Agripina estis dankema al Domicio pro lia zorgado pri ŝi, tamen de post ŝia malsano li fariĝis tro protektema. “Mi estos en ordo”, ŝi diris.
En la ĝardeno ili estis fortranĉitaj de la sonoj de la rivero kaj la urbo, kaj ankaŭ de la aro da malpli grandaj boatoj, kiuj sekvis malantaŭ ilia ŝipo. La atmosfero estis peza pro la parfumo de ekzotikaj floroj, la ŝprucado de la fontano freŝigis la aeron, kaj eŭnuko kantis laŭ la akompano de citro. Se ŝi ne sentus la mildan luladon de la divanoj, Agripina estus povinta imagi, ke ŝi troviĝas malproksime de la urbo en iu eleganta kampara vilao. Kaj tamen, kiel ŝi sciis, la tuta Romo ĉi-vespere ĝuas bankedojn kaj koncertojn koste de la imperiestra trezorejo.
Sur la ĉefa divano, Gajo kuŝis kun Sinjo ĉe sia flanko. Ŝi apogis sin kontraŭ li laŭ maniero, kiun oni povus konsideri iom tro intima inter geedzoj, almenaŭ en publika situacio, sed inter frato kaj fratino eblus vidi tion kiel kortuŝan bildon de gefrata kuneco. Ĉar neniu el la du jam trovis novan geedzon post siaj hastaj eksgeedziĝoj, ili emis kundividi divanon. La trian lokon ĉi-okaze okupis, kiel Agripina konstatis kun tremeto en sia brusto, tiu alloga junulo Emilio Lepido.
“Kiel agrable revidi vin, Emilio Lepido. Kiel mirinda festo!” Agripina provis laŭeble paroli nature, sed same kiel ĉiam, ŝi ne sukcesis trafi la punkton, kie ordinara amikeco staris en ekvilibro inter troa intimeco unuflanke, kaj formaleco ĉe la alia.
Ŝia propra kunulo sur la divano, krom Domicio, estis ŝia kuzo Ĝemelo, la filo de kompatinda nemenciebla onklino Livila kaj ŝia ĉikanema edzo Druso. Li estis stranga knabo, nur tri aŭ kvar jarojn pli juna ol Agripina , sed estis io pri lia konduto, kiu instigis la homojn trakti lin, eĉ je dek sep jaroj, kvazaŭ li estus ankoraŭ infano. Li senkaŝe gapis al la aliaj gastoj, dum ili prenis siajn lokojn ĉirkaŭ la tabloj, kaj li kantis al si mem subvoĉe, ŝajne nekonscia, ke li troviĝas en publika situacio. Por montri, ke tio estas por ŝi afero de absoluta indiferento, ĉu ŝi parolas al Lepido, ĉu al iu ajn alia gasto, Agripina turnis sin al sia kuzo. “Ĉu vi vidis la oferadon, Ĝemelo?”
Ĝemelo ĉesis kanti kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ li ne estas certa, kiu alparolis lin. Finfine liaj okuloj haltis ĉe Agripina . “Mi ne ŝatas oferojn”, li diris.
“Ĉu vere? Kial ne?”
“Mi ne ŝatas rigardi la virbovon, kiu staras tie tiel trankvila kaj senkulpa, kun neniu ideo ke post momento la pastro bategos ĝian kapon per martelo kaj tranĉos ĝian gorĝon.”
“Mi ne kredas, ke la bovo zorgas pri tio, ĉu ne? Ĝi estas nura besto.”
“Ankaŭ bestoj sentas doloron”, Ĝemelo diris. “Pensu, kiel ili blekegas, kiam la ĉasistoj pafas ilin per sagoj en la cirko.”
“Jes, sed ili ne estas gravaj”, Agripina pacience klarigis al li. “Finfine, se oni zorgus pri la sentoj de bestoj, oni ne povus manĝi ilin, kaj tiam kio okazus?”
“Mi ne manĝas bestojn”, Ĝemelo diris. “Krom fiŝoj. Mi ŝatas fiŝaĵojn.”
“Ĝemelo, ĉu ĝenus vin interŝanĝi kun mi lokojn?” Livila diris de la kontraŭa divano. “Mi volas paroli kun mia fratino.”
Ĝemelo leviĝis, kaj prenis la lokon de Livila inter ŝia edzo Vinicio kaj oĉjo Klaŭdio. “Dankon pro tio”, Agripina diris. “La konversacio ne precize brilis ĉe ĉi tiu flanko de la tablo.”
“Kaj tamen”, Livila diris. “Li havas kelkajn interesajn ideojn, Ĝemelo. Li kapablas diri aferojn, kiuj foje surprizas – aferojn, kiuj vere pensigas.”
“Li certe scias, kiel surprizi sian kunparolanton”, Agripina diris. “Mi estas malpli certa, ĉu li pensigas.”
La knabetoj reaperis kiel aro da Kupidoj portantaj pletojn kaj telerojn, kaj metis la unuan pladon sur la tablon. Estis dikaj gliroj ŝmiritaj de mielo kaj papavosemoj, diversaj fromaĝoj, kaj kolbasoj aranĝitaj sur malgranda arĝenta krado, kun tranĉaĵetoj da ruĝaj prunoj sube por reprezenti flamojn. Pli kamparan etoson kreis vimena korbo plena je pajlo, en kiu kaŝiĝis pasteĉetoj en la formo de ovoj. Ĉiu ovo entenis paseridon kovritan de piprita ovoflavo.
“Ni ĝuas belegajn tagojn, ĉu ne”, Livila diris, rompante sian ovon per kulero. “Mi daŭre pensas pri panjo, kiom ŝi estus feliĉa, se ŝi estus povinta scii pri ĉio ĉi.”
“Jes, ankaŭ mi pensis pri panjo”, Agripina diris.
“Vi ofte pensas pri panjo, ĉu ne. Vi ĉiam estis al ŝi la plej proksima, tiu al kiu ŝi povis rakonti aferojn. Ŝi sciis, ke vi estas tiu, kiu kundividas ŝiajn ambiciojn por la familio.”
Agripina estis kontenta, ke Livila rekonas ŝian specialan rilaton kun ilia patrino. “Laŭ mi, ni povas konsenti, ke ŝiaj ambicioj estas realigitaj. Gajo estas imperiestro, kaj nia familio ricevas la agnoskon, kiun ni meritas. Nun finfine ni povas esti feliĉaj.”
Gajo parolis de la ĉefa divano: “Mi deziras fari ĝojan anoncon.” Unu post alia la gastoj ĉirkaŭ la tabloj fortiris sian atenton de siaj manĝaĵoj kaj de siaj kunuloj. Gajo atendis, ĝis ĉiuj sonoj de konversaciado silentiĝis, antaŭ ol daŭrigi. “Mia fratino Drusila baldaŭ reedziniĝos. La viro elektita por ŝi estas homo kun familia deveno same eminenta kiel la ŝia, talenta kaj kapabla junulo, kiu laŭ mi grimpos alten en sia kariero. Mi volas anonci la gefianĉiĝon de mia fratino Drusila kaj Emilio Lepido.”
“Mi ne atendis tion!” Livila diris, turnante sin al Agripina kun rideto. Ŝia gaja vizaĝo tuj alprenis zorgoplenan esprimon. “ Pina , ĉu vi estas en ordo? Vi aspektas terure pale.”
Per kolosa peno, Agripina regis sian mienon. Ŝi jam instruis al si resti ĉe la sama tablo kun Lepido sen tremeto, aŭ tiel ŝi permesis al si kredi, sed la anonco estis tiel subita kaj tiel neatendita, ke ŝi ne povis kaŝi sian ŝokon. Iel ŝi sukcesis aperigi rideton. “Ne zorgu. Mi nur... mi nur sentis momentan kapturniĝon, nenion pli gravan.”
“Ĉu vi certas?” Livila observis ŝin maltrankvile, fiksrigardante en ŝian vizaĝon. “Eble ni devus alvoki saĝulinon aŭ simile.”
“Ne! Ne faru bruon pri la afero. La homoj ankoraŭ ne scias.”
“En ordo, se tio estas via prefero. Sed sciigu min, se vi fartos malbone.”
“Kial vi du flustras inter vi?” Gajo diris. Ĉiuj homoj ĉirkaŭ la tablo turniĝis por rigardi ilin. “Ni atendas, por ke vi venu doni kison al via nova bofrato.”
“Bofrato!” Agripina diris kvazaŭ senĝene, leviĝante de sia loko. “Plaĉas al mi tiu vorto.” Ŝi kaj Livila iris sidi sur la apuda divano, kie Sinjo kaj Lepido kuŝis flanke de la imperiestro. “Gratulon!” Agripina diris al sia fratino. “Tio estas bonega parulo, perfekta.” Tiam ŝi turnis sin al la ridanta junulo, kiun ŝi tiom estus dezirinta preni por si mem. “Emilio Lepido, estas plezuro bonvenigi vin en la Julian familion. Vartu bone nian fratinon.” Ŝi aŭdis sian propran voĉon: amikeman, ludeman, ne tro intiman. Finfine, ŝi pensis, ŝi lernas trafi la ĝustan tonon.
Gajo asignis elstarajn honorojn al mi kaj miaj du fratinoj. Ni ricevis la samajn privilegiojn kiel la pastrinoj de Vesta , kiuj ĝuas liberecon kaj jurajn rajtojn ne kutime permesatajn al virinoj. Ni ne plu estis devigataj cedi al la konsiloj de vira kuratoro, sed rajtis mem fari niajn decidojn kaj mem administri niajn propraĵojn. Kiel la pastrinoj, ni rajtis alveni en kovrita ĉaro ĉe publikaj ceremonioj, kaj kien ajn ni iris, liktoro marŝis antaŭe por forigi la homamasojn el la vojo. Kaj ne nur tio: mi kaj miaj fratinoj rajtis spekti la ludojn el la sidlokoj rezervitaj por la imperiestro kaj liaj familianoj, kaj krome niaj nomoj estis inkluzivitaj en la ĉiujaraj ĵuroj pri lojaleco, kiujn oni faras tra la tuta imperio. Postulante tion, Gajo ne nur honoris min kaj miajn fratinojn: pli ĝuste, per tio li memorigis la Roman popolon pri la sanktaj rajtoj de la tuta Julia familio.