Выбрать главу

Estas bedaŭrinde, ke li ne memorigis la homojn pri tio per siaj propraj agoj. Se li volis montri respekton al nia familio, la plej bona maniero por atingi tion estus konduti laŭ maniero, kiu pruvus nian rajton regi.

Gajo ne preteratentis la aliajn membrojn de sia familio. Nia avino Antonia  estis nomumita pastrino de Aŭgusto, kaj same kiel Livia  pli frue, ricevis la titolon Aŭgusta. Ŝi estis nur la dua virino honorita de tiu titolo

Kaj mi estas la tria.

sed bedaŭrinde ŝi mortis ne longe post la imperiestriĝo de mia frato. Tial ŝi ĝuis nur dum mallonga tempo tiujn signojn de alta respekto.

Ĉi tiu estus la ĝusta punkto por mencii, ke Boteto aranĝis la eksedziniĝon de Sinjo de tiu neniulo, per kiu Tiberio ŝarĝis ŝin, kaj anstataŭe edzinigis ŝin al... Mi partoprenis en la geedziĝfesto kaj konversaciis kaj ridis... Kiom tio doloris, konduti kvazaŭ mi estus kontentega pro ilia kuniĝo, kvazaŭ ĵaluzo ne tramordus min. Boteto tamen sciis. Li havis talenton elflari tiajn aferojn. Li rigardis min, dum mi kuŝis sur la divano apud mia edzo, kaj montris malican rikaneton. Li sciis, ke vidi Sinjon kaj Lepidon unu apud la alia sur iliaj ceremoniaj tronoj estis kiel ponardo tra mia koro.

Mi ne mencios tion. Kial mi elfosu tiujn dolorajn memorojn? Mi verkas miajn propran historion, ne tiun de Sinjo.

3

Nur duonan jaron post sia imperiestriĝo, Gajo serioze malsaniĝis. Tio estis maltrankviliga periodo, ne nur por mi kaj la aliaj anoj de mia familio, sed por la tuta popolo de Romo kaj la imperio.

La homamasoj kirliĝis en la stratoj, premante sin ĉirkaŭ mia portolito, dum mi pasis tra la placo al la palaco. Vizaĝoj fiksrigardis internen – malgrasa virino kun aknoplenaj vangoj kaj haroj kiel ratovostoj, kaj ŝiaj muknazaj infanoj kiuj levis al mi grandajn okulojn, kaj estis vireto kun pinta mentono kaj brakoj kiel maldikaj bastonetoj, kiuj provis tordiĝi antaŭen sub ŝia akselo, dum malantaŭ ili svarmis centoj da aliaj kiel aro da nigraj blatoj. La liktoro puŝis ilin flanken. “Malantaŭen! Malantaŭen! Faru spacon por la fratino de la imperiestro!” Ili trenis sin el la vojo, sufiĉe respektoplene, kaj kiam mi preterpasis ili vokis: “Kia novaĵo, mia sinjorino? Kiel li fartas?” Ilia adorado estis kortuŝa, sed senbrida kaj eĉ iom timiga. Mi tiris flanken la kurtenon por diri: “Senŝanĝe, bedaŭrinde” aŭ “La kuracistoj diras, ke eble la situacio pliboniĝas”, kaj mi aŭdis, kiel mia informo estas transdonata de unu homo al alia.

Kelkaj membroj de la publiko, senesperaj pro la timo tiel rapide perdi sian novan imperiestron, ĵuris oferi la propran vivon interŝanĝe kontraŭ lia. Tiuj ĵuroj estis efikaj, sed kiam Gajo resaniĝis, ili bedaŭris la promesojn kiujn ili faris en momento de ekstrema emocio, kaj deziris retiri ilin. Tio ne estis permesebla, ĉar estus tro granda defio al la sorto lasi tiujn ĵurojn neplenumitaj. Oni devigis la ĵurintojn realigi tion, kion ili estis anoncintaj.

Ĉiuj senatanoj estis entuziasme aprobintaj la elekton de Gajo kiel imperiestro, sed almenaŭ kelkaj el ili verŝajne kredis, ke pro liaj juneco kaj manko de sperto estos facile manipuli lin. Kiam tiuj ambiciaj senatanoj komprenis, ke li ne estas influebla kiel ili esperis, ili ĉesis subteni lin kaj komencis serĉi novan, pli muldeblan kandidaton. Tiu estis la nepo de Tiberio, Ĝemelo, kiu estis mense nekapabla. La malsano de Gajo prezentis la perfektan okazon por antaŭenpuŝi lin. Inter liaj apogantoj estis Makro, la kapitano de la Pretoranoj, kiu ludis gravan rolon en la falo de Sejano. Kvankam Gajo konsciis pri sia ŝuldo al Makro, kiu certigis lian glatan enposteniĝon post la morto de Tiberio, li nun rimarkis, ke tiu homo estas danĝera. Li havis neniun elekton: li nepre devis ekzekutigi Makron, kaj samtempe, Ĝemelon.

Kompatinda Ĝemelo, li neniam misfaris al iu ajn. Li havis tiun kolekton de ŝildoj – li tenis ilin pendantaj de la muro, Gaŭlajn kaj Trakajn kaj Bitinajn kaj mi ne scias kion alian, por ĉiuj malsamaj triboj, kaj se oni donis al li nur etan kuraĝigon, li estis preta paroladi pri ili dum horoj. Li ne ĝenis iun ajn, oni estus povinta lasi lin trankvila kun lia ŝildokolekto. Sed li reprezentis tro grandan minacon. Lia nura ekzisto estis invito al la ambicioj de aliaj homoj.

En Antio

Vintre, 37 pK

Agripina  kuŝis sur sia lito kun la jupo levita, dum Metrodora  masaĝis ŝian grandegan streĉitan ventron per aroma oleo. En agrabla stato de duondormo, ŝi enspiris la intensan odoron de mirto, dum Metrodora  frotis ĉiujn partojn de ŝia ventro, komencante supre, tiam daŭrigante ĉirkaŭ la flankoj kaj suben. Agripina  preskaŭ ensonĝiĝis, kvazaŭ en rezina nubo, kiam Metrodora  diris: “Hmm... hmm... ĉu povas esti... Forviŝu la oleon, Fila.”

La filino de Metrodora , junulino proksimume dekkvin-jara, malfermis ilian kunportitan kesteton kaj elprenis tukon, kiun ŝi uzis por purigi la ventron de Agripina .

“Mi volas nur aŭskulteti nun”, Metrodora  diris.

Agripina  rigardis malsupren al la kapo klinita kontraŭ ŝia ŝvelronda ventro, senpripense rimarkante jen kaj jen arĝentan haron inter la nigraj. Metrodora  moviĝis de unu punkto al alia, ĝis ŝajne ŝi trovis tion, kion ŝi serĉis. Ŝi restis en tiu pozicio kun sia orelo premata kontraŭ la ventro de Agripina  dum iom da tempo. Finfine ŝi rigardis supren, kun la maldekstra vango iom ruĝiĝinta. “La bebo ankoraŭ ne turniĝis. Ni devos provi turni lin mane.”

Ĉu eblas, ke io ankoraŭ povos misfunkcii je ĉi tiu malfrua stadio? Agripina  estis zorgoplena dum la unuaj monatoj, sed pasinte la punkton kiam ŝi perdis sian unuan infanon, ŝi ĉesis timi. Kaj finfine, la aŭguroj apenaŭ povus esti pli bonaj: la bebo estis koncipita en tiu sama tago, kiam oni deklaris Gajon imperiestro. Ĝis la hodiaŭa tago Agripina  estis absolute certa, ke ŝia bebo kreskos sekure en ŝia ventro, ke ĝi estos forta kaj sana, kaj ke ĉio estos en ordo. Sed ŝi ne intencis aŭdigi siajn timojn: tio signifus, tenti la Sorton. “Vi kredas, do, ke ĝi estos li ”, ŝi diris.

“Neniam eblas certi”, Metrodora  respondis. “La homoj ŝatas amuzi sin per la demando, kio elventriĝos. Sed laŭ mia sperto, foje aperas knabo kaj foje knabino.”

Agripina  unue renkontis Metrodora n, kiam ŝi kaj ŝiaj gefratoj loĝis en la domo de Livia . Ŝi sciis, ke laŭ multaj homoj kuracistino ne povas esti same bona kiel viro, sed tio neniam ĝenis Livia n kaj avinjon Antonia , kiuj fidis ŝin solvi ĉiajn problemojn, ne nur la kutimajn inajn malsanojn. Kaj efektive estis malfacile ne kredi je la kapablo de Metrodora . Ŝi elspiris sciojn kaj memfidon.

“Vi tenu la ŝultrojn de sinjorino Agripina ”, Metrodora  diris al sia filino. “Certigu, ke ŝi ne glitu malsupren en la lito. Restu senmova, mia sinjorino. Tio povus esti iomete malkomforta.”

Agripina  rekonis iomete malkomforta  kiel esprimon, kiu verŝajne antaŭanoncas ian malagrablan proceduron, kaj ŝi kaptis la flankojn de la lito, dum Metrodora  komencis puŝi kaj premi ĉe ŝia ventro. La afero ne estis tiel terura kiel ŝi timis, malkomforta pli ol dolora, sed ĝi ŝajnis daŭradi tre longe. Finfine Metrodora  paŝis malantaŭen. “Tio ne helpas. Ĉi tiu bebo tutsimple ne deziras turniĝi.” Ŝi prenis la tukon kaj viŝis siajn oleajn manojn. “Prefere ni ne persistu tro longe. Li povus havi siajn bonajn kialojn por resti kun la kapo supre.”