri pli da manĝoj kaj plia pokalo da vino preskaŭ vomigis ŝin. Ŝi estis konscia, ke ŝia frato faras al ŝi grandan honoron per la permeso sidi en la unua vico, sed tio tamen havas la sekvon, ke ŝi estas ĉiam elmontrata. Ŝia vizaĝo rigidiĝis pro la strebo teni viglan, entuziasman mienon dum horoj da ĉarkonkursoj kaj aliaj spektakloj. Krome, ŝia mambendo iĝis nekomforte streĉita. Ŝi deziregis glitigi siajn fingrojn sub la bendon por larĝigi ĝin – sed kompreneble tio ne konvenus. Ŝi nepre forturnu sian menson de sia fizika malkomforto kaj koncentriĝu pri la konkursoj.
Boteto – aŭ Gajo, kiel ŝi nun devis nomi lin – ĝojigis la publikon per sia decido duobligi la nombron de konkursoj, kiuj okazos ĉiutage. Ĉarkonkursoj estis unu el la plej popularaj distraĵoj, kaj ili neniam sufiĉis, kiam Tiberio estis imperiestro. Sed verdire, la konkursoj estis vira obsedo pli ol virina. Tiuj, kiuj pasigis horojn per brua diskutado pri la taktikoj de la stiristoj kaj la meritoj de iliaj ĉevaloj, estis viroj, ne virinoj; kaj neniam oni aŭdis pri virino, kiu minacis per ponardo la fervorulojn de rivala teamo. Unu aŭ du konkursoj estis ekscita spektaklo, sed post la tria kaj la kvara, Agripina jam vidis sufiĉe. Je la konstato, ke ŝi devas resti en sia sidloko kaj spekti la lastan konkurson kun egala entuziasmo kiel la unuan, ŝi apenaŭ sciis, kiel ŝi eltenos la posttagmezon. Ŝi komencis havi pli afablajn pensojn pri Tiberio, kiu malvolonte permesis al la publiko ĝui ne pli ol dek konkursojn tage.
La dua tago de la festado, kiu estis ankaŭ la naskiĝtago de Gajo, finiĝis per surrivera bankedo lumigata de torĉoj. La kunularo de la imperiestro estis portata al la kajo en procesio de portolitoj: Gajo kaj Sinjo en la unua, Agripina kaj Livila en la dua, dum aliaj membroj de la familio sekvis.
La servistoj helpis Agripina n kaj Livila n eniri sian portoliton, kaj aranĝis la kusenojn ĉirkaŭ ili. “Ĉu mi tiru la kurtenojn, mia sinjorino?” unu el la servistoj demandis.
“Lasu ilin malfermitaj”, Agripina diris. Ŝi estus preferinta mallonge eskapi de la adorado de la publiko, sed en tia okazo estis grave resti videbla. La portistoj levis la stangojn de la portolito, kaj ili komencis moviĝi.
Post du tagoj da festado, spektantoj ne plu staris laŭlonge de la trotuaroj. Sendube la plejmulto jam iris al la rivero por rigardi la boatojn. Kaj tamen, homoj estis ankoraŭ okupataj en la butikoj kaj trinkejoj laŭ la vojo. “Vivu la fratinoj de la imperiestro!” iu vokis, dum ili preteriris je rapida takto. Livila klinis sin ekster la portoliton por gaje mansvingi. Pluraj homoj mansvingis responde, kaj la klientoj hastis el la plej proksima trinkejo por vidi, kio okazas.
Livila retiris sin internen kaj apogis sin kontraŭ la pufaj purpuraj kusenoj. “Boteto – mi volas diri, Gajo – starigis al mi strangan demandon antaŭ kelkaj tagoj. Mi volas peti vian opinion pri tio. Li demandis min, ĉu mi volas eksedzigi Vinicion kaj edziniĝi kun iu alia.”
“Tio havus sencon”, Agripina diris. “Vinicio neniam estis taŭga parulo por vi.”
“Vinicio estas en ordo”, Livila diris. “Mi havas nenion kontraŭ li.”
“Evidente Gajo kontraŭas lin, aŭ li ne estus sugestinta eksedziniĝon. Ĉu li jam pretigas anstataŭanton?” Ne mirigis Agripina n la informo, ke Gajo faris tian proponon al Livila . Tiberio estis la homo, kiu svatis la edzojn al ŝiaj pli junaj fratinoj tuj post la morto de ilia patrino: banalajn sendanĝerajn parulojn el la mezaj rangoj de la senato, rimarkindajn nur pro la certeco, ke oni neniam konsideros iliajn idojn kiel pretendantojn al la ĉefpotenco. La edzo de Livila estis sufiĉe aĝa por esti ŝia patro, senofenda viro kun maldensa kapra barbo. Li sukcesis travivi la epokon de Sejano, restante kiel eble plej nerimarkata kaj neniam esprimante ian ajn opinion. La edzo de Sinjo estis egale senkaraktera, kaj ŝia unua ago post la imperiestriĝo de ilia frato estis peti lian permeson eksedziniĝi. Gajo eksedziĝis samtempe, sed ĝis nun Livila montris neniun signon, ke ankaŭ ŝi deziras liberiĝi de sia edzo.
“Li demandis min, ĉu estas iu, kiun mi deziras kiel edzon”, Livila diris. “Mi diris, ke mi pripensos la aferon. La problemo estas, ke la speco de viro, kiu vere allogas min, ne taŭgas.”
Agripina apenaŭ kredis al siaj oreloj. Aliaj virinoj freneze enamiĝas je aktoroj aŭ gladiatoroj, sed ŝi neniam estus suspektinta, ke Livila havas tian guston. “Ne taŭgas?” ŝi demandis.
“Nu, vi scias, homoj kiel Lucilio”, Livila diris kun ioma ruĝiĝo. Agripina ne povis malhelpi sin ridi pro la hontema konfeso de sia fratino. Lucilio estis studento de filozofio, kiu venis prezenti sian traktaĵon dum unu el la vesperaj festenoj de Domicio: alloga kaj inteligenta junulo, sed de senranga familio, li certe ne estus taŭga parulo por la fratino de la imperiesto. “Kio pri vi, Agripina ? Kiel vi respondos, se Gajo demandos vin, ĉu vi volas edziniĝi kun iu alia?”
Agripina konsideris tiun ideon. Ŝi estis konscia, kiom ŝi bonŝancis, ke ŝia edzo estis elektita por ŝi de Livia . Domicio estis homo de elstara familia deveno, kaj unu el la ĉefaj civitanoj de Romo. Verdire iom tro mankis al li ambicio, sed tamen li restis konsulo dum plena jaro. Lia ĉefa malvirto estis lia emo malaperi de tempo al tempo al sia kampara vilao. Agripina sciis tute bone, ke Eklogo loĝas tie, kaj ke ŝi nun havas plurajn infanojn – tri, aŭ eble kvar. Agripina preferis ne tro esplori.
Sed estis io plia. Agripina travivis la monatojn post la mortoj de Druso kaj ŝia patrino en nigra nebulo de hororo kaj senespero, kies kulmino estis la perdo de ŝia naskota infano. Vidante, ke ŝi estas tro ŝokita eĉ por leviĝi el sia lito, Domicio aranĝis, ke ŝi estu movita al la pli sana aero de lia vilao en malgranda insulo malproksime de la miasmo de Romo. Dum ŝi estis ankoraŭ tro apatia por fari ion ajn krom sidi en groto fiksrigardante la marondojn, li sendis muzikistojn por ludi al ŝi kaj sklavojn por legi al ŝi; li dungis kuraciston por prizorgi ŝin, kaj kuiriston por pretigi specialajn manĝojn por stimuli ŝian apetiton. Dum Agripina pene palpis sian vojon el la mallumo ĉirkaŭanta ŝin, ŝi ekkonsciiĝis pri la zorgoj de ŝia edzo por ŝia bonfarto. Ŝi neniam antaŭe rimarkis, ke li estas bonkora homo, kaj krome ŝi nekonscie malestimis bonkorecon kiel malforton. Nur tiam, kiam ŝi mem bezonis ĝin, ŝi ekkomprenis, ke bonkoreco estas kvalito admirinda.