Выбрать главу

“Sed ĉio estos en ordo, ĉu ne?” Agripina  aŭdis sian propran voĉon, kiu petegas konsolon kiel timema knabineto. Ŝi profunde enspiris por kvietigi sin mem, kaj intence malaltigis sian tonon. “Ĉu tio gravos, se la bebo ne turniĝos?”

“Ĝi povus ankoraŭ inversigiĝi de si mem. Kaj se ĝi ne faros, ĝi ne estos la unua bebo, kiu venas en la mondon kun la piedoj unue. Ĉu ne ekzistis fama kazo en via propra familio?”

Agripina  estus povinta ridi pro subita senstreĉiĝo. “Jes kompreneble, mia avo Agripo. Oni nomis min laŭ lia nomo.”

“Jen, eventuale, ni havas la klarigon. Via bebo estos la vera posteulo de via fama avo. Ĝi montras sian firman intencon simili al Agripo, eĉ en la utero.”

Agripina  atendis, dum Fila ĝustigis ŝian jupon, tiam svingis siajn piedojn de la lito. El ŝiaj kvar geavoj, Agripo estis la malplej eminenta rilate al deveno kaj familio, sed li grimpis el relative ordinara fono por fariĝi unu el la plej gloraj generaloj de Romo kaj persona amiko de Aŭgusto. Ŝi estis vidinta plurajn el liaj libroj en la bibliotekaj ŝrankoj de Domicio, sed ili ne sufiĉe vekis ŝian scivolon por ke ŝi legu ilin: seninteresaj, praktikaj verkoj pri tiaj temoj kiel vojoj, akveduktoj kaj urba administrado. Sed nun ŝi memoris, ke estis ankaŭ membiografio. La biblioteko en Antio estis malpli ampleksa ol tiu, kiun Domicio posedis en Romo, sed ŝi estis sufiĉe certa, ke ŝi rimarkis la memoraĵojn de Agripo en iu okazo, kiam ŝi serĉis ion alian. Tuj post foriro de la kuracistino, ŝi intencas iri en la bibliotekon por serĉi ĝin.

Mia filo Lucio naskiĝis la 15an de decembro.

Eĉ nun en mia menso li restas Lucio. Tiu nomo reportas min al liaj infanaj jaroj, kiam li estis dikronda knabeto, kiu altrotis por montri al mi skarabon aŭ ĵus trovitan koloran plumon, aŭ por peti helpon pri sia lernotasko. Mi estis la homo, al kiu li turnis sin tiutempe – li ne konstante serĉis la aprobon de sia instruisto.

Kiam Domicio prenis lin enbrake, kaj rulis sur sia lango tiun sonoran nomon, Lucion Domicion Ahenobarbon, mi vidis lian fieron: jen lia unua laŭleĝa filo, kaj la unua, kiu portas lian familian nomon. Mi ne diris al li, ke la Domicia familia nomo estas neniel fanfaroninda, almenaŭ por knabo, kiu apartenas al la Julianoj ĉe la patrina flanko. Mi bedaŭris, ke li ne rajtas preni mian nomon anstataŭ tiu de sia patro.

Nerono estas multe pli impona nomo – ĝi ofte reaperas inter la Klaŭdianoj. Nerono Klaŭdio Ĝermaniko: ankoraŭ ne precize la nomo, kiun mi mem elektus por li, kaj eĉ tio devis atendi, ĝis adoptis lin Klaŭdio. Klaŭdio estis same entuziasma kiel mi aldoni Ĝermanikon: mia patro, lia frato. Mi efektive tiam komencis nomi lin Nerono – almenaŭ publike. Sed en miaj pensoj li ĉiam restis mia eta Lucio.

Mia filo Nerono naskiĝis la 15an de decembro, en la konsula jaro de Aceronio Prokulo kaj Petronio Pontio Nigrino. Prizorgis min la fama kuracistino Metrodora . Ŝi estis la filino de alia bone konata kuracisto, Metrodoro, ĉe kiu ŝi studis kiel junulino. Sed la filino poste superis la famon kaj saĝecon de la patro. Ŝi estas la aŭtoro de pluraj gravaj traktaĵoj ne nur pri malsanoj specifaj de virinoj, sed pri la medicino ĝenerale. Multaj el tiuj verkoj estas dediĉitaj al mi.

La doloro estis kiel giganta pugno kaptinta ŝiajn intestojn. Ĝi premis pli kaj pli forte, ankoraŭ pli forte... “Ne luktu kontraŭ ĝi”, Metrodora  diris. “Akompanu ĝin.”

Agripina , sidanta sur la alta naskoseĝo, faris sian eblon senstreĉiĝi kaj lasi la aferon okazi. La doloro kreskis kaj kreskis, survoje al iu neimagebla pinto. Ŝi ellasis profundan ĝemon. Tiam, peze spirante, ŝi troviĝis ĉe la alia flanko, kaj la doloro komencis retiriĝi. “Mi volas eliri el la seĝo”, ŝi diris.

“Kaj tamen, ne”, Metrodora  diris. “Vi fartas tute bone, kie vi estas. Fila, rektigu tiujn kusenojn.”

La filino de Metrodora  ĝustigis la kusenojn malantaŭ la dorso de Agripina , dum unu el ŝiaj helpantoj paŝis antaŭen kun fasketo da sekigitaj herboj, kiujn ŝi tenis sub la nazo de Agripina . Agripina  puŝis la virinon flanken. “Venas alia, alia...!” ŝi diris konvulsie.

“Ne timu, mia sinjorino”, Metrodora  diris. “Ni ĉiuj estas apud vi. Nun, enspiru profunde.”

Agripina  palpis sian vojon tra blanka nubo, trapikate jen kaj jen de doloraj lancoj. La sola afero al kiu ŝi povis teni sin estis la voĉo de Metrodora , kiu trankvile ripetis instrukciojn, dum dolorondoj leviĝis kaj falis, leviĝis kaj falis. De tempo al tempo iu tenis al ŝiaj lipoj tason, kaj ŝi englutis buŝplenon da akvo, mirigita de la banala sperto senti malvarman likvaĵon guteti laŭ ŝia gorĝo. Tiam ŝi eksentis alproksimiĝon de nova dolorondo, kaj ŝi kaptegis la flankojn de la seĝo, esperante per sia tuta animo ke la venonta pinto ne estos tro alta por ke ŝi algrimpu ĝin.

La nubo ĉirkaŭ ŝi pli kaj pli densiĝis, la voĉo de Metrodora  distanciĝis, sed la dolorondoj ne ĉesis alvenadi. La virinoj parolis inter si, sed ili estis tre for. Ŝi ne plu havis konscion pri ilia ĉeesto, neniun konscion pri io ajn krom la dolorlancoj kiuj proksimiĝis kaj foriris, proksimiĝis kaj foriris, ĝis venos la lanco, kiu fendos ŝin en du partojn kaj tiam la tuta afero finiĝos. Agripina  ne plu sciis, kie ŝi troviĝas. Nenio plu ekzistis por ŝi krom la doloregoj, kiuj plenigis ŝian korpon kaj ŝian menson.

La vizaĝo de Metrodora  aperis antaŭ ŝi. Ŝi estis parolanta. Agripina  bezonis momenton por kompreni, ke Metrodora  provas diri al ŝi ion. Ion pri la kruro faldita en la malĝusta direkto. Tiam ŝia vizaĝo denove malaperis.

Subite Agripina  trovis sin meze de zumanta abelujo. Estis virinoj ĉe ĉiuj flankoj, murmurante en ŝian orelon, masaĝante ŝin per oleo, provante levi ŝin de malantaŭe... Kial ili ne povas simple lasi ŝin en paco? Agripina  forbatis iliajn manojn. La virinoj disiĝis kiel svarmo de muŝoj.

Metrodora  diras ion. “Ni nepre devas fari, mia sinjorino. Ni nepre provu tiri malsupren la alian kruron.” Dum la paŭzoj inter doloroj Agripina  konsciis pri diversaj palpadoj kaj manipuladoj okazantaj malsupre. La afero ne ĝenis en si mem, aŭ ĉiuokaze la ĝenado estis ensorbita de la pli fortaj doloroj, kiuj plu regule anoncadis sin.

Ŝi tute ne plu komprenis, ĉu estas tago aŭ nokto, de kiom da tempo daŭras ĉi tiu situacio, aŭ ĉu ĝi iam ajn ĉesos. Ŝi senespere deziris ke ĝi finiĝu, sed ŝi estis kaptita. Estis neniu eliro krom sekvi la vojon ĝis la fino. La eliro povus esti nasko, ĝi povus esti ŝia propra morto. Tio ne plu gravis al ŝi, kondiĉe ke ĝi venu.

Malklare ŝi aŭdis la voĉon de Metrodora . “Ni rektigis la kruron! Estas tempo puŝi! Puŝu, mia sinjorino, puŝu!”

Kvazaŭ en premsonĝo Agripina  sentis, ke ŝiaj muskoloj ne plu kapablas reagi al ŝia volo. Apenaŭ restis al ŝi sufiĉa forto por murmuri: “Ne povas.”

“Vi ja povas”, Metrodora  diris. “Tio estas la sola maniero por elirigi la bebon. Kaj ni prenos ĝiajn piedojn. Ankoraŭ ne, ankoraŭ ne... Nun, puŝu!”

Estis kvazaŭ mano tordas sin en ŝiajn intestojn kaj tiras ilin el ŝia korpo. Sed io okazas. Eligante spasman spiron pro la ŝoko, Agripina  sentis la bebon moviĝi malsupren, kvazaŭ de la plej alta ŝtupo al la posta.