Ŝi apenaŭ superis tiun momenton, kiam Metrodora diris: “Kaj denove!” Agripina pretigis sin. Denove venis la kreskanta doloro, la tordado en ŝiaj intestoj, sed ĉi-foje ŝi bonvenigis la doloron: tio estas doloro, kiu portas ŝin pli proksimen al la fino. La bebo moviĝis malsupren ankoraŭ unu ŝtupon.
“Ni preskaŭ alvenis!” Metrodora diris. “Nur unu plian!” Iel Agripina sciis, ke jen la momento. La fortostreĉo mortigos ŝin, sed tio estas la sola maniero por liberiĝi. La virinoj premegis ŝian ventron, ŝi tiris supren siajn genuojn, kaj traskuis ŝin kriego, kiu eksplodis el ĉiu aperturo de ŝia korpo.
Kaj tiam ĉio estis for. Agripina estis tro disbatita kaj elĉerpita por havi iun ajn senton krom kontento, ke venis la fino. De longa distanco ŝi aŭdis krion de bebo, kaj la voĉon de Metrodora diri: “Via filo, mia sinjorino.”
“Ĉu ”n ordo?” Agripina sukcesis demandi.
“Sana knabo. Mi sendos iun por voki vian edzon.” Metrodora malfermis la pordon, kaj lumo verŝiĝis en la ĉambron.
“Mateno?” Agripina diris.
“Tagiĝas, mia sinjorino. La suno ĝuste nun leviĝas.”
La nasko de mia filo estis longa kaj malfacila. Ĝi komenciĝis je tagmezo, kaj atingis kontentigan rezulton nur la postan matenon en la horo antaŭ la sunleviĝo. Nerono naskiĝis kun la piedoj unue. Multaj homoj konsideras tion aŭguro de malfeliĉa sorto, ĉar ĝi montras misan komencon en la plej frua tago de la vivo. Sed tio ne estas vera, kiel pruvas la ekzemplo de mia patrinflanka avo, Marko Vipsanio Agripo. Ankaŭ li naskiĝis kun la piedoj unue, kaj certe neniu volus sugesti, ke Agripo estis malsukcesa viro. Li estis unu el la plej gloraj generaloj de Romo, venkinto de Marko Antonio ĉe la Batalo de Aktio, kaj persona amiko de mia praavo, Aŭgusto Cezaro, kiu donis al li kiel edzinon sian solan filinon.
La naskon de Nerono akompanis tre favora aŭguro. Tuj kiam li naskiĝis, Metrodora viŝpurigis lin kaj portis lin al la pordo por meti lin en kontakton kun la tero. Ŝi malfermis la pordon precize en tiu momento, kiam la suno leviĝis super la pinto de la tegmento, tiel ke eĉ antaŭ ol Nerono kuŝis sur la tero, la radioj de la leviĝanta suno ornamis lian korpon. Tiu feliĉa aŭguro klare indikis, ke mia filo estas destinita alporti lumon kaj varmon al la tuta imperio, kiel pruvis la postaj okazaĵoj.
Pere de mi, mia filo Nerono estas rekta posteulo de la du plej eminentaj familioj de Romo, la Julia ĉe mia patrina flanko, kaj la Klaŭdia flanke de mia patro. Pri la Julianoj mi jam skribis. La origino de la Klaŭdia familio estas preskaŭ same notinda. Laŭdevene ĝi estis Sabina familio, kiu unue venis al Romo, kiam ekestis paco inter Romulo kaj la Sabina reĝo Tatio. De post tiuj plej fruaj tempoj, ĝi donis al Romo multajn el ĝiaj plej admirataj konsuloj kaj generaloj, kaj rilate al inoj, plurajn pastrinojn de Vesta .
4
Dum la unua jaro de la regado de Gajo, ŝajnis ke la Julia familio finfine estas benata de Fortuno. La postan jaron, tamen, nia feliĉo renversiĝis. Dum varmega, malsana somero, mia fratino Drusila mortis pro febro. Tio estas tragedio por ni ĉiuj, sed aparte por Gajo, kiu estis profunde ŝokita de ŝia morto – fakte li neniam plene regajnis sian ekvilibron.
Ŝi aspektis kiel dormanto, se ŝi ne estus tiel vakse blanka. Mi ne atendis la ŝokon, kiun mi ricevis, vidi mian propran fratinon en ŝia plej bela silka robo kaj smeraldoj, kuŝanta sur mortostablo. Mi ne povas diri, ke mi aparte amis ŝin – verŝajne ni estis tro proksimaj laŭ aĝo, kaj ni pasigis tro da tempo kune. Sed ĝuste tio estas la afero: ŝi ludas rolon en ĉiuj miaj plej fruaj memoroj, kaj estis momentoj... kiam ni sidis sur la planko de nia ĉambro, plene ensorbitaj dum ni kune esploris ŝian skatolon de trezoretoj, aŭ dividis inter ni bovlon da ĉerizoj kaj kverelis, kiu ricevos la unuopan, kiu restas je la fino.
Kiam Boteto imperiestriĝis, ni ĉiuj kredis, ke ne plu okazos malbonaj aferoj. Ŝi tiom ĝuis tiun jaron, la rekonon, la atenton, sed tiam ŝi estis forportita ĝuste kiam ĉio ŝajnis en ordo. Nur unu jaron, kaj jen la fino.
Tiu smeralda kolĉeno – kia malŝparego! Sed kun Boteto duone freneziĝinta, mi ne aŭdacis sugesti, ke oni forprenu ĝin antaŭ ol meti ŝian kadavron sur la funebran ŝtiparon. Tio estis tipa konduto liaflanke: tiuj senbridaj elmontroj de afliktiĝo.
Li ne povis koncentriĝi pri io ajn dum kelkaj monatoj post ŝia morto, li ne povis pensi pri siaj devoj, ne povis eĉ sidi kviete. Kiam li estis en la sama ĉambro kun alia homo, li daŭre paŝis tien kaj reen. Li nepre devis moviĝi, unue kelkajn tagojn en Albo, tiam li pensis, ke li estos pli kontenta en Baulo, tiam li ŝanĝis sian ideon kaj pluveladis ĝis Sicilio. Ne estas mirige, ke la senatanoj senpacienciĝis – ili neniam sciis, kie trovi lin, kaj eĉ se ili sukcesis alparoli lin, li ne aŭskultis. La homoj estas komprenemaj dum la unua monato, sed ne se la afero daŭras kaj pludaŭras.
Tiu teatraĵo, kiun mi iam spektis: Oresto ĉasata de la Furioj. Tiu verso, kiel ĝi tekstis – “Estu pelataj la memoroj...” Ne, ne memoroj, kio ĝi estis... Pensoj! Jen ĝi: “Estu pelataj la pensoj el mia animo.” Tia estis Boteto, li similis al Oresto, kiu fuĝas de unu loko al alia.
Jen ni, ĉiuj pretaj kaj atendantaj, Drusila eleganta sur la mortostablo en sia verda robo kaj smeraldoj, ni ceteraj kun niaj malhelaj vestoj kaj nekombitaj haroj.
Boteto eksidis, preskaŭ falante, sur tabureton. “Mi ne povos.”
Vi devas!” mi diris. “La procesio jam alvenis.” Nun kiam ne plu estis Sinjo, eble estis mia tasko konsoli lin, sed... Li estis ido de Ĝermaniko same kiel mi, estas momentoj kiam necesas subpremi siajn larmojn kaj memori, kiu oni estas. Dum la muzikistoj agordas siajn instrumentojn en la strato, la antaŭuloj staras atende en siaj maskoj – tio ne estas la momento por cedi al siaj emocioj.
Mi ne eltenos”, li diris. “Vi devos fari la aferon sen mi.”
Kio pri via oratoraĵo?” Oĉjo Klaŭdio demandis.
Legu ĝin Lepido.”
Lepido. Ĉiam eblis fidi je li – li estis prudenta homo, ne homo kiu permesus al siaj emocioj regi lin, kiam la funebra procesio staras jam ĉe la pordo. Ne, ne, prefere mi ne pensu pri li. Sinjo ne meritis lin... li ne mem elektis ŝin, kompreneble, estis Boteto, kiu donis ŝin al li. Interesis ŝin nur festoj kaj juveloj, kaj malica klaĉado pri homoj, kiuj kredis ŝin amikino. Mi estis certa, ke Lepido vidos, kia homo ŝi estas, post ilia geedziĝo, sed li ne ŝajnis rimarki ŝiajn mankojn. Estis tiu okazo, kiam ni estis en Baulo, kaj li prenis ŝin en siaj brakoj kaj ŝajnigis, ke li ĵetos ŝin en la naĝbasenon, kaj ŝi krietis kaj alkroĉis sin al li. Li levis ŝin tiel facile, la muskoloj de liaj brakoj ŝvelis iomete, kaj ŝi kroĉiĝis al lia brusto, li rigardis malsupren al ŝi protekteme, kaj ili ambaŭ ridis iomete kune, kaj li donis al ŝi tiun rideton... Ne, ne, mi pensu pri io alia. Estu pelataj la pensoj el mia animo.
5
En Bajo
Somere, 39 pK
“Pardonu min, mia sinjorino, ĉeestas virino, kiu petas paroli kun vi. Ŝi diras, ke ŝi memoras vian patrinon – kaj ŝia edzo servis sub via patro en Ĝermanujo.”
Ne la unuan fojon Agripina aŭdis tian sinprezenton, precipe dum la konsula jaro de Domicio. Kutime ĝi estis la enkonduko al iu malfeliĉa historio, aŭ peto pri rekomendo. Ŝi ĉiam estis kontenta ricevi tiajn petojn, kiuj donis al ŝi la eblon iomete aktivi en la publika vivo, same kiel faris Livia , kiam ŝi uzis sian influon ĉe Aŭgusto. “Direktu ŝin en mian salonon”, ŝi diris. Ŝi estus povinta ordoni, ke la sklavo gvidu la virinon en la ĝardenon, sed Agripina preferis aldoni formalecon al la renkontiĝo, akceptante ŝin en la ĉambro, kie ŝi mem faras siajn laborojn. Malkiel ŝia edzo, Agripina ne havis studejon kie akcepti klientojn, sed ŝia propra ĉambro estis sufiĉe digna kaj donis ian indikon pri ŝia rango. En unu angulo staris teksokadro, sed estis ankaŭ librobretaro, tiel montrante, ke ŝi dediĉas sian menson al seriozaj okupiĝoj, krom al la inaj artoj subtenataj de Aŭgusto.