Ŝi lasis Lucion ludanta en la ĝardeno kun sia vartistino, kaj eniris la domon, kie ŝi sidiĝis por atendi, ke oni prezentu ŝian vizitantinon. Tiu estis maturaĝa virino, verŝajne en siaj kvardekaj jaroj, vestita konvene sed ne lukse en senornama lina robo kaj kolĉeno el plataj oraj rondaĵoj. Agripina taksis, ke ŝi estas sufiĉe bonfarta sed ne riĉa: ne tia virino, kian oni invitus sidiĝi en ĉeesto de la fratino de la imperiestro. “Dankon, ke vi konsentis vidi min, mia sinjorino”, ŝi diris. “Mia nomo estas Hedilo, kaj mi estas la edzino de Nicero de Puteolo. Ni estas en tre granda malfacilaĵo. Estas tiel, ke mia edzo estas... oni arestis lin.” Ŝi diris tiujn lastajn vortojn per tremanta voĉo, tiel ke Agripina devis peti ŝin ripeti ilin.
La unua impreso de Agripina estis favora, sed ŝi memoris, ke ŝi ne devas tuj salti al konkludo. Ŝi devas konduti kiel juĝisto, unue aŭskultante la tutan rakonton, kaj zorge pripensante ĝin antaŭ ol fari decidojn aŭ promesojn. Intertempe tamen Hedilo estis ploranta. Agripina sentis sin iomete perdita, sed ŝi provis montri kunsentan mienon, kaj atendis, ĝis ŝia vizitantino sukcesos regi sin.
“Kio okazis?” ŝi demandis, tiel milde kiel ŝi povis. “Kial via edzo estis arestita?”
Hedilo viŝis sian nazon per la mano. “Ĉar lia ŝipo estis konfiskita, kaj li ne volis cedi ĝin. Vidu, estis tieclass="underline" li havis ŝipplenon da vino por liveri en Krotono, kaj la ŝipo jam estis ŝarĝita, sed la homoj diris, ke ili ĉiuokaze prenos la ŝipon, kaj ke restas al li la mateno por malŝarĝi la vinon. Do, mia edzo diris, ke li ne intencas malŝarĝi la ŝipon por iu ajn, kaj ke li intencas veladi suden dum la tajdo fluas laŭe. Do tiam ili diris, ke aŭ li kunlaboros, aŭ li estos arestita, kaj li diris... Nu, ĉiuokaze ili arestis lin kaj metis lin en malliberejon, kaj prenis la ŝipon kun ĉiuj varoj.”
“Kiuj estis tiuj homoj, kiuj volis forpreni lian ŝipon?” Agripina demandis, kvankam ŝi havis malagrablan senton, ke ŝi jam scias.
“Nu, ĝuste tio estas la afero, mia sinjorino, ĝi estas por tiu vojo, kiun oni konstruas super la golfo. Oni konfiskis ĉiujn ŝipojn, kiuj staras en la havenoj, laŭlonge de la tuta bordo. Ĉiuj ŝipposedantoj plendas, sed post kiam kelkaj estis arestitaj – mia Nicero ne estis la sola – neniu plu aŭdacis diri ion ajn.”
Agripina demandis sin, kion la virino atendas de ŝi. Ĉu ŝi kredas, ke Agripina povos elirigi ŝian edzon el la malliberejo, aŭ aranĝi, ke oni redonu la ŝipon? “Mi komprenas”, ŝi diris, esperante ke ŝi donas impreson de pli granda memfido ol ŝi sentas interne. “Do vi venis al mi por peti helpon...”
“Jes, mia sinjorino. Mia edzo ne rompis iun ajn leĝon – li nur deziris porti siajn varojn al Krotono, laŭkontrakte. Temas pri kruĉoj da Vezuvia vino – mi timas, ke oni ŝtelos ilin, se ili restos en la ŝipo sen gardisto.”
“Mi esploros, kio estas farebla”, Agripina diris. “Mi enketos por malkovri, ĉu eblas aranĝi ion.” Ŝi volis aldoni: “... sed mi ne povas promesi rezultojn”, sed tio impresos tro malforte. Anstataŭe ŝi demandis: “Kie via edzo troviĝas nun?”
“Li estas en malliberejo, mia sinjorino, en Puteolo. Li neniam antaŭe troviĝis en tia situacio, li ne estas tia homo, kia partoprenas en kvereloj kaj disputoj, li nur trankvile faras sian laboron, komercante per varoj suden kaj reen, li aĉetis malnovan ŝipon per siaj propraj ŝparaĵoj kaj riparis ĝin mem... Li ne povos daŭrigi sian negocon sen la ŝipo – li ŝparis dum jaroj por aĉeti ĝin, kaj nun oni forprenis ĝin de li.”
“Kiel vi elturniĝas nun sen via edzo?” Agripina demandis.
La virino lanĉis sin en novan rakonton, per kiu Agripina komprenis, ke ŝi havas du sklavojn hejme, kaj ŝiaj filo kaj bofilino loĝas kun siaj infanoj en najbara apartamento. Ankaŭ la filo, same kiel duono de la viroj en Puteolo, atendas ĝis oni liberigos lian ŝipon, sed ili estos en ordo ankoraŭ dum ioma tempo.
Konsentinte reveni post du tagoj, Hedilo foriris kun multaj dankoj. Agripina konsideris, kion ŝi faru. Ŝi povus iri rekte al Gajo, sed ŝi konis sian fraton sufiĉe bone por esti certa, ke tio estus malprudenta aliro. Pro sia ironia humuro, se ŝi petos indulgon por Nicero, eble li decidos turmenti lin eĉ plie. Kaj krome povus esti aliaj aspektoj de la kazo, pri kiuj ŝi ne konscias. La plej bona afero, ŝi pensis, estos atendi ĝis Domicio revenos hejmen. Li iris paroli kun Gajo kaj por inspekti precize tiujn laborojn, kiuj kaŭzis tioman aflikton al Hedilo kaj ŝia edzo.
“Jen unu eta fingreto, jen dua eta fingreto...” Agripina tiklis la piedfingrojn de Lucio kaj amuzis lin per unu el la sensencaj versaĵoj, kiujn ŝi lernis de Eklogo, kiam ankaŭ ŝi mem estis nura bebo. “Jen tria eta fingreto, jen...”
“Paĉjo!” kriis Lucio kaj saltis de la divano.
Agripina aŭdis la voĉon de sia edzo en la vestiblo. “Ni estas ĉi tie”, ŝi vokis. “En la salono.” Ŝi ekstaris kaj prenis Lucion enbrake.
La pordo malfermiĝis, kaj Domicio lamis internen, apogante sin sur bastono. “Kie estas mia knabo?”
Lucio tordiĝis en la brakoj de Agripina , kaj lanĉis sin al sia patro. “Paĉjo!”
“Atentu!” Ridante, Agripina kaptis Lucion pli firme. Ŝi estis forprenonta la bastonon de sia edzo, kiam neatendite alia viro sekvis lin en la ĉambron. Eĉ antaŭ ol ŝi plene komprenis, kiu li estas, Agripina sentis spasmon interne.
“Estas agrable revidi vin, Julia Agripina ”, Lepido diris.
Momente Agripina ne kapablis respondi. Dum Lepido estis edzo de ŝia fratino, ŝi instruis al si kaŝi sian agitiĝon en lia ĉeesto, sed ĉi-okaze li aperis tiel subite, ke ŝi ne havis tempon por pretigi sin. Ŝi staris rigida kiel ligna statuo dum li kisis ŝian vangon. Ŝia vizaĝo estas varmega; ĉu ŝi ruĝiĝas? Agripina estis kolera kontraŭ si mem, ke ŝi permesas al siaj emocioj videbliĝi.
“Paĉjo! Paĉjo!” Lucio ridis ĝojplene dum lia patro taŭzis liajn harojn kaj ĵetis lin en la aeron.
“Mi esperas, ke ne kaŭzos al vi problemon neatendita gasto por la vespermanĝo”, Lepido diris. “Mi renkontis vian edzon, dum ni admiris la marŝejon super la golfo, kaj li absolute insistis, ke mi akceptu lian inviton.”
Intertempe Agripina jam rekaptis sian sinregon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al Lepido, malkaŝis nenion krom fratinecan plezuron. “Ni estos ĝojplenaj. Vi aspektas tre bonfarte.”
Tio estis vera. Kiam ajn Agripina hazarde devis kunesti kun Lepido dum la antaŭaj monatoj, trafis ŝin lia malvigla mieno kaj lia apatia voĉo. Nun finfine, unu jaron post la morto de Drusila , liaj okuloj estis pli brilaj, lia haŭto pli elasta. Ŝajnis, kvazaŭ eĉ lia densa bruna hararo regajnis sian bukliĝemon.
Domicio pene paŝis al la divano, kaj fingroklakis al la sklavo, kiu staris apud la muro, ĉiam preta okaze ke la mastrino bezonos ion. La sklavo rapidis al li por zorge forpreni liajn sandalojn. Domicio lastatempe havis multajn problemojn pro siaj piedoj. Ili estis serioze ŝvelintaj, kaj malbeligis ilin pluraj cikatroj, kie la kuracisto faris tranĉojn por forigi troan likvaĵon. Agripina forturnis siajn okulojn.