Выбрать главу

Ĉu ŝi vere volus forlasi Domicion? Se iu el egale prestiĝa familio estus trovebla por ŝi? Ŝi memoris difinitan junulon, kiu iam kundividis ŝian divanon dum festeno, viron kun mallongaj buklaj haroj kaj kaŝtankoloraj okuloj... Ŝi evitis paroli al Lepido, kiam li ĉeestis dum familiaj renkontiĝoj kaj similaj aranĝoj. Bedaŭrinde tio nun okazis pli ofte ol ŝi estus dezirinta, ĉar li estis amiko de Gajo, kiu ofte invitis lin kuŝi sur lia divano dum vesperaj festenoj. Estus tute en ordo, se ŝi babilus kun li laŭ societema maniero, sed ŝi ne fidis sian kapablon trovi la ĝustan tonon. Timante malkaŝi per voĉo aŭ mieno sian allogon al viro, kiu ne estas ŝia edzo, ŝi atentis ne ĵeti rigardon liadirekten, kaj limigi sian konversacion al ĝentilaj salutoj kaj adiaŭoj.

“Mi ne vere dezirus forlasi Domicion”, ŝi diris. “Ni estas geedzoj nun de naŭ jaroj. Kaj estas alia afero. Mi ankoraŭ ne diris tion al iu ajn... sciu, post tio, kio okazis la pasintan fojon...”

Livila  aŭdigis etan ridon. “Ĉu vere vi supozis, ke ni ne scias? Sinjo rimarkis tion antaŭ almenaŭ unu monato. Sed ni konstatis, ke vi ne deziras paroli pri tio.”

Agripina  estis iom embarasata, ke por ŝiaj fratinoj ŝi estis tiel facile travidebla. “Mi ne volis tenti misfortunon. Sed mi esperas, ke ĉi-foje estos en ordo. Ĝi datiĝas de la sama tago, kiam oni konfirmis Gajon kiel imperiestron.”

“Tio estas bona aŭguro”, Livila  diris. “Certe ĉi-foje ĉio funkcios glate.”

Gajo enpostenigis plurajn tre kompetentajn homojn dum la mallonga periodo de sia regado.

... certe pro konsilo de Makro. Kion Boteto sciis pri tiaj aferoj? Nu, almenaŭ li havis sufiĉe da prudento por aŭskulti ties bonajn konsilojn.

Elstaraj homoj estis elektitaj kiel generaloj kaj provincaj guberniestroj. Du tiaj eminentuloj estas apartaj menciindaj. Unu estis Sulpicio Galbo, kiu atingis brilajn venkojn en siaj ĝermanaj kampanjoj; kaj la alia estis Publio Petronio, kiu solvis streĉan situacion en Judujo per sia takta diplomateco.

Mi ne mencios, ke tiu streĉa situacio estis rekta sekvo de la konduto de Boteto. Iu ajn kun minimuma sperto pri traktado kun la judoj estus povinta diri al li, kio okazos. Petronio estis bone informita pri la juda filozofio, li avertis lin ke tio kaŭzos tumulton, sed Boteto tutsimple rifuzis aŭskulti. Altaro dediĉita al la imperiestro! Ne nur en Jerusalemo, sed en la ĉefa templo! Kaj en la sanktejo, giganta statuo de Jupitero – kun la vizaĝo de Boteto.

La aranĝoj de Gajo por la orientaj provincoj ankoraŭ nun validas; kaj la reĝoj, kiuj tiutempe ricevis siajn tronojn, plu servas atente la interesojn de Romo.

Herodo Agripo – evidenta enpostenigo de persona amiko. Boteto admiris lian senbridan malprudenton, lian manieron fajfi pri ĉio, kion oni instruis al ni konsideri grava. Li ne estis tro supereca por ludi kun ni knabinetoj en okazoj, kiam ni hazarde renkontis lin ĉe avinjo, kaj kompreneble ni ĉiuj adoris lin. Li mankis al ni, kiam li foriris. Avinjo Antonia  klarigis al ni, ke li reiris al Judujo – ŝi ne diris, ke li ŝuldas monon al duono de la homoj en Romo. Jes, li estis amuza kunulo, sed mi neniam estus rekomendinta lin, se oni estus demandinta min – kaj tamen oni ne demandis min, kaj kiam ni aŭdis ke oni nomumis lin reĝo, mi kaj miaj fratinoj eksplodis per ridoj. Ni ne povis preni ion ajn tro serioze dum tiuj fruaj monatoj. Ni tri ŝaŭmis pro bonvolo kaj ridemo, kaj mi... kompreneble mi sciis, ke la tasko de imperiestro ne estas nur fari komplezojn por siaj amikoj, sed tiutempe tio ne ŝajnis grava afero.

Kaj tamen finfine li tute ne estis malbona elekto. Herodo montris sin pli kapabla administranto ol iu ajn supozus, kiu memoris lin kiel junulon, kiam li elverŝadis monon por ĉevaloj kaj juveloj, kaj invitis siajn geamikojn al festoj tro luksaj por sia monujo. Kaj ankaŭ lerta diplomato. Li estis la homo, kiu persvadis Boteton rezigni pri siaj planoj por la templo.

Ilia lojala konduto atestis la sagacon de Gajo, kiu enpostenigis ilin, kaj multaj el ili longe restis kiel solida remparo por Romo ankaŭ sub Klaŭdio.

“Tio ĉi estas vere miriga!” Sinjo diris. “Mi ne kredas tion: ĝardeno sur boato!” La gastoj de la imperiestro staris en malgranda enmura ĝardeno, kun kvar bedoj geometrie lokitaj ĉirkaŭ centra fontano. Junaj vinberujoj, ankoraŭ tro novaj por plene kaŝi la brikojn, estis fiksitaj laŭ la muroj, kaj fruktarboj kreskis en grandaj potoj. Nur milda lulado malkaŝis la fakton, ke tiu perfekta ĝardeneto troviĝis ne surtere, sed surŝipe. “Boteto, kial je la bona diino vi ne sciigis al ni, kion vi planas? Vi tenis la aferon sekreta la tutan tempon!”

Gajo montris memkontentan rideton. “Naskiĝtaga donaco devus esti surprizo, ĉu ne? Ĉi tio estas mia naskiĝtaga donaco al mi mem.”

“Kaj vi realigis tion en... kiom da monatoj?” Domicio demandis.

“Tri-kvar”, Gajo diris. “Mi havis la ideon, dum mi revenis de Pandaterio. Ŝajne ekzistas ĝenerala opinio, ke kiam li vojaĝas ŝipe, imperiestro devas elteni la samajn mizerajn kondiĉojn kiel iu ajn vojaĝanto. Mi decidis, ke estonte mi postulos miajn komfortojn, negrave ĉu surŝipe aŭ kie ajn.”

Agripina  vagis tra la ŝipo kun sia edzo, admirante ĉiujn detalojn. Estis du manĝosalonoj, ambaŭ riĉe ornamitaj. En unu la pentritaj muroj montris fantaziajn perspektivojn de kolonoj, pordoj, balkonoj kaj tegmentoj, dum en la alia birdoj netigis siajn plumojn inter plengrandaj arboj kaj floroj. Estis eĉ malgranda banejo, kiun elegante kompletigis mozaikaj pavimoj, kaj bronzaj kaj marmoraj akcesoraĵoj. “Estas bonŝance, ke Tiberio ne vidis ĉi tion”, Domicio murmuris al Agripina . “Banejo! Li demandus sin, kial li penis la tutan vivon por ŝpari monon.”

La ŝipo subite skuiĝis, tiel ke Agripina  stumblis flanken en la brakojn de la marmora nimfo, kiu ornamis la randon de la varmakva kuvo. “Atentu!” Domicio diris, kaj tiris ŝin surpieden. “Ĉu vi vundis vin?”

Agripina  frotis sian flankon, kiu estis kontuzita de la ŝtonaj fingroj de la nimfo. “Mi estas en ordo.”

“Ni iru sidi trankvile en la ĝardeno. Mi ne volas riski.”

“Mi fartas bone”, Agripina  diris, sed Domicio prenis ŝian brakon kaj stiris ŝin en la direkto de la pordo.

Kiam ili revenis en la ĝardenon, alproksimiĝis knabo dek- aŭ dekdu-jara en mallonga blanka tuniko. Pro liaj grandaj bluaj okuloj kaj blondaj bukloj, lia plaĉe ŝvelronda karno, kaj lakte blanka haŭto de marmora glateco, la unua impreso de Agripina  estis, ke unu el la statuoj el la banejo ĵus paŝis malsupren de sia soklo por saluti ilin. “Sinjorino Agripina , sinjoro Gneo Domicio, la bankedo post nelonge komenciĝos. Estos honoro por mi konduki vin al via divano.” Agripina  kaj Domicio sekvis la knabon al laŭbo, kie tri divanoj estis aranĝitaj ĉirkaŭ malalta tablo. Laŭ lia invito, ili ekkuŝis sur la dua divano. Alia knabo, same bela kiel la unua, kronis ilin per floroj, dum tria forprenis iliajn sandalojn. “Kiel vi fartas?” Domicio demandis ŝin, dum oni lavis iliajn piedojn per parfumita akvo. “Mi esperas, ke ankoraŭ unu abunda manĝego ne estos tro por vi.”